50° 43' norde, 7° 5' oriente
Mapo
Poppelsdorf
- en la loka
ripuara dialekto
nomata
Pouppelsdorp
- estas historia urboparto de la federacia urbo
Bonn
en
Germanio
. ?i estis integrigita en la urbon oficiale la 1-an de junio 1904 kaj fine de la jaro 2008 havis 6428 lo?antojn. La urboparto situas ?irka? samnoma baroka kastelo, en kiu nun estas iuj geologiaj institutoj de la urba universitato, kaj kiun ?irka?as la universtitata botanika ?ardeno - sed anka? krome la urboparto estas forte influita pere de la
bonna universitato
, kaj multaj studentoj el aliaj urbojpartoj ?iutage frekventas siajn natursciencajn kaj medicinajn institutojn.
Poppelsdorf troveblas proksimume meze de la bonna urboteritorio. Norde limas la urboparto
Weststadt
("urbocentra okcidento"), oriente la
Sudstadt
("urbocentra sudo"), sudoriente la kvartalo
Kessenich
, sude la monto kaj urboparto
Venusberg
kun la universitata klinikaro kaj la malcentra kaj vila?a urboparto
Ippendorf
, sudokcidente la urboparto
Lengsdorf
kaj okcidente
Endenich
.
?is la fino de la 19-a jarcento Poppelsdorf estis vila?o tuj oriente de la urbo Bonn. En 1755 tie fondi?is porcelana manufakturo de la
episkopa kaj nobela
princo-elektisto
rezidanta en Bonn, el kiu kreskis du porcelanaj fabrikoj de kiuj unu i?is la konata marko
Villeroy & Boch
. Krome la vila?o havis pitoreskajn bienajn vilaojn kaj ekde 1885 prusiajn garnizonon. Inter la jaroj 1883 kaj 1973 la fabriko
Soennecken
produktanta aktujojn kaj aliajn oficejajn materialojn ekonomie dominis la urboparton kaj en la 1920-aj jaroj dungis iom pli ol 1000 laboristojn - post 1973 la centra produktejo i?is la universitata instituto pri
farmakologio
, kie interalie la esperantistoj
Eckhard Bick
kaj
Thomas Pusch
pasis siajn farmaciajn ekzamenojn.
La bonna universitato ne estas kampusa altlernejo, sed dividi?as al pluraj konstrua?oj en la tuta urba areo. En la ?efa universitata konstrua?o, la eksa
princo-elektista
kastelo meze de la urbocentro, kaj en iuj modernaj konstrua?oj ?irka?aj, estas granda parto de la filozofiaj, teologiaj, juraj kaj politikaj fakultatoj.
En Poppelsdorf kontra?e koncentri?as la konstrua?oj de la naturaj sciencoj kaj la ne-klinikaj medicinaj institutoj (ekzemple anatomio, histologio, fiziologio, bio?emio) - tie krom la samnoma baroka kastelo Poppelsdorf estas institutaj konstrua?oj el la 19-a jarcento kaj iuj pli novaj konstrua?oj. La barokstila kastela parko ekde la jaro 1819 estas la universitata
botanika ?ardeno
.
La fakultato pri komputiko ankora? havas sian lokon en la eksa pedagogia altlernejo en la nordo de Bonno, tie kie 2000 jarojn anta?e estis la romia fortika?o kiu komencigis la urbon. Tiu universitata konstrua?o el la
1960-aj jaroj
tamen estu malplenigata fine de la jaro 2010, kaj la fakultato havu novan ejon en Poppelsdorf.
La princo-elektista kaj la poppelsdorfa kasteloj cetere estas interligitaj per vasta, parkeca aleo, tiel ke estas rekta vida kontakto inter amba? barokaj konstrua?oj - la aleo en la 19-a jarcento nur estis unuloke interrompita: per la fervoja linio Kolonjo-Bonno-Majenco, kiu ne sukcesis ?irka?voji la arkitektan ensemblon. Tamen ankora? nun la komuneco inter amba? barokaj konstrua?oj kaj nunaj universitataj centroj per la alea ligo forte videblas, kaj dumsemestre granda nombro da piedirantaj kaj biciklantaj studentoj alee alternas inter amba? kasteloj.