Imperiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La imperialisto Cecil Rhodes [1]

Imperiismo a? imperialismo estas nocio por politiko , gvidita de klopodo disvastigi influon de unu ?tato je aliaj. Celo estas krei grandpotencon a? akiri dominan influon en teritorio, kiun tiu ?i ?tato pretendas (pro historiaj a? naciismaj ka?zoj). Vidu artikolon Imperio .

Imperiismo , estas difinita de la Dictionary of Human Geography (vortaro pri homa geografio), kiel "an unequal human and territorial relationship, usually in the form of an empire, based on ideas of superiority and practices of dominance, and involving the extension of authority and control of one state or people over another" (malegaleca homa kaj teritoria rilataro, kutime en la formo de imperio, bazite sur ideoj de supereco kaj praktikoj de dominado, kaj rezulte en la etendo de a?toritato kaj kontrolo de unu ?tato a? popolo super alia). [2] Lewis Samuel Feuer identigas du ?efajn subtipojn de imperiismo; la unua estus la "regressive imperialism" (malprogresema imperiismo) identigita kun simpla konkero, klara ekspluatado, formortigo a? malpliigo de nedeziritaj popoloj, kaj setlado de deziritaj popoloj en tiuj teritorioj. [3] La dua tipo identigita de Feuer estus la "progressive imperialism" (progresema imperiismo) kiu fondi?us sur kosmopolita rigardo al homaro , kiu permesas la etendon de civilizacio al nome "nedisvolvi?intaj" socioj por plialtigi vivnivelojn kaj kulturnivelojn en la konkeritaj teritorioj, kaj permeso al konkerita popolo por asimili?i al la imperia socio, kies ekzemplo povus esti la kosmopolita A?emenida Imperio . [3]

La moderna koncepto de imperiismo estas la praktiko de dominado fare de lando kun pli forta ekonomia kaj komerca povo, por ampleksigi siajn influojn super malpli disvolvi?intaj landoj. [4] La termino estas pridisputata, ?ar kelkaj opinias, ke ne estas imperiismo , [5] [6] aliaj kiuj ja ekzistas, sed estas nemalica, [7] [8] [9] kaj aliaj kiuj ekzistas malprofite por la dominataj landoj. [10] [11]

?enerala historio [ redakti | redakti fonton ]

Koloniaj imperioj en 1800 (vidu Amerikon).
Koloniaj imperioj en 1898 (vidu Azion kaj Afrikon).

Plej ofte oni konsideras kazojn de imperiismo, ?efe kiam iu imperio klopodas etendi sian hegemonion al malproksimaj teritorioj, al alilingvaj popoloj kaj e? kontra? iamaj a? ieaj potencoj. Tiele la? historio estis elstaraj imperioj (kaj sekvaj politikoj de imperiismo), tiuj de Aleksandro la Granda kiu atingis ?is Hindio kaj tiu de la Roma Imperio kiu konkeris anka? tre etendajn teritoriojn ?irka? la Mediteraneo , sed ne nur, kaj etendis anka? la proprajn kulturon kaj lingvon. Poste arabaj konkerantoj kunigitaj sub la flagoj de Islamo el la 8-a jarcento etendi?is tra tuta Nordafriko , Mezoriento kaj anka? ?is Hindio kaj same disvastigis proprajn kulturon, lingvon kaj e? religion, la? diversaj gradoj en la diversaj teritorioj. ?is la fino de la Mezepoko la situacio en E?ropo ne helpis la disvastigon de novaj imperioj krom la islama.

La malkovro de Ameriko fare de e?ropanoj fine de la 15-a jarcento malfermis konkurencon por imperiismo en tute nove konitaj teroj kaj nun kun helpo de moderna ekonomia sistemo; tiam temis pri negoco: ser?o de krudaj materialoj , oro , kaj malkosta laborforto, kio kondukos al sklaveco , kio ne estis tute nova koncepto. La novaj imperiismoj estis la portugala (pli centrita en la komercado), la hispana (pli centrita en la kontrolado de etendaj teritorioj), la brita (pli centrita en la kontrolado de la maroj kiel ?tupo por kontrolado de malproksimaj teritorioj) kaj aliaj kiel la franca a? la nederlanda . Tiu imperiismoj disvolvi?is, kuntrafi?is kaj konfliktis dum la 16-a, 17-a kaj 18-a jarcentoj .

