Patroneco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la patronsanktuloj de la nacioj de E?ropo. Kosovo estas lasita malplena ?ar ?i ne havas nuntempe patronsanktulon. La landoj de Andoro , San-Marino , Vatikanurbo , Li?ten?tejno kaj Monako estis ekskluditaj ?ar ili estas tre malgrandaj.

Patroneco en la katolika eklezio estas la protekto de patrono ? plej ofte temas pri kristana sanktulo ? por kirko , hospitalo , urbo a? alia institucio. ?enerale ekzistas festo unufoje dum la jaro, kiu memorigas pri la nomdonanto de la institucio. Anka? luteranaj, anglikanaj kaj aliaj kristanaj eklezioj havas kutimojn nomi kirkojn a? aliajn ekleziajn instituciojn per sanktulaj nomoj a? abstraktaj religiaj titoloj (ne nur tiujn, kiuj transpreni?is de anta?a katolika paro?o , anka? novajn) - neformale en analogio anka? eblas nomi tiujn nomigojn patroneco, sed en tiu ?i teksto ankora? mankas informo ?u el teologia vidpunkto anka? tiuj nomigoj formale estas patroneco.

La patrono de katolika kirko do plej ofte estas kristana sanktulo , sed anka? pli abstraktaj konceptoj kiel la " Sankta Sango ", "Sankta Kruco ", " Sankta Koro de Jesuo ", " Sankta Spirito " kaj aliaj kristanaj misteroj a? sankta?oj povas esti patrono.

Se kirko estas nomata ne la? sanktulo, sed la? kristana mistero, la ?iujara festo ne nomi?as "patrona festo", sed "titola festo".

La patroneco de katolika kirko povas ?an?i?i, se ekzemple relikvo de signifa sanktulo a? la?dira lignero de la kruco de Jesuo Kristo trovas sian lokon en la kirko.

?e kirkoj konstruitaj dum la mezepoko eblis fojfoje ekkoni, kiu financis la pre?ejokonstruon: ekzemple komercistoj, kiuj donis monon por kirkokonstruo, emis doni al la konstrua?o patronecon de Sankta Nikolao , la tradicia kristana patrono de la komercistoj.

Patroneco de Sankta Maria , la patrino de Jesuo , ofte ka?i?as sub pre?ejaj nomoj kiel "Notre Dame" (Nia Damo), "Nuestra Senora" (Nia Sinjorino), "Frauenkirche" (Virina Pre?ejo)" a? "Onze lieve Vrouw" a? "Unserer lieben Frau" (Nia Kara Virino).

Simile okazas anka? ekster kaj anta? la influo de la kristanaj eklezioj, ekzemple pri Atena por Ateno , precizaj romiaj dioj por precizaj profesioj ktp.

Patronoj de E?ropo [ redakti | redakti fonton ]

Estas ses patronoj de E?ropo. La unua nomumita estas Benedikto de Nursio fare de la papo Pa?lo la 6-a en 1964 . Inter 1981 kaj 1999 kvin aliaj estis anka? kuntitolitaj: Cirilo kaj Metodo , Birgita de Svedio , Katerina el Sieno , Tereza Benedikta de la Kruco fare de la papo Johano-Pa?lo la 2-a .

Kurioza patrono [ redakti | redakti fonton ]

En la e?ropa mezepoka katolika kulturo oni inventis diablon , kiu estu la patrono kaj de tajperaroj kaj de skribistoj ( kopiistoj ), nome Tutivillus, registrita ekde la 13-a jarcento , anka? per diverseco de nomoj kiel Titivillus, Tytinillus, Titulinus, Titufullus, Tutivill kaj Titivitilarius, kompreneble logika konsiderante la tendencon al liter?an?oj. Tiu diablo estus la kulpulo de la eraroj faritaj de la skribistoj (instigita de siaj inferaj estroj), kiu siavice transprenis la kulpon de la eraroj, por la profito de la erarintoj, kiuj sentis sin senkulpigitaj. Tiu estas la diskonigo de Julio G. Montanes en sia verko 'Tutivillus: el demonio de las erratas'. [1]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]