한국   대만   중국   일본 
Sudaltaja lingvo - Vikipedio Saltu al enhavo

Sudaltaja lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudaltaja lingvo
lingvo ? moderna lingvo
Kyrgyz?Kipchak
Parolantoj 55 720
Skribo Altai alphabet, cirila alfabeto
Lingva statuso 3 sendube endan?erigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
   ISO 639-3 alt
   Glottolog sout2694
Angla nomo Southern Altai
Franca nomo altai meridional
v ? d ? r

Sudaltaja lingvo estas unu el du lingvoj, kiuj formas Montar-Altajan lingvaron . ?in uzas plimulto de altajanoj kaj ?uste ?i estas, kune kun la rusa , oficiala lingvo de Respubliko Altaj de Rusio . ?is 1948 oni uzis por ?i terminon ojrota lingvo .

Tradicie oni rigardis nordaltajan lingvon kune kun la sudaltaja kiel unu altajan lingvon , sed la? modernaj klasad-skemoj de tjurkaj lingvoj ili estas apartaj. Krome, kelkaj apartaj dialektoj de nordaltaja kaj sudaltaja lingvoj (inter kiuj la teleuta kaj la tubalara ), kvankam lingvistike estas nur dialektoj, estas oficiale rigardataj kiel apartaj minoritataj lingvoj de Rusia ?tato.

La? censo de 2002 entute en Rusio 65534 personoj asertis ke ili regas altajan lingvon [1] . La? esploro, nur ?irka? 10 mil el ili parolas nordaltajajn dialektojn, kaj ?e ?iuj aliaj temas pri la sudaltaja. El la parolantoj de altajaj lingvoj nur ne pli ol 2% povas flue paroli [2]

Klasado [ redakti | redakti fonton ]

Al sudaltaja lingvo apartenas 4 dialektoj:

Oni ne scias nun, kiom da parolantojn havas ?iu el tiuj dialektoj. Proksimumaj divenoj estas ke ?iun el lastaj tri dialektoj uzas po ?irka? 3 mil homoj, kaj ?iuj aliaj altajparolantoj uzas na altaj ki?i .

Krome, lingvon tre proksiman al la altajaj uzas malgranda komunumo en ?inia Altajo apud lago Kanas . ?i estas plej proksima al la telengita dialekto.

Ekzistas versio ke sudaltaja lingvo apartenas al ?akasaj lingvoj , sed nun oni trovas ?in dubinda pro uzo de intervokala -j- anstata? -z-. Pli ver?ajne, ?i estas kirgiz-kip?aka lingvo.

Skribsistemo [ redakti | redakti fonton ]

Nuntempe en sudaltaja lingvo oni uzas cirilan alfabeton, kiu inkluzivas ?iujn rusajn literojn kun aldonaj literoj ? , ? , ? , ? . Unua alfabeto por altajaj lingvoj aperis en 1840-aj jaroj, kaj bazi?is sur tiama rusa alfabeto. En periodo inter jaroj 1928 kaj 1938 uzi?is skribsistemo surbaze de latina alfabeto , sed poste oni ree ekuzis la cirilan.

Literatura lingvo [ redakti | redakti fonton ]

Unuaj libroj en la altaja aperis en 19-a jarcento . Tiuj estis tradukoj de Biblio kaj de aliaj religiaj tekstoj, kiuj faris Rusa Ortodoksa Eklezio por konverti altajojn al kristanismo. En 1869 en Kazan publiki?is detala gramatiko de altaja lingvo kaj en 1884 - la unua vortaro [2] . En disvolvo de altaja literaturo kaj literatura lingvo grandan rolon ludis altaja verkisto Mi?ail ?evalkov .

La moderna literatura lingvo bazi?as sur vera altaja dialekto. Ekde oktobra revolucio de 1917 bazo de literatura lingvo estis teleuta dialekto, kaj e? nun kelkaj lokaj verkistoj uzas ?in.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Баскаков Н. А. Алтайский язык. М., 1958.
  • Грамматика алтайского языка, составленная членами Алтайской духовной миссии. Казань, 1869
  • Дыренкова Н. П. Грамматика ойротского языка. М.; Л., 1940
  • Тощакова Т. М. Грамматика ойротского языка. Новосибирск, 1939
  • Баскаков Н. А., Тощакова Т. М. Ойротско-русский словарь. С приложением краткого грамматического очерка ойротского языка Н. А. Баскакова. М., 1947
  • Вербицкий В. И. Словарь алтайского и аладагского наречий тюркского языка. Казань, 1884
  • Коргунбаева Н. И. Алтайско-русский ? русско-алтайский словарь. Горно-Алтайск, 1991

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]