Tiu imperiismo bazita sur la kontrolo de la produktado kaj komerco de krudaj materialoj el landoj malproksime de E?ropo estis nomita kiel koloniismo . ?efe dum la 19a jarcento tiu nova imperiismo hegemoniis en la tutmonda politiko. En apudaj mapoj oni vidas la diferencojn inter la situacio komence kaj fine de la jarcento, nome grandaj teritorioj de Afriko kaj Azio estis koloniigitaj, dum la hispana imperiismo en Sudameriko kolapsis kaj estis anstata?ata de nova ekonomia koloniismo.

Termino "imperialisto" estis origine kromnomo por favorantoj de brita imperio .

Ka?zoj [ redakti | redakti fonton ]

Ekonomiaj [ redakti | redakti fonton ]

Produktado de ka??uko estis tialo por koloniigo de diversaj landoj en diversaj kontinentoj

La krizo de 1873 provokis la plialtigon de la prezoj, kaj sekvan protektismon, tio estas, la protekton de la produktaro propra de ?iu lando malpermesante a? malhelpante la eniron de eksterlandaj varoj per impostado. Tio ka?zis neceson trovi novajn merkatejojn ne kontrolitajn de tiu sistemo. Aliflanke, kapitalistaj e?ropaj potencoj kiaj Britio , Nederlando kaj Francio bezonis elirigi siajn trokapitalojn kaj investas ?in en landojn de aliaj kontinentoj pere de monpruntoj, konstruante fervojojn , havenojn ktp. Krome tiuj landoj bezonis ser?i krudajn materialojn por siaj industrioj ?ar komencis ties el?erpon en E?ropo. La Dua Industria Revolucio, aliflanke, bezonis novajn krudajn materialojn kiujn E?ropo ne havas a? havas malmulte, kiaj ar?ento , nafto , ka??uko , oro , kupro ktp.

Demografiaj [ redakti | redakti fonton ]

En E?ropo, inter 1850 kaj 1914 , okazis granda demografia plialtigo, e? duobligo, kaj pro tio en kelkaj landoj ekmalabundis la resursoj. Granda parto de la populacioj, ?irka? 40 milionoj de e?ropanoj, ne havis alian eblon sed elmigri al kolonio de sia koncerna lando ?ar ili havis sufi?ajn nek laborpostenojn nek nutra?ojn por ?iuj.

Socia darvinismo [ redakti | redakti fonton ]

Tiu teorio estis adoptata de la imperiistoj, ?efe en Anglio , por justigi siajn agadojn. Post ekkoni la ?usajn teoriojn de Darwin pri la evoluo de la specioj per natura selektado, oni asertis ke, same kiel la diversaj specioj a? rasoj, la plej anta?enigataj socioj rajtas hegemonii e? super kaj malfavore la mal supraj a? maldisvolvi?intaj.

Sciencaj [ redakti | redakti fonton ]

Ekzistis forta intereso malkovri kaj analizi novajn speciojn de animaloj kaj plantoj, koni novajn teritoriojn kaj realigi priser?adojn ?iutipajn. Pro tio multaj scienculoj deziris progresi, per adventuroj kaj atingante gravajn atingojn en fakoj kiaj biologio a? geografio .

Teknikaj-politikaj [ redakti | redakti fonton ]

Bailey Gatzert , vapor?ipo sur la Rivero Kolumbio ?. 1910: vapor?ipoj permesis imperiismon en tre apartaj teritorioj.

Kelkaj politikistoj volis forgesigi siajn malvenkojn per akiro de novaj teritorioj. Anka? navigado estis grava faktoro ?ar la vapor?ipoj , tiam kapablaj alveni pli malproksimen, bezonas disponi el marbordaj punktoj tutmonde por provizii el karbo , kaj kiam ties setligo i?is ?tata, tiu ?tato klopodis kontroli pli kaj pli da teritorio. Kie oni hegemonios politike oni kontrolos la vararojn, la ekonomian hegemonion. [12]

Militaj kaj geostrategiaj [ redakti | redakti fonton ]

La periodo inter 1871 kaj 1914 estis paca inter la ?efaj e?ropaj potencoj, la nomita Bela Epoko ( Belle Epoque ). La disponeblo de demografia malmanko por rekrutado uzeblis en la ekstere?ropaj teritorioj, post a? anta? la kolonia ekonomia etendo de la entreprenoj kaj en la elmigrado.

