En la historio de
Hispanujo
,
moriskoj
estis la posteuloj de la
"kristani?intaj"
, fakte kristanigitaj,
islamanoj
. Alimaniere dirite estis islamaj hispanoj pli-malpli perforte baptitaj ekde la iompostioma rekonkero de arabaj regnoj faritaj de kristanaj konkerantoj en Hispanio ?is post la unuiga le?aro de la
Katolikaj Gere?oj
de 14a de februaro de 1502.
Ili estis multnombraj en la Malalta Aragonio (nuna provinco de
Teruel
) kaj en la sudo de la regno de
Valencio
. En Kastilio ne estis abundaj la? la informoj de la impostado, escepte en la regno de
Granado
.
En
1491
Boabdilo
, la lasta hispanaraba re?o, kapitulacas anta? la
Katolikaj Gere?oj
kaj interkonsilas la forlason de
Granado
la 25an de novembro. Interalie oni interkonsentis pri reteno de hispanaraboj de la islama religio kaj poseda?oj, le?aro, impostado, instruado ktp. Tuj post la eniro de la
Katolikaj Gere?oj
en
Granado
oni komencis konvertadon per pacaj metodoj uzataj de
Hernando de Talavera
, unua episkopo de Granado.
En julio de
1499
la Re?oj vizitas la urbon
Granado
kaj surprizi?as ke ankora? la urbo retenas islaman kutimaron kaj pro tio decidas, ke la
Kardinalo Cisneros
, kiu jam partoprenis en la konkero de la regno de Granado, faru la taskon persvadi pli perforte al la konverton. Tiu persekutis ?efe la anta?e islamkonvertintojn, la gravulojn kaj la ri?ulojn. Foje oni uzis
perforton kaj foje ekonomian subpremadon
. Tio "efikis" ?ar multaj islamanoj konvertis sin al kristanismo. Anka? oni konfiskis multajn librojn: religiaj estis publike bruligitaj kaj nereligiaj estis transportitaj al la universitato de Alcala. Oni ne povas scii certe, ?u la kardinalo sekvis precize la instrukciarojn de la re?oj a? agis plej perforte la? sia propra opinio.
Plej granda parto tamen pluhavis siajn lingvon, kutimaron (vestaro, man?aro, geedzi?oj ktp.) kaj ka?e sian religion. Pruva?oj estas la multaj trovitaj tekstoj en
aljamiado
, tio estas skribitaj kastilie sed per araba literaro. Dum la unua duono de la 16a jarcento estis ia toleremo kune kun malfido. La a?toritatuloj malaprobis fidelecon al Islamo, kontra?starita de la Inkvizicio kaj tolerita samtempe esperante konvertadon.
Multaj araboj de la granada kvartalo de
Albaicino
konsideris sin primokitaj kaj pritrompitaj de la kristanoj, ?ar spite la promeso, ke ili rajtos pluhavi sian religion, ili perforte devas konverti sin al kristanismo. Ili protestis kaj petis demision de Cisneros, kiu responde malliberigis la gravulojn inter la araboj. Januare de
1500
oni mortigis oficialulon de Cisneros, kio ekigis ?eneralan ribeladon de islamanoj kaj konvertintojn. Tiu ribelo konta?i?is al la montaro
Alpu?aroj
, ?is
Almerio
kaj
Ronda
. La re?oj reagis per forta milita subpremado farita de la grafo
Tendilla
, kiu e? volis mortigi ?iujn moriskojn de la regno de Granado, kion kontra?is la re?o Fernando.
Tiun ribelon de la Alpu?aroj kristanoj profitis por denunci malobeon de islamanoj kontra? la pakto de
1491
; pro tio aperis la Pragmatica a? le?o de 14 de februaro de
1502
, kiu ordonis konverton a? forpelon de ?iuj islamanoj de la regno de Granado. Fakte tio estis la vera malobeo de la pakto de 1491 inter la Katolikaj Gere?oj kaj la araba re?o
Boabdil
.
