Midvejinsuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Midvejinsulo )
Midvejinsuloj
unorganized territory , insula areo de Usono [+]

Akvejo Pacifiko

Supermara alteco m [+]
Koordinatoj 28° 12′ 27″  N , 177° 21′ 0″  U (mapo) 28.2075 -177.35 Koordinatoj: 28° 12′ 27″  N , 177° 21′ 0″  U (mapo) [+]
Plej alta punkto Sand Island [+]
- alteco 13  m [+]
Plej malalta punkto Pacifiko [+]

Akvokolektejo 6,22 km² (622 ha ) [+]
Areo 6,22 km² (622 ha ) [+]
Nombro de insuloj 3
?efa insulo Sand Island
Lo?antaro 14 [+] (2014)
Horzono UTC-11:00 [+]

Midvejinsuloj (Pacifika oceano)
Midvejinsuloj (Pacifika oceano)
DEC
Midvejinsuloj
Midvejinsuloj
Map
Midvejinsuloj

Vikimedia Komunejo :   Midway Atoll [+]
En TTT : Oficiala retejo [+]
v ? d ? r
Ortografia projekcio kun Midvejinsuloj centre

La Midvejinsuloj ( havaje   Pihemanu , angle   Midway Islands a? Midway Atoll ) estas atolo en Nord- Pacifiko apartenanta al la Usonaj Malgrandaj Insuloj . La insularo (konata anka? kiel Midvejatolo ) kovras areon de sume 6.2 km² kaj situas en la norda parto de la Pacifika Oceano , relative proksime de la nordokcidenta pinto de la insularo Havajo . La nomo Midway (Mezvojo) aludas al ties geografia situo, tio estas pli malpli meze de la vojo inter Ameriko kaj Azio .

La latitudo estas 28º13' N kaj la longitudo 177º22' Or, tio estas pli malpli je triono de la distanco inter Honolulu kaj Tokio .

La atolo konsistas el korala bara?o ringoforma, kaj multnombraj sabloinsuletoj. La du plej grandaj insuloj estas Sand Island (Sabloinsulo) kaj Eastern Island (Orienta Insulo), kaj aktuale estas ?efe grava lo?ejo kaj habitato por miloj de marbirdoj.

La Midvejinsuloj ne havas originan homan lo?antaron kaj estas teritorio neaneksita de Usono (kiel Gvamo ekzemple), kaj ties statuso estas tiu de insula areo zorge de la Interna Departamento de Usono. La ekonomio bazi?as entute sur registaraj fondusoj. Nutra?oj kaj industria?oj devas esti importitaj.

La areo de Midvejinsuloj estas konita tutmonde speciale pro la Batalo de Midvejo , kiu okazis dum la Dua Mondmilito . La Usona Floto repu?is japanan atakon, markante tiu venko gravan ?an?on en la scenejo de la milito en la Pacifiko .

Geografio [ redakti | redakti fonton ]

Mapo de la Midvejinsuloj

La Midvejinsuloj formas parton de serio de vulkanaj insuloj kaj atoloj , kiuj etendi?as el Havajo ?is la pinto de la Ale?toj . Midvej formi?is anta? ?irka? 28 milionoj da jaroj, kiam la submara ku?ejo sur kiu bazi?as, trovi?is je la sama alto kiel la vulkana bazo de Havajo. Fakte, Midvejo estis iam vulkana ?ildo ?ajne tiom ampleksa kiom la insulo de Lana'i. La?longe de milionoj da jaroj, la insulo suferis procezon konatan kiel isostatika al?ustigo . La korala bara?o kiu formi?is ?irka? la vulkana insulo pluekzistis je la marnivelo pere de suprenkresko, dum la tuta bazo malsupreniris. Aktuale, la bara?o havas ?irka? 400 metrojn lar?e kaj la atolo havas malprofundajn akvojn la?longe de ?irka? 10 kilometroj.

