한국   대만   중국   일본 
Sao Luis (Maranjo) - Vikipedio Saltu al enhavo

Sao Luis (Maranjo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sao Luis )
Urbo Sao Luis
Fotomonta?o

Flago

Blazono

Flago Blazono
municipo de Brazilo ? urbego
Datreveno 8-a de septembro
Fondi?o 1612
Nomo de la lo?anto ludovicense
Urbestr(in)o Edivaldo Holanda Jr. (Laborista Kristana Partio) ?is 2016
Situo
Situo de São Luís
Situo de Sao Luis
Sub?tato Maranjo
Mezoregiono Norte Maranhense
Mikroregiono Aglomeracao Urbana de Sao Luis
Najbaraj urboj Ne disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo 827,14 km²
Lo?antaro 997.098 lo?. 2009 [1]
Lo?denso 1.157,60 lo?./km²
Alteco 4 metroj
Klimato tropika
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0,778 2000 [2]
MEP R$ 11.217.074.000 (27) - 2006 [3]
MEP per capita R$ 11.235,00 2006 [3]
v ? d ? r
Kahela fasado

Sao Luis , ofte esperantigita San-Luiso , estas la nordorienta urbo kaj ?efurbo de la brazila sub?tato Maranjo . ?i estas lokita sur insulo de sama nomo (Upaon-Acu, en la antikva nomado donita je indi?enoj Tupinambas, signifas "Insulego"), en Sudatlantiko, inter la golfeto de Sao Marcos kaj Sao Jose de Ribamar . ?i havas lo?antaron de 959.124 personoj (en 2004}.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Franca invado [ redakti | redakti fonton ]

Daniel de La Touche , konata kiel Sinjoro de La Ravardiere, kun ?irka? 500 viroj el la francaj urboj de Cancale kaj Saint-Malo , alvenis en tiu regiono en 1612 por fondi la Ekvinoksan Francion kaj realigi la francan revon pri enlo?i?o en tropika regiono. Meso pre?ita de kapucenoj kaj konstruado de fuorto nomita Saint-Louis franclingve ("Sao Luis", portugallingve), oma?e al la fuorta patrono, re?o Ludoviko la Na?a de Francio kaj la tiama franca re?o Ludoviko la Dektria , signis la fondi?daton de la nova urbo: la 8-an de septembro. La francoj aliancis kun la indianoj, kiuj estis fidelaj kunuloj en batalo kontra? devenintaj portugaloj de Pernambuko determinitaj por rekonkeri la teritorion, kiu okazis post kelkaj jaroj.

Komandita de Alexandre de Moura , la luzitana trupo elpelis la francojn en 1615 kaj Jeronimo de Albuquerque estis elektita por komandi la urbon. Azoranoj alvenis en 1620 kaj sukerkana plantejo por produktado de sukero kaj brando i?is la precipa ekonomio de la regiono. La indianoj estis uzataj kiel laborforto en agrikulturo. La produktado estis malgranda dum la 17a jarcento kaj, pro tio, ke mono praktike malcirkulis en tiu regiono, plusoj estis inter?an?itaj por devenintaj produktoj de Parao , Amazonio kaj Portugalio.

Nederlanda invado [ redakti | redakti fonton ]

?irka? 1641, nederlanda ?iparo konsistita el 18 ?ipoj kaj 1000 soldatoj alvenis al San-Luiso. La ?efa celo de la nederlandanoj estis elvolvi sian sukeran produktadon en la nordorienta parto de Brazilo. Anta? la alvenado al San-Luiso, la nederlandanoj jam okupis plejparton de brazila nordoriento, okupinte urbojn kiel Recifo , Olinda kaj Salvador. La Portugala Imperio sciis tiun invadon nur en 1642, kiam portugalaj soldatoj kaj maranjanoj ekis gerilon por elpeli la invadantoj. Post du jaroj kaj preska? detrui la plejparton de San-Luiso, la portugala armeo finfine elpelis la invadantojn en 1644.

Famuloj [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Estimativas da populacao para o Brasil em 2008 (14 de a?gusto 2009). Alirita 12 de oktobro 2009.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municipios do Brasil . Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Arkivita el la originalo je 2014-02-09. Alirita 12 de oktobro 2009.
  3. 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municipios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 12 de oktobro 2009.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]