Moderna arto
estas arta laboro produktita dum la periodo etenda proksimume el la 1860-aj al la 1970-aj jaroj, kaj ?i prezentas la stilon kaj
filozofion
proprajn de la arto produktita dum tiu epoko.
[1]
La esprimo
moderna arto
estas kutime asocia kun arto en kiu la tradicioj de la pasinteco estis malakceptitaj pro spirito de eksperimentado.
[2]
Modernaj artistoj eksperimentis per novaj manieroj rigardi kaj per fre?aj ideoj pri la naturo de materialoj kaj la funkcioj de
arto
. Tendenco for el
rakonto
, kiu estis karaktera de la tradiciaj artoj, al
abstraktado
estas karaktera de multo el moderna arto. Pli ?usa arta produktado estas ofte nomata
nuntempa arto
a?
postmoderna arto
.
Moderna arto ekas el la heredo de pentristoj kiaj
Vincent van Gogh
,
Paul Cezanne
,
Paul Gauguin
,
Georges Seurat
kaj
Henri de Toulouse-Lautrec
?iuj el kiuj estis esencaj por la disvolvigo de moderna arto. ?e la komenco de la 20a jarcento
Henri Matisse
kaj kelkaj aliaj junaj artistoj kiaj la
pra-kubistoj
Georges Braque
,
Andre Derain
,
Raoul Dufy
,
Jean Metzinger
kaj
Maurice de Vlaminck
revoluciigis la parizan artetoson per "sova?aj", mult-koloraj, esprimivaj pejza?oj kaj figuraj pentra?oj kion la kritikistoj nomigis
Fa?vismo
. Amba? versioj fare de
Henri Matisse
de
La danco
signis ?losilan punkton kaj en lia kariero kaj en la disvolvigo de moderna pentrarto.
[3]
?i montris la ekan fascinadon de Matisse rilate al la primitiva arto: nome intensa arda koloraro de la figuroj kontra? la malvarma blu-verda fono kaj la ritma sukcedo de dancantaj nuda?oj ersprimas la sentojn de emocia liberi?o kaj
hedonismo
.
Dekomence influita de
Toulouse-Lautrec
,
Gauguin
kaj aliaj plinovigantoj de la fino de la 19a jarcento,
Pablo Picasso
faris siajn unuajn
kubismajn
pentra?ojn bazite sur la ideo de Cezanne ke ?ia priskribo de naturo povas esti limigita al tri solida?oj: nome
kubo
,
sfero
kaj
konuso
. Per la pentra?o
Les Demoiselles d'Avignon
(1907), Picasso rimarkinde kreis novan kaj radikalan pentrarton priskribante krudan kaj primitivan bordelan scenon kun kvin prostitutinoj, violente pentritaj virinoj, rememorigantaj de afrikaj tradiciaj
maskoj
kaj de siaj propraj novaj
kubismaj
inventa?oj. Analiza kubismo estis samtempe disvolvigita kaj de Pablo Picasso kaj de
Georges Braque
, ekzemple ?e
Violono kaj kandelingo, Parizo,
el ?irka? 1908 al 1912. Analiza kubismo, nome unua klara manifestigo de kubismo, estis sekvata de sinteza kubismo, praktikata de Braque, Picasso,
Fernand Leger
,
Juan Gris
,
Albert Gleizes
,
Marcel Duchamp
kaj kelkaj aliaj artistoj en la 1920-aj jaroj. Sinteza kubismo estis karakterizata de la enkonduko de diversaj teksturoj, surfacoj,
kola?aj
elementoj, gluita
papero
kaj granda vario de mer?itaj objektoj.
La koncepto de moderna arto estas tre rilata al
modernismo
.
[4]
Kvankam modernaj
skulptarto
kaj
arkitekturo
estas rekonitaj kiel aperintaj ?e la fino de la 19a jarcento, la komencoj de moderna
pentrarto
povas esti lokigita pli frue.
[5]
La dato plej ofte identigita kiel markanta la naskon de moderna arto estas eble 1863,
[6]
nome la jaro kiam
Edouard Manet
montris sian pentra?on
Le dejeuner sur l'herbe
en la
Salon des Refuses
en Parizo. Anka? pli fruaj datoj estis proponitaj, inter ili 1855 (la jaro kiam
Gustave Courbet
ekspoziciis
L'Atelier du peintre
) kaj 1784 (la jaro kiam
Jacques-Louis David
kompletigis sian pentra?on
Le Serment des Horaces
).
