한국   대만   중국   일본 
Rusoj - Vikipedio Saltu al enhavo

Rusoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruso )
Rusoj
etno ? popolo ? la?nacia nomo
orient-e?ropanoj
orientaj slavoj
Suma populacio
137 milionoj
Rusio  Rusio : 115,889,000 [1]
?tatoj kun signifa populacio
Ukrainio  Ukrainio 8,334,000 [2]
Kazaĥio  Kaza?io 4,480,000 [3]
Belorusio  Belorusio 1,142,000 [4]
Usono  Usono 750,000 [5]
Uzbekio  Uzbekio 700,000 [6]
Kirgizio  Kirgizio 604,000 [7]
Latvio  Latvio 556,422 [8]
Moldavio  Moldavio 500,000 [9]
Estonio  Estonio 345,000 [10]
Litovio  Litovio 220,000 [11]
Germanio  Germanio 178,600 [12]
Azerbajĝano  Azerbaj?ano 144,000 [13]
Turkmenio  Turkmenio 142,000 [14]
Francio  Francio 115,000
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unui?inta Re?lando 100,000 [15]
Argentino  Argentino 100,000
Kanado  Kanado 98,245 [16]
Taĝikio  Ta?ikio 68,200 [17]
Kartvelio 67,671 [18]
Aŭstralio  A?stralio 60,200 [19]
Paragvajo  Paragvajo 55,000 [20]
Kubo  Kubo 50,200 [21]
Hispanio  Hispanio 42,585 [22]
Finnlando  Finnlando 33,401 [23]
Rumanio  Rumanio 30,000 [24]
Ĉeĥio  ?e?io 24,549 [25]
Italio  Italio 20,459 [26]
Popola Respubliko Ĉinio  Popola Respubliko ?inio 15,600 [27]
Bulgario  Bulgario 15,595 [28]
Armenio  Armenio 14,660 [29]
Svedio  Svedio 8,900 [30]
Lingvo(j)
Rusa lingvo , multaj ankora? parolas per iaj aliaj lingvoj de Rusio
Religio
Rusa Ortodoksa Eklezio , malgranda parto de rusoj estas protestantoj
v ? d ? r
Rusaj junulinoj en kampara regiono ?e rivero ?eksna, foto fare de Prokudin-Gorskij. Komenco de la 20-a jc.
Tri generacioj de rusoj en unu foto. Videblas, ke pli junaj personoj estas vestitaj pli okcidentece. Uralo, komenco de la 20-a jc.

Rusoj estas orient-slava etno , ?eflo?antoj de Rusio (120 mln, ?irka? 80%). Lo?as anka? en la teritorio de la eksa Rusia Imperio : Ukrainio (11,35 mln), Kaza?io (6,23 mln), Uzbekio (1,65 mln), Belorusio (1,34 mln), Kirgizio (0,91 mln), Latvio (0,90 mln), Moldavio (0,56 mln), Estonio (0,47 mln), Azerbaj?ano (0,14 mln), Ta?ikio (0,38 mln), Uzbekio ; krom tio anka? en Usono (1,2 mln), Kanado , Mongolio , Turkmenio , ?inio kaj aliloke.

?enerala?oj [ redakti | redakti fonton ]

Antropologie rusoj reprezentas diversajn tipojn de la granda e?ropida raso . Ili parolas en la rusa lingvo , ilin kunligas komuna historio kaj kulturo. La plej disvasti?inta religio estas orienta ortodoksismo , multaj estas ateistoj .

  • Memnomo: русские [ruskije];
  • Totala kvanto: 146,5 mln ( 1992 ).

Plejparto de rusoj lo?as en la centra, suda kaj nord-okcidenta parto de e?ropa Rusio kaj en Uralo . La? datumoj de la jaro 2002 , inter la subjektoj de Rusia Federacio la plej altan rilatumon de rusoj havas Vologda provinco (96,56%). La rilatumo de rusoj superas 90% en 30 subjektoj de la federacio: ?efe estas regionoj de Centra kaj Nord-Okcidenta federaciaj distriktoj kaj en la suda Siberio . La malplej granda rilatumo de rusoj (malpli ol 5%) estas en ?e?enio , Dagestano kaj Ingu?io .