La geostrategiaj kialoj estis rezulto de la konkurenco pro la kontrolo de marvojoj (necesaj haltejoj por la reproviziado de la ?ipoj) kaj de kontinentaj lokoj ?losilaj, kiaj la nomita kontroliga areo de Centra Azio a? la klopodo ekhavi sinsekvan imperion en Afriko (la teritoria sinsekvo inter la ?ipaj sidejoj de kontra?aj maroj).

Konsekvencoj [ redakti | redakti fonton ]

Demografiaj [ redakti | redakti fonton ]

?enerale, la lo?antaroj suferis plialtigon pro malaltigon de la mortindico, pro la enmeto de la moderna okcidenta kuracteknikaro kaj la pluhavon de alta naskindico. Tio ka?zis malekvilibron inter populacioj kaj resursoj, kio ankora? pluestas. Tamen, en kelkaj zonoj, la indi?ena lo?antaro suferis drastan malplii?on (?efe dum la unua fazo de la imperiismo), kiel konsekvenco de la enmeto de nekonataj malsanoj ( variolo , gripo , ktp). En aliaj lokoj, la indi?ena lo?antaro estis simple anstata?ata de eksterlandaj kolonoj.

Ekonomiaj [ redakti | redakti fonton ]

Te plantejo en la Kamerona Montaro de Malajzio

La ekonomia ekspluatado de la akiritaj teritorioj necesigis la setligon de minimumaj kondi?oj por ties disvolvigo. Oni kreis infrastrukturojn (havenoj, fervojoj) por la eksportado de agrikulturaj kaj aliaj krudaj materialoj destinitaj al la metropolo. La kolonioj i?is havigejoj de ?io necesa por la funkciado de la metropolaj industrioj, dum tiuj lokigis siajn produktararojn en la kolonioj. La ekonomio tradicia, bazata sur memsufi?a a? multkultiva agrikulturo , estis anstata?ata de eksporta ekonomio, kiel unukultivo , kio provokis, grandmezure, la malaperon de la jarcentaj formoj produkti kaj la etendon de kultivoj kiaj kafo , kakao , ka??uko a? teo , kio ?an?is la pejza?on.

Sociaj [ redakti | redakti fonton ]

La sociaj konsekvencoj manifesti?is en la instalado de bur?aro de komercistoj kaj funkciuloj devenaj el la metropolo kiu okupis la altajn kaj mezajn nivelojn kaj rimedojn de la kolonia strukturo. En iuj kazoj, ili asimilis determinitajn indi?enajn grupojn ene de la sociaj pintotavoloj. Temas pri la malnovaj elitoj kaj membroj de determinitaj korpoj de la armeo a? la kolonia publika funkcio. En amba? kazoj ties asimilado estis akompanita de profunda okcidentigo. Kiam, tuj post la procezo de senkoloniigo, oni komencas ?pruci ?tatojn de kolonioj, tiuj sociaj grupoj okupos gravan pozicion en la administrado kaj la registaro de la novaj landoj (ekz. Gandhi en Barato ). Apud tiuj minoritatoj, la inmensa plimulto de la indi?ena lo?antaro suferis komunigitan procezon de proletarigo kiu konstituis neel?erpebla fonto de malkosta laborforto destinita atenti la kreon de infrastrukturoj kaj al la laboro en la agrikulturo de plantejoj .

Politikaj [ redakti | redakti fonton ]

La konkeritaj teritorioj suferis pli fortan a? malfortan gradon de dependeco rilate al la metropolo, la? la tipo de organizado administra kiun oni havigis al ili. Tamen ?e tiu dependo ne mankis konfliktoj, kiuj estis ?ermo de kontra?imperiismo fare ?enerale de la indi?enaj mezaj klasoj okcidentigitaj, kiuj postulis la konsideron de la propraj tradicioj. Tio estis kanaligita pere de la postuloj de la demokratia ludo kiun la metropoloj defendis por si mem sed kiun ne donis al iliaj kolonioj: libereco, egaleco, nacia suvereneco, ktp. Frua ekzemplo de la spirito de tiuj movadoj estas la nasko de la Kongrespartio en Hindio, estrita de Mohandas K. Gandhi , kiu etendis sian bazon inter la plej malaltaj membroj de la kolonia socio.

