한국   대만   중국   일본 
Sinan - Vikipedio Saltu al enhavo

Sinan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mimar Sinan )
Sinan
Persona informo
Mimar Sinan
???? ????? ???? ???
Naski?o 30-an de novembro 1489 ( 1489-11-30 )
en Agirnas
Morto 17-an de julio 1588 ( 1588-07-17 ) (98-jara?a)
en Konstantinopolo
Tombo Konstantinopolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj Osmanida turka vd
Subskribo Sinan
Familio
Edz(in)o Fatma Nur (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo arkitekto
sciencisto
konstruin?eniero
urbanizisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Istanbulo ? Edirne ? Kairo ? Halepo ? Vi?egrad ? Istanbulo vd
Verkado
Verkoj Ferhat Pasha Mosque ?
Banya Bashi Mosque ?
Moskeo de Princo Mohamedo  ?
Moskeo de Sulejmano  ?
Moskeo de Selimo  ?
Ponto Mehmed Pa?a Sokolovi?  ?
Stari most vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Koca Mi‘m?r Sin?n ??? ( osmanida turka : ???? ????? ???? ???) Arkitekt Sinani ( albana lingvo ), Mimar Sinan (Turka lingvo) (naski?is la 15-an de aprilo   1489 /1490, mortis la 9-an de aprilo   1588 ) a? la 17-an de julio   1588 ) estis unu el la ?efaj arkitektoj de la otomana Imperio (en turka: mimar ) kaj konstru-in?eniero por sultanoj Sulejmano la 1-a , Selim la 2-a , kaj Murad la 3-a . Li estis, dum kariero de kvindek jaroj, la desegnisto a? estro de ?iuj ?efaj konstrua?oj en la Osmanida imperio. Pli ol tri cent konstrua?oj estas atribuita al li, ekskluzive de liajn pliajn modestajn projektojn, kiel liaj Kurano -lernejoj ( sibjan mektebs ). Liaj dis?iploj poste dezajnos la konstrua?ojn de la moskeo de Sultano Ahmet en Istanbulo , Stari Most en Mostar , kaj helpos dezajni tiun de Ta?-Mahalo en la Mogola Imperio .

Mimar Sinan estas unu el la plej gravaj arkitektoj en la arthistorio.

La filo de masonisto, li ricevis teknikan edukadon kaj i?is armea in?eniero. Li ekstaris rapide tra la rangoj por i?i unua oficiro kaj finfine jani?ara komandanto , kun la formala titolo de aga .. [1] Li rafinis siajn arkitekturajn kaj in?enieristikajn kapablojn dum kampanjo kun la jani?aroj, i?ante eksperto ?e konstruado de fortika?oj de ?iuj specoj, same kiel armeaj infrastrukturaj projektoj, kiel ekzemple vojoj, pontoj kaj akveduktoj . [2] ?irka? la a?o de kvindek, li estis nomumita kiel ?efa re?a arkitekto, uzante la teknikajn kapablojn kiujn li akiris en la armeo al la "kreado de bonaj religiaj konstrua?oj" kaj civitaj strukturoj de ?iuj specoj. [2] Li restis en tiu posteno dum preska? kvindek jaroj.

Frue en la kariero de Sinan, otomana arkitekturo estis simpla kaj praktika. La plej multaj el la konstrua?oj tiam estis konstruitaj la? akceptita kaj identa dezajno, kaj la aspekto estis simpla kaj baza. Pro la alta frekvenco de tertremoj en la areo de Anatolio multaj domoj estis konstruitaj en blokoj el ?tono kaj fero, kiuj tre pezis sur la aspekto de la domo kaj postulis grandan kvanton da materialo kaj laborego. La novigado de Sinan estis en kreado de belaj kaj unikaj strukturoj, sen uzi tro da konstrumaterialo, kaj tamen havante esceptan stabilecon kaj fortikecon.

Lia majstroverko estas la Moskeo de Selimo en Edirne , kvankam lia plej fama verko estas la Moskeo de Sulejmano en Istanbulo . Alia konata verko estas la Ponto Mehmed Pa?a Sokolovi? en Vi?egrad , en la oriento de Bosnio-Hercegovino kaj Monda hereda?o de Unesko . Li gvidis ampleksan registaran sekcion kaj trejnis multajn asistantojn kiuj, en victurno, karakterizis sin, inkluzive de Sedefkar Mehmed Agha, arkitekto de la Blua moskeo. Li estas konsiderita la plej granda arkitekto de la klasika periodo de otomana arkitekturo, kaj estis komparita kun Mikelan?elo , lia samtempulo en la Okcidento . [3] [4] Mikelan?elo kaj liaj planoj por Baziliko de Sankta Petro en Romo estis konataj en Istanbulo, ekde Leonardo da Vinci kaj li estis invitita, en 1502 kaj 1505 respektive, fare de la Sublima Pordo por prilabori planojn por ponto superanta la oran kornon .

Fruaj jaroj kaj fono [ redakti | redakti fonton ]

La? tiutempa biografiisto, Mustafa Sai Celebi, Sinan estis naskita en 1489 (?. 1490 la? la Encyclopaedia Britannica , [5] en 1491 la? la Vortaro de Islama Arkitekturo [6] kaj iam inter 1494 kaj 1499, la? la turka profesoro kaj arkitekto Reha Gunay) [7] kun la nomo Jozefo. Li estis naskita ?u kiel armena , [8] [9] [10] [11] [12] [13] greka el Kapadokio , [14] [15] [16] [17] [18] albana , [19] [20] [21] a? kristana turko [22] en urbeto nomita Agirnas proksime de la grandurbo Kayseri en Anatolio (kiel deklarite de sultano Selimo la 2-a ). [23] Unu argumento kiu havigas fidindecon al lia armena deveno estas dekreto de Selimo la 2-a datita de la 7a de Ramadano 981 (?. 30a de decembro , 1573 ), kiu konsentas kun la peto farita de Sinan pardoni kaj esceptigi liajn parencojn de la ?enerala ekzilo de la armena komunumo for de Kayseri ?is la insulo Kipro . [24] [25] dum Godfrey Goodwin asertis, ke "post la konkero de Kipro en 1571, kiam Selimo decidis relo?igi la insulon per translokigo de grekaj familioj el la Karaman beylik, Sinan intervenis favore de sia familio kaj atingis du ordonojn el la Sultano en konsilio esceptante ilin el ellandigo." [17] La? Herbert J. Muller li "?ajnas estinti armena - kvankam estas preska? krima delikto en Turkio hodia? mencii tiun ver?ajnecon." [26] Lucy Der Manuelian de la Universitato Tufts indikas ke "li povas esti identigita kiel armena tra dokumento en la imperiaj arkivoj kaj alia indicaro." [27]

