Katerina la 2-a (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Katerina la 2-a )
Katerina la 2-a
Katerina la Granda
Imperiestrino de Rusio
Katerina la Granda
Regado 1762 ? 1796
Anta?ulo Petro la 3-a
Sekvanto Pa?lo la 1-a
Persona informo
Naskonomo Sophie Friederike Auguste von Anhalt-Zerbst
Naski?o 2-an de majo 1729 ( 1729-05-02 )
en Stettin (nun Szczecin , Pollando )
Morto 6-an de novembro 1796 ( 1796-11-06 ) (67-jara?a)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Katedralo de Sanktaj Petro kaj Pa?lo vd
Religio Rusa Ortodoksa Eklezio ? luteranismo ? ortodoksismo vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj rusa ? germana ? franca vd
Lo?loko Szczecin ? Sankt-Peterburgo vd
?tataneco Rusia Imperio ? Re?lando Prusio ? Rusio vd
Subskribo Katerina la 2-a (Rusio)
Familio
Dinastio Askanier denaske
Romanovoj progeedze
Patro Christian August de Anhalt-Zerbst
Patrino Johanna Elizabeta de Schleswig-Holstein-Gottorf
Gefratoj Frederiko A?gusto de Anhalto-Zerbst vd
Edz(in)o Petro la 3-a vd
Amkunulo Stanislao A?gusto Poniatowski ? Grigorij Orlov ? Alexander Vasilchikov ? Grigorij Potjomkin vd
Infanoj Pa?lo la 1-a de Rusio ? Anna Petrovna ? Alexey Bobrinsky vd
Profesio
Okupo politikisto ? monarko ? artkolektanto ? aristokrato vd
Aktiva en Rusio vd
Verkado
Verkoj Ermitejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Katerina la 2-a (la Granda) ( ruse   Екатерина II Великая ; naski?is la 2-an de majo 1729 , mortis la 17-an de novembro 1796 ) estis unu el la plej famaj imperiestrinoj de Rusio ( 1762 - 1796 ). La tempon de ?ia regado oni nomas "la ora tempo" de la Rusia Imperio .

Origino [ redakti | redakti fonton ]

Sofia Frederika A?gusta naski?is la 2-an de majo 1729 en germana urbo Stettin (nun Szczecin en Pollando ) situanta sur bordo de Balta Maro . ?ia patro Christian August, princo de Anhalt-Zerbst estis ?efmar?alo de prusa re?o kaj urbestro de Stettin. ?ia patrino Johanna Elizabeta estis princino de Schleswig-Holstein-Gottorf.

Invito al Rusio [ redakti | redakti fonton ]

Kiam Sofia estis dekkvinjara, ?in kaj ?ian patrinon invitis ruslanda imperiestrino Elizabeta Petrovna por elekti ?in kiel kandidatino por edzini?o al la heredinto de la rusa trono, granda princo Petro Teodorovi? .

Tuj post alveno en Rusion ?i komencis diligente lerni la rusan lingvon, historion kaj morojn de la lando, proksime konati?is kun la ortodoksa kristanismo kaj ?enerale penis akcepti Rusion , kiel sian novan patrujon.

Edzini?o al granda princo Petro Teodorovi? [ redakti | redakti fonton ]

Katerina en 1745

La 9-an de julio 1744 Sofia Frederika A?gusta estis baptita la? la ortodoksa ritaro kaj ricevis la rusan nomon Ekaterina Alekseevna. La 1-an de septembro 1745 oni heroldis ?in kiel fian?ino de la heredinto. Amba? junuloj reale estis nur adoleskantoj, ?ar ?i tiam atingis dekses jarojn kaj li ? deksep jarojn. ?ajne pro tio dum unuaj jaroj de ilia kuna vivo ne okazis ties intima koito.

Imperiestrino Elizaveta Petrovna eldiris sian malkontentecon pri foresto de ties idoj.

Finfine post du malsukcesaj gravedecoj Katerina naskis filon la 1-an de oktobro 1754 . Lin oni baptis kiel Pa?lo kaj deprenis de la patrino por varti lin ekstere. ?i rajtis nur malofte viziti lin.