Kulturaj [ redakti | redakti fonton ]

La imperiismo kondukis al perdo de identeco kaj de tradiciaj valoroj de la indi?enaj lo?antaroj kaj al surmeto de modeloj por konduto, edukado kaj pensmaniero de la koloniigintoj. Smae tio okazigis la adoptadon de la lingvoj de la hegemoniantoj (?efe la angla kaj la franca). Tio rezultis en forta senkulturigo. La kristana religio (?u katolika, anglikana, protestanta, ktp.) formovis la iamajn religiojn en multaj zonoj de Afriko a? e? kuni?is al tiuj kredoj, formante novajn doktrinojn de sinkretisma karaktero. Tamen, en Azio kaj en la islama mondo la rezultado de la evangeliigo estis malpli granda ol ?e la "negra" Afriko, ?ar estis tie jam firme enradikitaj antikvaj religioj, disvolvi?intaj kaj tre bone strukturitaj kompare kun la afrikaj.

Geografiaj [ redakti | redakti fonton ]

Mapo kie montri?as la disdivido de Afriko inter la e?ropaj potencoj (1913).
  •   Germanio
  •   Belgio
  •   Hispanio
  •   Francio
  •   Italio
  •   Portugalio
  •   Britio
  •    sendependaj ?tatoj
  • La politikaj mapoj estis ?an?itaj per la kreado de artefaritaj landlimoj kiuj plej ofte neniel rilatis al la anta?ekzista situacio kaj kiuj okazigis perfortajn unuigojn a? dividojn de etnaj grupoj diferencaj, provokante sennombraj konfliktoj politikoj, sociaj kaj etnaj, kiuj pluekzistas ankora?.

    Ekologiaj [ redakti | redakti fonton ]

    La enkonduko de novaj formoj de agrikultura ekspluatado kaj de nekonitaj specioj ?u vegetalaj ?u animalaj okazigis la modifon a? detruon de la naturaj ekosistemoj. Ekzemple, la bizono estis preska? formortigita el la usonaj prerioj; la kuniklo i?is terura plago post ties enmeto en A?stralio, kie ?i ne havis naturajn predantojn kiuj povus bremsi ties disvolvigon; la grandaj tropikaj ?angaloj estis celo de senarbarigo ka?zita de la troekspluatado por lignoproduktado kaj enkonduko de unukultivoj ?e plantejo ; la riveroj estis poluigitaj per for?eta?oj el sistemoj de elfosado de ri?aj metaloj kaj per aliaj for?eta?oj devenaj el minado.

    Origino kaj evoluo de la termino [ redakti | redakti fonton ]

    Kazoj en la historio [ redakti | redakti fonton ]

    Hispana imperiismo [ redakti | redakti fonton ]

    La Hispana Imperio (komune simpligita kiel Hispana monarkio ) estas la aro de teritorioj de Hispanio a? de la regantaj dinastioj en Hispanio. ?i atingis 14 milionojn de km² fine de la 18-a jarcento , kvankam ties maksimuma etendo okazis inter la jaroj 1580 kaj 1640 , dum la regado de Filipo la 2-a , Filipo la 3-a kaj Filipo la 4-a . Dum la jarcentoj 16-a kaj 17-a kreis propran strukturon kiu ne estis vere kolonia imperio ?is 1768 , [13] kaj jam dum la 19a jarcento ?i akiris strukturon pure kolonia .

    Ne estas uniforma sinteno inter la historiistoj pri la precizaj teritorioj de Hispanio ?ar foje estas malfacile limigi ?u preciza loko estis parto de Hispanio a? formis parton de la poseda?oj de la re?o de Hispanio , a? ?u tiu teritorio estis fakta a? la?jura poseda?o, en epokoj de kelkaj jarcentoj, aneksiigitaj de diferencaj formoj, ?u la? heredo a? la? konkero, kaj en kiuj ne estis same difinita la diferenco inter la poseda?oj de la re?o kaj tiuj de la ?tato , kaj anka? ne estis certa la ?tata ekonomio, la heredo a? la internacia juro .

