La
Kapitulaco de Imperia Japanio
estis radielsendite anoncita la 15an de a?gusto kaj formale subskribita la 2an de septembro,
1945
, tiel finigante komplete la bataladon de la
Dua Mondmilito
.
Fine de julio 1945, la
Imperijapana ?iparmeo
estis jam malkapabla fari gravajn operacojn kaj la invado de Japanio fare de la
Aliancanoj
estis tuj venonta. Kune kun la
Brita Imperio
kaj
?inio
,
Usono
alvokis al senkondi?a kapitulaco de la Japanaj armitaj fortoj en la
Pocdama Deklaro
de la 26a de julio, 1945 ? la alternativo estus "tuja kaj totala detruado". Kvankam publike oni asertis intencon luktadi ?is la plej akra fino, la estroj de Japanio (nome Suprema Konsilantaro por la Militkonduko, konata anka? kiel la "Ses Granduloj") estis private farataj petoj al la ankora? ne?trala
Sovetunio
por peri pacon la? terminoj plej favoraj al
Japanio
. Dume, la Sovetoj estis preparantaj atakon kontra? la Japaniaj fortoj en
Man?urio
kaj
Koreio
(aldone al
Suda Sa?aleno
kaj
Kurila Insularo
) plenume de promesoj kiujn ili estis farante sekrete al Usono kaj al
Unui?inta Re?lando
en la
Teherana
kaj la
Jalta Konferencoj
.
La 6an de a?gusto, 1945, je la surloka tempo 8:15, Usono
eksplodigis
atombombon
super la japana urbo
Hiro?imo
. Dekses horojn poste, la
Usona Prezidento
Harry S. Truman
alvokis denove al Japana kapitulaco, avertante ilin "atendi ruinigan pluvon el la aero, kiel neniam estis vidita sur tiu tero." Poste en la vespero de la 8a de a?gusto, 1945, la? la interkonsentoj de la
Jalta Konferenco
, sed kontra? la Sovet?Japan Pakto por Ne?traleco, Sovetunio deklaris militon al Japanio, kaj tuj post noktomezo de la 9a de a?gusto, 1945,
Sovetunio invadis
la imperiajapanan
pupo?taton
Man?urion
. Poste samtage, Usono
faligis duan atombombon
, tiam sur la japana urbo
Nagasaki
. Post tiuj okazinta?oj, la
imperiestro Hirohito
intervenis kaj ordonis la Supreman Konsilantaron por la Militkonduko akcepti la terminojn kiujn la
Aliancanoj
postulis en la
Pocdama Deklaro
por la finigo de la milito. Post kelkaj tagoj de interkulisaj negocadoj kaj malsukcesa
pu?o
, la imperiestro Hirohito elsendis radidiskurson al la tuta Imperio la 15an de a?gusto. Per tiu, li komunikis la 玉音放送 a? Gyokuon-h?s?, nome la Kapitulaco de Japanio al la Aliancanoj.
La 28an de a?gusto, startis la
Okupacio de Japanio
estrite de la
Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj
. La kapitulaca ceremonio okazis la 2an de septembro, sur la usona milit?ipo
Missouri
, je kiu oficialuloj el la
Japana registaro
subskribis la
Japanan Dokumenton de Kapitulaco
, tiele finigante la militagadon. Aliancanaj civiluloj kaj
militistoj
celebris la Venkan Tagon, nome fino de la milito; tamen, izolataj soldatoj el la Japanaj foraj fortoj tra la tuta Azi-Pacifika Fronto malakceptis, malkonis a? ignoris kapitulacon dum monatoj kaj e? jaroj, kelkaj el tiuj e? ?is la 1970-aj jaroj, ekzemple en malgrandaj apartaj insuloj. La rolo de la atombombado en la Japania senkondi?a kapitulaco, kaj la etiko de la du atakoj, estas ankora? debatita. La stato milita formale finis kiam ekvalidi?is la
Packontrakto de San-Francisko
la 28an de aprilo, 1952. Kvar pliaj jaroj pasis anta? Japanio kaj Sovetunio subskribis la Sovet?Japanan Deklaron de 1956, kiu same formale metis finon al la teoria militstato.