한국   대만   중국   일본 
Ingmar Bergman - Vikipedio Saltu al enhavo

Ingmar Bergman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ingmar Bergman
Ingmar Bergman dum filmado de Sovaĝaj fragoj, 1957
Ingmar Bergman dum filmado de Sova?aj fragoj , 1957
Persona informo
Ernst Ingmar Bergman
Naskonomo Ernst Ingmar Bergman
Naski?o 14-an de julio 1918 ( 1918-07-14 )
en paro?o de la katedralo de Upsalo
Morto 30-an de julio 2007 ( 2007-07-30 ) (89-jara?a)
en Faro parish
Tombo Faro begravningsplats (en) Traduki 57° 54′ 59″ Nordo 19° 07′ 58″ Oriento  /  57.916411 °N, 19.13285 °O  / 57.916411; 19.13285 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio agnostikismo vd
Lingvoj germana ? sveda vd
?tataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Stokholmo - arto , literaturscienco (1937–)
Palmgrenska samskolan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ingmar Bergman
Familio
Patro Erik Bergman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Karin Bergman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Margareta Bergman (en) Traduki kaj Dag Bergman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ingrid von Rosen (en) Traduki (1971–1995)
Kabi Laretei (en) Traduki (1959–1969)
Gun Bergman (en) Traduki (1951–1959)
Ellen Bergman (en) Traduki (1945–1950)
Else Fisher (en) Traduki (1943–1945) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Harriet Andersson
Liv Ullmann Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Lena Bergman (en) Traduki
  ( Else Fisher (en) Traduki)
Mats Bergman (en) Traduki
  ( Ellen Bergman (en) Traduki)
Maria von Rosen (en) Traduki
  ( Ingrid von Rosen (en) Traduki)
Daniel Bergman (en) Traduki
  ( Kabi Laretei (en) Traduki)
Anna Bergman (en) Traduki
  ( Ellen Bergman (en) Traduki)
Eva Bergman (en) Traduki
  ( Ellen Bergman (en) Traduki)
Jan Bergman (en) Traduki
  ( Ellen Bergman (en) Traduki)
Linn Ullmann (en) Traduki
  ( Liv Ullmann ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmre?isoro
filmproduktoro
a?tobiografo
kinisto
aktoro
scenaristo
dramaturgo
teatra re?isoro
re?isoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Teatra arto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Svedio vd
Aktiva dum 1944? vd
Verkado
Verkoj La sepa sigelo  ?
Persona  ?
Fanny kaj Alexander  ?
A?tunsonato vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Ernst Ingmar BERGMAN [ i ng mar berj man ] (naski?is la 14-an de julio   1918 en Uppsala , mortis la 30-an de julio   2007 en Faro ) estis sveda re?isoro , produktoro kaj scenaristo por filmoj , teatra?oj , televido kaj radio .

Juna Ingmar Bergman.
Ingmar Bergman (1966).jpg
Ingmar Bergman (1966)

Li estas agnoskita kiel unu el la plej bonkvalitaj kaj influaj kinistoj el ?iuj tempoj, [1] [2] [3] [4] kaj estas fama ?efe pro filmoj kiaj La sepa sigelo (1957), Sova?aj fragoj (1957), Persona (1966), Flustroj kaj krioj (1972), kaj Fanny kaj Alexander (1982).

Bergman re?isoris ?irka? ses dek filmojn kaj dokumentajn filmojn por kineja publikigo kaj por televido, plej el kiuj estis same verkitaj de li mem. Li re?isoris anka? ?irka? 170 teatra?ojn. El 1953, li formis povegajn kreivajn partnerecon kun sia plen-tempa direktoro de fotografio Sven Nykvist . Inter sia kompanio de aktoroj estis Harriet Andersson kaj Bibi Andersson , Liv Ullmann , Gunnar Bjornstrand , Erland Josephson , Ingrid Thulin kaj Max von Sydow . Plej el liaj filmoj estis filmitaj en Svedio, kaj nombraj filmoj el Sasom i en spegel (Kiel spegule, 1961) anta?en estis filmitaj en la insulo de Faro . Liaj verkoj ofte temas pri morto, malsano, fido, perfido, vaku-sento kaj frenezeco.