La araboj de la tuta Hispanio devis iri al pre?ejoj por bapti sin, e? se ili ne komprenis la kastilian lingvon a? la kristanan religion. Se ili ne diris kristanan nomon, oni donis al ili la nomon de la gere?oj, Isabel al virinoj, Fernando al viroj. Estis ?enerala konverto. Post tio la islamanoj jam ne plu estis tiaj oficiale kaj de tiam oni nomis ilin
moriscos
a? moriskoj, vorto kun malestima nuanco.
Por eviti ekzilon plejparto de islamanoj "elektis" konverton. Dum la re?ado de
Karlo la 5-a
, danke al apogo kaj mono kiun moriskoj donis al la re?o, ekzistis ankora? ia toleremo pri moroj. Tiele moriskoj restis kiel propra komunumo sen kompleta integri?o en la tiama hispana socio.
Tamen la alveno de la re?o
Filipo la 2-a
akcelis la perfortan konverton de granadanoj kaj timo de novaj ribeloj kondukis al novaj malfidoj. En
1566
, Filipo la 2-a malpermesis la uzadon de la arabaj lingvo, vestaro kaj ceremoniaro. Kiam oni klopodos la realigon de tiu le?aro okazis la
ribelo de la Alpu?aroj
(1568-1571), subkomande de
Aben Humeya
. Post tiu ribelo, sange venkita, la granadanoj moriskoj estis deportataj al
La Mancha
kaj
Kastilio
.
Fine de la 16a jarcento la moriska lo?antaro en Hispanio estis ankora? ?irka? almena? 275,000 homoj. Ili estis ?efe en la
Regno de Valencio
, de
Aragonio
, la kastilia
altebena?o
,
Ekstremaduro
,
Murcio
kaj
Andaluzio
. Ili lo?is ?efe -sed ne nur- en la kamparo, kie ili konstruis la terkulturan ri?econ de kelkaj el la menciitaj teritorioj la? vivkondi?oj multe pli duraj ol tiuj de la kristana lo?antaro. Post la ribelo de la Alpu?aroj, predikadon akompanis subpremado.
Mal?atataj de la malnovaj kristanoj -la? teorio anka? ili estis kristanoj- kaj de la re?o kiu timis novajn ribelojn kiuj helpus la malamikoj ?u
berberoj
?u
turkoj
kaj de la Eklezoi kiu dubis pri ilia sincera konverto, la moriskoj i?is
ekspluatata kaj perfortata minoritato
. Multfoje oni parolis pri forpelo, sed tion kontra?is la aragonaj kaj valenciaj nobeluloj, kiuj profitis el la duonsklavado de la moriskoj.
Finfine
Filipo la 3-a
decidis la forpelon en
1609
. Tio okazis de tiam ?is
1616
. Eliris el Valencio 118,000 moriskoj, 61,000 el Aragono, 45,000 el Kastilio kaj
Ekstremaduro
, 16,000 el Murcio kaj 32,000 el Andaluzio. Multaj iris al
Maroko
, sed aliaj al
Italio
kaj al
Ameriko
, ?efe al
Meksiko
,
Centra Ameriko
,
Peruo
kaj
Argentino
.
La konsekvencoj estis malfavoraj por Hispanio kaj ?efe por la regno de
Valencio
, kiu perdis kvaronon de la lo?antaro kaj preska? la tutan ri?econ je
tritiko
kaj
sukerkano
. Sen paroli pri la perdo de kultura diverseco, kio kompreneble tiam estis nekonata ideo.
Nuntempe oni parolas jen kaj jen en hispanaj amaskomunikiloj ne nur pri la historia okaza?o, sed anka? pri la situacio de
la posteularo
de ekzilitaj moriskoj. Oni proponas facila?ojn por atingi la hispanan civitanecon a? oni organizas kulturajn konferencojn ?efe en la urboj kie ekzistis tia lo?antaro ?u en Hispanio ?u en Maroko a? en aliaj nordafrikaj landoj.
