Mona?ismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuoj de katolikaj mona?oj. La mona?oj enga?itaj pri la plej konata metio en kiu la mona?oj estis dungitaj en la Mezepoko en la foresto de presiloj kaj anka? kiel religia agado, kopiante sanktan librojn en scriptorium .

mona?ismo (el la greka monakos , ulo soleca) estas maniero vivi sian religiecon, karakterizita per kelkaj rezignoj al teraj interesoj (= monduma?oj), por sin dedi?i plikomplete al la aspekto spirita kuntrenante kaj modlante tutan sian ekziston.

Diversaj religioj bur?onis el si mona?ajn movadojn: Budhismo , Kristanismo , Hinduismo , ?ajnismo , Taoismo , anka? se ilia pensmaniero ne malmulte diferencas unu de la alia.

Azia mona?ismo [ redakti | redakti fonton ]

En Azia Oriento floras vasta kaj multfaceta mona?a fenomeno ?eesta en menciitaj religioj disvasti?intaj en nombraj nacioj kiel Japano , ?inio , Indonezio , Birmo , Barato , Tibeto , ktp.) [1]

En Hinduismo [2] [3] [4] [5] la fenomeno estas ligita al determinitaj a?fazoj, kia sanny?sa , dum kiu oni praktikas la rezignon kaj la malri?econ kaj oni allasas dedi?i la tutan vivon al la spiriteco: estas la kazo de la sadhu . Tiaj praktikoj, atestistaj en la Vedoj , reirus al la 3-a jarmilo a.K. .

En ?ajnismo la mona?a sperto surprenas aparatan gravecon. En 79 p.K. skismo produktis du precipajn skolojn, aktivajn anka? hodia?: de tiu dato furoras la mona?oj digambar " vestitaj je ?ielo ", kiuj rezignas ?iun ajn posedon, inkluzive de la nutra?oj kaj vesta?oj, kaj la ?vetambar " Blankvestitaj ".

Budhista mona?ismo [ redakti | redakti fonton ]

La religia fenomeno de mona?ismo elstaras en la budhista sperto tiel ke la almozanta mona?o estas konsiderata la unika vera dis?iplo de Budho . En la tibeta mona?ismo oni metas inter la kompetentoj de la mona?aro kaj lamaoj anka? la teran (?tatan) povon. [6] [7] [8]

Mona?ismo en kristanismo [ redakti | redakti fonton ]

Dum la barbaraj invadoj igadis dramaj la statojn de la popoloj de la Okcident-Romia Imperio , ekkonstitui?is kaj plifortigis ekleziajn kaj religiulajn instituciojn, kiuj balda? riveli?us fortoj estigantaj novan civilizon. Inter ili mona?ismo, tiu de la de la 4-a ?is la 8-a jarcento , eble estas la plej grava. Anta?e stari?is diversaj formoj de mona?ismo: la mona?oj: nome ermitoj kaj anakoretoj establi?is en dezerto , en arbodensejoj a? en silentaj zonoj, kie ili povis vivi solece, preska? senkontakte kun aliaj, por sin tute dedi?i al la pre?ado . Cenobitoj , male, (temas pri alia mona?a kurento) kunvivis en mona?ejo sub la regulo kaj abato . Kun tiu deziro, ili estis movataj de la volo imiti eminentulojn de la biblia historio: kiel profeto Elija a? Johano la Baptisto a? la sama Jesuo kiu pasigis la noktojn en soleca pre?o.

E?ropa mona?ismo elvenas precipe el Proksima Oriento ; fakte, la religia asketismo kaj la mona?a vivo ne estas aparta?o de iu ajn formo de Kristanismo , sed ili reprezentas vivformojn per kiuj la animo provis ?iuepoke enkarnigi sian sojfon je Dio. En la 4-a jarcento , en Egiptio , en Palestino kaj Sirio , spure de Sankta Antonio Abato , ?iam pli nombris tiuj kiuj tute forlasis la mondon por vivi solece ( eremos , el kiu la termino ermito ). Sed preska? samtempe ?uste tiuj vivantoj en la dezerto a? ermitoj, ekasocii?is, spure de sankta Pakomjo , en konventoj a? cenobejoj (el la greka coinobios , indikante kunvivadon), por ser?i kune pli intensan komunion kun Dio kaj pli facile aliri sanktecon . En kristana medio, Sankta Antonio Abato estas konsiderata la iniciatoro de la komuna vivo en mona?ejo .

La mona?oj de la proksima Oriento kaj de la orienta E?ropo sin lasi fascini de asketismo kun fervoro tia, ke ili foje preska? tu?i frenezon , de intensaj asketaj (el la grekaj ?σκημα, ?σκησι? indicantaj ekzercon, vivmanieron de atleto) praktika?ojn, kiuj unuigis al la pre?o kaj al la meditado ?iuspecajn korphumili?ojn , foje penigajn a? e? strangajn, kiel la abstino el la nutrado , el la dormo a? el sinlavo la? longaj periodoj, a? skur?adoj kaj torturoj .

