Oto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de OTO rigardu en OTO .


Oto
Persona informo
Marcus Salvius Otho
Naski?o 28-an de aprilo 2032 ( 2032-04-28 )
en Ferentium, Roma regno
Morto 16-an de aprilo 2069 ( 2069-04-16 ) (36-jara?a)
en Brixellum
Mortis pro perforta sinmortigo vd
Mortis per ?ismorta sangoperdo vd
Tombo Brixellum vd
Religio Romia religio vd
?tataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Salvii Othones vd
Patro Lucius Oto vd
Patrino Albia Terentia vd
Gefratoj Lucio Salvio Ticiano ? Salvia vd
Edz(in)o Popea Sabina vd
Amkunulo Crispina vd
Profesio
Okupo Romia politikisto ? Ancient Roman military personnel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Oto , latine : Marcus Salvius Otho , naski?is jare 32 mortis jare 69 estis romia imperiestro jare 69 , de la 15-a de januaro al la 16-a de aprilo.

Monero de Oto

Anta?ulo:
Galbo ( 68 )

Romiaj imperiestroj

Posteulo:
Vitelio ( 69 )

Oto devenis de antikva aristokrata etruska familio kaj naski?is en Ferentinum (nun nomata Ferento) apud Viterbo en Italio. Inter liaj prauloj estis etruskaj princoj. Lia patroflanka avo estis Marcus Salvius Oto, kies gepatroj estis Romia kavaliro kaj virino de malalta rango (eble eks-sklavino) kaj kiu infanis inter la domanaro de Livia A?gusta , edzino de A?gusto Cezaro . Pro la influo de Livia, la avo de Oto i?is senatano kaj atingis la rangon pretoro . La patro de Oto estis Lucius Oto .

Oto estis inter la ekstravagancaj amikoj de Nerono ?is la jaro 58 kiam, ur?ata de sia bela edzino Popea Sabina , li konatigis ?in kun Nerono. ?i i?is la amorantino de Nerono, eksedi?is de Oto, kaj persvadis la imperiestron forsendi lin al la provinco Luzitanio , kie Oto restis ?. dek jarojn. Li regis la provincon kun modereco tiuepoke rara. Kiam Galbo , provincestro de la najbora Hispania Tarraconensis, ribelis kontra? Nerono, Oto akompanis lin al Romo . Galbo estis maljuna kaj mankis al li infanoj: kura?igata de la prognozoj de astrologoj, Oto esperis sukcedi lin, kaj eniris sektretan akordon kun Titus Vinius, favorato de Galbo, promesante edzi?i kun ties filino. Tamen en januaro 69 Galbo formale adoptis Lucius Calpurnius Piso Licinianus. Pro anta?aj ekstravagancoj Oto mem suferis grandegajn financojn problemojn, sed li trovis sufi?e da mono por a?eti la subtenon de dudek-tri anoj de la pretora gvardio . La 15-an de januaro Oto, prezentinte siajn kutimajn respektojn al Galbo, kaj sin senkulpigis, dirante ke li havis ur?ajn privatajn aferojn. Li rapidis al siaj komplicoj, kiuj eskortis lin al la barakejo de la pretora gvardio, kie oni deklaris lin imperiestro. Kun gvardistoj li revenis al la Forumo de Romo, kie la kohorto gvardanta Oton forlasis lin kaj la soldatoj murdis Oton, Pison kaj aliaj. La senatanoj agnoskis lin imperiestro. Helpis Oton ke la pretora gvardio malkontentis pro ke ili neniam ricevis mondonojn de Galbo pro sia subteno de lia ribelo kontra? Nerono.

Oto resta?ris la statuojn de Nerono kaj remetis ties funkciulojn en iliajn anta?ajn postenojn. Li promesis juste regi la imperion, kaj pla?is al la senato ke li milde traktis Marius Celsus, amiko de Galbo kaj nomumata estonta konsulo. Tamen kiam li legis la paperojn de Galbo, Oto lernis ke Vitelio , kiu komandis legionojn en Germanio, jam komencis gravan ribelon kaj estis survoje kun armeo al Italio. Oto devis fari preparojn por milito. Li esperis malebligi la eniron de Vitelio en Italion, sed tro malfruis. Apud la rivero Pado okazis la decida batalo, per kiu Oto malvenkis. Oto, per digna parolado, adia?is siajn armeon, dirante, la? la historiisto Dio Cassius (Dio Kasio), "Pli justas ke unu pereas por ?iuj, ol multaj por unu". Li enliti?is kaj la venontan matenon ponardis al si la koron. Kelkaj liaj soldatoj anka? sin mortigis.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]