Surtroni?o [ redakti | redakti fonton ]

Post morto de Elizaveta Petrovna okazinta la 5-an de januaro 1762 granda princo Petro Teodorovi? i?is imperiestro de Rusio sub nomo Petro la 3-a .

Tiu ?i granda evento pli disigis la geedzojn. Petro la 3-a malka?e adultis kun lia amatino Elizaveta Voroncova kaj forpelis la edzinon por lo?ado en apartan alon de Vintra palaco .

Post sia surtroni?o Petro la 3-a okazigis kelkajn agojn, kiuj rezultigis negativan akcepton de rusaj generaloj kaj oficiroj. Li ?esis militon kontra? Prusio , dum kiu Rusio jam okupis ?ian ?efurbon Berlinon , kaj redonis tutan areon al Prusio , kio finfine signifis la ?esigon de la Sepjara milito per la Packontrakto de Sankt-Peterburgo . Multaj nobeloj estis malkontentaj pri a?a?oj de Petro la 3-a, kiu ne kapablis korekte regi tian grandan landon, kiel Rusio . Ili rigardis lian edzinon, kiel plej ta?gan personon por regado.

?tata renverso [ redakti | redakti fonton ]

Forlaso de Peterhofo

Frumatene la 9-an de julio 1762 , kiam Petro la 3-a estis en Oranienbaumo, Katerina el Peterhofo venis Sankt-Peterburgon , kie al ?i ?uris kaj apogis ?iuj militaj regimentoj.

Petro la 3-a komprenis senesperecon de ia rezisto kaj sekvonttage abdikis la tronon. Poste li estis arestita kaj balda? pereis, evidente estis murdita.

La 13-an de septembro 1762 en Moskvo okazis kronado kaj oni proklamis ?in imperiestrino Katerina la 2-a.

Reformoj de Katerina la 2-a [ redakti | redakti fonton ]

Post sia surtroni?o kaj plua regado Katerina la 2-a okazigis kelkajn gravajn reformojn necesajn por plibonigo de vivo de la lando.

Administra [ redakti | redakti fonton ]

Fine de la 17-a jarcento teritorio de Rusio grave vasti?is kaj nombro de ?ia lo?antaro atingis ?irka? 40 milionojn. Por efektivigi la plibonan ?tatan administron la? ?ia ordono oni disigis Rusion je 50 gubernioj.

Mona [ redakti | redakti fonton ]

asignato

Dum regado de Katerina la 2-a en Rusio unue aperis paperaj bankbiletoj a? asignatoj. La? ?ia ukazo en 1768 oni establis la unuan asignan bankon. Ekde la 1-a de februaro 1769 oni komencis mon?an?on de metala kaj papera valutoj. Kurzo estis sufi?e alta : pro unu asignata rublo oni donis de 98 ?is 101 ar?entaj kopekoj . Tiam oni aperigis asignatojn, kies valoroj estis 25, 50, 75 kaj 100 rubloj.

Socia [ redakti | redakti fonton ]

En 1768 oni organizis multajn urbajn lernejojn la? klasa-leciona sistemo. Samtempe aperis metiaj lernejoj.

Dum regado de Katerina la 2-a unue en Rusio oni komencis instrui virinojn en specialaj lernejoj, por kio oni konstruis kaj establis Smolnij instituton de noblaj fra?linoj en Sankt-Peterburgo .

Tiam komencis funkcii novaj observatorio, fizika kabineto, anatomiejo, botanika ?ardeno, metiejoj, presejoj, bibliotekoj ktp.

Por eviti dan?erajn epidemiojn de variolo estis lan?ita nepra vakcinado de lo?antaro. Katerina la 2-a estis la unua persono en Rusio , kiun oni tiel vakcinis.

Nacia [ redakti | redakti fonton ]

Tiutempe en Rusio lo?is ?irka? miliono da hebreoj , kiuj havis proprajn religion, kulturon, morojn ktp. La? ?ia interdikto ekde 1791 ili rajtis lo?i nur en kelkaj separaj rezervejoj de la lando. Post ties ebla adepti?o al Rusa Ortodoksa Eklezio ili rajtis lo?i ?iuloke.

