한국   대만   중국   일본 
Rudolf Bultmann - Vikipedio Saltu al enhavo

Rudolf Bultmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Bultmann
Persona informo
Rudolf Bultmann
Naski?o la   20-an de a?gusto   1884 (nun 1884-08-20 )
en Wiefelstede ,   Germana Regno
Morto la 30-an de julio   1976 (91?jara)
en Marburg ,   Germanio
Tombo Main Cemetery of Marburg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio liberala kristanismo vd
Lingvoj germana ? angla vd
?tataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Tubingen , Berlino , Marburg , Breslau , Gießen
Profesio
Okupo teologo
universitata instruisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vroclavo ? Marburg vd
Verkado
Verkoj Nova Testamento kaj mitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Rudolf Karl BULTMANN (Wiefelstede, la   20-an de a?gusto   1884 (nun 1884-08-20 ) ? Marburgo, la 30-an de julio de 1976) estis germana evangelia teologo.

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Bultmann estis filo de protestanta pastoro . Ekde 1895 ?is 1903 li vizitas la humanistan gimnazion de la najbara Oldenburg . Post la abiturienti?o li studas evangeliisman teologion en Tubingen , Berlino kaj Marburg , kie magistri?is en 1910 kaj, du jarojn plimalfrue, li gajnis habiliti?on al la instruo, kiun li ekzercis en la postaj jaroj ?is la pensii?o (1951), kaj kiu tamen li pluekzercis kiel neetata profesoro. Li docentis en Breslau ( 1916 - 20 ), Gießen ( 1920 -21 ) kaj Marburg ( 1921 - 1951 ).
Liaj ekzegeza metodo kaj konsekvaj rezultoj komplete riveli?is per la verko “Die Geschichte der synoptischen Tradition“ (Historio de la sinoptika tradicio - 1921), kiu estas, ankora? hodia?, esenca instrumento por la scienca Novtestamenta esploro e? ?e fakuloj kiuj malakceptas ?u la analizon de Bultmann rilate al la rakontaj unuoj je kiuj estus faritaj la Evangelioj kaj al la utiligo en la Nova Testamento de la Vortfiguroj kaj retorikaj tropoj , ?u tiun kritikon de la formoj , pri kiu Bultmann estis la epigono plej elstara.

En dudekposta verko “Neues Testament und Mythologie“ (Nova Testamento kaj mitologio) 1941 , Bultmann teoriumis pri la neceso de senmitigo de la evangelia mesa?o por igi ?in kredebla . Li ne celis igi scienca la novtestamentan mesa?on, prefere li rimarkigas ke la mita lingva?o de la Evangelioj transdonas veron kiu ne estas tujtuje alirebla por la moderna penso. Sekve, la Jesuo de la historio devas esti nete separata el la Jesuo de la kerigmo .
La? Bultmann la mita lingva?o ne plu kompeneblas ?e la moderna homo, kaj la kredo ne povas esti reduktita al simpla akcepto la?vere de serio da faktoj miraklaj . Bultmann volus, do, senvestigi la evangelian mesa?on de la mita lingva?o. Tiucele li utiligas la kritikilojn de la Metodo historia-kritika kaj enprenis, de la ekzistadismo de Martin Heidegger , la principon de la ekzistadisma interpreto, la? kiu la mito postulas esti interpretita sur la bazo de la memkompreni?o de la homo kiun la mito mem intencas komuniki .
Kekvante tiun ideon proponitan de diversaj a?toroj de diversaj Skoloj de la Historio de religioj , kiel Hans-Joachim Schoeps , Bultmann defendas la teorion de la Helenizado de la praa judkristanismo , kiu estus implementinta de Pa?lo el Tarsio subinflue de la misterecaj religioj . La? Bultmann, Pa?lo malimplikas Jesuon de Nazareto de lia profeta hebrea medio kaj lin revestas per la koncepto de dieco ?eesta en la koncepto pri Ela?etinto de la misterecaj religioj .
[1] Anka? Bultmann, kies penso ?enerale estis kritikita ?e la katolikoj skoloj, kiel jan Barth, kohere kun sia sistemo de demitigo, restis ?iam forte kritikema rilate al la Natura teologio , propra de la teologia mezepoka, kaj al la katolika malfermi?o al la lumine naturalis rationis [2] La? li, eblas paroli pri la vera Dio nur startante el la kredo. Tiurilate. li skribis: “La? la protestanta teologio neeblas “natura teologio [...] ?ar tiu teologio ignoras ke la unika ebla maniero aliri al Dio etas la kredo”. “En la natura teologio estas falsita la koncepto pri Dio, nome reduktita al “esto la?maniere de la mondo[...], dum la kredo parolas pri Dio kiel pri Transmondulo .
Al la katolika teologio tio ?ajnas preambolo al Fideismo [3] .

