- ?i tiu artikolo temas pri la insulo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu
Irlando (apartigilo)
.
Irlando
(
irlande
Eire
, [EE-re];
angle
Ireland
, [AJ-a-land]) estas unu de la
insuloj
el la
Insularo de la Norda Atlantiko
, kiu trovi?as okcidente de
Britio
, de kiu la
Irlanda Maro
apartigas ?in. Kromnomita la ≪
smeralda
insulo≫, ?i enhavas la provincojn de
Ulstero
,
Lenstero
,
Munstero
kaj
Kona?to
. La insulo etendi?as sur 84 421
km²
, pro tio ?i estas
la 20a plej granda insulo en la mondo
. kaj enhavas la
Respublikon Irlando
(70 273
km²
; ?i okupas la sudan, centran kaj nordokcidentan flankojn de la insulo) kaj
Nord-Irlandon
(13 843
km²
; ?i okupas la nordorientan flankon kaj estas parto de la
Unuigita Re?lando
).
La
angla
nomo estas
Ireland,
la
irlanda
nomo
Eire
(
malnovirlande
Eriu
). La
kimra
nomo estas
Iwerddon
.
[1]
Oni supozas ke la nomo
Eire
venis de
prakelta
vorto
*Φ?werjon-
kiu signifas ?fekund lando“.
La klasika
latina
nomo estis
Hibernia
, pli maljuna formo
Ivernia
( latinigita formo de la
grekanomo
?
Ierne
,kiu venis de la atika geografo
Claudius Ptolemeo
. La ebla praformo estas
*?wenj?
. Kome la romianoj nomas la regionon en la nordoriento de Irlando kaj e? la tutan insulon
Scotia
. Tiu ?i nomotransiris en la Mezepoko al la nordo de
Grandbritio
kaj estas ekde tiam la nomo de la hodia?a
Skotlando
. Krome ekzistis la nomo
Britannia minor
, do Malgrandbritioch (vidu la karton de
Didier Robert de Vaugondy
el 1750). Hodia? Irlando nomi?as la ?Verda Insulo“.
La centro de Irlando estas malalta, je ?. 60-120 metroj super la marnivelo; montetojn oni norme trovas ?irka? la marbordo, krom kelkaj pintoj plialtaj ol 1.000 metroj - la plej alta estas
Corran Tuathail
(
Carrantuohill
) (1.040m), ero de la montaro
Macgillicuddy's Reeks
en la graflando de Kerry. La tuta okcidenta marbordo estas komplika alterno de golfetoj kaj estuaroj. Multaj el la riveroj fluas malrapide per la centra malaltejo, kaj poste ili traas fjordecajn valojn ?is la maro. La Shannon precipe falas tra 30 metroj dum siaj finaj 26 kilometroj super
Limeriko
; ?i estas uzata por hidroelektre generi
elektron
.
La malaltejaj ?limejoj, kiuj kovras partojn de centra Irlando, intermiksi?as kun fertilaj kalk?tonaj kamparoj kie lakto-farmado estas la ?efa okupo. ?ar egaj provizoj de ter-
karbo
mankas al Irlando, la ?limejoj estas gravaj fontoj de
brula?o
, kiel
torfo
.
La klimato estas milda, malseketa kaj ?an?ema. La jara pluvkalkulo sur la malaltejoj varias de 76 cm oriente ?is 203 cm okcidente, sed la akvofalo estas multe pli ega en la montetoj.
Insulo Akla
a?
Acaill
estas la plej granda insulo de
Irlando
, escepte de la ?efa insulo. Sur la insulo Acaill vivas 2569 homoj (stato: 2011).
Vidu sub "Eksteraj ligiloj"
Irlando estas lando kies religio (
katolike
en
Respubliko de Irlando
),
protestanta
en
Nord-Irlando
estas tre grava. Efektive, ?is
1997
,
divorco
estis kontra?le?a en la Respubliko kaj la debato pri
aborto
restas vigla. Sed hodia?
samseksemo
kaj kontra?koncipeco estas ?enerale akceptita.