?an?oj de civila statuso [ redakti | redakti fonton ]

Imperiestrino de Rusio

Rajtojn de la rusa nobelaro dum regado de Katerina la 2-a estis grave pliigitaj: oni reviziis la Manifeston pri libereco de nobelaro kaj permesis forlasi servadon propravole. En 1785 la imperiestrino investis la ?arton por nobelaro, kiu rajtis monopole posedi terenojn, tieajn sinojn kaj plebon. ?iu bienulo povis ekzili siajn servutulojn e? en Siberion . Areo de servuteco ekspansis Ukrainion , kiun oni tiam nomis Malorosia (Rusieto).

Klerikaro perdis sian a?tonoman regadon, ?ar sekularigo de ties terenoj en 1764 okazigis dependecon de la ?tataj financoj.

Iuj sociaj problemoj [ redakti | redakti fonton ]

Post surtroni?o de Katerina la 2-a ankora? estis viva kaj trovi?is en ?liselburga fortreso eksa ruslanda imperiestro Ivano la 6-a , kiu havis siajn subtenantojn. En 1764 oficiro Mirovi? kune kun parto de tiea garnizono provis lin liberigi, sed fiaskis. Gardintoj la? instrukcio tuj bu?is per bajoneto la malfeli?an malliberulon.

En 1771 en Moskvo aperis pesta epidemio, kiu rezultigis la popolan ribelon. Ribelintoj frakasis ?udov manakejon de moskva Kremlo kaj okupis Donskoj monakejon, kie murdis ?efepiskopon. Post tri tagoj la ribelo estis sufokita.

En 1773 - 1774 estis granda insurekcio en la centra parto de Rusio , kiun gvidis Jemeljano Puga?ev. La militaj bataloj estis oftaj kaj kruelaj. Rezulte de perfido de siaj asistantoj Puga?ev estis kaptita kaj poste ekzekutita en Moskvo .

Tri disigoj de Pollando [ redakti | redakti fonton ]

Unua [ redakti | redakti fonton ]

Rusio alianci?is kun Prusio por devigi Pollandon respekti rajtojn de tieaj naciaj minoritatoj, kies kredo ne estis katolikismo (?efe ortodoksuloj kaj protestantoj). Katerina la 2-a atingis sian celon kaj ?ia amato kaj favorato Stanislavo Ponjatovskij estis elektita kiel re?o de Pollando ( pole   Rzeczpospolita Korony Polskiej i Wielkiego Ksi?stwa Litewskiego ). Februare de 1768 postulo de amba? landoj estis kontentigita kaj rajtoj de tieaj naciaj minoritatoj i?is egalaj.

Tamen balda? aperis ribelo, kiun provokis Bara Konfederacio protestinta kontra? la nova reformo. Rusa armeo senprokraste sufokis ?in.

Por kvietigi situacion en Pollando tiamaj aliancanoj de Rusio proponis aneksi iujn polajn teritoriojn. Rezulte de la unua disigo de Pollando en 1772 Rusio , Prusio kaj A?strio deprenis gravajn pecojn de la lando.

Dua [ redakti | redakti fonton ]

Post dudek jaroj okazis la dua disigo de Pollando , rezulte de kiu Rusio kaj Prusio deprenis pligrandajn pecojn de la lando. Marte de 1794 aperis ribelo por restarigo de tuta teritorio kaj suvereneco de Pollando , kiun gvidis Kostju?ko ( pole   Andrzej Tadeusz Bonawentura Ko?ciuszko ), sed balda? ?i fiaskis.

Tria [ redakti | redakti fonton ]

La 15-an de januaro 1797 estis validigita la konvencio pri la tria disigo de la lando inter Rusio , Prusio kaj A?strio , rezulte de kiu ?tato Pollando malaperis de mapoj de E?ropo . Samtempe re?o Stanislavo Ponjatovskij rezignis la tronon.

