Me?aniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Me?aniko a? mekaniko referencas al la parto de fiziko pritrakanta la ekvilibron , movadon de korpoj kaj la fortojn , kiuj efikas sur la korpoj kaj ties aplikado al ma?inoj kaj aparatoj. La termino "korpo" povas signifi grandan sortimenton de objektoj, ekzemple: partikloj , balistiko , kosmaj flugaparatoj , astroj , simplaj ma?inoj , kaj eroj de solidoj , likvoj , gasoj , ktp.

Me?aniko eble estas la primara kaj originala fako de fiziko . ?i entenas grandan parton de scio pri la natura mondo. ?i anka? konstituas la centran parton de teknologio kaj in?enieriko . La plej gravaj divizioj de me?aniko estas inter klasika me?aniko , kvantuma me?aniko , kaj relativeca me?aniko . Historie klasika me?aniko venis unue, dum kvantuma me?aniko kaj relativeca me?aniko estas pli novaj. Kvantuma me?aniko kaj relativeca me?aniko malkovri?is frue en la 20-a jarcento. Pro la matematika precizeco de prognozoj bazitaj sur klasika me?aniko, ?i estas rigardata kiel la modelo por aliaj ekzaktaj sciencoj .

Kvantuma me?aniko havas pli grandan amplekson ol klasika me?aniko; kaj oni povas vidi ?in entenanta klasikan me?anikon de la vidpunkto de la grandeco de korpoj. Ne estas kontra?diroj; ?ar en la limo de mezgrandaj korpoj la prognozoj de kvantuma me?aniko alprokimi?as al tiuj de klasika me?aniko.

Iel analoge, Ejn?tejna teorio de la relativeco etendis la amplekson de me?aniko, kaj klasika kaj kvantuma. Refoje ne estas kontra?diroj tie ?i. Samkiel oni povas diri, ke kvantuma me?aniko kovras grandajn kaj malgrandajn partiklojn. Oni povas diri, ke relativeco kovras "rapidajn" kaj "malrapidajn" korpojn. Por malrapidaj partikloj estas pli simple uzi klasikan me?anikon. Kontinuas esti esploro en la kazo de malgrandaj rapidaj korpoj. La matematikaj priskriboj en kvantuma me?aniko kaj relativeca me?aniko ne kongruas. Por kombini ilin oni devas trovi novan priskribon kiu facile funkcias kun malgrandaj rapidaj korpoj. ?iutaga observanto ne bezonas tiun ?i ekstreman priskribon por ?iutagaj aferoj.

Aliaj distinga?oj inter la subfakoj de me?aniko koncernas la naturon de la korpoj. Oni traktas partiklojn kiel mankantan internan strukturon. Do oni traktas ilin kiel matematikajn punktojn de klasika me?aniko. Rigidaj korpoj havas etendon, sed konservas simplecon proksiman al tiu de partikloj, aldonante nur kelkajn gradojn de libereco , kiaj orientado en spaco. Alie korpoj povas esti duon-rigida, t.e. elasta , a? ne-rigida, t.e. fluida . Tiuj ?i fakoj havas klasikajn kaj kvantumajn subfakojn. Aliaj anka? havas relativecajn subfakojn. Ekzemple, la movado de spacveturilo priskribi?as per klasika me?aniko rilate al sia orbito kaj orientado (t.e. per rotacio rilate al fiksitaj steloj ). Dum atoma nukleo priskribi?as per kvantuma me?aniko en analogaj situacioj.

Sub-fakoj de me?aniko [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]