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Infana?o [ redakti | redakti fonton ]

Ingmar Bergman naski?is en Uppsala kiel filo de luterana pastro Erik Bergman, kiu poste i?is kapelano de la Re?o de Svedio, kaj Karin Akerblom, filino de stokholma familio el deveno de Valonoj . [5] [6] Li pasigis la plej grandan parton de sia juna?o en diversaj lokoj, fine en Stokholmo , tie kie lia patro laboris kiel pastro. La? propra deklaro li estis edukita la? la luteranaj konceptoj "peko, konfeso, puno, pardono kaj graco" . Tiuj temoj aperas anka? en liaj filmoj. Interese, la patrineco de Karin Akerblom estas pridubata; la? iuj li estis filo de iu Hedvig Sjoberg kaj estis ?an?ita anstata? mortnaskita ido de Karin [7] .

Li kreski?is kun siaj pli a?a frato Dag kaj fratino Margareta ?irka?ita de religia bildaro kaj diskutado. Lia patro estis konservativa paro?estro kun striktaj ideoj de patreco. Ingmar estis enfermita en malhelaj ?ambretoj pro "malobservoj", kiel pisi ?e lito.

Lia patro komencis sian pastran oficadon en la malsanulejo de Upsalo, poste estis paro?estro de la pre?ejo Hedvig-Eleonora en Stokholmo kaj fine vikario de la re?a kortego. Kvankam li estis elstara oratoro, li havis eksciti?eman temperamenton, kiel Bergman mencias en sia biografio: "Ni ne rajtis fajfi, ni ne rajtis promeni kun la manoj en la po?oj. Subite li decidis ekzameni nin pri iu leciono, kaj kiu stumblis, estis punita. Li tre suferis pro sia ege delikata a?dosenso. Fortaj bruoj ekscitis lin" [8] . Erik donis al sia filo severan edukon, kies spuroj troveblas en ties filmoj. Lia patrino "havis ekscesan labor?ar?on, estis nerve stre?ita, malbone dormis, uzis fortajn dormigilojn, kiuj havis kromefikojn kiaj maltrankvileco kaj anksio " [9] .

Kvankam edukita en strikta luterana hejmo, Bergman poste asertis ke li perdis sian fidon kiam a?is ok jarojn, kaj tion konstatis dum la farado de Nattvardsgasterna en 1962. [10] Lia intereso en teatro kaj kino ekis tuje: "Na?jara?a, li ?an?is areton de stanaj soldatoj por magia lanterno , hava?o kiu ?an?is la iradon de lia vivo. Post unu jaro, li estis kreinta, ludante per tiu ludilo, privatan mondon en kiu li sentis sin komplete hejme, li asertis. Li komponis sian propran scenejaron, marionetojn, kaj lumefektojn kaj faris pupajn produkta?ojn por teatra?oj de Strindberg en kiuj li parolis ?iujn partojn." [11] [12]

Bergman ?eestis en la lernejo Palmgren kiel adoleskanto. Liaj lernejaj jaroj estis malfeli?aj, [13] kaj li rememoris ilin malfavore en postaj jaroj. En letero de 1944 pri la filmo Hets (konata kiel ?tormo a? Frenezeco ), kiu starigis polemikon pri la stato de la svedaj altlernejoj (kaj kiun Bergman estis verkinta), [14] la direktoro de la lernejo nome Henning Hakanson verkis, inter aliaj a?oj, ke Bergman estis estinta "problemiga infano". [15] Bergman verkis en respondo ke li ege mal?atis la emfazon al hejmlaboro kaj ekzamenado de sia formala lernado.

Juna?o [ redakti | redakti fonton ]

En 1934, 16jara?a, li estis sendita al Germanio pasigi la somerajn feriojn ?e familiaj amikoj. Li ?eestis en Nazi manifestacio en Weimar kie li vidis Adolf Hitler . [16] Li poste verkis en Laterna Magica (La magia lanterno) pri la vizito al Germanio, priskribante kiel la germana familio surmetis portreton de Hitlero sur la muro ?e lia lito, kaj ke "dum multaj jaroj, mi estis ?e la flanko de Hitlero, ?armita de liaj sukcesoj kaj trista pro liaj malvenkoj". [17] Bergman komentis ke "Hitlero estis nekredeble karisma. Li elektrigis la homamason. ... La Naziismo kiun mi estis vidinta ?ajnis amuza kaj juneca". [18] Bergman faris du kvin-monatan temperojn en Svedio de deviga militservo . [19]

