한국   대만   중국   일본 
Portoprinco - Vikipedio Saltu al enhavo

Portoprinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portoprinco
france   Port-au-Prince , hispane   Puerto Principe , haiti-kreole : Potoprens
urbo
Oficiala nomo: Port-au-Prince
?tato Haitio  Haitio
Insulo Hispaniolo
Regiono Karibio
Golfo Golfo de Gonavo
Arondismento Arondismento Portoprinco
Departemento Departemento Ouest
Maro Kariba Maro
Situo Portoprinco
 - alteco 98  m s. m.
 - koordinatoj 18° 32′ 33″ N 72° 20′ 19″ U  /  18.54250 °N, 72.33861 °U  / 18.54250; -72.33861 (mapo)
Areo 38,19  km²  (3 819  ha )
Lo?antaro 700 000  ( 2007 )
Denseco 18 329,41 lo?./ km²
Fondo 1749
Horzono OTZ (UTC-5)
Po?tkodo
Situo enkadre de Haitio
Situo enkadre de Haitio
Situo enkadre de Haitio
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Port-au-Prince
Prezidenta palaco (grave neniigita pro tertremo la 12-an januaro 2010)

Portoprinco ( Port-au-Prince [ p??op???s ] en la franca ; en Haitia kreola : Potoprens ) estas la ?efurbo kaj plej granda urbo de Haitio . ?ia kresko, ?efe en trolo?ataj kvartaloj sur proksimaj ebena?oj kaj montetoj, altigis la lo?antaron de la areo de Portoprinco al inter 2,5 kaj 3 milionoj da lo?antoj. ?i situas sudokcidente en la lando kaj pli precize ?e la golfeto de Gonave . La formo de la urbo similas al tiu de amfiteatro ; la komercaj distriktoj estas ?e maro; lo?ejaj kvartaloj situas en ?irka?aj montetoj.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La urbo estis fondita en 1749 de francaj koloniaj plantistoj de sukerkano . En 1770 ?i anstata?is Cap-Haitien kiel ?efurbo de la kolonio de Sante-Domingue ; en 1794 ?i estis konkerita de la brita armeo, profitanta la malordon de la Franca revolucio , kaj en 1804 pro samaj kialoj ?i i?is la ?efurbo de Haitio, unua sendependa ?tato de Latinameriko .

Anta? la alveno de la unuaj e?ropanoj (hispanoj) la regiono ne estis da?re lo?ata: pro sia proksimeco al la maro kaj la dan?ero, ke indi?enoj de aliaj insuloj atakus transmare, la areo estis nur ?asejo.

Je la alveno de la hispanoj la ?istiama estro, Bohe?io, senfila, estis sukcedita de sia fratino, Anakaona , kiu klopodis paci?i kun la hispanoj, kiuj igis la landon protektoraton kaj postulis pli kaj pli da impostoj. Finfine, la hispana kolonia administrado volis rekte regi, kaj en 1503 la guberniestro Nicolas Ovando perfidis la tribestrinon kaj aliajn tribestrojn dum bankedo kaj mortigis ilin kaj ?in en posta publika ekzekutado. Per perforto kaj enportitaj malsanoj, la hispana koloniigo ka?zis milionon da mortoj en la tuta insulo Hispaniolo inter 1492 kaj 1507 .

Dum la 16-a jarcento la hispanoj klopodis setligi urbon en la regiono, sed suferis la atakojn de francoj kaj britoj; finfine la hispanoj forlasis la regionon. Poste, kelkaj piratoj ekuzis la regionon kiel bazon por siaj veturadoj, kaj nederlandaj komercistoj ekvenis tien ser?e de ledo , abunda en la regiono. ?irka? 1650 , francaj piratoj ( filibustiers ) ekvenis tien ekde la norda Testudinsulo , kaj setligis kolonion en Trou-Borded. Post ties kresko ili instalis tie hospitalon en Turgeau. Pro tio la regiono estis konata kiel Hopital . Dum tiu epoko jure Hispanio da?re estis posedanto de la teritorio kaj sendis trupojn por forigi a? regi la kreskantan francan populacion, sed ili estis venkitaj, kaj en 1697 Hispanio subskribis la traktaton de Ryswick , rezignante sian postulon pri Hopital.

La francaj piratoj estis utilaj al Francio, ?ar ili forpu?is la britojn, sed ili estis sufi?e sendependaj kaj ne obeis la kolonian administradon. Vintre de 1707 , Choiseul-Beaupre, la guberniestro de la regiono, luktis kontra? la piratoj kaj finfine ili estis venkitaj kaj setlis kiel koloniuloj (la unuaj e?ropaj konstantaj lo?antoj en la regiono). Dum pliforti?is la franca kolonia administrado, la britoj interesi?is pri la teritorio, kaj defende la kapitano Saint-Andre vrakis en la golfeto en sia ?ipo La Princo , ?uste ?e la hospitalo. Pro tio la zono estis renomita kiel Port-au-Prince (Portoprinco), kvankam kaj la haveno kaj la regiono ?irka?e plu nomi?is Hopital. Kiam la francoj devis decidi pri lokigo de ?efurbo, ili konstruis tiam novan urbon, nome Portoprincon.