- Lo?antaro
: 5 700 000
- Lo?denso
: 56,4
Listo de urboj la? lo?antoj en Respubliko Irlando kaj Nord-Irlando.
En la fruaj jaroj de Esperanto, Irlando donis al la movado kelkajn el la plej spertaj pioniroj:
James Charles O'Connor
kaj
Richard H. Geoghegan
. Inter la unuaj Esperantistoj de la lando estis M. Fournier,
F. R. A. McCormick
kaj J. Douglas. La unua Esperanto-Societo estis fondita en
1903
en
Dublino
. En 1907 estis organizita
Irlanda Esperantista Asocio
, reorganizita en 1925 per McCormick kaj
R. J. P. Mortished
. Anta?milite laboris kontentige la E Sekcio de la Societo de Modernaj Lingvoj en Dublin. Dum la milito kaj la "maltrankvilaj tempoj" la movado ne progresis, sed poste denove oni komencis klasojn. De 1925 ?is 1930 IEA progresis, aran?is klasojn, kunvenojn kaj prelegojn, propagandis en ?iuj rondoj kaj eldonis gazeteton
Irlanda Esperantisto
. En 1928 Macaulay fondis la
Ligon de Katolikaj Esperantistoj
. Dum la lastaj jaroj la movado dormetas, sed estas multaj Esperantistoj en diversaj rondoj, kiuj kunvenas de tempo al tempo. Dum 1932 ne estis oficialaj klasoj.
La milito en Europo fini?is la dek unuan de majo 1945. Ne ?io haltis dum la militjaroj. Kvankam kontaktoj kun eksterlandanoj estis malmultaj, estis multaj kontaktoj inter irlandaj esprantistoj. Ili ofte kunvenis kaj ofte skribis unu al la alia. Ili faris planojn por la postmilita tempo.
En Ballina, Co.Mayo, lo?is nova juna esperantisto, Liam O Cuirc, kiu fondis lokan klubon kaj multe propagandis. Tiu klubo certe estis la plej okcidenta en Europo, frontante al la Granda Atlanta Oceano.
Liam fari?is delegito de la Internacia Esperanto-Ligo (poste UEA) kaj post kelkaj jaroj li estis Sekretario de la Irlanda Esperanto-Asocio. Tio ne estis bona aran?o, ke la sekretario estis en Ballina kaj la ceteraj estraranoj en Dublino. Malgra? tio, oni faris multe da propagando kaj retenis kontaktojn kun la multaj esperantistoj en la insulo.
Hejme, grupo da entuziasmaj esprantistoj refondis la Dublinan Esperanto-Klubon ?e 31 North Frederick Street Ili kunvenis ?iunsemajnon kaj havis viglan sekretarion, P. J. O'Reilly. En 1952 Liam O Cuirc revenis al Dublino el Ballina, ali?is al la klubo kaj estis elektita vic-sekretario. La Prezidanto estis S-ro Neary.
La Kongreso tiujare estis efektive kunkongreso de la Brita kaj Irlanda Esperanto-Asocioj, kaj estis la cerbido de du homoj, Jeremy Addis kaj Pat O'Reilly. La Kongreso brile sukcesis. ?eestis 200 esperantistoj.
Post la Kongreso oni ripozis ?e la remiloj ?is 1970, kiam oni reorganizis la Irlandan Esperanto-Asocion kaj renomis ?in La Esperanto-Asocio de Irlando. Oni petis kaj ricevis ali?on al UEA. La? ?ia unua Nova?letero en februaro 1971 la Sekretario estis P. J. O'Reilly, la Kasisto Christopher Fettes, kaj la Redaktoro de la nova?letero Jeremy Addis. Pliposte Christopher Fettes fari?is Prezidanto de la Asocio kaj Joy Davies estis Sekretario kaj Kasisto.
La Asocio organizas Jarkunvenon ?iujare; aran?as klasojn; traktas senpagan korespondan kurson; eldonas gazeton; renkontas vizitantajn alilandajn esperantistojn ktp. La Dublina Kafeja Klubo kunvenis ?iun semajnon sed diversloke. Gvidas ?in nuntempe Lorcan Mac Meanmain.