En 1936 Bergman kverelis kun la patro pro iu amafero, foriris de la gepatroj kaj ekvivis sola. De 1937 ?is 1940 li studis arton, literaturon kaj teatran sciencon en la Stokholma Universitata Kolegio (kiu poste i?os Universitato de Stokholmo ) kaj samtempe jam laboris kiel re?isoro en diversaj amatoraj teatra?oj. [20] Li ne gradi?is, verkis nombrajn teatra?ojn kaj operon . En 1940 li i?is asista direktisto de la "Re?a Opera Teatro", sen salajro. Unu el la dancistinoj subtenis lin, ?is li ricevis la postenon de sufloristo je tridek kronoj ?iuvespere. Pro tiu ekonomia sekureco li povis dedi?i sin al verkado. En 1942, li ricevis oportunon re?isori unu el siaj scenaroj , nome La morto de Kaspar . La teatra?o estis vidita de membroj de la kompanio Svensk Filmindustri , kiu poste proponis al Bergman postenon por labori en scenaroj. Li edzi?is kun Else Fisher en 1943.

Internacia sukceso [ redakti | redakti fonton ]

La kinkariero de Bergman startis en 1941 per sia laboro reverkante scenarojn, sed lia unua ?efa atingo okazis en 1944 kiam li verkis sian unuan propran scenaron ( Hets ) por ?tormo (a? Frenezo ), filmo re?isorita de Alf Sjoberg. Kun sia verkado de la scenaro, li estis anka? nomumita asista direktoro de la filmo. En sia dua membiografia libro, Images: My Life in Film , Bergman priskribas la filmadon de la ekstera?oj kiel sia faktul filmore?isora premiero. [21] Tiu filmo starigis polemikon pri la sveda formala edukado. Kiam Henning Hakanson (la estro de la altlernejo kie Bergman studis) verkis leteron post la publikigo de la filmo, Bergman, la? la fakulo Frank Gado, reagis per respondo kiu aludis al la aserto de Hakanson ke la studentoj "kiuj ne akceptis arbitran preskribon de valoroj meritis la kruelan neglekton fare de la sistemo". [14] Bergman asertis anka? en tiu letero ke li "malamegis lernejon kiel principo, kiel sistemo kaj kiel institucio. Kaj mi ne deziris definitive kritiki mian propran lernejon, sed ?iujn lernejojn." [22] [23] La internacia sukceso de tiu filmo kondukis al la unua oportuno de Bergman por re?isori. La unua filmo re?isorita de li estis Kris , farita en 1946. Dum la venontaj dek jaroj li verkis kaj re?isoris pli ol dekduo da filmoj, inter kiuj Prizono ( Fangelse ) en 1949, Sega?oj kaj brila?oj ( Gycklarnas afton ) kaj Somero kun Monika ( Sommaren med Monika ), amba? el 1953.

Internacian famon li akiris en 1955, pro la filmo Sommarnattens leende ("rideto de somernokto"), kiun Bergman re?isoris kaj kiu estis prezentita en la 9-a Festivalo de Cannes kaj gajnis premion pro "poezia humuro" kaj estis nomumita por la Ora Palmo . Tiu sukceso donis al Bergman la eblon realigi alian planon: Li deziris filmigi sian unuakta?on "lignopentra?o" (Tramalning) , kiun li verkis en 1954. Lia produktisto, kiu anta?e rifuzis subteni tiun planon, nun konsentis je la kondi?o, ke la realigo da?ru ne pli ol 30 tagojn. Tiel Bergman en 1957 kreis la filmon La sepa sigelo (Det sjunde inseglet) , bazitan sur "lignopentra?o". Tiu filmo gajnis la specialan premion de la ?urio en la 10-a Festivalo de Cannes, kune kun "la kanalo" (Kanał) de Andrzej Wajda . Bergman skribis pri la filmo: "?i estas filmo malsama, kiun mi tre ?atas, ?ar ?i estis farita per malmultege da rimedoj kaj apelacias al viveco kaj amo." [24] .

Ingmar Bergman kaj Victor Sjostrom dum la filmado de Smultronstallet (1957).

Sendube e? pli fama kaj pli grava por la internacia famo de Bergman estis la filmo " Arbara fragejo " (Smultronstallet) , kompletigita en 1958 dum periodo de intensa teatra aktivado de la a?toro. Li tiom enga?i?is pri ?i, ke fine de la registrado necesis lin enhospitaligi pro nerva el?erpi?o. La filmo estas serena meditado pri vivo kaj morto, estis nomumita por la Ora Palmo kaj ricevis Oran Urson de la Festivalo de Berlino , la premion de la kritiko de la Festivalo de Venecio , kaj aliajn premiojn por Bergman kaj por la aktoro Victor Sjostrom .