?enerale, tamen, la mona?isma movado, orienta kaj okcidenta, provizis la Eklezion per spirite energia forto por reagi kontra? la ?iam minacanta mondumi?o de la Eklezio mem. Kaj kiel tia, ?i konstituis grandan rezervon de energio por influi la historian disvolvi?on de la kristana civilizo en la mediteranea mondo.

E?ropa mona?ismo [ redakti | redakti fonton ]

Post la 4-a jarcento mona?ismo komencas disvasti?i en Okcidento : Sankta Hieronimo en Romo , Sankta A?gusteno en Afriko , Sankta Severino en Noriko , Sankta Marteno de Tours en Ga?loj estis la iniciatintoj de la mona?aj idealoj kaj de famaj mona?ejoj, kiel en Tours kaj Arles .

Kasiodoro , ministro de Teodoriko la granda , post la malsukceso de sia politiko celanta la kunfandi?on de Romianoj kaj Gotoj , forlasas la gotan kortegon, rifu?i?as en siajn poseda?ojn, en la naska Kalabrio , kaj starigas mona?ejon en Vivarium , en kiu pasigas la lastajn jarojn de sia vivo.

La Sanktulo verkanta sian Regulon, de Hermann Nigg (1849?1928)

La donanto al la Katolika Mona?ismo sian apartan fizionomion , romiane konstrua,n ageman, ekvilibran, kompare kun tiu de la orienta kristanismo komtempla, asketa, duonanarkia, estis tamen junulo, ido de familio de la malgrava nobelo de Umbrio : nome Sankta Benedikto de Nursio (480-543). Ritiri?inta al ermita vivo en monto Subiaco , li estis vidinta plii?i ?irka? si grupo de sekvantoj, kune kun kiuj, transloki?inte najbaren de Kasino . li estis stariginta la mona?ejon de Montekasino , la plej gravan mona?an centron de Okcidento.

La Benediktana regulo estas tute trempita en la robusta praktika spirito de la antikva Romo , ?in kunfandante kun la la kristana spiriteco. La benediktanaj mona?oj devas estis nek nur kontemplantoj nek kura?igitaj survoje de la ekscesoj kaj stranga?oj de la orienta asketismo. Noto de interna sereneco , de ekvilibro , de profunda sa?o , trempas ?iujn pa?ojn de tiu regulo kiu riveli?os tute plenplena je universala normiga kapablo, nome je tiu mirinda porjura kapablo, kiu iam faris la grandon de la antikvaj romianoj kaj tiam ekadopti?is kiel la ekscelenca regulo de la tuta katolika mona?ismo. Anstata? la ekscesoj de asketismo, Benedikto sintezis la regulan vivstilon per la moto : latine   ORA ET LABORA , pre?u kaj laboru.

Dum en la tuta ?irka?a mondo furiozas la barbara ?tormo, la benediktanaj mona?ejoj kreas novan tipon de socio bazita, anstata? sur la romia koncepto de privata proprieto , sur tiu kristana de la kolektiva solidareco .

La mona?oj kultivas la terenojn ?irka?e de la Mona?ejo, a? almena? ilin kultivi?is per siaj kunlaborantaj kamparanoj , defendante tiel la terenojn el neglekti?o kaj sova?i?o . ?irka? la mona?ejo grupi?as, ser?antaj protekton kamparanaj familioj, kiuj trovas rifu?on sub la ombro de la mona?a strukturo. La mona?ejo fari?as tiel centro de malgranda ekonomia mondo memsufi?a ; anka? la produkta?aj manfaritaj a? industriaj necesaj al la onia ekzisto estas produktitaj permane de servistoj ministeriales de la mona?ejo. La produkta?aj ekscesoj estas venditaj surloke: tial, ?irka? la mona?ejo establi?as centro de inter?an?o , de foiro . ?uste dum la 8-a jarcento krei?as, ekzemple en la lombarda Italio , grava emo al la formi?o de senmezuraj bienposeda?oj, koncentritaj en la manoj de malmultaj grandaj senjoroj laikaj kaj ekleziaj. Elstara parto de tiu koncentrado de poseda?oj fini?is anka? avanta?e de la grandaj benedikatanaj mona?ejoj, pliigante ilian gravecon kaj edukan forton. Principe, tamen, tiuj mona?ejaj poseda?oj estis nevendeblaj kaj la abatoj administrantoj estis ofte pli kapablaj, okaze ekzemple de senspertaj lombardaj senjoroj.

Tio kondukis al la disvasti?o de novaj sistemoj de bienkondukado, kiuj multe utilis al la la?grada konstruo de la biena ri?eco. Inter tiuj citindas la kontraktoj de nivelo (el libellu sur kiu estis skribitaj la kontraktaj akordoj), per kiu bieno estis koncedita al kultivisto kiu, inter?an?e pagante luon, kutime per kultivaj produkta?oj, konservis por ?iam a? longatempe la uzon, a? tiu de ' emfite?zo per kiu la bieno estis koncedita por longega tempo kondi?e ke la kultivisto alportu plibonigojn. Tiel al la trista senpopoligo de la anta?aj jarcentoj komencis anstata?i?i pli abunda nombro de kultivistoj en la kamparoj, unui?inta al la renaski?o de specialaj kultivadoj, kiel tiu de la vito kaj olivarbo , anstata?e de la porpa?ta herbejo a? de la cerealkultivado vastarea.