Resto de la juda kaj moriska populacioj post la forpeloj de amba? etnoj el
Iberio
[
redakti
|
redakti fonton
]
La tradicia historioscienco proklamis, ke en
Hispanio
kunvivis tri etnoj a? kulturoj ?is
1492
, kiam la
Katolikaj Gere?oj
forpelis
la judojn kaj krome finis la militojn de rekonkero de la
Iberia Duoninsulo
kaj komencis la iompostioma forpelo de moriskoj. Tiele oni parolis kaj parolas pri ?irka? 400,000 sefardoj el kiuj oni forpelis ?irka? la duonon, krom la lastaj centoj da miloj de moriskoj forpelotaj en
1609
. Tiele la hispanaj etno, kulturo kaj popolo estus unika.
Tamen la ?usaj studoj pri
kromosomoj
pruvas alion, nome ke la demografio estis ege influata de la konverto, same kiel de la forpelo. Tiele ?irka? 20 % (do, kvinono) de la nuna iberia lo?antaro estus devena el
sefardoj
kaj simila 11 % el nordafrikanoj. La genetika analizado de la popolaj migradoj eblas, se tiuj popoloj devenas el malsimilaj kaj malproksimaj lokoj, kiel okazas kun sefardoj (
Palestino
a?
Israelo
) kaj hispanaraboj (
Nordafriko
). Oni analizas la kromosomon “Y” kiun oni transsendas tra patra linio kaj ne malaperas tra jarmiloj.
Teamo de sciencistoj britaj, hispanoj, portugaloj, fracnoj kaj israeloj analizis pruvomontra?on de 1,140 homoj de la Iberia Duoninsulo (plus
Balearoj
) kaj trovis la menciitajn procenta?ojn (11 kaj 20), kiuj pruvas altan avera?on de konvertoj, ?u volaj ?u nevolaj. La rezulto aperis en la presti?a revuo
American Jounal of Human Genetics
.
[1]
Tiele la historio de la lo?antaro de la Iberia Duoninsulo klari?as. La
?ibraltara markolo
neniam estis barilo inter amba? lo?antaroj de unu flanko kaj alia. La unua historia trapaso okazis en
711
kiam komencis la islama invado (?irka? 10,000 a? 15,000 nordafrikanoj,
araboj
kaj
berberoj
). Tio aldoni?is al ?irka? 7 a? 8 milionoj da tiamaj hispanoj kaj ?irka? 200,000
visigotoj
de la hegemoniaj klaso kaj etno. La judoj tiam jam estis tie ekde la
romia epoko
. Nune oni supozas, ke estas ?irka? 2 milionoj da sefardoj tutmonde, sed nur en Iberio estas ?irka? 8 milionoj da sefardodevenuloj.
Alia kurioza informo el la ?usa pristudo estas, ke ne estas nordosuda limo en la demografia divido de la moriska heredo, sed okcidentorienta. Tio estas, la proporcio de moriska demografia heredo estas pli alta norde kaj okcidente (ekzemple en
Galegio
-20 %- kaj
Ekstremaduro
) ol oriente (
Katalunio
kaj
Pireneoj
). Tamen en Andaluzio la procenta?o estas malalta, kie certe okazis pli draste la forpelo de 1609. La sefarda heredo estas pli homogena, sed anka? malalta en nordoriento kaj Katalunio.
- ↑
“Sefardies y moriscos siguen aqui. El 30 % de los espanoles tiene huella genetica de su origen judio o magrebi”, El Pais, Madrido,
5a de decembro
de 2008, p.36.
- Caro Baroja, J.
Los moriscos del Reino de Granada. Ensayo de historia social
. Istmo. Madrid, 1976.
- Dominguez Ortiz, A. y Vincent, B.
Historia de los moriscos. Vida y tragedia de una minoria
. Ed. Revista de Occidente. Madrid, 1978.
- Gallego Burin, A. y Gamir Sandoval, A.
Los moriscos del Reino de Granada segun el sinodo de Guadix de 1554
. Universidad de Granada, 1996 (facsimil de la edicion de 1968).
- Garcia Pedraza, Amalia.
Actitudes ante la muerte en la Granada del siglo XVI. Los moriscos que quisieron salvarse
. Universidad de Granada, 2002.
- Perceval, J.M.
Todos son uno. Arquetipos, xenofobia y racismo. La imagen del morisco en la Monarquia Espanola durante los siglos XVI y XVII
. Instituto de Estudios Almerienses. Almeria, 1997.