Leono la 4-a (Bizancio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leono la 4-a la ?azara
Leono la 4-a (maldekstre) kune kun sia filo Konstanteno la 6-a (dekstre), la? tiuepoka monero.
Regado 14-a de septembro 775 - 8-a de septembro 780
(4 jaroj, 11 monatoj, 25 tagoj)
Anta?ulo Konstanteno la 5-a
Sekvanto Konstanteno la 6-a
Persona informo
Λ?ων Δ' ο Χ?ζαρο?
Naski?o 25-a de januaro 750
en Konstantinopolo
Morto 8-a de septembro 780 (30-jara)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Religio Orienta Kristanismo vd
?tataneco Bizanca imperio vd
Familio
Dinastio Isa?ridoj
Patro Konstanteno la 5-a
Patrino Irena la ?azara
Gefratoj Nikephoros vd
Edz(in)o Irena de Ateno
Infanoj Konstanteno la 6-a
Profesio
Okupo reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Leono la 4-a , kromnomita Leono la ?azara ( antikve-greke   Λ?ων Δ? ) estis bizanca imperiestro de la isa?ra dinastio naski?inta la 25-an de januaro 750 kaj mortinta la 8-an de septembro 780 . Li regis de la jaro 775 ?is sia morto. Li estis la unua filo de Konstanteno la 5-a , imperiestro de 740 ?is 775 , kaj de ties unua edzino Irena de ?azara deveno . Li juna?e asistis sian regantan patron kaj senkonteste heredis la tronon en 775 . Leono jam havis filon anta? ol edzi?i kun Irena de Ateno , estontan imperiestron Konstantenon la 6-an . Lin li rapide dumvive agnoskis kiel sian naturan posteulon, cele al la plifortigo kaj sekurigo de ilia dinastio. Li samtempe prizorgis sian popularecon ?e la variaj partoj de la bizancia socio.

Lia mallonga regado restas malbone konata. ?i ?ajne estis periodo de stabileco, dum kiu Leono klopodis da?rigi la agadon de sia patro. Sufi?e malagema en religiaj aferoj, li tamen da?re subtenis la ikonoklasmon de siaj anta?uloj, sen ekscesa subpremo. Li cetere ?uis kvietan situacion okcidente, danke al la agado de siaj patro kaj avo. Oriente pluda?ris la sen?esa konflikto kontra? la nova abasida kaliflando . Leono spertis kelkajn venkojn kontra? la islamanoj, sed ne sukcesis haltigi iliajn raziojn .

Ver?ajne afliktita de tuberkulozo jam komence de sia regado, Leono la 4-a mortis en 780 pro tiu malsano, je la a?o de 30 jaroj. Li cedis la tronon al sia juna filo sed anka? al sia edzino Irena, kiu fari?is regentino . Tiel komenci?is la unua periodo de virina potenco en la historio de la Bizanca imperio .

Fontoj [ redakti | redakti fonton ]

La fontoj pri la regado de Leono la 4-a estas precipe malmultaj [1] . Ili ?efe konsistas el la Kronografio de Teofano la Konfesprenanto , samtempulo al kiu la imperiestro donis rangon de strator . Teofano estis tre kritikema pri la plej ikonoklasmaj regantoj de tiu periodo, sed montri?is pli indulgema pri Leono [2] . Lia verko raportas la okaza?ojn de tiu epoko la? kronologia maniero. ?i sekve estis uzita kiel fonto de plejmultaj postaj kronikoj pri la fino de la 8-a jarcento en la Bizanca imperio [3] . La kronologio de la patriarko Nikeforo la 1-a de Konstantinopolo , alia fama fonto, fini?is iom anta? la alveno de Leono. ?i do ne uzeblas [4] . Tiu manko de informoj malfaciligas la komprenadon de lia mallonga regado. Tamen ekzistas kelkaj uzeblaj tekstoj, kiel tiuj de Georgios Kedrenos , kiuj donas pliajn detalojn pri la komenco kaj la fino de la regado. Kedrenos ne estis samtempulo, sed ver?ajne disponis anta?ajn, nun malaperintajn tekstojn, ekzemple tiun de Simeono Metafrasto [5] .

Juna?o kaj surtronigo [ redakti | redakti fonton ]

Solido de Leono la 4-a. La imperiestro aperas dorsaflanke kune kun sia filo Konstanteno la 6-a. Anta?flanke aperas Konstanteno la 5-a kaj Leono la 3-a, la du anta?uloj de Leono, tiel simbolante dinastian kontinuecon. ?iuj surhavas la imperiestran skarpon, a? ≪  loros  ≫.
Portreto de Irena de Ateno, edzino de Leono la 4-a, fare de William Bouguereau en 1897 .

Leono la 4-a la ?azara estis la filo de Konstanteno la 5-a , bizanca imperiestro de 741 ?is 775 kaj de ties unua edzino Cicek (baptita kiel Irena post ?ia edzini?o). Cicek devenis de la ?azara imperio norde de la Nigra maro  : la ?azaroj estis tradiciaj aliancanoj de Bizancio kontra? islamaj teritorioj sude kaj oriente [6] . Leono naski?is en 750 . Lia fratino, princino kaj estonta sanktulino Antusa de Konstantinopolo , eble estis ?emelino. La infaneto tuj ?uis la presti?an statuson ≪  purpurnaskitan  ≫ ( porfirogenetos ). Tio signifas, ke lia patro estis la reganta imperiestro kiam li naski?is. Leono cetere estis la unua ido, kiu naski?is en la porfira , speciala ?ambro de la imperia palaco kreita de Konstanteno la 5-a. Tio despli legitimis la knabon [7] . Konforme la tiama kutimo cele al la plifortigo de la dinastia principo en Bizancio, Leono la 4-a tre juna?e kunlaboris kun sia patro. Li fari?is kunimperiestro ekde la 6-a de junio 751 , kiam li estis nur 1-jara?a. Tio celis faciligi lian heredon de la trono post la morto de sia patro. Li tamen ne vere partoprenis la imperiajn aferojn anta? la 14-a de septembro 775 , kiam li oficiale fari?is imperiestro [8] .

