Katalogo de la unua
Salon d'Automne
, 1903.
Salon d'Automne
, 1905, katalogo.
Fa?vismo
estis lan?ita en tiu ekspozicio.
La
Salon d'Automne
(franclingva prononco: [sal?? d?ot?n]; nome A?tuna Salono, a?
Societe du Salon d'automne
, estas arta ekspozicio okazinta ?iujare en
Parizo
,
Francio
. Ekde 2011, ?i okazas en la
Champs-Elysees
, inter la
Grand Palais
kaj la
Petit Palais
, meze de Oktobro. La unua
Salon d'Automne
estis kreita en 1903 fare de Frantz Jourdain, kun
Hector Guimard
,
George Desvallieres
,
Eugene Carriere
,
Felix Vallotton
,
Edouard Vuillard
, Eugene Chigot kaj Maison Jansen.
[1]
Perceptita kiel reago kontra? la konservema politiko de la oficiala
Pariza Salono
, tiu amasa ekspozicio preska? tuj i?is la mejlo?tono de la disvolvigoj kaj plinovigoj en la
pentrarto
,
desegnarto
,
skulptarto
,
gravurarto
,
arkitekturo
kaj
ornamaj artoj
de la 20-a jarcento. Dum la dekomencaj jaroj de la Salono, establitaj artistoj kiel
Pierre-Auguste Renoir
montris sian subtenon al la nova ekspoziciejo kaj e?
Auguste Rodin
montris tie kelkajn siajn verkojn. Ekde ties komenco verkoj de artistoj kiel
Paul Cezanne
,
Henri Matisse
,
Paul Gauguin
,
Georges Rouault
,
Andre Derain
,
Albert Marquet
,
Jean Metzinger
,
Albert Gleizes
kaj
Marcel Duchamp
estis tie ekspoziciitaj. Krom la ina?gura ekspozicio de 1903, tri aliaj jaroj restis historie gravaj por la
Salon d'Automne
: en 1905 aperis la
Fa?vismo
; en 1910 oni lan?is
Kubismon
; kaj 1912 rezultis en ksenofoba kaj kontra?-modernisma kverelo en la
Nacia Asembleo (Francio)
.
La celo de la salono estis kura?igi la disvolvigon de la
Belartoj
, servi kiel platformo por junaj artistoj (el ?iuj naciecoj), kaj por ampleksigi la disvastigon de
Impresionismo
kaj de ties etendoj al populara publiko.
[2]
La elekto de la a?tuna sezono por la ekspozicio estis strategio diversmaniere: tio ne nur ebligis, ke la artistoj ekspoziciu pentra?ojn realigitajn sub?iele dum la somero, sed anka? elstaris for la aliaj du grandaj salonoj (nome
Societe Nationale des Beaux-Arts
kaj
Salon des artistes francais
) kiuj okazas en la printempo. La
Salon d'Automne
distingi?is pro sia multfaka konsidero, malferma al pentra?oj, skulpta?oj, fotoj (el 1904), desegnoj, gravura?oj, aplikitaj artoj ktp.
- ↑
Salon d'automne; Societe du Salon d'automne
, Catalogue des ouvrages de peinture, sculpture, dessin, gravure, architecture et art decoratif. Exposes au Petit Palais des Champs-Elysees, 1903
- ↑
Salon d'automne; Societe du Salon d'automne, Catalogue des ouvrages de peinture, sculpture, dessin, gravure, architecture et art decoratif. Exposes au Petit Palais des Champs-Elysees, 1903