La fakuloj kiuj eltenas la tezon de lia kapadokigreka deveno identigis lian patron kiel ?tontajlisto kaj ?arpentisto nome ?ristos (en greka " Χρ?στο? "), komuna greka nomo. [28] [29] Certe amba? gepatroj estis orientortodoksaj kristanoj , ?ar la otomanaj arkivoj de tiu epoko registris informaron nur pri la religio de la lo?antaro, dum la koncepto de etneco estis banala por la religio-bazita otomanasistemo Millet. Eble liaj orientortodoksaj kristanaj gepatroj estis de diferencaj etnaj devenoj, ?ar la areoj ?e A?ırnas en Sanjako Kajserije (koresponda al la nuntempa Provinco Kayseri ) ene de Karaman Eyalet de la Otomana Imperio havis grandan komunumojn kaj de grekoj kaj de armenoj dum la otomana periodo, kaj intergeedzi?oj estis oftaj.

Pluraj akademiuloj citis la eblan albanan originon de Sinan, [19] dum la? la brita akademiulo Percy Brown kaj la barata Mahajan, la Mogola Imperiestro Babur estis tre malkontenta de la loka hinda arkitekturo kaj planado, kaj tiel li invitis "certajn lernantojn de la plej elstara otomana arkitekto Sinan, la albana geniulo, por aran?i siajn arkitekturajn projektojn." [21] [30]

Sinan (Jozefo) kreskis helpante sian patron en lia laboro, kaj anta? la tempo ke li estis konskriptita havintus bonan fonon en la praktikoj de konstrulaboro. [6] Ekzistas tri mallongaj registroj en la biblioteko de la Palaco de Topkapi , diktita fare de Sinan al sia amiko Mustafa Sai Celebi. (Anonima Teksto; Arkitekturaj Majstroverkoj; Libro de Arkitekturo). En tiuj manuskriptoj, Sinan rivelas kelkajn detalojn de sia juna?o kaj armea kariero. Lia patro estas menciita kiel "Abdulmennan." [7]

Kariero [ redakti | redakti fonton ]

La laboro de Sinan povas esti dividita en tri periodojn: la unuaj jaroj (?is 1550); Trejnperiodo (?is 1570); Kaj lia glortempo (?is lia morto en 1588).

Militista kariero [ redakti | redakti fonton ]

En 1512, Sinan estis konskripciita en servo de la Otomana Imperio la? la sistemo de dev?irme por slavaj kristandevenuloj. [31] [32] Li estis sendita al Konstantinopolo por esti trejnita kiel oficiro de Jani?aroj kaj konvertita al Islamo. [31] Li estis tro a?a por esti akceptita en la imperia Lernejo Enderun en la Palaco Topkapi kaj anstata?e estis sendita al duaranga lernejo. [31] Kelkaj registroj postulas, ke li eble servis al la Granda Veziro Pargalı ?brahim Pa?a kiel novico de la Lernejo Ibrahim Pa?a. Eble tie li ricevis la islaman nomon Sinan . Li dekomence lernis ?arpentradon kaj matematikon, sed pro siaj intelektaj kvalitoj kaj ambicioj, li tuj lernis el ?efaj arkitektoj kaj ektrejni?is kiel arkitekto. [31]

Sinan estis grava arkitekto kaj in?eniero en la militkampanjoj de Sulejmano la 1-a .

Dum la sekvaj ses jaroj, li trejni?is anka? kiel Jani?ara oficiro ( acemio?lan ). Li eble ali?is al Selim la 1-a en sia lasta militkampanjo, nome Rodoso la? kelkaj fontoj, sed kiam nortis la Sultano, tiu projekto fini?is. Du jarojn poste li atestis la konkeron de Belgrado . Kun la nova sultano, Sulejmano la 1-a , li ?eestis kiel membro de la kavalerio en la Batalo de Mohacs . Li estis promociita al rango de kapitano de la Re?a Gvardio kaj poste ricevis komandon de la Infanteria Korpuso. Li poste ricevis postenon en A?strio, kie li komandis la 62an korpuson de pafistoj. [31] Li i?is majstro de arkopafado, dum samtempe kiel arkitekto, lernis pri la malfortaj punktoj de strukturoj kiam ili forpafis ilin. En 1535 li partoprenis en la kampanjo de Bagdado kiel komanda oficiro de la Re?a Gvardio. En 1537 li iris en ekspedicioj al Korfuo , Apulia kaj Moldavio . [33]

Dum tiuj kampanjoj li montri?is kiel kapabla arkitekto kaj in?eniero. Kiam la Otomana armeo konkeris Kairon , Sinan estis promociita al ?efa arkitekto kaj ricevis la privilegion fordetruis ajnan konstrua?on el la konkerita urbo kiu ne kongruu kun la urboplano. Dum la kampanjo en Oriento, li helpis en la konstruado de defendejoj kaj pontoj, specife pri ponto super la rivero Danubo . Li konvertis pre?ejojn en moskeojn. Dum la kampanjo en Persio en 1535 li konstruis ?ipojn por la armeo kaj por la artilerio por trapasis la lagon Van . Pro tio li ricevis la titolon Haseki'i , (konsiloficiro) en la korpogardistaro de la Sultano, rango samegala al tiu de la Jani?ara A?a.