Bergman balda? resani?is kaj en 1958 kreis la filmon "Proksime al vivo" (Nara livet) kaj en 1959 "la viza?o" (Ansiktet) . "La viza?o" gajnis la specialan premion de la ?urio de la Festivalo de Venecio pro "la plej bona direktado, originaleco poezia kaj stilo". En tiuj jaroj, kiam ekfunkciis la sveda televido , Bergman kreis la kontribua?ojn Venetianskan , Rabies kaj 'Ovader . Bergman plu estis produktiva dum la venontaj du jardekoj. El la komenco de la 1960-aj jaroj , li pasigis multon de sia vivo en la sveda insulo Faro , kie li faris kelkajn filmojn.

Post "la viza?o" Bergman permesis al si tempon de pa?zo, finante sian kunlaboron en la urba teatro de Malmo kaj bremsante sian kinan aktivadon. Anstata?e li enga?i?is pri teatra turneo al Parizo kaj Londono . La 1-an de septembro   1959 li edzi?is la kvaran fojon, kun la pianisto Kabi Laretei. Kun ?i li havis filon Daniel Sebastian, al kiu li kelkajn jarojn poste dedi?is sian filmeton Daniel . Amiko de Bergman, Manne Fant, i?is direktoro de la Svensk Filmindustri (sveda filmindustrio) kaj proponis al li kunlaboron kiel art-konsilisto. En 1960 Bergman eniris sian periodon vere kinematografian, per la filmo "virgulina fonto" (Jungfrukallan) , kiu bazi?as sur sveda balado el la 14-a jarcento kaj gajnis la Akademian Premion .

Ingmar Bergman kun sia long-da?ra fotografisto Sven Nykvist dum la produktorado de Sasom i en spegel (1960).

Komence de la 1960-aj jaroj Bergman re?isoris tri filmojn kiuj esploris la temon de fido kaj dubo en Dio , nome Tra malhela spegulo ( Sasom i en Spegel , 1961), Vintrolumo (Nattvardsgasterna, 1962), kaj La silento ( Tystnaden , 1963). Kritikistoj kreis la ideon ke la komunaj temoj en tiuj tri filmoj faris ilin ia trilogio a? kina triptiko . Bergman dekomence respondis ke li ne planis tiujn tri filmojn kiel trilogio kaj ke li ne povas vidi komunajn temojn en ili, sed poste li ?ajnis adopti tiun ideon. [25] Li faris parodion de Fellini en 1964, ?iuj tiuj virinoj ( For att inte tala om alla dessa kvinnor ). [26]

En 1966, li re?isoris Persona , filmo kiun li mem konsideris unu el siaj plej gravaj verkoj. La tre eksperimenta filmo ricevis kelkajn premiojn, kaj multaj konsideras ?in kiel lia majstroverko. Aliaj elstaraj filmoj de tiu periodo estas La fonto de la virgulino ( Jungfrukallan , 1960), Horo de lupo ( Vargtimmen , 1968), Honto ( Skammen , 1968) kaj Pasio ( En Passion , 1969). Li kaj lia direktoro de fotografio nome Sven Nykvistfaris specialan uzadon de la koloro karmezino por Flustroj kaj krioj (1972), kiu estas inter la plej la?dataj filmoj de Bergman. Li produktis etende anka? por la sveda televido tiam. Du elstaraj verkoj estis Scenoj de geedzoj ( Scener ur ett aktenskap , 1973) kaj La magia fluto ( Trollflojten , 1975).

Akuzoj de imposta fra?do en 1976 [ redakti | redakti fonton ]

La 30an de Januaro 1976, dum trajnado de la verko de August Strindberg nome Dodsdansen (Mortodanco) ?e la Re?a Dramateatro en Stokholmo, li estis arestita de du policanoj kaj akuzita je imposta fra?do . La efiko de tiu afero sur Bergman estis detruiga. Li suferis nervan krizon kiel rezulto de humiligo, kaj estis enhospitaligita pro stato de profunda deprimo.