En periodo en kiu multaj re?oj estis analfabetaj , en la benediktanaj mona?ejoj nelaceblaj manskribistoj , en la scriptoria , da?rigis kopii verkojn de antikvaj verkistoj kaj paganaj kaj kristanaj. Kunvivas, do, pace, kaj kune trinkas ?e la fontoj de la antikvaj civilizoj, de la scio de mildeco de la moroj, Romianoj kaj Barbaroj , fratigitaj per la komuna kredo, per la komuna obeo al Regulo. La grandaj benediktanaj mona?ejoj da?rigas, la?longe de la tuta mezepoko , resti porlumaj centroj meze de ?irka?a tenebro.

Multi?o de la mona?ejoj [ redakti | redakti fonton ]

Apud tiu ?iam elstara de Montokasino , naski?is ?iam pli nombraj mona?ejoj, inter kiuj emer?as, pro kulturo kaj spiriteco kaj e? sciencaj aliroj, tiuj de Novalesa ( Piemonto ) en Valo de Susa . Granda centro de la mona?a civilizo naski?is en Irlando kiu de tie lar?i?is al Anglio , kun la cenobejoj de Armagh , Iona, York . La irlandanaj mona?oj, kuntrenante kun si sian kelta-kristanan kulturon, direkti?is al Ga?loj kaj Italio , konvertigante paganojn kaj arianojn , kaj starigante novajn mona?ejojn. Inter kiuj menciindas tiu de Bobbio (Alta Italio), establita de Sankta Kolombano , kaj tiu de Sankt-Galo , en Svisio . Anka? la irlandaj mona?oj elstari?is en la literaturaj kaj religiaj studoj kiel atestas la kopioj de manuskriptoj de klasikaj kaj paganaj a?toroj allasitaj de iliaj mankopiistoj. La civilizo kelta-kristana havis, tial, senmezuran gravon en la e?ropa formi?o en la epoko karolida .

Ne preterlasi?u aludo al la Cistercianoj , ordeno de mona?oj dedi?intaj al la bonfaro , kiel anka? la Antonianoj de Vienne , mona?oj flegistoj vasti?intaj en tuta E?ropo , kaj la Trapistoj ; kaj plue la Suverena Milita Ordeno de Malto kaj Te?tonaj Kavaliroj kaj aliaj kiuj havis militan karakteron.

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Sankta Atanazio , Vivo de Sankta Antonio Abato (esperantigita) [1]
  • Gregorio Penco O.S.B., Le origini del monachesimo, Mondadori
  • Gregorio Panco O. S. B., Gli ordini religiosi, Nardini Editore
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [2] Enciclopedia_Cattolica
    • [3] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [4] Catholic_Encyclopedia
  • Gruber, Mark. 2003. Sacrifice In the Desert: A Study of an Egyptian Minority Through the Lens of Coptic Monasticism . Lanham: University Press of America. ISBN 0-7618-2539-8
  • Lawrence, C. H. 2001. Medieval Monasticism: Forms of Religious Life in Western Europe in the Middle Ages (3rd Edition). New York: Longmans. ISBN 0-582-40427-4

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Trianni, P., Il monachesimo non cristiano, Abbazia di San Benedetto, Seregno 2008
  2. P.TRIANNI, ≪ Il samnyasa cristiano-indu: Monchanin discepolo di Brahmabandhav Upadhyaya (1861-1907) Arkivigite je 2013-05-30 per la retarkivo Wayback Machine ≫ en AA.VV., La mistica, luogo d’incontro tra cristiani e hindu, Edizioni Camaldoli, Camaldoli (AR) 2006, 89-119
  3. [ http://www.treccani.it/enciclopedia/monachesimo/ Monachesimo en Encikopedio Treccani.
  4. Acharuparambil, D., "Il monachesimo nella tradizione indu", en Aa.Vv., Il monachesimo nel terzo mondo, Ed. Paoline, Roma 1979, pp. 163-189.
  5. Panikkar, R., "Parivrajaka: la tradizione del monaco in India", en H. Le Sa?, O. Baumer-Despeigne, R. Panikkar, Alle sorgenti del Gange. Pellegrinaggio spirituale, Servitium, Sotto il Monte 2005, pp. 179-194.
  6. Collcutt, M., s.v. "Monachesimo buddhista", enn M. Eliade (zorge de), Enciclopedia delle religioni, vol. X. Buddhismo, Citta Nuova-Jaca Book, Milano 2006, pp. 421-424.
  7. Comba, A., "Il ruolo del monachesimo nel buddhismo", en S. Piano (zorge de) Le grandi religioni dell'Asia. Orizzonti per il dialogo, Ed. Paoline, Milano 2010, pp. 209-231.
  8. Merton, Th., "Il monachesimo buddhista zen", en Id., Mistici e maestri zen, Garzanti, Milano 1969, pp. 185-200.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Aliaj projektoj [ redakti | redakti fonton ]

  • [7] Cathopedia, katolika enciklopedio en reto.