Kiam ?elebi Lutfi Pa?a i?is Granda Veziro en 1539, li nomumis Sinan, kiu jam estis servinta sub lia komando, por la posteno de Arkitekto de la Hejmo de Feli?o. Tiu estis la starto de rimarkinda kariero. La posteno konsistis en la superrigardo de infrastruktura konstruado kaj la kontrolo de liverado ene de la Otomana Imperio. Li estis responsa anka? por la desegnado kaj konstruado de publikaj vorkoj, kiel ?oseoj, akvokonstrua?oj kaj pontoj. La?longe de la jaroj li transformis sian postenon en tiu de la Arkitekto de la Imperio, nome prilaborita registara departemento, kun pli grandaj povoj ol tiuj de sia superrigarda ministro. Li i?is la estro de tuta korpuso de arkitektoj, kaj trejnis teamon de helpantoj, delegitoj kaj lernantoj.

Konstruado [ redakti | redakti fonton ]

Lia trejnado kiel armein?eniero havigis al Sinan praktikan alproksimi?on al arkitekturo pli ol teorian. Sed same oni povus diri pri la grandaj okcidentaj renesancaj arkitektoj, kiel Brunelleschi kaj Michelangelo .

Resumo de la laboro de Sinan tra la jaroj montras, ke li establis 374 strukturojn, nome 94 grandajn moskeojn ( ?amaa ), 52 malgrandajn moskeojn, 57 lernejojn ( madrasa ) nome madrasojn , 7 lernejojn por deklamistoj de Korano ( darulkurra ), 48 banejojn, 20 ma?zoleojn ( turbe ) 17 publikajn kuirejojn ( imaret ), 3 hospitalojn ( daru??ifa ), 35 registarajn palacojn ( saraja ), 10 ?anojn ( karavanserajojn ), dek pontojn, ok tombojn, ok garbejojn kaj grenstokejojn kaj ses akveduktojn . [34] Sinan tenis la postenon de ?efa arkitekto de la palaco, kii signifis esti la superrigardanto de ?iuj konstruvorkoj de la Otomana Imperio, dum preska? 50 jaroj, kaj laboris kun granda teamo de helpantoj konsistanta el arkitektoj kaj mastrkonstruistoj.

La disvolviga kaj matura etapoj de la kariero de Sinan povas esti komprenitaj per tri ?efaj verkoj. La unuaj du el tiuj estas en Istanbulo : nome la Moskeo Sehzade , kiun li nomis verko de metilernanta periodo kaj la Moskeo de Sulejmano , kiu estus la verko de lia kvalifika etapo. La Moskeo de Selimo en Edirne estus produkto de sia majstra etapo. Aliaj gravaj strukturoj estas la Moskeo de Rustem Pa?a kaj la Ponto Mehmed Pa?a Sokolovi?

La Moskeo Sehzade estas la unua el la grandaj moskeoj kreitaj de Sinan. La Moskeo Mihrimah Sultano, kiu estas konata anka? kiel Moskeo de la Kajo Uskudar, estis kompletigita en la sama jaro kaj havas originalan desegnon kun sia ?efa kupolo subtenita de tri duonkupoloj. Kiam Sinan atingis 70-jara?on, li estis kompletiginta la komplekson de la Moskeo de Sulejmano . Tiu konstrua?o, sur unu el la montetoj de Istanbulo fronte al la Ora Korno, kaj konstruita je nomo de Sulejmano la Granda, estas unu el la simbolaj monumentoj de la periodo. La diametro de la kopolo, kiu superas la 31 m de la Moskeo de Selimo en Edirne , kiun Sinan kompletigis kiam li estis jam 80-jara?a, estas la plej elstara ekzemplo de la nivelo de atingoj fare de Sinan. Mimar Sinan atingis sian artan pinton per la desegno, arkitekturo, kaheldekorado kaj ?tonlaborado montrita en la Moskeo de Selimo.

Alia areo de arkitekturo en kiu Sinan produktis unikajn desegnojn estas liaj ma?zoleoj . La Ma?zoleo de ?ehzade Mehmed elstaras pro siaj eksteraj ornama?oj kaj belkonstruita kupolo. La ma?zoleo de Rustem Pa?a estas tre alloga strukturo en klasika stilo. La ma?zoleo de Sulejmano la Granda estas interesa eksperimento, kun orlatera korpo kaj ebeneca kupolo. La ma?zoleo de Selim la 2-a havas kvadratan planon kaj estas unu el la plej belaj ekzemploj de turka ma?zolea arkitekturo. La ma?zoleo de la propra Sinan, kiu estas en la nordorienta parto de la Sulejmana komplekso aliflanke, estas tre ebeneca strukturo.

Komplekso de Kılıc Ali Pa?a (Occhiali) desegnita de Sinan en la distrikto Karakoy de Istanbulo.

Sinan majstre kombinis arton kun funkciismo en la pontoj kiujn li konstruis. La plej granda el tiuj estas la preska? 635 m longa ponto Buyukcekmece. Aliaj gravaj ekzemploj estas la ponto Ailivri, la Malnova Ponto de Svilengrad super la rivero Marica (en nuna suda Bulgario), la ponto Luleburgaz (Sokullu Mehmet Pa?a) super la rivero Luleburgaz, la ponto Sinanlı super la rivero Ergene kaj la Ponto Mehmed Pa?a Sokolovi? super la rivero Drina en Bosnio kaj Hercegovino . [35]

Dum Sinan estis bontenanta kaj pliboniganta la sistemon de akvoliverado al Istanbulo, li konstruis arkakveduktojn en kelkaj lokoj ene de la urbo. La Arkaro Ma?lova super la rivero Alibejo, kiu estas 257 m longa kaj 35 m alta, havas du striojn de arkoj, kaj estas unu el la plej bonkvalita ekzemploj siatipaj.

Je la ekkariero de Sinan, la otomana arkitekturo estis tre praktika. Konstrua?oj estis ripeta?oj de iamaj tipoj kaj estis bazitaj sur toskaj planoj. Ili estis pli arigo de partoj ol vera koncepto kiel tuto. Arkitekto povis skizi planon por nova konstrua?o kaj helpanto a? laboristestro sciis kion fari, ?ar novaj ideoj estis evititaj. Krome, arkitektoj uzis ekstravagancan mar?enon de sekureco en siaj desegnoj, kio rezultis en speziga uzado de konstrumaterialo kaj laboro. Sinan la?grade ?an?is ?ion tion. Li transformis establitajn arkitekturajn praktikojn, ampleksigante kaj transformante la tradiciojn aldonante plinovigojn, klopodante alproksimigon al perfekteco.

