El Vikipedio, la libera enciklopedio
La termino
montogrimpado
ne klare difinatas kaj en vasta senco ampleksas perpiedan movi?on en
altaj montaroj
de la simpla monta migrado tra grimpado de krutaj montaj deklivoj ?is la montogrimpado de la plej altaj mondaj montoj de pli ol 7000-metra alteco en forte ekipitaj teamoj kaj en medio de pro la alteco reduktita kvanto de
oksigeno
. Anka? grimpado de
gla?eroj
a? grimpadoj-migradoj, en kiuj parte uzi?as grimpaj botoj, parte skioj, apartenas al la temo.
?enerale temas pri la transado de grandaj altecodiferencoj en senvoja montara
pejza?o
, sed anka? sur mallar?aj padoj a? ?tuparetoj. Montogrimpado necesigas specialajn kapablojn kaj ekipa?on (inter alie
grimpo?nuro
) por certigi sekurecon malgra? la renkontitaj dan?eroj. En malvasta senco tio diferencigas ?in de simpla monta migrado kiu ne bezonas sekurigilojn, sed ja anka? singardemon kaj
trejnitecon
.
Montrogrimpado en granda alteco a? en regionoj foraj de homaj lo?lokoj nomatas "
ekspedicia
montogrimpado". ?enerale la nomo
montogrimpisto
por homo, kiu profesie difinas sin tiel, a? "montogrimpanto" por tiu, kiu ne faras tion, apliki?as nur al homoj rekte ligitaj al montogrimpado: homoj kiel ?asistoj a? montaj sanitaristoj, kiujn sia profesio gvidas en altajn montarojn, ?enerale ne uzas tiun nomon. ?ar la unuaj teamoj de montogrimpistoj aktivis en la
Alpoj
, foje anka? uzatas la alternativa nomo
alpisto
por
montogrimpisto
kaj
alpismo
(respektive neformale kaj tendence evitinde la
neologismo
alpinismo
, influite de ekzakte sama vorto en la
itala
) por
montogrimpado
. Teamo de montogrimpistoj ?nure kunligita nomatas
?nurkamaradaro
.
Kiel naskotagon de la montogrimpado oni konsideras la
26-an de aprilo
1337
. Dum tiu tago la itala poeto
Francesco Petrarca
grimpis la monton
Mont Ventoux
en suda Francio. En literatura raporto li priskribis siajn impresojn.
Konataj montogrimpistoj akiris sian famon ?iam pro apartaj grimpaj rekordoj, kiel ekzemple la unuafoja grimpo de anta?e "nevenkita" montopinto.
- Jacques Balmat
kaj
Michel-Gabriel Paccard
unuafoje grimpis la
Blankan Monton
en la
Alpoj
la 8-an de a?gusto
1786
- Edward Whymper
dum 1865 fami?is pro la unuafoje grimpo de la monto
Materhorno
- Heinrich Harrer
kaj
Anderl Heckmair
konati?is (kune kun
Fritz Kasparek
kaj
Ludwig Vorg
) dum
1938
pro la unuafoja grimpo de la kruta norda parto de la monto
Eiger
. Heinrich Harrer post 1938 ekis al ekspedicio al la
Himalajo
, kiu tre malfacili?is pro la
Dua Mondmilito
, kaj pli poste anka? unuafoje grimpis la
Carstensz-piramido
en
Novgvineo
(pri liaj spertoj en la
Himalajo
rakontas la kineja filmo
Sep jaroj en Tibeto
, kie la rolon de la montogrimpisto plenumas
Brad Pitt
).
- Edmund Hillary
dum
1953
kune kun
Tenzing Norgay
unuafoje grimpis la pinton de la
Mount Everest
.
- Hermann Buhl
estis inter la tutmonde plej bonaj grimpistoj de la 1950-aj jaroj kaj kiel unua grimpis du himalajajn montojn pli altajn ol 8000 metroj.
- Walter Bonatti
dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj konati?is per malfacilaj rokaj grimpadoj en la okcidento de la
Alpoj
, interalie per sola paso de malfacila kruta?o de la pinto
Aiguille du Dru
, parto de la masivo
Blanka Monto
.
- Reinhold Messner
, unu el la tutmonde plej konataj montogrimpistoj, dum la 1960-aj jaroj konati?is per kura?aj grimpadoj en nur en la
Alpoj
; inter la jaroj 1970 kaj 1986 li sukcesis pri la grimpo de ?iuj 14 montoj de la mondo pli altaj ol 8000 metroj, kiuj ?iuj trovi?as en la montaroj
Himalajo
kaj
Karakorumo
.