La esplorado estis fokusita sur transiro en 1970 de 500,000 svedaj kronoj (SEK) inter la sveda kompanio de Bergman nome Cinematograf kaj ties svisa filio nome Persona , nome ento kiu estis uzata ?efe por pago de salajroj por eksterlandaj aktoroj. Bergman dissolvigis Persona en 1974 post ricevi averton de la Sveda Centra Banko kaj post informi pri la enspezon. La 23a de Marto 1976, la speciala akuzisto Anders Nordenadler nuligis la akuzon kontra? Bergman, dirante ke la supozita delikto ne havas juran bazon, dirante ke ?i estus kiel "akuzi kontra? persono kiu estus ?telinta sian propran a?ton, pensante ke ?i estas alies". [27] ?enerala Direktoro Gosta Ekman, estro de la Sveda Interna Impostoservo, defendis la malsukcesan esploradon, dirante ke tiu esplorado temas pri grava jura materialo kaj ke Bergman estu traktita ?uste kiel ajna alia civitano. Li montris beda?ron ke Bergman estis forlasinta la landon, espere ke Bergman estas "pli forta" persono tiam kiam la esplorado estis montrinta ke li ne faris ajnon maljustan. [28]

Kvankam la akuzo estis nuligita, Bergman i?is senkonsola, timante ke li neniam denove re?isoros. Spite plendojn fare de la sveda ?efministro Olof Palme , de altaj publikaj gravuloj, kaj estroj de la kinindustrio, li promesis neniam labori en Svedio denove. Li forfermis sian studion en la insuloj Ferooj , suspendis du anoncitajn filmoprojektojn, kaj iris al mem-decidita ekzilo en Munkeno , Germanio. Harry Schein, direktoro de la Sveda Filminstituto , ?irka?kalkulis la tujan perdon en dek milionoj da svedaj kronoj ( kronor ) kaj en centoj de laborpostenoj perditaj. [29]

Post aresto [ redakti | redakti fonton ]

Dosiero:Fanny and Alexander painting.jpg
Bildo el Fanny och Alexander .

Bergman poste konsideris dum mallonge la eblon labori en Usono; lia venonta filmo, La serpenta ovo (1977) estis german-usona produkta?o kaj lia dua angla-lingva filmo (la unua estis de 1971 nome The Touch ). Tiu estis sekvata de brit-norvega kun-produkta?o ( Hostsonaten , 1978) en kiu stelulis Ingrid Bergman , kaj alia ( Aus dem Leben der Marionetten , 1980) kiu estis brit-germana kun-produkta?o.

Li portempe revenis al sia hejmlando en 1982, por re?isori Fanny kaj Alexander ( Fanny och Alexander ). Bergman asertis ke tiu filmo estus la lasta por li, kaj ke poste li fokusi?os al la re?isorado de teatro. Post tio li verkis kelkajn filmajn scenarojn kaj re?isoris nombrajn televidajn specialajn programojn. Kiel ?e anta?a laboro por televido , kelkaj el tiuj produkta?oj estis poste prezentitaj en teatroj. La lasta tia laboro estis Saraband (2003), nome posta?o al Scener ur ett aktenskap kaj re?isorita de Bergman kiam li estis 84 jarojn a?a.

Kvankam li plue laboris el Munkeno , meze de 1978 Bergman jam estis superinta iom el sia amareco kontra? la registaro de Svedio. En Julio de tiu jaro li vizitis Svedion, kaj celebris sian sesdekan naski?tagon en la Ferooj , kaj parte pluigis sian laboron kiel direktoro ?e la Re?a Drama Teatro. Por honorigi lian revenon, la Sveda Filminstituto lan?is novan Premion Ingmar Bergman por estis atribuita ?iujare al elstareco en filmofarado. [30] Ankora?, li restis en Munkeno ?is 1984. En unu el la lastaj ?efaj intervjuoj kun Bergman, farita en 2005 ?e la Ferooj , Bergman diris ke spite esti aktiva dum la ekzilo, li estis efektive perdinta ok jarojn de sia profesia vivo. [31]

Karierfino [ redakti | redakti fonton ]

Pre?ejo de Faro.

Komence de la 1960-aj jaroj , Bergman estis transloki?inta al Faro , kaj lo?is tie ?is sia morto, escepte de kelkaj jaroj ?irka? 1980 , kiam li lo?is en Germanio pro la konflikto kun la svedaj impostaj a?toritatoj. Li estis geedzi?inta kvinfoje kaj estas patro de na? gefiloj. Li estas bopatro de sveda re?isoro - a?toro Henning Mankell . Li ne parencas al sveda aktorino Ingrid Bergman .