Inter liaj dis?iploj nombri?as, interaliaj, Hans Jonas , Heinrich Schlier , Uta Ranke-Heinemann , Ernst Kasemann , Gunther Bornkamm , Ernst Fuchs kaj Herbert Braun . Sed lia Skolo trovis entuziasman sekvenraron ?iulande. Hodia? plejofte, ?e fakuloj, la demitigo estas aplikata nur rilate mar?enajn elementojn de la evangelioj agnoskante kaj profitante de multaj liaj scienca alportoj al la komprenado de la fontoj de kristanismo. Unu lia grava instruisto estis Wilhelm Herrmann .

Verkoj de Bultmann [ redakti | redakti fonton ]

Preska? ?iuj verkoj de Ma?ltmann estas tradukita al diversaj lingvoj.

  • Die Geschichte der synoptischen Tradition . FRLANT 29. Vandenhoeck & Ruprecht, Gottingen 1921. 2. neubearbeitete Aufl. [1931 http://archive.org/stream/MN41445ucmf_1#page/n3/mode/2up Digitalisierte Version]
  • Die Geschichte der synoptischen Tradition . FRLANT 29. Vandenhoeck & Ruprecht, Gottingen 1921. (10. Aufl. 1995) (begrundete zusammen mit K.L. Schmidt und M. Dibelius die Formgeschichte ).
  • Welchen Sinn hat es, von Gott zu reden? (1925), in: ders., Glauben und Verstehen. Gesammelte Aufsatze. Band 1, Tubingen 1933, 26-37. (auch in: Neues Testament und christliche Existenz, 2002 [s.u.], 1?12) (Man konne nicht ?uber“ Gott reden, weil Gott die ?Alles bestimmende Wirklichkeit“ sei. Man konne nur ?von“ Gott reden, namlich existenzial, d.h. die eigene Existenz einbeziehend. - Pflichtlekture im ev. Theologiestudium).
  • Das Problem einer theologischen Exegese des Neuen Testaments , in: Zwischen den Zeiten 3, 1925, (Seiten 334?357).
  • Jesus . Berlin 1926. (3. Aufl. Tubingen 1951; 4. Aufl. Munchen 1970).
  • Offenbarung und Heilsgeschehen . Gottingen 1941.
  • Das Evangelium des Johannes . KEK 2. Gottingen 1941. (10. Aufl. 1978).
  • Die drei Johannesbriefe . KEK 14. Gottingen 1967.
  • Der zweite Brief an die Korinther . KEK Sonderband. Gottingen 1976.
  • Neues Testament und Mythologie. Das Problem der Entmythologisierung der neutestamentlichen Verkundigung (1941), in: H.-W. Bartsch (Hg.): Kerygma und Mythos, Band 1. 1948. 4. Aufl. Reich, Hamburg, 1960, 15?48. (programmatischer Aufsatz der Entmythologisierung).
  • Zum Problem der Entmythologisierung , Kerygma und Mythos II, 1952, 177?208.
  • Das Urchristentum im Rahmen der antiken Religionen . Zurich 1949.
  • Theologie des Neuen Testaments (1948?1953). UTB 630. 7. durchges. Aufl. hg. v. Otto Merk. Mohr (Siebeck), Tubingen 1977 (uber mehrere Jahrzehnte Standardwerk der ev. Theologie).
  • Ist voraussetzungslose Exegese moglich? . Theologische Zeitschrift 13 (1957), 409?417. (auch in: Neues Testament und christliche Existenz [s.u.], 2002, 258?266).
  • Das Verhaltnis der urchristlichen Christusbotschaft zum historischen Jesus , SHAW.PH 1960/3 (197/5), 5?27.
  • Geschichte und Eschatologie . Tubingen 1958. (2. Aufl. 1964).
  • Glauben und Verstehen (abgekurzt: GuV). 4 Bde. UTB 1760?1763. (alle Bande 1993 in 9./6./4./5. Aufl.) (Aufsatzsammlung).
  • Karl Barth - Rudolf Bultmann, Briefwechsel 1911?1966 , hg. v. Bernd Jaspert, 2., rev. u. erw. Aufl., Zurich 1994.
  • Neues Testament und christliche Existenz. Theologische Aufsatze . Ausgewahlt, eingel. und hrsg. v. Andreas Lindemann . UTB 2316. Mohr Siebeck, Tubingen 2002. ISBN 3-8252-2316-7 Inhaltsverzeichnis .
  • Wachen und Traumen. Marchen . (Hrsg. von Werner Zager). Berlin 2005, ISBN 3-88981-171-X .
  • Theologische Enzyklopadie , Hrsg. von Eberhard Jungel u. Klaus W. Muller 1984, X ISBN 978-3-16-144736-5 .

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Kompreneble, tiuj tezoj de Bultmann provokis vastagajn duskutojn, malkonsentojn kaj e? skandalizitajn reagojn. En la Luterana Eklezio estis kiu proponis punajn reagojn; li tamen, trovis defendon en Karl Barth .
  2. [1] ; [2] Arkivigite je 2011-12-09 per la retarkivo Wayback Machine .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]