한국   대만   중국   일본 
Sopron - Vikipedio Saltu al enhavo

Sopron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... ?i tiu artikolo temas pri nuntempa urbo. Por informoj pri historia departemento, vidu la artikolon Sopron (historia departemento) .
Sopron
urbo kun departementaj rajtoj ? Hungaria urbo ? urbo kun komunumaj rajtoj ? limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Po?tkodo 9400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Lo?antaro 61 784    (2023) [+]
Lo?denso 366 lo?./km²
Geografio
Geografia situo 47° 41′  N , 16° 35′  O (mapo) 47.683333333333 16.583333333333 [+]
Areo 169,01 km² (16 901 ha) [+]
Horzono Meze?ropa tempo [+]
Sopron (Hungario)
Sopron (Hungario)
DEC
Situo de Sopron

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sopron [+]
v ? d ? r

Sopron [ ?opron ] estas urbo kun departementrajto kaj subregiona centro en Hungario , en regiono Okcidenta Transdanubio , en departemento Gy?r-Moson-Sopron , en Distrikto Sopron . ?i estas distrikta ?efurbo. Sopron estas germane   Odenburg , latine   Scarbantia .

Dulingva strat?ildo en Sopron

Geografio [ redakti | redakti fonton ]

Sopron situas je 16° 60'; de orienta longitudo kaj 47° 68'; de norda latitudo ( 47° 41′  N , 16° 36′  O (mapo) 47.681666666667 16.591666666667 .

Norde de ?i situas la Lago Fert? ( germane Neusiedler See), okcidente kaj sude la limo al A?strio .

Fajroturo

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Post la menciita romia erao post jarcentoj sekvis la hungara dominado. En 1273 ?e?a re?o P?emysl Otakar la 2-a okupis la urbon pro perfido, tamen post 4 jaroj hungara re?o Ladislao la 4-a (Hungario) reprenis ?in, poste donacis titolon al Sopron: libera re?a urbo . Inter 1297 kaj 1340 oni konstruis urbomuron 8-10 m altajn. Inter 1441 kaj 1463 la urbo estis hipotekita al la germana-romia imperio. En 1526 la judoj estis forpelitaj el la urbo. En 1529 la turkoj prirabis la lo?antojn. En 1553, 1622, 1625, 1635, 1681 la urbo estis hejmo de la hungara parlamento. En 1605 armeo de Stefano Bocskai prirabis la urbon. Pro pesto duono de la lo?antoj mortis en 1655 , post 112 jaroj la plena urbo cindri?is pro incendio . Sopron kontinue estis fidela al la Habsburgoj , en 1705 armeo de Francisko Rakoczi la 2-a ne povis okupi la urbon, tamen ?i sukcesis en la sekva jaro.

En 1716 en la urbo okazis la unua teatra spektaklo en Hungario germanlingve, en 1769 la urbo konstruis la unuan teatrejon en la lando. En 1753 en Brennbergbanya (nun jam apartena?o de Sopron) komencis minadi karbon en Hungario.

Post la unua mondmilito kaj la sekva redivido de E?ropo fare de la usona prezidento Woodrow Wilson , Burgenlando estis donita al A?strio, sed Hungario atingis plebisciton en 1921, kiu mirige donis al ?i en la urbo preska? du trionojn el la vo?oj (ekde tiu tempo Sopron havas titolon "Civitas Fidelissima" (latino) ? plej fidela urbo). Tiu disigo de Sopron/Odenburg el la resto de Burgenlando estis tre doloriga por la A?stroj kaj la Germanoj. Tiuj klarigas la elekton de Hungario fare de Germanlingvuloj per la fakto, ke oni timis komunismon , kaj Hungario regata de la tre konservativa admiralo Horthy ?ajnis pli sekuriga ol A?strio, agitata de marksistaj movadoj. Oni decidis, do, ne la? sia lingvo a? etneco, sed la? sia politika sinteno.

Rezultis, ke Sopron fari?as norde, okcidente kaj sude ?irka?ata de A?strio . Inverse la a?stria provinco Burgenland ne plu havis ?efurbon. Pro tio necesis, ke la a?stra urbo Eisenstadt ( hungare Kismarton ) i?u ?efurbo.

Pro la situo de Sopron ne estas mirige, ke Sopron ludis interesan rolon en la falo de la Fera Kurteno , kiam en 1989 pluraj centoj da GDR -anoj provis transiri la limon al A?strio kaj sukcesis fari tion sen malhelpo de la hungariaj a?toritatoj. Pro tio poste okazis kelkaj vanaj protestoj de la mortanta GDR sed anka? pluraj oficialaj dank-esprimoj de FRG al Hungario .

Datenoj [ redakti | redakti fonton ]

Iama kelta setlejo tiuloka havis la (probable latinan ) nomon Scarbantia .

La proksima lago Fert? estas naturprotektejo, anka? ?e la a?stria flanko de la lago.

Ali?oj [ redakti | redakti fonton ]

Vila?oj Brennbergbanya kaj Balf ali?is al Sopron. La unua estis ?is 1956 grava karbonminejo, la lasta situas apud lago Fert? kaj havas gravan kuracbanejon kaj mineralakvo de Balf ricevis premion "Magyar Termek-Nagydij 2005".

Banfalva a? pli longe Sopronbanfalva estas pilgrimloko. Romkatolika pre?ejo konstrui?is en 1495 , kiun la turkoj detruis. En 1827 la pre?ejo estis renovigita. La turo estas 38 m-ojn alta.

Vidinda?oj [ redakti | redakti fonton ]

Pre?ejo Senmakula Koncipi?o en Sopron

Sakralaj vidinda?oj [ redakti | redakti fonton ]

Profanaj vidinda?oj [ redakti | redakti fonton ]

Teatro Pet?fi en Sopron

Eduko [ redakti | redakti fonton ]

Ekde 1919 a? altlernejo a? kampuso a? universitato funkcias en Sopron.

Famuloj [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naski?intaj en Sopron .
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj mortintaj en Sopron .

Famaj nomportantoj [ redakti | redakti fonton ]

?emelurboj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]