Krom kinore?isorado Bergman anka? surscenigis teatra?ojn: 1944 ? 1946 en la urba teatro de Helsingborg , 1946 ? 1949 en Goteborg , 1952 ? 1959 en Malmo , 1960 ? 1966 en la Re?a drama-teatro en Stockholm . Bergman retiri?is el filmofarado en Decembro 2003.

Li mortis en sia domo sur insulo Faro la 30-an de julio   2007 (samtage kiel la epoka itala kinisto Michelangelo Antonioni ) kaj estis entombigita apud la pre?ejo de Faro. Li suferis kirurgan operacion ?e ripo en Oktobro 2006 kaj same suferis malfacilan rekuperon. Li morti?is dum dormado [32] je a?o de 89; lia korpo estis trovita en sia hejmo. [33]

Kino [ redakti | redakti fonton ]

Max von Sydow aktoris en multaj filmoj de Bergman.

Bergman ?enerale estas agnoskita kiel unu el la grandaj majstroj de moderna kino , kune kun Akira Kurosawa kaj Federico Fellini . Li ofte laboris kun la renomaj aktoroj Liv Ullmann kaj Max von Sydow . Liaj filmoj havas ekzistadisman etoson, ofte temas pri morto , soleco kaj la malfacila?oj en la kunvivado de paroj.

Lia kino-arto influis kinistojn en la tuta mondo ( Woody Allen , David Lynch , Stanley Kubrick , Lars von Trier , Andrej Tarkowski , Chan-wook Park kaj multajn aliajn).

Repertuara kompanio [ redakti | redakti fonton ]

Granda nombro de la internaj scenoj de la filmoj de Bergman estis filmitaj en la studioj Filmstaden norde de Stokholmo.

Bergman disvolvigis personan "repertuaran kompanion" de sveda geaktoraro kiu ripete stelulis en liaj filmoj, formita de Max von Sydow , Bibi Andersson , Harriet Andersson , Erland Josephson , Ingrid Thulin , Gunnel Lindblom , Bengt Ekerot , Anders Ek , kaj Gunnar Bjornstrand , ?iu el kiuj aperis en almena? kvin filmoj de Bergman. La norvega aktorino Liv Ullmann , kiu aperis en na? el la filmoj de Bergman kaj en unu televida filmo ( Saraband ), estis la lasta kiu ali?is al tiu grupo (en la filmo Persona ), kaj finfine i?is la plej forte asocia kun Bergman, kaj arte kaj persone. Ili kunhavis filinon, nome Linn Ullmann (naski?inta en 1966).

Bergman eklaboris kun Sven Nykvist, sia direktoro de fotografio , en 1953. Amba? disvolvigis kaj pluhavis laboran rilaton de sufi?a forto kiu permesis al Bergman ne okupi?i pri la kompono de filma?o ?is la tago anta? la filmado. Matene de la filmado, li nur dum mallonge parolis kun Nykvist pri la maniero kaj kompono kiun li deziris, kaj poste lasis Nykvist labori, evitante interrompon a? komenton ?is la studado post-produktada de la laboro de la venonta tago.

Listo de filmoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Hets (Persekuto) (1944) - nur manuskripto; re?isoris Alf Sjoberg
  • Kris (Krizo) (1946)
  • Det regnar pa var karlek (Pluvas sur nia amo) (1946)
  • Skepp till Indialand (?ipo al Hindlando) (1947)
  • Musik i morker (Muziko en mallumo) (1948)
  • Torst (Soifo) (1949)
  • Till gladje (?ojige) (1950)
  • Sant hander inte har (Tia?oj ne okazas ?i tie) (1950)
  • Sommarlek (Somerludo) (1951)
  • Kvinnors vantan (Atendado de virinoj) (1952)
  • Sommaren med Monika (La somero kun Monika) (1953)
  • En lektion i karlek (Lekcio pri amo) (1954)
  • Sommarnattens leende (La rideto de la somera nokto) (1955)
  • Det sjunde inseglet ( La sepa sigelo ) (1957)
  • Smultronstallet ( Loko de sova?aj fragoj ) (1957)
  • Nara livet (Proksime al la vivo) (1958)
  • Ansiktet (La viza?o) (1958)
  • Jungfrukallan (La fonto de la virgulino) (1960)
  • Tystnaden (La silento) (1963)
  • For att inte tala om alla dessa kvinnor (Por ne paroli pri ?iuj tiuj virinoj) (1964)
  • Persona (1966)
  • Vargtimmen (La lupa horo) (1968)
  • Skammen (La honto) (1968)
  • Riten (La rito) (1969)
  • Viskningar och rop ( Flustroj kaj krioj ) (1972)
  • Scener ur ett aktenskap (Scenoj el geedza vivo) (1973)
  • Ansikte mot ansikte (Viza?alviza?e) (1976)
  • Fanny och Alexander ( Fanjo kaj Aleksandro ) (1982)

