El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joao de BARROS
(Portugallingva prononco: [?u???w? d? ?ba?u?]) (1496 ? 20a de oktobro 1570), nomita la
portugala
Livio
, estis unu el la unuaj grandaj
historiistoj
de
Portugalio
, fama ?efe pro sia verko
Decadas da Asia
("Jardekoj de Azio"), nome historio de la portugaloj en
Hindio
,
Azio
kaj sudorienta
Afriko
.
Edukita en la palaco de
Manuelo la 1-a de Portugalio
, li komponis, estante nur 20-jara?a, kavalerian romanon, nome
Kroniko de la imperiestro Klarimundo
, por kio oni diris, ke li ricevis helpon de la Princo Johano (poste re?o
Johano la 3-a
).
Ascendinte al trono, Johano la 3-a premiis Barros per la kapitaneco de la fortika?o de Sankta Georgo de Elmina (nuna
Ganao
), kien li venis en 1524.
[1]
En 1525, li akiris la postenon de trezoristo de la Hindia Domo, kion li tenis ?is 1528.
Por eviti eksplodon de
bubona pesto
en 1530 Barros transloki?is el Lisbono al sia kampara domo apud
Pombal
, kie li finigis moralan dialogon, nome
Rho pica Pneuma
, kiu estis aprezita de la humanista sa?ulo
Juan Luis Vives
. Reveninta al Lisbono en 1532 la re?o nomumis Barros
komisionero
de la "Casa da India e da Mina" ? posteno de granda respondeco kaj gravo en epoko en kiu Lisbono estis la e?ropa centro por la komerco al Oriento. Barros montri?is kapabla administranto, per granda industriivo kaj honesteco, rare en tiu epoko kaj en tiaj postenoj, kun la rezulto ke li ne ri?i?is kompare al siaj anta?antoj, kiuj ege ri?egi?is.
En 1539 li suferegis grandan perdon de tuta floto al Brazilo kaj morton de multaj ekspediciantoj. En tiu epoko li pluigis sian
Decadas da Asia
, publikigis portugalan
gramatikon
[2]
kaj pliajn moralajn dialogojn. Li rakontis agadojn de navigistoj kaj kapitanoj. Jam ekde la titolo "Jardekoj" videblas la influo de
Tito Livio
, kaj anka? en la stila kaj frazeologia zorgado kaj la rakonta tekniko. Lia gramatiko estis paralela laboro al tiu farita tiam por nobeligi aliajn latinidajn lingvojn (
Bocaccio
,
Nebrija
, ktp.).
- (1520)
Chronica do Emperador Clarimundo, donde os Reys de Portugal descendem, tirada da linguagem ungara em a nossa portugueza.
. Coimbra: Joao da Barreira.
- (1532)
Rhopica Pneuma, ou mercadoria espiritual
. Lisbono
- (1539)
Cartinha para aprender a ler
, Lisbono: L. Rodrigues.
- (1540)
Grammatica da lingua portuguesa
, Lisbono: L. Rodrigues.
- (1540)
Dialogo da viciosa vergonha
, Lisbono: L. Rodrigues.
- (1540)
Dialogo de preceitos moraes com pratica delles em modo de jogo
. Lisbono: L. Rodrigues.
- (1552)
Primeira Decada da Asia, dos feitos que os Portugueses fizeram no descobrimento dos mares e terras do Oriente
, Lisbono: Germao Galherde
- (1553)
Segunda Decada da Asia &c.
Lisbono: Germao Galherde
- (1777?78)
Da Asia de Joao de Barros e Diogo do Couto, dos feitos que os portugueses fizeram no descobrimento dos mares e terras do Oriente
, Lisbono: Regia Officina Typografica.
rete (pdf)
- ↑
Wilks, Ivor.
Wangara, Akan, and Portuguese in the Fifteenth and Sixteenth Centuries
(1997). Bakewell, Peter (eld.). Mines of Silver and Gold in the Americas. Aldershot: Variorum, Ashgate Publishing Limited. p. 26.
- ↑
Joao de Barros,
GRAMMATICA DA Lingua Portuguesa com os mandamentos da Santa Madre Igreja
. (1530)