Prokop Holy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prokop Holy
Persona informo
Naski?o 30-an de novembro 1379 ( 1379-11-30 )
en Re?lando Bohemio
Morto 30-an de majo 1434 ( 1434-05-30 ) (54-jara?a)
en Lipany (Vitice)
Mortokialo mortis en batalo
Okupo
Okupo pastro ? militisto
v ? d ? r
Prokop Holy

Prokop HOLY , nomata la Granda (li mortis la 30-an de majo de 1434 , Lipany ) estis husana radikala sacerdoto , politikisto kaj vojevodo , kiu post morto de Jan ?i?ka gvidis la husanajn soldatarojn.

Juna?o [ redakti | redakti fonton ]

Li devenis el malnovurba bur?a medio. Lia patrino balda? fari?is vidvino kaj la knabon adoptis lia onklo sinjoro Johano de Aquis a? Johano el A?eno , unu el la plej ri?aj patriotoj en la ?e?a metropolo kaj posedanto de burgo Jen?tejn en la jaroj 1408 ? 1414 , kie la juna knabo travivis sian infana?on.

La ri?a sinjoro Johano donis al la nevo eminentan klerecon kaj eble ankora? pli multon li faris por li per tio, ke li kelkfoje kunprenis lin kun si al komercvojoj. La junulo venis ?is Francio , Hispanio , Italio , e? onidire ?is la dia tombo ?is Jerusalemo . Universitataj studoj kaj ordinigo al sacerdoto same kiel familiaj ligoj certigis al li promeseman vojon. Li ?eestis al nasko de la husana revolucio en Prago , komune kun ?i?ka li foriris ?is Plze? kaj post tio ?is la esti?anta urbo Tabor . Li apartenis de komence al anoj de radikala direkto, e? li estis kulpigata pro pikardeco, sed fine de la jaro 1420 li disi?is kun la pikardoj kaj ekde tiu tempo li protektis pli moderan linion el Tabor .

Ekde la jaro 1426 li fari?is gvida politikisto de tabora partio kaj eklezia gvidanto de tabora kampa komunumo. Kunlaborante kun Orfa kaj Praga asocio li sukcesis akiri plimulton de Bohemio sub la husanan kontrolon. Per kombino de diplomata kaj armea premoj (sukcesaj ekskursoj en Hungarujon , germanajn kaj a?striajn teritoriojn, Silezion kaj Luzacion ) li klopodis devigi la okcidentajn kristanojn por trakti pri la husana programo. En januaro ?is aprilo de 1433 li staris frunte de la husana delegacio en koncilio en Bazelo , en septembro de 1433 li estis revokita el gvidantaro de la tabora kampa komunumo, printempe de 1434 li revenis en la funkcion. Li pereis en batalo ?e Lipany la 30-an de majo de 1434 en flanko de la husanaj radikaloj.

Signifo [ redakti | redakti fonton ]

Li estis ja eminenta militisto, sed li mem emfazis, ke kiel sacerdoto li neniam mortigis per la propra mano homon. Li ne portis armilojn kaj li neniam persone batalis, sole li komandis. De la ceteraj predikantoj el Tabor , kiuj klopodante simili al la unuaj apostoloj portis barbojn, li diferencis sin per tio, ke li razis sin ? de tie kromnomo Holy ( noto: la ?e?a ?holy“ signifas ?razita“ a? ?nuda“ ). Prokop staris frunte de husanaj homamasoj ne kiel ?efhetmano, sed en funkcio de elektita ?administranto“ a? ?komandanto“ de la soldataroj. Persone li estis konsiderata kvaza? nevenkebla, dum sia vivo li persone suferis sole unu gravan malvenkon ? en batalo ?e Lipany , kie li falis.

Prokop Holy sukcesis krei el tabora kaj orfa frateco tre unuecan forton, kun kiu li iris en kontra?sturmon. Liaj la t.n. ?belegaj rajdadoj“ havis por evoluo de la husmovado grandan signifon. Precipe ili transportis la militojn ekster la teritorioj de la propra Bohemio malebligante tiel al ties rabado, plu ili propagis la husanajn ideojn en fremdaj landoj, kies lo?antoj havis pri la movado ofte tre misinterpretitajn imagojn, sed ili estis anka? fonto de raba?o, kiu servis al materia certigo de la soldatoj.