El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantono
(
?ine
廣州
[k?onco?]
a?skulti
) estas la ?efurbo de la provinco
G?angdongo (Kantonio)
, grava havenurbo kaj anka? universitata urbo.
La urbo situas en la suda parto de la provinco kaj ?e la norda fino de la
delto
de la
Perla Rivero
, ?e kies suda fino trovi?as
Makao
kaj
Hongkongo
. La lasta iama brita kolonio trovi?as je 120
km
-oj. La Perla rivero estas navigebla, tial Kantono estas grava havenurbo.
Jam anta?
Kristo
estis tie urbo, e? ?efurbo de
regno
, kiel "Panju". Dum la
mezepoko
estis ?ipaj kontaktoj al Arabio kaj Hindio.
Portugaloj
alvenis en la
16-a jarcento
, komercadis kaj ricevis komercan monopolon en
1511
. Poste alvenis anka?
nederlandanoj
,
hispanoj
, islamanoj kaj aliaj. En la
17-a jarcento
iom post iom
francoj
kaj
angloj
ricevis permeson pri komercado. Post
1842
pro la opia milito la britoj akiris gravajn poziciojn. La francoj setligis en la areo la enklavon
Kuang?u?ano
. Inter
1938
-
1945
la
japana imperia armeo
okupis anka? tiun urbon. Proksimeco de Honkongo kaj
Makao
konstante helpis evoluon de la urbo. En
2010
Kantono gastigis sportistojn pri Tutaziaj Ludoj.
Kantono havas subtropikan klimaton, kiun
musono
influas. La
someroj
estas malsekaj kun altaj
temperaturoj
. La
vintroj
estas mildaj, sekaj kaj sunaj. La musono da?ras inter
aprilo
-
septembro
. Jare pluvas po 1730 mm.
Kantono havas internacian
flughavenon
,
stacidomon
. Ekde
1997
metroo
transportas la
pasa?erojn
. En la
haveno
anka?
pramoj
trafikas.
En Kantono naski?is kaj aktivis
Won Kenn
kaj
SIFO
.
- Fukuoka
,
Japanio
- Los-An?eleso
,
Usono
- Manilo
,
Filipinoj
- Vancouver
,
Kanado
- Sidnejo
,
A?stralio
- Bari
,
Italio
- Lyon
,
Francio
- Frankfurt am Main
,
Germanio
- Auckland
,
Nov-Zelando
- Gwangju
,
Sud-Koreio
- Linkoping
,
Svedio
- Durban
,
Sud-Afriko
- Bristol
,
Britio
- Jekaterinburgo
,
Rusio
- Arequipa
,
Peruo
- Surabajo
,
Indonezio
- Vilno
,
Litovio
- Birmingham
, Britio
- Hambantota
,
Srilanko
- Recife
,
Brazilo
- Tampere
,
Finnlando
- Bankoko
,
Tajlando
Estas konata ?ina dira?o:
Naskita en
Suzhou
, vivas en
Hangzhou
, man?as en Kantono, mortas en
Lju?ou
.
Kantono estas konata pri la kuirarto, tio estas solvo pri man?as en Kantono.