Premioj [ redakti | redakti fonton ]

Ingmar Bergman ricevis entute 58 kinopremiojn, jen la plej distingaj:

En la kategorio Plej bona ne-usona filmo jenaj Bergman-filmoj ricevis Oskaron :

  • 1961: Jungfrukallan (Fonto de virgoj)
  • 1962: Sasom i en spegel (Kiel en spegulo)
  • 1984: Fanny och Alexander (Fani kaj Aleksandro)

Cita?o [ redakti | redakti fonton ]

Bergman mem priskribas sian personon jene:

Citaĵo
?  La vero estas, ke mi ?iam vivas en mia infaneco, trakuras lo?ejojn en duonlumo, promenas tra la kvietaj stratoj de Upsalo kaj haltas anta? la somerdomo por a?skulti la enorman du-trunkan betulon; mi movi?as je rapido ebriiga kaj ?iam lo?as en mia revo; de tempo al tempo mi faras viziteton al la realo. 
—  Ingmar Bergman, La magia lanterno ( svede Laterna Magica , a?tobiografio), 1987

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Rothstein, Mervyn, " Ingmar Bergman, Famed Director, Dies at 89 ", New York Times , 30a de Julio 2007. Kontrolita 31a de Julio 2007.
  2. Rothstein, Mervyn, " Ingmar Bergman, Master Filmmaker, Dies at 89 ", 2007-07-30.
  3. Tuohy, Andy. (2015-09-03) A-Z Great Film Directors  ( angle ). Octopus. ISBN 9781844038558 .
  4. Gallagher, John. (1989-01-01) Film Directors on Directing  ( angle ). ABC-CLIO. ISBN 9780275932725 .
  5. Gado 1986, p. 374.
  6. En libro publikigita en 2011, la nevino de Bergman nome Veronica Ralston sugestis ke la re?isoro ne estis la sama persono naskita al Erik kaj Karin Bergman en Julio 1918. La teorio de Ralston estis ke tiu infano estus mortinta kaj anstata?ita per alia infano ?ajne naski?inta al Erik Bergman en ekstergeedza rilato. (Vidu Who was the mother of Ingmar Bergman? Dagens Nyheter, 26a de Majo 2011, alirita la 28an de Majo 2011.) La pruvaro pere de DNA estis malfortigita kiam la laboratorio konsultita de Ralston klarigis ke estis ebla elpreni DNA nur el unu du resta?oj metitaj en testado, kaj ?ar la infano supozeble anstata?ata per la ?us naskita infano de Karin Bergman estis poste identigita kiel elmigrinta al Usono en 1923 kun siaj adoptaj gepatroj kaj vivis tie ?is sia morto en 1982 (Clas Barkman, "Nya turer i mysteriet kring Bergman", Dagens Nyheter, 4a de Junio 2011, alirita la 8an de Junio 2011).
  7. New facts in the mystery of Ingmar Bergman (2011-06-05). Arkivita el la originalo je 2013-06-17. Alirita 2012-12-10.
  8. (1987) Lanterna magica . Garzanti. , pa?o 125 (itala traduko)
  9. citita loko . , pa?o 125
  10. Kalin, Jesse (2003). The Films of Ingmar Bergman. p. 193.
  11. Rothstein, Mervyn (31a de Julio 2007). "Ingmar Bergman, Master Filmmaker, Dies at 89". The New York Times.
  12. Por etenda studado de la profunda influo kiun la verkaro de August Strindberg faris sur la vivo kaj kariero de Bergman, vidu: Ottiliana Rolandsson, Pure Artistry: Ingmar Bergman, the Face as Portal and the Performance of the Soul, Ph.D. dissertation, University of California, Santa Barbara , 2010, ?efe la ?apitro 3, "Bergman, Strindberg and the Territories of Imagination".
  13. Steene 2005, p. 33.
  14. 14,0 14,1 Gado 1986, p. 59.
  15. Macnab, Geoffrey (2009). Ingmar Bergman: The Life and Films of the Last Great European Director. I.B. Tauris. ISBN 0857713574 . [1] Alirita la 27an de marto 2018.
  16. Vermilye, Jerry (2001). Ingmar Bergman: His Life and Films. p. 6.; vidu anka? la membiografion de Bergman, Laterna Magica.
