한국   대만   중국   일본 
La Pasiono de Kristo - Vikipedio Saltu al enhavo

La Pasiono de Kristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Pasiono de Kristo
filmo
Originala titolo The Passion of the Christ
Produktadlando   Usono
Originala lingvo aramea lingvo
latina lingvo
hebrea lingvo
Kina aperdato 25-a de februaro 2004
Da?ro 127 minutoj
?enro Dramo/Historio
Kameraado Caleb Deschanel
Bu?eto Usona $ 30 milionoj
Re?isoro(j) Mel Gibson
Produktisto(j) Bruce Davey
Mel Gibson
Stephen McEveety
Scenaro Benedict Fitzgerald
Mel Gibson
Filmita en   Italio
Loko de rakonto Israelo
Muziko de John Debney
Gingger Shankar
Jack Lenz
?efrolantoj Jim Caviezel
Maia Morgenstern
Monica Bellucci
Hristo Naumov Shopov
Mattia Sbragia
Rosalinda Celentano
Produktinta firmao Icon Productions
Distribuo Newmarket Films kaj aliaj
IMDb
v ? d ? r

La Pasiono de Kristo estas filmo re?isorita de Mel Gibson pri la lastaj dek du horoj de la vivo de Jesuo de Nazareto , surekranigita printempe de 2004 .

Intriga resumo [ redakti | redakti fonton ]

?irka? la jaro 30 en la komuna epoko, en la provinco romia Palestino , obskura ligna?isto juda nomita Jesuo de Nazareto estis ekinstruanta publike kaj proklamis la alvenon de " Regno de Dio ". Jarcentojn la juda popolo estis atendanta la aperon de promesita liberiganto konata kiel la Mesio - persono kiu resta?rigus la originan dignon de la judoj, kaj liberigus ties sanktan hejmlandon de ?ia malbono kaj malespero. En la mensoj de pluraj judoj, Jesuo ?ajnis esti tiu Mesio. Havante grupon da di?ciploj de li elektitan, Jesuo estis ekaltiranta el la plebaro de Galilejo kaj Judeo grandegan sekvantaron, kiu fine la?dis lin kiel ties Mesio kaj Re?o. Jesuo tamen anka? havis multe da malamikoj ?e Jerusalemo . La Sinedrio , reganta senato, kies anoj estis la ?efaj princoj judoj kaj la Fariseoj , konspiris por Jesuon mortigi.

Helpite de Judaso Iskarioto , mem di?ciplo de Jesuo, la Sinedrio sukcesis aresti Jesuon kaj lin transdonis al la sekulara instanco romia pro malsubteneblaj akuzoj de ?tatperfido kontra? Romio . Kvankam Jesuo konstante deklaris ke lia Regno estis ?iela kaj spirituala, la Romia gubernisto Pontio Pilato , timanta ke tumulto okazus, ordonis ke Jesuo estu ekster la urbon kondukita kaj krucumita kiel krimulo.

Kritiko [ redakti | redakti fonton ]

  • Historia precizeco (fidindeco) - la filmo estis sekvita de miksitaj reagoj. Male al lia komerca sukceso kaj la subteno kiun li ricevis de kristanaj komunumoj en Usono kaj ?irka? la mondo, estis tiuj kiuj akuzis Gibson je intence distordado de la faktoj kiuj aperas en la fontoj. Gibson diris ke lia unua devo estis ali?i al kio estis dirita en la Sanktaj Skriboj, sed preter tio, kaj tiel longe kiel ?i ne kontra?diris la fontojn, li prenis artan liberecon .
  • Antisemitismo - Asertoj ke la filmo enhavis antisemitan enhavon. La sekcio de interreligiaj rilaton de la La usona juda Ligo Kontra?-Kalumnio spektis fruan version de la filmo kaj oficiale akre kondamnis ?in.
  • Perforto - Alia aserto farita kontra? la filmo estas ke ?i estas nekutime perforta. Dek minutoj de la filmo estas dedi?itaj al la vipado de Jesuo, priskribita en la Nova Testamento en ununura verso en tri el la Evangelioj . Filmkritikisto Roger Ebert donis al la filmo la plej altan poentaron en ?ia rangigsistemo, sed notis ke ?i estas la plej perforta filmo kiun li vidis kaj ke almena? 80% de ?i traktas perforton. Similaj akuzoj estis faritaj fare de aliaj kritikistoj.