    La Hispana Imperio estis la unua tutmonda imperio , ?ar la unuan fojon etenda imperio enhavis poseda?ojn en ?iuj kontinentoj , kiuj, diference de la Romia Imperio a? de la Karolida , ne estis interligitaj tra tero unuj kun aliaj.

    Brita imperiismo [ redakti | redakti fonton ]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Brita imperio .
    Animacia mapo montranta kreskon kaj malpliigon de la Brita Imperio

    La teritoria evoluo de la Brita Imperio estas konsiderata koincide kun la fondado de la Angla kolonia imperio fine de la 16-a jarcento. Ekde tiam, multaj teritorioj tutmonde estis sub la kontrolo de la Unui?inta Re?lando a? de ties pra?tatoj.

    Kiam la Re?lando de Granda Britio estis formata en 1707 per la unuigo de la Re?lando Skotlando kun la Re?lando Anglio , kies koloniaj posedoj pasis al la nova ?tato. Simile, kiam Granda Britio estis unuigita kun la Re?lando Irlando en 1801 por formi la Unui?intan Re?landon, la kontrolo super ties koloniaj posedoj pasis al tiu lasta ?tato. Kolektive, tiuj teritorioj estis menciitaj kiel Brita imperio . Post kiam multe el la insulo Irlando akiris sendependon en 1922 kiel Irlanda Libera ?tato , la aliaj teritorioj de la Imperio restis sub la kontrolo de la Unui?inta Re?lando.

    El 1714 al 1837 la Brita trono estis tenata de serio de re?oj kiuj estis anka? re?oj de la germana ?tato Hanovro . Tamen, tio estis nur persona unui?o, kaj Hanovro plutenis sian politikan sendependon, kaj tiele ?i ne estis konsiderata parto de la Brita Imperio.

    La naturo de la teritorioj (kaj popoloj) regataj kiel parto de la Brita Imperio variis enorme. La? le?aj terminoj la teritorioj inkludis tiujn formale sub la suvereneco de la Britia monarko (kiu havis la aldonan titolon de Imperiestro/ino de Hindio el 1876 al 1947); variaj eksterlandaj teritorioj kontrolitaj kiel protektoratoj ; teritorioj poste transpasataj al britia administrado la? la a?toritato de la Ligo de Nacioj a? de Unui?intaj Nacioj ; kaj diverstipaj aliaj teritorioj, kiaj la Angl-Egiptia Sudano. Ne estis uniforma sistemo de regado aplikita al tiuj. La ?efaj akiroj de la Unui?inta Re?lando (la? terminoj de teritorio, lo?antaro kaj ri?a?oj) estis Kanado (?efe post la "perdo" de la usonaj kolonioj, A?stralio , Hindio kaj la akso nordo-sudo en Afriko el Egipto al Suda Afriko .

    Multaj landoj (nome "dominions" en angla ) ene de la Brita Imperio akiris sendependon la? etapoj jam dum la komenco de la 20a jarcento. Multe el la resto de la Imperio estis malmuntita en la du jardekoj post la fino de la Dua Mondmilito , starte per la sendependigo de Barato kaj Pakistano en 1947. La lasta grava teritorio kiu pasis el brita kontrolo estis Hongkongo , kiu estis redonita al ?inio en 1997.

    Multaj el iamaj teritorioj de la Brita Imperio estas nune membroj de la Komunumo de Nacioj . El tiuj, 15 (krom kompreneble la Unui?inta Re?lando) plutenas la Britian monarkon (nune la re?ino Elizabeto la 2-a ) kiel ?tatestro. La Brita monarko estas anka? "Head of the Commonwealth" (komunumestro), sed tio estas nur simbola kaj persona titolo; membroj de la Komunumo estas tute suverenaj ?tatoj.

    Franca imperiismo [ redakti | redakti fonton ]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Franca kolonia imperio .
    Blukoloraj areoj montras tiujn teritoriojn kiuj en diversaj epokoj apartenis al la Franca kolonia imperio dum ?ia tuta ekzistado.