Dum siaj kvindek jaroj da funkciado, Sinan konstruis, kiel menciite, preska? 500 strukturojn, proksimume 200 el kiuj da?re ekzistas. Neniu alia arkitekto estas konata en ?iuj tagoj de la Otomana Regno kiu postlasis tiom da strukturoj, kaj konsistigis sukceson kiel Sinan. Usona arkitekto Frank Lloyd Wright ofte diris, "Mi estas la dua plej bona arkitekto en la mondo, post Sinan." La turka registaro honoris sian memoron establante la Mimar Sinan Universitaton de Arto en Istanbulo.

Komencaj jaroj (?is mezo de 1550-aj jaroj): metilernado [ redakti | redakti fonton ]

Moskeo de Osman ?ah en Trikala , Grekio.

Dum tiuj jaroj li pluigis la tradician modelon de otomana arkitekturo, sed la?grade li ekesploris aliajn eblojn, ?ar dum sia militkariero li estis havinta la oportunon studi la arkitekturajn monumentojn en la konkeritaj urboj de E?ropo kaj Mezoriento.

Lia unua oportuno desegni gravan konstrua?on estis la ?usruia Moskeo kaj ties duobla madraso en Alepo , Sirio. ?i estis konstruita en la vintro de 1536-1537 por lai ?efkomandanto kaj guberniestro de Alepo inter du armekampanjoj. ?i estis ur?e konstruita kaj tio evidenti?a en ?ia faradaspreco kaj simpla ornamado.

Lia unua grava komisio kiel re?a arkitekto estis la konstruado de la Komplekso de la Sultano Haseki por la Hurem-Sultanino , edzino de la sultano, Sulejmano la Granda . Li devis sekvi la planojn skizitajn de siaj anta?uloj. Sinan retenis la tradician aran?on de la disponebla spaco sen fari plinovigojn. Tamen, ?i estis jam pli bone konstruita ol la moskeo de Alepo kaj ?i montras jam ian elegantecon. Tamen, ?i suferis multajn resta?radojn.

Oni atribuas al Sinan anka? la konstruadon de defendoturon en Vlore , suda Albanio , en 1537, tre simila al la fama Blanka Turo de Tesaloniko , [36] same kiel la moskeon Muradia, dum la restado de Sulejmano la Granda en la urbo por preparado de ekspedicio kontra? Italio . [37] [38]

En 1541, li ekkonstruis la ma?zoleon ( turbe ) de la Granda Admiralo Hajredin Barbarosa . ?i staras sur la bordo de Be?ikta? en la e?ropa parto de Istanbul, sur la loko kie lia ?iparo kutimis ari?i. Kurioze, la admiralo ne estas tie entombigita, sed en sia turbe proksime al la Iskele moskeo. Tiu ma?zoleo ekde tiak estis akre neglektita.

Moskeo de Sultanino Mihrimah.

La Sultanino Mihrimah, nura filino de Sulejmano kaj Hurem kaj edzino de la Granda Veziro Rustem Pa?a faris al Sinan la komision konstrui moskeon kun madraso (lernejo), imareto (supkuirejo) kaj "sibjan" maktabo (Korana lernejo) en la distrikto Uskudar de Istambulo. La imaret ne plu ekzistas. Tiu Iskele Moskeo (a? Jetty, a? moskeo de Sultanino Mihrimah) jam montras kelkajn ?efmarkojn de la matura stilo de Sinan: nome spachava, altkupola desegno, sveltaj minaretoj, unukupola baldakeno , flankigita de tri duonkupoloj finigitaj en tri eksedroj kaj granda duobla portiko . La konstruados fini?is en 1548. La konstruado de duobla portiko ne ekzistis dekomence en la otomana arkitekturo, sed ?i markis tendencon por landaj moskeoj kaj precize por moskeoj de veziroj. Rustem Pa?a kaj Mihrimah postulis ili poste en siaj tri moskeoj en Konstantinopolo kaj en la Rustem Pa?a Moskeo en Tekirda? . La interna portiko tradicie havas stalaktitajn kapitelojn dum la ekstera portiko havas kapitelojn kun blazonaj modeloj ( baklava ).

Moskeo Sehzade en Istanbulo.

Kiam la sultano Sulejmano revenis el alia kampanjo en Balkanio, li ricevis la nova?on ke lia filo ?ehzade Mehmed estis mortinta estante nur 22-jara?a. Novembre 1543, ne longe post Sinan ekkonstruis la Iskele Moskeon, la sultano ordonis Sinan konstrui novan gravan moskeon kun aldona komplekso memore al sia preferita filo. Tiu Moskeo Sehzade estus pli granda kaj pli ambicia ol liaj anta?e konstruitaj moskeoj. Historiistoj pri arkitekturo konsideras tiun moskeon kiel la unua majstroverko de Sinan. Obsedita de la koncepto de granda centra kupolo, Sinan turnis sin al la planoj de moskeoj kiel la Moskeo de Fatih Pa?a en Diyarbakır kaj la Moskeo de Piri Pa?a en Haskoy. Li eble vizitis amba? moskeojn dum sia kalanjo en Persio. Sinan konstruis moskeon kun centra kupolo, tiam kun kvar egalaj duonkupoloj. Tiu superstrukturo estas subtenita per kvar amasaj, sed anka? elegantaj, liberstaraj oklateraj stripilieroj kaj kvar aldonaj pilieroj en ?iu flanka muro. En anguloj, sub tegmentonivelo, kvar turetoj utilas kiel stabiligaj ankriloj. Tiu kohera koncepto jam estas klare diferenca el la aldonemaj planoj de la tradicia otomana arkitekturo. Sedefkar Mehmed Agha poste kopios la koncepton de stripilieroj en sia moskeo de Sultano Ahmed (a? Blua Moskeo en klopodo malpezigi ?ian aspekton. Sinan, tamen, malakceptis tiun solvon en siaj postaj moskeoj.