Kolonia kaj postkolonia historio [ redakti | redakti fonton ]

En la urbo okazis multaj intervenoj de la Usona armeo ; tiu de aprilo 2004

En 1770, Cap-Francais (la aktuala Cap-Haitien) estis anstata?ita kiel ?efurbo de la kolonio de Sankta Domingo de Portoprinco, kaj en 1804 post la sendependi?o de Haitio disde Sankta Domingo, ?i i?as la nova ?efurbo. Anta? la sendependeco de Haitio, ?i estis konkerita de britaj trupoj la 4-an de junio 1794. Dum la franca revolucio , ?i estis konata kiel Port Republicain (Respublika haveno), anta? esti renomita Portoprinco de Jacques la 1-a , la unua imperiestro de Haitio. Kiam Haitio estis dividita la? norda regno kaj suda respubliko, Portoprinco estis la ?efurbo de la respubliko, regata de Alexandre Petion . Henri Christophe renomis la urbon kiel Port des crimes (Krimohaveno) post la murdo de Jacques la 1-a en Pont Larnage , (nune konata kiel Ru?a Ponto, situa norde de la urbo).

Dum la tuta 19-a jarcento Portoprinco atestis la historion de Haitio. Post la reunuigo de la lando, la franca re?o Karlo la 10-a sendis armeon al la insulo por rekonkeri Haition, kion haitianoj sukcesis haltigi post traktato kaj monkompenso. Sama atestado okazis dum la 20-a jarcento . Usono invadis la landon ekde 1915 ?is 1934 . Dum la dua duono de la jarcento okazis longa epoko diktatoreca fare de la familio Duvalier ?is 1986 , sed tiam ne venis stabileco al la haitia ?efurbo kaj da?ris la malstabileco inter partianoj de la diversaj politikistoj kaj kun partopreno de Usono, kiu ege intervenis en tiuj malfacila?oj, ekzemple en 2004.

Tertremo en 2010 [ redakti | redakti fonton ]

Port-au-Prince, a? Portoprinco, Haitio

La tertremo de Haitio en 2010 estis katastrofa tertremo de magnitudo 7 sur la skalo de Richter , kiu trafis la ?efurbon Portoprinco je la 16:53 (la? loka tempo). La Internacia Ru?a Kruco diris, ke almena? 3 milionoj da homoj suferis la sekvojn de la katastrofo, ?u kiel mortintoj, vunditoj a? homoj kiuj i?is senhejmaj kaj senhavaj, kun ver?ajne 100.000 mortintoj, la? la unuaj deklaroj de la ?efministro, kiu post kelkaj horoj parolis pri ?irka? 50.000.

La? la unuaj informoj ?io estas detruita en la ?efurbo Portoprinco, ne funkcias elektro, transportoj, a? telekomunikado, ?oseoj estas neuzeblaj, restintaj hospitaloj troplenigitaj kaj detruitaj la Parlamento, la Prezidantejo kaj la sidejo de Unui?intaj Nacioj . [1]

Poste [ redakti | redakti fonton ]

Akcidento dum festo de karnavalo en Portoprinco la 17an de februaro 2015 okazigis 18 mortintojn.

Ekonomio [ redakti | redakti fonton ]

Taptap (komuna taksio) en centra Portoprinco.

Aktuale la urbo eksportas kafon kaj sukeron , kaj iam eksportis aliajn varojn, kiel ?uojn a? pilkojn por basbalo . Portoprinco posedas fabrikojn de man?eblaj plantoj, sapo , teksa?oj , kaj betono . La urbo dependas anka? de la industrio de turismo kaj la entreprenoj de konstruado .

?ar en Portoprinco la senlaboreco estas tre alta, estus pli precize diri, ke la laboristoj estas subdungitaj. Kiu promenas surstrate en Portoprinco povas vidi la altan nivelon de aktivado, ?efe inter personoj, kiuj vendas kaj varojn kaj servojn. En la priser?a libro de Simon Fass Political Economy in Haiti: The Drama of Survival oni asertas, ke vere neniu estas maldungita en Portoprinco, ?ar alimaniere oni ne povus pluvivi.

Lokoj [ redakti | redakti fonton ]

La ?efaj monumentoj kaj intereslokoj de la urbo estas jenaj: la Universitato de Haitio , la Re?a Palaco, la Nacia Muzeo, la Katedralo de Notre Dame, la Dujarcenta Monumento pri la Haitia Sendependo kaj la havenkajo.

En Portoprinco trovi?as la Palaco de la registaro, kie rezidas la ?tataj a?toritatoj, tio estas la Prezidento de la Respubliko kaj aliaj registoj.

Servoj [ redakti | redakti fonton ]

Universitato Quisqueya (france Universite Quisqueya ) estas privata universitato, situanta en Portoprinco. ?i estis fondita en 1988.

Turismo [ redakti | redakti fonton ]

Portoprinco sukcesis ?ui la turisman industrion spite al la politika malstabileco. La areo de Petion-Ville en Portoprinco estas la loko plej vizitata de la turistoj dum ties ?eesto. Eksterurbe estas la Plaine du Cul de Sac (Ebena?o de la Sakofundo), serio de ebena?oj kiu atingas e? la Domingan Respublikon. La katedralo plej vizitata de la turistoj pro sia arkitekturo estas la Katedralo de Portoprinco. alia grava loko estas la Musee d'Art Haitien du College St Pierre , kiu enhavas kelkajn el la plej bonkvalitaj arta?oj de la lando, kaj la Nacia Muzeo de Portoprinco, kiu enhavas kurioza?ojn kiaj la pistolo, per kiu sinmortigis la re?o Henri Christophe , kaj ankro la?dire de ?ipo de la ?iparo de Kristoforo Kolumbo , la Santa Maria .

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. "Muerte, dolor y caos en Haiti" (Morto, doloro kaj ?aoso en Haitio), El Pais , Madrido, 14an de januaro 2010 , pa?oj 1 al 9.