Dum sia juna?o, Leono aperis sur moneroj ?e sia patro, dum lia avo Leono la 3-a la Isa?ra aperis dorsaflanke, tiel simbolante kontinuecon de la reganta imperia familio [9] . En 768 li edzi?is kun Irena , kiu devenis de aristokrata familio de Ateno . ?i estis eble elektita post beleco-konkurso [10] [11]  : tiu procedo fari?is sufi?e komuna en la posta historio de Bizancio. Tamen ekzistas neniu dokumenta fonto en la kazo de Irena [12] . Iom pli juna ol Leono, Irena de Ateno alvenis al Konstantinopolo en septembro kaj la edzi?o estis celebrita la 17-an de decembro . La geedzoj naskis nur unu filon en la jaro 770 , estontan Konstantenon la 6-an . La infano estis nomita tiel oma?e al sia avo [13] .

La Bizanca imperio en la 8-a jarcento . Dum la regado de Leono la 4-a , la regionoj ?irka? Romo kaj Raveno ne plu estis bizancaj. La ha?ita areo estis disputata kontra? la Bulgaroj kaj la Slavoj .

Kiam Leono surtroni?is, la situacio de la Bizanca imperio estis malfirma. Liaj patro kaj avo sukcese haltigis la progreson de la islamanoj oriente kaj de la Bulgaroj okcidente : ili iom post iom plifortigis la novajn landlimojn de la imperio. La du anta?uloj de Leono tamen ne sukcesis rekonkeri la perditajn teritoriojn, inkluzive de la plej granda parto de Italio . Pluraj internaj reformoj de Konstanteno, kiel la kreado de la imperiaj regimentoj a? ≪  tagmata  ≫, cetere plifortigis la administracion kaj armeon de Bizancio [14] .

Malgra? tiuj progresoj restis multaj defioj por Leono. Pli okcidente, la Bizanca imperio nun devis agnoski la novan potencon de la Karolidoj , kiuj fari?is la ?efaj protektantoj kaj aliancanoj de la papo . Interne, la imperio cetere estis malstabiligita de la ikonoklasma movado , kiu fari?is ties oficiala doktrino post la koncilio de Hiereia organizita de Konstanteno la 5-a en 754 . Ikonoklasmo rifuzis ?ian religian bildon kaj estis malakceptita de multaj partoj de la bizanca socio. Tamen restas malklara, ?u Konstanteno violente subpremis tiujn kontra?ulojn [15] . La lastaj jaroj de Konstanteno, ?us anta? Leono, anka? estis la plej radikalaj rilate al religiaj aferoj [16] .

Kompare kun la katastrofa stato de Bizancio en 717 , Leono tamen heredis sufi?e stabilan imperion. La kontinueco de la isa?ra dinastio kontribuis al la firmigo de la imperia politika sistemo [17] .

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Kazhdan 1991 , p. 1229.
  2. Pablo Ubierna, ≪  L’apocalyptique byzantine au debut du ixe siecle  ≫, en Monasteres, images, pouvoirs et societe a Byzance , Publications de la Sorbonne, 2006 ( ( ISBN 9782859445560 ) , arkivo ), paragrafo 31
  3. Humphreys 2021 , p. 195-198
  4. Brubaker kaj Haldon 2001 , p. 171-172.
  5. angle Warren Treadgold , ≪  An Indirectly Preserved Source For The Reign Of Leo IV  ≫, JOB, vol. 34,? 1984, p. 69-77
  6. angle , Constantin Zuckerman, ≪  The khazars and Byzantium?The first encounter  ≫, en The World of the Khazars, Brill, 2007 ( ( ISBN 9789047421450 ) ), p. 399-400.
  7. Auzepy 2008 , p. 274.
  8. Bury 2015 , p. 478.
  9. Brubaker kaj Haldon 2021 , p. 122-123.
  10. Garland 1999 2021 , p. 73.
  11. Speck 1978 , p. 203-208.
  12. Pri la bizancaj beleco-konkursoj, kiuj plejmalfrue aperis iom post la morto de Leono la 4-a, vidu : angle Warren Treadgold, ≪  The Bride-Shows of the Byzantine Emperors  ≫, Byzantion, vol. 49,? 1979, p. 395-419.
  13. Garland 1999 , p. 74.
  14. Cheynet 2006 , p. 15-16.
  15. Brubaker kaj Haldon 2015 , p. 239-240.
  16. angle Stephen Gero, Byzantine Iconoclasm during the reign of Constantine V, with Particular Attention to the Oriental Sources , Corpussco, 1977, 192 p. ( ( ISBN 9789042904255 ) ), p. 159.
  17. Michel Kaplan, Pourquoi Byzance ? Un empire de onze siecles , Parizo, Gallimard, coll. ≪ Folio Histoire ≫, 2016, 490 p. ( ( ISBN 978-2-07-034100-9 ) ), p. 145.