Mezaj 1550-aj jaroj ?is 1570: kvalifika etapo [ redakti | redakti fonton ]

Interna vido de la kupoloj de la Moskeo de Sulejmano.

?irka? 1550, Sulejmano la Granda estis en la pinto de sia povo. Konstruiginta moskeon por sia filo, li sentis, ke estis tempo por konstrui sian propran imperian moskeon, nome da?ran monumenton pli grandan ol ?iuj aliaj, konstruota sur milde dekliva monteto dominanta ?e la Ora Korno . Mono ne estis problemo, ?ar li estis akumulinta trezoro el militakiro de siaj kampanjoj en E?ropo kaj Mezoriento. Li ordonis al Sinan konstrui moskeon, kiu estos nomita Moskeo de Sulejmano , ?irka?ita de "kulliye", nome komplekso konsistanta el kvar lernejoj, supkuirejo, hospitalo, azilo, hamamo , karavanejo kaj gastejo por veturantoj ( tabhane ). Sinan, nune estre de enorma departemento kun granda nombro de helpantoj, finis tiun mirindan taskon en sep jaroj. Anta? "Suleymaniye", neniu moskeo estis konstruita kun duonkubaj tegmentoj. Li elprenis la ideon de la desegno de duonkubaj tegmentoj el Hagia Sofia . Pere de tiu monumenta atingo, Sinan ekaperis el anonimeco de siaj anta?uloj. Sinan plej ver?ajne konis la ideojn de la renesanca arkitekto Leone Battista Alberti (kiu siavice estis studinta De architectura de la romia arkitekto kaj in?eniero Vitruvio ), ?ar anka? li estis interesata por konstrui la idealan pre?ejon, reflektante harmonion tra la perfekteco de geometrio en arkitekturo. Sed, male al siaj okcidentaj kolegoj, Sinan estis pli interesata en simpligo ol en ri?igo. Li klopodis akiri la plej grandan volumon sub unusola centra kupolo . Tiu kupolo estas bazita sur cirklo , nome la perfekta geometria figuro reprezentanta, en abstrakta maniero, perfektan dion. Sinan uzis subtilajn geometriajn rilatojn, uzante multoblojn de du kalkulante la proporciojn de siaj konstrua?oj. Tamen, poste, li uzis anka? dividojn de tri a? proporciojn de du ?is tri laborante la lar?on kaj la proporciojn de kupoloj, same kiel por la Moskeo de Sokollu Mehmed Pa?a en Kadırga.

Dum li estis tute okupita per la konstruado de Suleymaniye , Sinan kaj liaj subuloj skizis planojn kaj donis instrukciojn por multaj aliaj konstrua?oj. Sinan konstruis moskeon por la Granda Veziro Pargalı ?brahim Pa?a kaj ma?zoleon ( turbe ) en Silivrikapı (Istambulo) en 1551.

Moskeo Juma-Jami (Han Moskeo) en E?patorio , Krimeo.

La sekva Granda Veziro, nome Rustem Pa?a faris al Sinan kelkajn pliajn komisiojn. En 1550 li konstruis grandan gastejon ( han ) en la Galata distrikto de Istanbulo. ?irka? dek jarojn poste li konstruis alian han en Edirne , kaj inter 1544 kaj 1561 la Ta? Han en Erzurum . Li desegnis karavanejon en Eregli kaj orlateran madrason en Istambulo.

Inter 1553 kaj 1555, Sinan konstruis la Moskeon Sinan Pa?a en Be?ikta? , pli malgranda versio de la Moskeo Uc ?erefeli ?e Edirne , por la Granda Admiralo Sinan Pa?a. Tio pruvas denove, ke Sinan estis detale studinta la verkarojn de aliaj arkitektoj, speciale ekde li estis responsa por la bontenado de tiuj konstrua?oj. Li kopiis la malnovajn formojn, kalibris la malfortecon de la konstruado kaj klopodis solvi tion per sia propra solvo. En 1554, Sinan uzis la formon de la moskeo Sinan Pa?a denove por la konstruado de la moskeo por la sekva Granda Veziro Kara Ahmet Pa?a en Istambulo, lia unua seslatera moskeo. Uzante seslateran planon, Sinan povis malgrandigi la flankajn kupolojn al duonkupoloj kaj instali ilin en la anguloj 45 gradojn ampleksaj. Klare, Sinan devis aprezi tiun formon, ekde li ripetis ?in poste en moskeoj kiel la Moskeoj de Sokollu Mehmed Pa?a en Kadırga kaj de Atik Valide en Uskudar.

En 1556, Sinan konstruis la Hamamon de Haseki Hurrem Sultan, anstata? la antikvan Banejon de Zeuksipo, kiu estas ankora? stare apud Hagia Sofia . Tio i?is unu el la plej belaj hamamoj iam konstruitaj. En 1559, li konstruis la madrason Cafer A?a ?e la anta?korto de Hagia Sofia. Samjare li ekkonstruis malgrandan moskeon por Iskender Pa?a en Kanlıka, trans Bosforo. Tiu estis unu el la multaj minoraj kaj rutinaj komisioj kiujn la oficejo de Sinan ricevis la?longe de la jaroj.

Moskeo de Rustem Pa?a en 2000.