La Midvejinsuloj estis tre tu?itaj en sia naturo kiel konsekvenco de la setligo de homo. Post 1869 , kiam oni prezentis projekton por detrui parton de la koraloj kaj konstrui havenon en Sand island (Sabloinsulo), la loka ekologio suferis dan?erajn ?an?ojn. Birdoj indi?enaj de aliaj insuloj, kiel la Lajsana ralo kaj la Lajsana fringo estis liberigitaj en tiu loko. Oni plantis arbojn originajn de A?stralio kiel ventohaltilojn. ?irka? 75% de la plantospecioj troveblaj nun en Midvejo estas ekzotaj.

La atolo havas 32 km de ?oseoj, 7,8 km de akvokondukiloj, havenon (situa en Sand Island, kaj fermita al la publika uzado) kaj du alteri?aj dromoj (amba? pavimaj, kun longeco de ?irka? 2000 m). La FWS (Servo por la Vivo kaj Sova?a kaj Fi?a, la? la anglalingva mallongigo) anta?vidis fermi ?iun flughavenajn operaciojn post la 22a de novembro de 2004 , je kio finus permeso por ?iu tipo de publikaj vizitoj.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Neoficiala flago de la Midvejinsuloj

La atolo estis malkovrita la 5an de julio de 1859 de la kapitano N.C. Middlebrooks, en?ipe de la balen?ipo Gambia . La insuloj estis tiam nomitaj kiel Insuloj Middlebrooks.

Middlebrooks reklamis tiam la insulojn por Usono la? la Akto de la guaninsuloj , la? kiu usonanoj rajtas setli?i portempe en senhoma insulo por profiti la guanon .

La 28-an de a?gusto de 1867 la kapitano William Reynolds, de la ?ipo USS Lackawanna, ekposedis formale la insulojn por Usono. Poste oni ?an?is la nomon de la insuloj per tiu de Midvejo . Tiu atolo transformi?is tiel al la unua teritorio nekontinenta aneksita de Usono. La Midvejinsuloj estas la ununuraj insuloj en la Insularo de Havajo kiuj ne formas parton de la ?tato de Havajo.

La batalo [ redakti | redakti fonton ]

La Batalo de Midway estis decidiga marbatalo en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito kiu okazis inter la 4a kaj la 7a de Junio 1942 , nur ses monatojn post la japana atako kontra? Pearl Harbor kaj unu monaton post la Batalo de Korala Maro . [1] [2] [3] La Usona Arme?iparo estrata de la Admiraloj Chester Nimitz , Frank Jack Fletcher , kaj Raymond A. Spruance venkis super la atakanta ?iparo de la Imperia Japana ?iparo estrata de la Admiraloj Isoroku Yamamoto , Ch?ichi Nagumo, kaj Nobutake Kond? ?e la Midvejatolo , okazigante detruegan dama?on al la japana ?iparo kiuj montri?is neripareblaj. Milita historiisto John Keegan priskribis ?in kiel "la plej impona kaj decidiga frapo en la historio de marmilito ". [4]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Ladd, H.S., J.I. Tracey Jr., y M.G. Gross. 1967. Drilling at Midway Atoll. Science , 156 (3778): 1088?1095 (26a de majo de 1967 ).
  1. "Battle of Midway: June 4?7, 1942". Naval History & Heritage Command. 26a de Marto 2015. Alirita la 5an de Decembro 2018.
  2. Dull, Paul S. (1978). A Battle History of the Imperial Japanese Navy (1941?1945). Annapolis, Maryland: Naval Institute Press. ISBN 1-59114-219-9 . "Midway was indeed 'the' decisive battle of the war in the Pacific.", p. 166
  3. "A Brief History of Aircraft Carriers: Battle of Midway". U.S. Navy. 2007. Arkivita el la originalo en la 12a de Junio 2007. Alirita la 5an de Decembro 2018.
  4. Keegan, John (2005). The Second World War. New York: Penguin. p. 275. ISBN 978-0-14-303573-2 . OCLC 904565693., p. 275

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]