[6]
La? vortoj de arthistoriisto H. Harvard Arnason: "?iuj el tiuj datoj havas gravon por la disvolvigo de moderna arto, sed neniu klare markas komplete novan komencon... La?grada metamorfozo okazis en la da?ro de cent jaroj."
[6]
La tendencoj de pensaro kiuj eventuale kondukas al moderna arto povas esti markita ?is la
Klerismo
, kaj e? al la 17a jarcento.
[7]
La grava kritikisto pri moderna arto Clement Greenberg, ekzemple, nomigis
Immanuel Kant
"la unua reala modernisto" sed anka? markis distingon: "La Klerismo kritikis el la ekstero... Modernismo kritikas el la interno."
[8]
La
Franca Revolucio
de 1789 elradikigis supozojn kaj instituciojn kiuj estis dum jarcentoj akceptitaj kun malmulta demandaro kaj alkutimigis la publikon al vigla politika kaj socia debato. Tio vekis kion arthistoriisto
Ernst Gombrich
nomigis "mem-konscion kiu faris popolon selekti la stilon de ties konstruo kiel oni selektas la modelon de murpapero."
[9]
La pioniroj de moderna arto estis
romantikoj
,
realistoj
kaj
impresionistoj
.
[10]
?irka? la fino de la 19a jarcento, aldonaj movadoj kiuj estis influaj en moderna arto ekaperis kiel la jenaj:
Post-impresionismo
same kiel la
Simbolismo
.
Influoj sur tiuj movadoj estis variaj: el ekspono al orientaj ornamartoj, partikulare japana presarto, al la kolorecaj plinovigoj de
Turner
kaj
Delacroix
, por ser?i pli da
realismo
en la priskribo de komuna vivo, kiel trovita en la laboro de pentristoj kiaj
Jean-Francois Millet
. La defendantoj de realismo kontra?staris la
idealismon
de tradicia
akademia arto
kiuj ?uis la publikan kaj oficialan favorojn.
[11]
La plej sukcesaj pentristoj tiutempe laboris ?u pere de komisioj a? pere de grandaj publikaj ekspozicioj de siaj propraj verkoj. Estis oficialaj, registar-pagitaj asocioj de pentristoj, dum registaroj regule tenas publikajn ekspoziciojn de novaj fajnaj kaj ornamaj artoj.
La Impresionistoj asertis ke la homoj ne vidas objektojn sed nur la lumon kiun ili reflektas, kaj tiele pentristoj pentru en natura lumo (sub?iele) pli ol en studioj kaj kaptu la efikojn de lumo en sia verko.
[12]
Impresionismaj artistoj formis grupon, nome
Societe Anonyme Cooperative des Artistes Peintres, Sculpteurs, Graveurs
("Kooperativa Asocio de Pentristoj, Skulptistoj, kaj Gravuristoj") kiu, spite internajn tensiojn, muntis serion de sendependaj ekspozicioj.
[13]
Tiu stilo estis adoptita de artistoj en diversaj landoj, prefere al "nacia" stilo. Tiuj faktoroj establis la vidpunkton ke ?i estas
"movado"
. Tiuj trajtoj ? establado de labormetodo integrala al arto, establado de movado a? videbla aktiva kerno a? subteno, kaj internacia adopto ? estu ripetita de artaj movadoj en la periodo de Moderna Arto.
La
Nacia Muzeo de Moderna Arto
(
france
Musee national d'Art moderne
) (MNAM), elpensita de la franca registaro en
1934
, estas lokita ekde
1977
en
Centro Georges Pompidou
, en la
4-a arondismento de Parizo
, kaj estas dedi?ita al moderna kaj nuntempa arto, de la
20-a
kaj
21-a jarcentoj
. Temas pri unu el la plej gravaj kolektoj de moderna kaj nuntempa arto en la mondo kune kun la
Muzeo de Moderna Arto de Novjorko
(MoMA) en
Novjorko
kaj la
Tate Modern
en
Londono
. Inter la artistoj reprezentitaj estas:
Picasso
,
Joan Miro
,
Brancusi
,
Modigliani
,
Matisse
,
Francis Bacon
kaj
Jean Dubuffet
, inter multaj aliaj.
- ↑
Atkins 1990, p. 102.
- ↑
Gombrich 1958, p. 419.
- ↑
Russell T. Clement.
Four French Symbolists
. Greenwood Press, 1996. Pa?o 114.