  17. Ingmar Bergman, The Magic Lantern (trad. el sveda: Laterna Magica), Chicago: University of Chicago Press, 2007; ISBN 978-0-226-04382-1 .
  18. "Bergman admits Nazi past". BBC News . 7a de Septembro 1999. [2] Alirita la 27an de Marto 2018.
  19. Peter Ohlin. (2009.) "Bergman's Nazi Past", Scandinavian Studies, 81(4):437-74.
  20. Vermilye, Jerry (2001). Ingmar Bergman: His Life and Films. p. 6.
  21. Ingmar Bergman, Images : my life in film (tradukita el la sveda fare de Marianne Ruuth), London: Bloomsbury, 1994. ISBN 0-7475-1670-7 .
  22. Bergman, Ingmar. en Aftonbladet (9a de Oktobro 1944) (tradukita el sveda)
  23. Fristoe, Roger. "Torment (1944)". Turner Classic Movies, Inc. [3] Alirita la 27an de Marto, 2018.
  24. citita loko . , pa?o 246
  25. Asertita en serio de intervjuoj de Marie Nyrerod (kies unua parto nomi?is Bergman och filmen) elsendita de Sveda Televido en Pasko 2004.
  26. Theall, Donald F. (1995). Beyond the Word: reconstructing sense in the Joyce era of technology, culture, and communication. Alirita la 27an de Marto 2018. p. 35.
  27. Atal mot Bergman laggs ned [Nuligita akuzo kontra? Bergman]. Informo (en sveda). Sveriges Television. 23a de Marto 1976. Arkivita el la originalo (News report) en 21a de Novembro 2011. [4] Alirita la 15an de Aprilo 2018.
  28. Generaldirektor om Bergmans flykt [?enerala Direktoro pri la fu?o de Bergman]. Informo (en sveda). Sveriges Television. 22a de Aprilo 1976. Arkivita el la originalo (News report) la 4an de Septembro 2011. [5] Alirita la 15an de Aprilo 2018.
  29. Harry Schein om Bergmans flykt [Harry Schein pri la fu?o de Bergman]. Informo (en sveda). Sveriges Television. 22a de Aprilo 1976. Arkivita el la originalo (News report) la 20an de Novembro 2011.
  30. Ephraim Katz, The Film Encyclopedia , New York: HarperCollins, 5a eld., 1998.
  31. Ingmar Bergman: Samtal pa Faro [Ingmar Bergman: Talks on Faro] (en sveda), Sveriges Radio, 28a de Marto 2005
  32. "Bergman buried in quiet ceremony". BBC News. Londono. 18a de A?gusto 2007. [6] Alirita la 15an de Aprilo 2018.
  33. "Film Great Ingmar Bergman Dies at 89". 30a de Julio 2007. [www.wtopnews.com/index.php?nid=114&sid=1204057] Alirita la 15an de Aprilo 2018.

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Bergman on Bergman: Interviews with Ingmar Bergman. De Stig Bjorkman, Torsten Manns, kaj Jonas Sima; tradukita de Paul Britten Austin. Simon & Schuster, New York. Sveda eldono 1970; Angla traduko 1973.
  • Filmmakers on filmmaking: the American Film Institute seminars on motion pictures and television (eldonita de Joseph McBride). Boston, Houghton Mifflin Co., 1983.
  • Images: my life in film, Ingmar Bergman. Tradukita de Marianne Ruuth. New York, Arcade Pub., 1994, ISBN 1-55970-186-2
  • Steene, Birgitta (2005-01-01). Ingmar Bergman: A Reference Guide. Amsterdam University Press. ISBN 9789053564066 .
  • The Magic Lantern, Ingmar Bergman. Tradukita de Joan Tate New York, Viking Press, 1988, ISBN 0-670-81911-5
  • The Demons of Modernity: Ingmar Bergman and European Cinema, John Orr, Berghahn Books, 2014.
  • Gado, Frank (1986). The Passion of Ingmar Bergman. Duke University Press. ISBN 0822305860 .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]


  • En tiu ?i artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ingmar Bergman en la itala Vikipedio.
  • En tiu ?i artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ingmar Bergman en la angla Vikipedio.