En 1561, kiam Rustem Pa?a mortis, Sinan ekkonstruis la Moskeon de Rustem Pa?a , kiel memormonumento superrigardita de lia vidvino Mihrimah Sultan. ?i estas ?uste ?e Suleymaniye . Tiuokaze la centra formo estas oklatera, modelita la? la mona?eja pre?ejo de sanktuloj Ser?o kaj Bako , kun kvar malgrandaj duonkupoloj en la anguloj. Samjare, Sinan konstruis turbe por Rustem Pa?a en la ?ardeno de Moskeo Sehzade , dekoraciita per la plej fajnaj azule?oj de Iznik . Mihrimah Sultan, duobligante sian ri?on post la morto de sia edzo, deziris moskeon de si mem. Sinan konstruis la Moskeon Mihrimah en Edirnekapı (Pordego de Edirne) por ?i mem sur la plej alta de la sep montetoj de Istanbulo. Li starigis la moskeon sur volba platformo, pliigante ties montetan lokon. Estas iome da spekulativo pri la datoj; ?is ?use oni supozis, ke temas pri inter 1540 kaj 1540, sed nune ?enerale oni akceptas, ke inter 1562 kaj 1565. Sinan, okseda pri la grandeco, konstruis moskeon la? unu el sia plej imagaj desegnoj, uzante novajn subtensistemojn kaj flankajn spacojn por pliigi la areon disponeblan por fenestroj. Li konstruis centran kupolon 37 m altan kaj 20 m lar?an, subtenitan per pendentivoj , sur kvadrata bazo kun du flankaj koridoroj, el kiuj kun po tri kupoloj. Je ?iu angulo de tiu kvadrato staras giganteca piliero, konektita kun enormaj arkoj kaj 15 grandaj fenestroj kaj kvar cirklaj fenestroj, kiuj inundas la internon per lumo. La stilo de tiu revolucia konstrua?o estis tiom proksima al la Gotiko kiel la otomana strukturo permesis.

En 1566 Sinan kompletigis la Moskeon Banja Ba?i en Sofio , Bulgario , nuntempe la nura funkcianta moskeo en la urbo. Lia unua moskeo en Sofio estis konstruita en 1528; populare konata kiel Imaret Moskeo a? Nigra Moskeo pro la malhela koloro de sia konstru?tono, ?i estis dama?ita de tertremo kaj abandonita en la 19-a jarcento. En la 1560-aj jaroj li konstruis la Kirkcesme akvoliveran sistemon por Istanbulo. ?i estas konsiderata kiel majstroverko. ?i etendi?as 55 km kaj inkludas 35 akveduktajn pontojn , 4 el kiuj elstaras pro sia alteco (?is 35m) same kiel pro sia longo (?is 700 m). [39]

Moskeo de Selimo en Edirne , Turkio; konstruita de Sinan en 1575.

Inter 1560 kaj 1566 Sinan konstruis moskeon en Istanbulo por Zal Mahmud Pa?a sur monteto trans Ajvansaraj. Sinan certe ideigis la planojn kaj parte superrigardis la konstruadon, sed lasis la konstruadon de la minoraj areoj al malpli kompetentaj subuloj, ?ar Sinan kaj liaj plej kapablaj helpantoj estis okupitaj por la ekkonstruo de lia majstroverko, nome la Moskeo de Selimo en Edirne. Ekstere, la moskeo de Zal Mahmud Pa?a staras alte, kun sia orienta muro borita de kvar strioj de fenestroj. Tio havigas al la moskeon aspekton de palaco a? e? de lo?ejaro. Interne, estas tri lar?aj galerioj kiuj faras, ke la interno aspektu pli fortika. La pezeco de tiu strukturo faras, ke la kupolo aspektu neatendite alteca. Tiuj koridoroj ?ajnas kiel anta?klopoda eksperimento por la koridoroj de la Moskeo de Selimo en Edirne.

Periodo el 1570 ?is sia morto: majstra etapo [ redakti | redakti fonton ]

Moskeo de Selimo , detalo.

En tiu fina etapo de sia vivo, Sinan klopodis krei unuigitajn kaj sublime elegantajn internojn. Por atingi tion, li forigis ?iujn el la nenecesaj helpospacoj trans la subtenantaj pilieroj de la centra kupolo. Tio povas esti vidata el la Moskeo Sokollu Mehmed Pa?a en Kadırga, Istanbulo (1571?1572) kaj en la Moskeo de Selimo en Edirne. En aliaj konstrua?oj de sia fina periodo, Sinan eksperimentis pri spacaj kaj muraj traktadoj kiuj estis novaj en la klasika otomana arkitekturo.

La? li mem el lia membiografio Tezkiretu'l-Bunyan , lia majstroverko estas la Moskeo de Selimo en Edirne . Liberigita el la malavanta?oj de la tradicia otomana arkitekturo, tiu moskeo markas la pinton de la verkaro de Sinan kaj de la tuta klasika otomana arkitekturo. Dum ?i estis konstruata, la dira?o de la arkitekto " Vi neniam povas konstrui kupolon pli grandan ol la kupolo de Hagia Sofia kaj speciale kiel islamanoj " estis lia ?efa instigo. Kiam ?i estis kompletigita, Sinan postulis, ke ?i havas la plej grandan kupolon en la mondo, lasante Hagia Sofia malanta?e. Fakte, la alteco de la kupolo el la grundonivelo estis pli malalta kaj la diametro estis apena? pli granda (0.5 metroj) ol la jarmila pli a?a Hagia Sofia. Tamen, mezurita el sia bazo la kupolo de Selimo estas pli alta. Sinan estis pli ol 80 jarojn a?a kiam la konstrua?o estis finigita. En tiu moskeo li finfine realigis sian celon krei la plej bonan, komplete unuigitan, kupolkovritan internon: nome venko de la spaco kiu dominas la internon. Li uzis tiun fojon oklateran centran kupolon (31.28 m lar?a kaj 42 m alta), subtenita de ok elefantinaj pilieroj el marmoro kaj granito. Al tiuj subteniloj mankas kapiteloj sed havas trumpojn a? konsolojn en sia pinto, konduke al optika efiko ke la arkoj ?ajnas elkreski?i integre el la pilieroj. Metante la flankajn koridorojn fore, li pliigis la tridimensian efikon. La tiom multaj fenestroj en la fonaj muroj inundas la internon per lumo. La abutmentaj duonkupoloj estas metitaj en la kvar kupoloj de la kvadrato sub la kupolo. La pezo kaj la internaj stre?itecoj estas ka?itaj, produktante aeruman kaj elegantan efikon rare viditajn sub centra kupolo. La kvar minaretoj (83 m altaj) sur la anguloj de la pre?o?ambro estas la plej altaj en la islama mondo, kio starigas la vertikalan sintenon de tiu moskeo kiu jam estis dominanta la urbon.

