El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mafalda
estas ?efrolulo en
bildliteratura
serio, unue skribita en la
hispana lingvo
fantaziita de la
argentina
desegnisto
Quino
en jaro
1964
. La bildstrio aperis en argentinaj
gazetoj
?is
1973
kaj poste estis eldonita en diversaj libroj, haveblaj nuntempe.
Mafalda estas knabino vivanta kun siaj gepatroj. ?i havas rondon de amikoj kaj lo?as en granda urbo (konjekteble
Buenos Aires
) kaj estas obsedita de la teraj plagoj kaj dan?ero de
atombomba
milito.
La fajna humuro, la psikologia trafeco kaj individueco de diversaj roluloj donis al tiu bildstrio-serio sukceson tutmondan kaj da?ran, e? post 50 jaroj Mafalda plu popularegas. La bildstrio famegas en
Latin-Ameriko
,
E?ropo
, disvasti?is en
Azio
kaj
Kebekio
, estas tradukita en ?efajn e?ropajn lingvojn kaj en la
?inan
. Anglalingvaj tradukoj estis eldonitaj en Argentino, sed ?i plu estas preska? tute nekonata en
Usono
kaj aliaj anglalingvaj landoj.
Dufoje oni faris
animacian
televidserion
de "Mafalda", la unua en
1975
kun
kina
versio en
1981
kaj la dua en
1995
.