- ↑
"One way of understanding the relation of the terms 'modern,' 'modernity,' and 'modernism' is that aesthetic modernism is a form of art characteristic of high or actualized late modernity, that is, of that period in which social, economic, and cultural life in the widest sense [was] revolutionized by modernity ... [this means] that modernist art is scarcely thinkable outside the context of the modernized society of the late nineteenth and twentieth centuries. Social modernity is the home of modernist art, even where that art rebels against it." Cahoone 1996, p. 13.
- ↑
Arnason 1998, p. 10.
- ↑
6,0
6,1
6,2
Arnason 1998, p. 17.
- ↑
"In the seventeenth and eighteenth centuries momentum began to gather behind a new
view
of the world, which would eventually create a new
world
, the modern world". Cahoone 1996, p. 27.
- ↑
Frascina kaj Harrison 1982, p. 5.
- ↑
Gombrich 1958, pp. 358-359.
- ↑
Arnason 1998, p. 22.
- ↑
Corinth, Schuster, Brauner, Vitali, kaj Butts 1996, p.25.
- ↑
Cogniat 1975, p. 61.
- ↑
Cogniat 1975, pp. 43?49.
- Arnason, H. Harvard. 1998.
History of Modern Art: Painting, Sculpture, Architecture, Photography
. New York: Harry N. Abrams, Inc.
ISBN 0-8109-3439-6
; Upper Saddle River, New Jersey: Prentice-Hall.
ISBN 0-13-183313-8
; London: Thames & Hudson.
ISBN 0-500-23757-3
- Atkins, Robert. 1990.
Artspeak: A Guide to Contemporary Ideas, Movements, and Buzzwords
. New York: Abbeville Press.
ISBN 1-55859-127-3
- Cahoone, Lawrence E. 1996.
From Modernism to Postmodernism: An Anthology
. Cambridge, Mass: Blackwell.
ISBN 1-55786-603-1
- Cogniat, Raymond. 1975.
Pissarro
. New York: Crown.
ISBN 0-517-52477-5
.
- Corinth, Lovis, Peter-Klaus Schuster, Lothar Brauner, Christoph Vitali, and Barbara Butts. 1996.
Lovis Corinth
. Munich and New York: Prestel.
ISBN 3-7913-1682-6
- Frascina, Francis, kaj Charles Harrison (eld.) 1982.
Modern Art and Modernism: A Critical Anthology
. Published in association with The Open University. London: Harper and Row, Ltd. Reprinted, London: Paul Chapman Publishing, Ltd.
- Frazier, Nancy. 2001.
The Penguin Concise Dictionary of Art History
. New York: Penguin Books.
ISBN 0-14-051420-1
- Gombrich, E. H. 1958.
The Story of Art
. London: Phaidon.
OCLC
220078463
- Mullins, Charlotte. 2006.
Painting People: Figure Painting Today
. New York: D.A.P.
ISBN 978-1-933045-38-2
- Adams, Hugh. 1979.
Modern Painting
. [Oxford]: Phaidon Press.
ISBN 0-7148-1984-0
(cloth)
ISBN 0-7148-1920-4
(pbk)
- Childs, Peter. 2000.
Modernism
. London and New York: Routledge.
ISBN 0-415-19647-7
(cloth)
ISBN 0-415-19648-5
(pbk)
- Crouch, Christopher. 2000.
Modernism in Art Design and Architecture
. New York: St. Martins Press.
ISBN 0-312-21830-3
(cloth)
ISBN 0-312-21832-X
(pbk)
- Dempsey, Amy. 2002.
Art in the Modern Era: A Guide to Schools and Movements
. New York: Harry A. Abrams.
ISBN 0-8109-4172-4
- Hunter, Sam, John Jacobus, kaj Daniel Wheeler. 2004.
Modern Art
. Revised and Updated 3rd Edition. New York: The Vendome Press [Pearson/Prentice Hall].
ISBN 0-13-189565-6
(cloth) 0-13-150519-X (pbk)
- Kolocotroni, Vassiliki, Jane Goldman, kaj Olga Taxidou (eld.). 1998.
Modernism: An Anthology of Sources and Documents
. Chicago: University of Chicago Press.
ISBN 0-226-45073-2
(cloth)
ISBN 0-226-45074-0
(pbk)
- Ozenfant, Amedee. 1952.
Foundations of Modern Art
. New York: Dover Publications.
OCLC
536109
- Read, Herbert kaj Benedict. 1975.
A Concise History of Modern Painting. Thames and Hudson.
ISBN 978-0-500-20141-1