La Ponto Mehmed Pa?a Sokolovi? en Vi?egrad , Bosnio kaj Hercegovino; konstruita de Sinan en 1577 kaj listigita de Unesko.

Li anka? desegnis la Moskeon Takijan en Damasko , Sirio, konsiderata kiel ?efa edifico kiu markis la enkondukon de la otomanarkitektura stilo en la siria ?efurbo. [40] Li konstruis anka? la Ponton Mehmed Pa?a Sokolovi? super la rivero Drina en Vi?egrad , Bosnio kaj Hercegovino, kiu estas nune Monda hereda?o de Unesko .

Konkludo [ redakti | redakti fonton ]

La arkitekturaj konceptoj de Mimar Sinan estis enkondukitaj en la desegno de Taj Mahal , [41] [42] en la Mogola Imperio afre de ?aho ?ahano .

En la komenco de sia kariero kiel arkitekto , Sinan devis fronti establitan, tradician kupolhavan arkitekturon. Lia trejnadi kiel armea in?eniero kondukis lin alproksimi?i al arkitekturo el praktika vidpunkt, anstata? el teoria perspektivo. Li ekeksperimentis per la desegnado kaj in?enierado de unukupolaj kaj plurkupolaj strukturoj. Li klopodis atingi novan geometrian purecon, raciecon kaj spacan integrecon en siaj strukturoj kaj desegnoj de moskeoj . Tra ?io tio, li montris sian kreivecon kaj sian deziron krei klaran, uniigitan spacon.

Li ekdisvolvis serion de varia?oj en la kupoloj , ?irka?ante ilin diversmaniere per duonkupoloj, pilieroj, fonmuroj kaj diversaj serioj de koridoroj. Liaj kupoloj kaj arkoj estas kurbaj, sed li evitis kurbliniaajn elementojn en la cetero de sia desegno, transformante la cirklon de la kupolo en orlatera, seslatera a? oklatera sistemo. Li klopodis akiri racian harmonion inter la ekstera piramida kompono de duonkupoloj, kulminante en unusola sentambura kupolo, kaj la interna spaco en kiu tiu centra kupolo vertikale integras la spacon en unuigita tuto. Lia genio ku?as sur la organizado de tiu spaco kaj sur la solvo de la stre?i?oj kreitaj de la desegno. Li estis plinoviganto en la uzado de dekoracio kaj motivoj, mergante ilin en arkitekturaj formoj kiel tuto. Li substrekis la centron sub la centra kupolo inundante ?in per lumo el la multaj fenestroj . Li enmetis siajn moskeojn en efika sistemo de komplekso ( kulliye ), cele al plenumo de la necesoj de la komunumo kiel intelekta centro, komunuma centro kaj utila por la sociaj bezonoj kaj la bonfarto de la fido.

