한국   대만   중국   일본 
Krzysztof Wielicki - Vikipedio Saltu al enhavo

Krzysztof Wielicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krzysztof Wielicki
Persona informo
Naski?o 5-an de januaro 1950 ( 1950-01-05 ) (74-jara?a)
en Szklarka Przygodzicka
Lingvoj pola
?tataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Wrocław University of Science and Technology (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo montgrimpanto Redakti la valoron en Wikidata
v ? d ? r

Krzysztof Jerzy Wielicki (naski?is la 5-an de januaro 1950 en Szklarka, apud Ostrzeszow ) ? pola montogrimpisto en Tatroj , alpinisto kaj himalajisto . La kvina homo sur la Tero , kiu gajnis Kronon de Himalajo kaj Karakorumo

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Kiel skolto jam komencis sian migradon kaj la hobion da?rigis dum studado. En Asocio de Polaj Studentoj estis ?efo de Turisma Komisiono ?e Elektronika Fakultato de Teknika Universitato en Vroclavo . Unuan grimpadon partoprenis maje 1970 al Sokoliki (nun apudlima vila?o en Ukrainio ). Februare 1972 partoprenis someran kurson kaj vintran tendaron, kies gvidantino estis Wanda Rutkiewicz .

Somere 1973 dum tendaro en Dolomitoj notis la unuajn eksterlandajn sukcesojn. Poste partoprenis montogrimpadon al montoj de Ka?kazio , Hinduku?o kaj Pamiro .

La 17-an de februaro 1980 kiel membro de nacia teamo al Everesto sub gvidado de Andrzej Zawada , kune kun Leszk Cichy atingis la montopinton dum vintra eniro. Tio estis sukceso de la pola himalajismo, kiun komence dubis Reinhold Messner .

Krzysztof Wielicki krom Everesto estas ankora? la unua vintra konkeristo de Kangchenjunga kaj Lhotse . Sur Lhotse ekstaris sole dum silvestra nokto en korseto, kiun portis post dama?o de spino . Sur Broad Peak ?enkuris” solule dum unu tago (la unua en la mondo eniro de la bazo al la montopinto 8 mil metrojn alta dum unu diurno ). Sur Dhaulagiri (dum 16 horoj) kaj ?i?apangma grimpis sola, montrante novajn vojojn. Neniu anka? akompanis al li dum la grimpado al Ga?erbrum 2 . Atestantoj de sola grimpo al Nanga Parbat , unu el la plej grandaj muroj de la Tero, estis nur pakistanaj pa?tistoj rigardantaj lian brava?on de malproksimaj herbejoj . Li partoprenis kelkajn ekspediciojn sur K2 . Nur dum la kvara, somere 1996, la persisto estis rekompencita ? eniris la pinton nomatan Norda Kolono kun du italaj alpinistoj .

En 2000 estis honorigita per premio Explorer ( moto : ?Explorare Ausis” ? ?Al tiuj, kiuj kura?as malkovri”) dum Explorers Festival en Lodzo . Krzysztof Wielicki estas membro de The Explorers Club . En 2001 preska? centjara asocio premiis la alpiniston, kiel la unuan polon , per la presti?a Lowell Thomas Award.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]