La? specialecoj de la lingva?o kaj ?iutaga vivo oni distingas du a? tri grandajn etnografiajn subgrupojn de rusoj:

  • la norda odira (vidu odiro );
  • la suda adira (vidu adiro );
  • kaj la meza, kiu kunigas trajtojn de la du listigitaj.

La limo inter la norda kaj la suda subgrupoj trairas proksimume la? la linio Pskov ? Tver ? Moskvo ? Ni?nij Novgorod .

Kelkaj esplorantoj (D. N. U?akov, D. K. Zelenin ka.) nomis tiujn subgrupojn apartaj etnoj kun koincidanta memidentigo rusoj , inter kiuj aperis la tria, surbaze de kiu procezas la unui?o de la lingvo kaj de la tuta rusa kulturo.

Dum la lastaj jardekoj pro interna migrado kaj anka? pro la disvasti?o de radio , televido kaj mezlerneja edukado la diferencoj inter la etnaj subgrupoj kaj iliaj dialektoj preska? malaperis, temas pri malgravaj prononcaj diferencoj ks.

Pri specialaj etnaj subgrupoj de rusoj vidu anka?: kozakoj , molokanoj ka.

Rusoj en la teritorioj de la eksa Sovetunio [ redakti | redakti fonton ]

En Rusio la rusoj plu konsistigas la plejmulton, sed en iuj regionoj ilia procenta?o draste falis, ?efe en Ka?kazo . En Ingu?io rusa lo?antaro oble malkreskis kaj nun estas inter la plej etaj en Rusio, komparebla nur kun tiu en ?e?enio .

Ekster Rusio estas en teritorioj de la eksa Sovetunio kie lo?as plej parto de rusoj, kio ofte okazigas problemojn kaj politikajn kaj sociajn, krom lingvajn kaj kulturajn. Fakte fine de la 20a jarcento ?irka? la disfalo de Sovetunio en teritorioj de la eksa Sovetunio lo?is ?irka? 25 milionoj da rusoj, dum ?e 2014 lo?as nur ?irka? 16 milionoj kaj duono. Tiuj estis funkciuloj, gravuloj, scienculoj, teknikistoj, kiuj poste ne bone trovis la situacion kaj revenis a? elmigris al Rusio.

Anta? la aliigo de Krimeo ene de Rusio okazinta en marto de 2014 , estis en Ukrainio kie lo?is pli da rusoj ekster Rusio nome 7 866 275 el totalo de 45 469 800 ukrainaj civitanoj, kio estas ?irka? la 17,3%, kun ?efaj teritorioj en Krimeo, Donecko kaj Lugansko [31] . Dua loko estas Kaza?io , kun 3 712 000 el totalo de 17 099 000 kaza?aj civitanoj, kio estas 22%, e? pli alta ol en Uktainio (Vidu artikolon Rusoj en Kaza?io ). Same kiel okazis ?e Krimeo, anka? en Kaza?io plej parto de rusoj lo?as en nordaj teritorioj kiuj iam estis el Rusio, parto el kiuj estis inter?an?itaj inter Kaza?io kaj Rusio en 1924. [31]

La? nombro de lo?antoj sekvas Belorusio kun 1 420 211 el totalo de 9 468 074, tio estas 15%, kaj Uzbekio kun 1 200 000 el totalo de 30 183 400, tio estas ?irka? 2,2%. Tamen la? procenta?o sekvas Latvio , kie lo?as 802 000 rusoj el totalo de iom pli ol 2 milionoj da lo?antoj, tio estas alta 40%, kio jam okazigis politikajn problemojn kaj apartisman movadon, same kiel en la najbara Estonio . Fakte la rusa lingvo ne estas oficiala en Latvio, kun kolero de rusoj, dum en Kirgizio , kun nur 7%% da rusoj ja estas oficiala. [31]

Speciala kazo estas la pli ol 200 000 rusoj de Moldavio , fakte ?e ?ednestrio , teritorio sendependa " de facto ", kies polikestroj jam foje petis aliigon al Rusio. Tiuj rusoj estus ?irka? 6% el la totalo de moldavaj civitanoj. [31]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]