Kiam Sinan mortis, la klasika otomana arkitekturo estis atinginta sian pinton. Neniu sukcedanto estis tiom talenta ke povus plibonigi la desegnon de la Moskeo de Selimo kaj disvolvigi ?in transe. Liaj studentoj retiri?is al pli fruaj modeloj, kiel la Moskeo Sehzade . Inventemo vanui?is, kaj dekadenco etendi?is.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Goodwin (2001), p. 87
  2. 2,0 2,1 Kinross (1977), pp 214?215
  3. De Osa, Veronica.
  4. Saoud (2007), p. 7
  5. Encyclopædia Britannica rete: Mimar Sinan
  6. 6,0 6,1 Encyclopædia Britannica: Sinan (Ottoman architect)
  7. 7,0 7,1 Gunay, Reha. (2006) A guide to the works of Sinan the architect in Istanbul . Istanbul, Turkey: Yapı-Endustri Merkezi Yayınları, p. 23 . ISBN 975-8599-77-1 .
  8. Fletcher, Richard. (2005) The cross and the crescent: Christianity and Islam from Muhammad to the Reformation , ?a eldono , London: Penguin, p. 138 . ISBN 9780670032716 . “...was Sinan the Old-he lived to be about ninety-an Armenian from Anatlia who had been brought to the capital as one of the 'gathered'.”.
  9. Zaryan, Sinan , Armenian Soviet Encyclopedia, p. 385.
  10. Kouymjian, Dickran. "Armenia from the Fall of the Cilician Kingdom (1375) to the Forced Emigration under Shah Abbas (1604)" in The Armenian People From Ancient to Modern Times, Volume II: Foreign Dominion to Statehood: The Fifteenth Century to the Twentieth Century . Richard G. Hovannisian (eld.). New York: St. Martin's Press, 1997, p. 13. ISBN 0-312-10168-6 .
  11. (1916) “ Armenia, her culture and aspirations ”, Journal of Race Development   7 , p. pp. 457?458 . “It was an Armenian architect, Sinan, who designed and built the famous Mosque of Adrianople, and the Mosque of Suleyman in Constantinople...”.  
  12. Jackson, Thomas Graham. (1913) Byzantine and Romanesque Architecture, Volume 1 . Cambridge University Press, p. 143 . “They are many of them designed by Sinan, who is said to have been an Armenian”.
  13. Sitwell, Sacheverell. (1939) Old Fashioned Flowers . Country Life, p. 74 . “The architect Sinan, perhaps of Armenian descent, raised mosques and other buildings all over the Turkish Empire.”.
  14. Talbot, Hamlin Architecture Through the Ages . University of Michigan, p. 208.
  15. Sinan: the grand old master of Ottoman architecture, p. 35, Aptullah Kuran, Institute of Turkish Studies, 1987
  16. Walker, Benjamin and Peter Owen Foundations of Islam: the making of a world faith , 1998, p. 275.
  17. 17,0 17,1 Goodwin, Godfrey. (1971) A history of Ottoman architecture . Johns Hopkins Press, p. 199 . ISBN 978-0-8018-1202-6 . “He came from the district of Karaman and the Greek lands, but he does not, it is true, specifically call himself a Greek, which, in effect, he no longer was from the moment that he admitted that there was no other God but Allah. Yet after the conquest of Cyprus in 1571, when Selim decided to repopulate the island by transferring Greek families from the Karaman beylik, Sinan intervened on behalf of his family and obtained two orders from the Sultan in council exempting them from deportation. It was Selim I who ordered the first devsirme levy in Anatolia in 1512 and sent Yaya- basis to Karamania and this is probably the year in which Sinan came to Istanbul. Since he was born about 1491, or at the latest in 1492, he was old for a devsirme…”.
  18. Rogers, J. M.. (2006) Sinan . I.B.Tauris, p. backcover . ISBN 978-1-84511-096-3 . “(Sinan) He was born in Cappadocia, probably into a Greek Christian family. Drafted into the Janissaries during his adolescence, he rapidly gained promotion and distinction as a military engineer.”.
  19. 19,0 19,1 Cragg, Kenneth. (1991) The Arab Christian: A History in the Middle East . Westminster John Knox Press, p. 120 . ISBN 0-664-22182-3 .
  20. al-Lubn?n? lil-Dir?s?t, Markaz. (1992) The Beirut review, Issue 3 . Lebanese Center for Policy Studies, p. 113 .
  21. 21,0 21,1 Brown, Percy. (1942) Indian architecture: (The Islamic period) . Taraporevala Sons, p. 94 . “… the fame of the leading Ottoman architect, Sinan, having reached his ears, he is reported to have invited certain pupils of this Albanian genius to India to carry out his architectural schemes.”.
  22. Akgunduz Ahmed & Ozturk Said, (2011), Ottoman History, Misperfections and Truths, IUR Press (Islamitische Universiteit Rotterdam), Pa?o 196, rete . Citita el la libro: "According to yet another view, Sinan came from a Christian Turkish family, whose father's name was Abdulmennan and his grandfather's Do?an Yusuf."
  23. Goodwin (2003), pp 199?200.
  24. Tiu dekreto estis publikigita en la turka gazeto Turk Tarihi Encumeni Mecmuası , vol. 1, no. 5 (Junio 1930-Majo 1931) p. 10.
  25. Alboyajian (1937), vol. 2, pp. 1533-34.
  26. Muller, Herbert Joseph. (1961) The Loom of History . New American Library, p. 439 .
  27. Architects, Craftsmen, Weavers: Armenians and Ottoman Art . Abstracts from the International Conference ARMENIAN CONSTANTINOPLE organized by R.G. Hovannisian, UCLA, Majo 19?20, 2001 . Social Sciences Division Universitato de Kalifornio ?e Los-An?eleso . Arkivita el la originalo je 2008-05-24. Alirita 13a de Septembro 2013.
  28. Muqarnas, Volume 24 History and Ideology: Architectural Heritage of the lands of Rum, p. 179, Gurlu Necipoglu, Bril, 2007, ISBN 978-90-04-16320-1
  29. Constantinople, de Byzance a Stamboul , Celal Esad Arseven, H. Laurens, 1909
  30. Mahajan, Vidya Dhar. (1962) The Muslim rule in India, Volume 1 . S.Chand, p. 210 .
  31. 31,0 31,1 31,2 31,3 31,4 Goodwin 2003 , pp. 199-200.
  32. Kinross, pp 214?215.
  33. Sinan (in Dictionary of Islamic Architecture) . Arkivita el la originalo je 2011-06-04. Alirita 2023-03-01.
  34. Listo de konstrua?oj desegnitaj de Mimar Sinan
  35. La ponto super la rivero Drina nomis la faman romanon "Na Drini ?uprija" de la jugoslava verkisto Ivo Andri? .
  36. Tracy, James D.. (2000) City Walls: The Urban Enceinte in Global Perspective . Cambridge University Press . ISBN 978-0-521-65221-6 .
  37. Gjergji Frasheri. (2000) Fjalori Enciklopedik Shqiptar . Akademia e Shkencave e Shqiperise, p. 2946 . ISBN 978-99956-10-32-6 .
  38. (2000) Albanian Cultural Heritage . Republic of Albania, National Tourism Agency.
  39. Harmancioglu, Nilgun B.. (2019-06-04) Water Resources of Turkey  ( angle ). Springer, p. 46 . ISBN 978-3-030-11729-0 .
  40. Gerard Degeorge. (1994) Damas , p. 46 .
  41. William J. Hennessey, PhD, Director, Univ. of Michigan Museum of Art. IBM 1999 WORLD BOOK.
  42. Marvin Trachtenberg and Isabelle Hyman. Architecture: from Prehistory to Post-Modernism. p. 223.

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Alboyachian, Arshag A. Patmutiwn Hay Kesarioy: teghagrakan, patmakan, ew azgagrakan usumnasirutiwn [Historio de Armena Kayseri: Geografia, historia kaj etnografia studo]. 2 vol. Cairo: H. Papazian, 1937.
  • De Osa, Veronica (1982). Sinan the Turkish Michelangelo . New York: Vantage Press ISBN 0-533-04655-6
  • Goodwin, Godfrey (2001). The Janissaries . London: Saqi Books. ISBN 978-0-86356-055-2
  • Goodwin, Godfrey (2003) [1971]. A History of Ottoman Architecture . London: Thames & Hudson. ISBN 978-0-500-27429-3 .
  • Kinross, Patrick (1977). The Ottoman Centuries: The Rise and Fall of the Turkish Empire , London: Perennial. ISBN 978-0-688-08093-8
  • Necipo?lu, Gulru (2005). The Age of Sinan: Architectural Culture in the Ottoman Empire . London: Reaktion Books. ISBN 978-1-86189-244-7 .
  • Necipo?lu, Gulru (2007). "Creation of a national genius: Sinan and the historiography of "classical" Ottoman architecture". Muqarnas . 24: 141?183. JSTOR 25482458.
  • Saoud, Rabat (2007). Sinan: The Great Ottoman Architect and Urban Designer . Manchester: Foundation for Science, Technology and Civilisation.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

  • En tiu ?i artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mimar Sinan en la angla Vikipedio.