Rusiaj - Turkaj militoj. Aneksio de Krimeo [ redakti | redakti fonton ]

Alegorio de venko de Katerina la 2-a super turkoj

Dum multaj jaroj Rusio aktive defendis sin kontra? atakoj de krimea ?anlando, kiun apogis kaj ofte provokis Otomana imperio . Dum regado de Katerina la 2-a venis tempo por likvidi permanentan minacon. Rezulte de kelkaj militoj kaj gravaj bataloj sur Nigra maro kontra? Otomana imperio Rusio venkis. En 1783 krimea ?anlando estis aneksita kaj en 1792 turkoj konfesis deprenon de ties teritorio anka? en norda apudmara areo. A?toritato kaj rolo de Rusio tiam grave plialti?is en la mondo.

Interrilato kun Kartvelio [ redakti | redakti fonton ]

Katerina la 2-a kaj re?o de Kartali-Ka?etia regno (kartvele ?????-??????? ??????) Iraklio la 2-a en 1783 subskribis t.n. Traktaton de Georgijevsko (plene: "La kontrakto pri agnosko de protekto kaj supera potenco de Rusio fare de la caro Kartalia kaj Ka?etia Iraklio la 2-a". ?i defendis ortodoksajn kartvelojn kontra? invadoj de islamaj Persio (nun Irano ) kaj Turkio . Kiam persa armeo penetris Kartalion kaj okupis ?ian ?efurbon Tbilison Rusio ekmilitis kaj aprile 1796 frakasis persojn sur teritorio de moderna Azerbaj?ano . Poste Kartvelio i?is parto de Rusia imperio .

Milito de Usono kontra? koloniado de Britio [ redakti | redakti fonton ]

Dum milito de Usono kontra? koloniado de Britio pro sia sendependeco Rusio havis ne?tralecon kaj rifuzis peton de la brita re?o okazigi militan apogon.

Rilato al la Franca revolucio de 1789 [ redakti | redakti fonton ]

Post la Franca revolucio de 1789 Katerina la 2-a estis ?efa iniciantintino de la internacia koalicio celinta restarigi la re?an potencon en Francio kaj konservi principon de legitimismo. ?i ordonis revizii ?iujn kontraktojn kun Francio kaj ekzili el Rusio ?iujn adeptojn de la Franca revolucio . Tamen ?i evitis proponon de ceteraj ?tatoj partopreni en milito kontra? Francio .

Katerina la 2-a kiel literaturistino [ redakti | redakti fonton ]

Katerina la 2-a en 1788

La imperiestrino havis neordinaran talenton kaj sukcesis en diversaj kulturaj sferoj. ?i preferis verki kaj korespondi. ?ian abundan verkaron konsistigis notoj, tradukoj, libredoj, fabloj, fabeloj ktp. Inter ?iaj korespondantoj estis grandaj francoj: Voltaire , Diderot , d'Alembert k.a.

Iuj trajtoj de ?ia privata vivo [ redakti | redakti fonton ]

Ekaterina Alekseevna estis brunulino kaj havis mezaltecan staturon. En ?i kuni?is granda intelekto, perfekta klereco, ?tata sa?eco kaj pasio al "libera amo".

?i krome fami?is en historio pro granda nombro (?.23) de ?iaj amatoj kaj favoratoj. Kvankam tio ?i ne estis eksterordinara surfone de tiama tutmonda mal?asto.

Subita morto [ redakti | redakti fonton ]

Frumatene de la 15-a de novembro 1796 Katerina la 2-a elliti?is kiel kutime kaj okupi?is pri la rutinaj aferoj. La? ?ia ordono la sekretario lasis ?in kaj atendis en la akceptejo. Tamen longa silento de la imperiestrino maltrankviligis lin kaj ceterajn oficirojn. Ili komencis voki kaj ?erci ?in. ?i estis en la necesejo kun videblaj simptomoj de terura apopleksio . La malsanulino svenis kaj mortis la 17-an de novembro 1796 .

Imperiestrino de Rusio Katerina la 2-a estis entombigita en la familian kripton de la Romanov dinastio ? katedralon de sanktaj Petro kaj Pa?lo en Sankt-Peterburgo .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]