Kolao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pepsi )
Botelo de la irana kolao, Zam Zam Cola .
Coca-Cola

Kolao estas kafein - kaj suker-entena trinka?o , kiu estas ri?igita per karbona dioksido .

Enteno [ redakti | redakti fonton ]

Originale, la ingrediencoj de kolao inkludis kafein -ri?ajn kolanuksojn kaj kokain -entenajn foliojn de kokaarbedo . La lastaj estis elprenitaj en 1903 el la recepto, post kiam evidenti?is la misuzo de kokaino. Hodia? oni uzas senkokainan kokaon.

?ian tipan guston hodia? donas krom la kolanukso la aldona?oj kiel vanilo , cinama oleo , dianta oleo kaj citrono kaj aliaj, sed tiuj povas varii la? kontinentoj kaj landoj.

La ?efaj entena?oj estas kafeino , fosforacido , granda maso da sukero , karbona dioksido kaj anta? ?io akvo . La karakterizan malhelan koloron ricevas la kolao per e-materialo E 150d. La diversan guston de la kolao ka?zas ? krom la supre menciitaj ? la diversaj akvo- kaj sukerspecoj aldonataj. Tiel en Azio oni aldonas kansukeron, en E?ropo plej ofte sukerbetan sukeron kaj en Usono maizan siropon.

Preska? ?iu produktisto aperis meze de la 1980-aj jaroj per le?er-produkto , en kiu oni uzas anstata? sukero aspartamon kaj acesulfamon . Malpli disvasti?is la senkafeinaj tipoj ("infankolao"), same kiel la specialaj gustodirektoj ( acida ?erizo , vanilo , citrono ).

Grava entena?o estis pli frue la citrona acido , hodia? la fosfora acido (E 338), kiu aperas kiel ortofosfora acido . La fosfora acido respondecas pri la tipa kola-gusto kaj efikas kiel emulsiostabiliga?oj .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Kiel elpensanto de la kolao validas la farmaciisto John Stith Pemberton , kiu en 1886 evoluigis recepton por siropo kaj tiun miksante kun sodoakvo vendis sub nomo Coca-Cola (legu tie).

Krom Coca-Cola aperis anka? pluaj markoj, kiuj do ne povis da?re dan?erigi la gvidantan pozicion de la pra-kolao . La plej konata konkuranto estas la same usona Pepsi -Cola . Krom tiuj aperis provizore en E?ropo markoj kiel ekz. Afri-Cola (germanio, 1930-aj jaroj) a? Club-Cola (GDR).

Kolao validas kiel usona produkto, reprezentanto de Usono, tiel en kelkaj landoj anka? a?eteblas Inca Kola ( Peruo ) de Coca-Cola-konzerno. Tukolao estas kuba marko, kiu anka? en Italio estas a?etebla. En Barato , la Pepsi kaj koka-kolao estis malpermesita inter 1970 ?is 1993 !

Kvankam ?iu a?okategorio konsumas ?in, oni celas per la reklamoj nur la junulojn, iganta ilin ?efaj konsumantoj.

En 2002 surmerkati?is la Mecca-Cola kiel ne-okcidenta alternativo por islamanoj .

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]