    La Franca kolonia imperio estas la aro de teritorioj ekster E?ropo kiu estis sub franca regado unuavice ekde la 1600-aj jaroj ?is 1960-aj . En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, la kolonia imperio de Francio estis la dua plej granda en la mondo malanta? la Brita Imperio . La franca kolonia imperio etendi?is sur pli ol 12,347,000 km² je ?ia pinto en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj . Inkluzive de metropolo Francio, la tuta kvanto de la teritorio sub franca suvereneco atingis 12,898,000 km². ?ia influo faris al la franca lingvo , la kvara plejmulte parolata kolonia e?ropa lingvo, malanta? la angla , hispana , kaj portugala .

    Francio establis koloniojn en Nordameriko , Karibio kaj Hindo?inio , sekvante la hispanajn kaj portugalajn sukcesojn dum la Epoko de Malkovroj , en rivaleco kun Britio por la supereco. Serio de militoj kun Britio dum la 1700-aj jaroj kaj komenco de la 1800-aj, kiujn Francio perdis, metis finon al ?iaj koloniaj ambicioj sur tiuj kontinentoj, kaj kun ?i establi?is tio kion kelkaj historiistoj nomas la "unua" franca kolonia imperio. En la 19-a jarcento , Francio establis novan imperion en Afriko kaj Sud-Orienta Azio . Kelkaj el tiuj kolonioj da?ris post la invado kaj okupo de Francio fare de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito .

    Germana imperiismo [ redakti | redakti fonton ]

    Verdkoloraj areoj montras tiujn teritoriojn de la Germana Imperio en 1914, anta? la Unua Mondmilito .

    El ties originaj hejmoj en Skandinavio kaj plej norda E?ropo, ?ermanaj triboj etendi?is tra norda kaj okcidenta E?ropo meze de la periodo de la klasika antikveco, kaj suda E?ropo en fina antikveco, konkerante keltajn kaj aliajn popolojn kaj formante en 800 la ?ermon de la Sankta Romia Imperio , la unua germana imperio. Tamen ne estis reala sistema kontinueco el la okcidenta Romia Imperio al ties germana sukcedanto kiu la?dire estis "nek sankta, nek romia, nek imperio", [14] kaj nombraj malgrandaj ?tatoj ekzistantaj en varia a?tonoma konfederacio. Kvankam ?irka? la jaro 1000 la ?ermana konkero de centra, okcidenta kaj sudokcidenta E?ropo inklude Italion estis kompleta, escepte nur la islama Iberio, estis malmulte da kultura integri?o kaj nacia identeco , kaj "Germanio" restis dumlonge koncepta termino reference al senforma areo de centra E?ropo.

    Nek mara potenco, nek nacia ?tato, kio ?i eventuale i?os, la germana partopreno en la okcidenta imperiismo estis banala ?is fino de la 19a jarcento. La partopreno de A?strio estis dekomence rezulto de la kontrolo fare de Habsburgoj super la Unua Imperio , la monarkio de Hispanio , kaj de aliaj re?aj dinastioj. Post la malvenko de Napoleono, kiu okazigis la disigon de tiu unua Germana Imperio, Prusio kaj la Germanaj ?tatoj pluis la vojon de imperiismo, prefere agade sur E?ropo pere de politikoj kiaj tiuj de Metternich . Post kiam Prusio unuigis la aliajn germanajn ?tatojn en la Dua Germana Imperio , ties longda?ra ?tatestro Otto von Bismarck (1862?90) dumlonge kontra?staris fari koloniajn akirojn, asertinte, ke la peno atingi, subteni kaj defendi tiajn posedojn estus tro?ar?a anta? eventuala profito. Li sentis, ke kolonioj ne pagos por ili mem, ke la germana burokrata sistemo ne bone funkcios en fu?aj tropikoj, kaj diplomataj disputoj pri kolonioj malhelpos Germanion el sia centra intereso, E?ropo mem. [15] Tamen, en 1883-84 li subite ?an?is opinion kaj oni ekkonstruis kolonian imperion en Afriko kaj Suda Pacifiko. Historiistos studis kial precize li faris tiun subitan kaj mallongda?ran ?an?on. [16] Li eksciis, ke la publika opinio ekpostulis koloniojn por tialoj de germana presti?o. [17] Bismarck estis influita de Hamburgaj komercistoj, nome liaj najbaroj ?e Friedrichsruh. La starigo de la germana kolonia imperio startis milde ?e Germana Novgvineo en 1884. [18]

    La etendismo de Germanio estis ?efa tialo por la eksplodo de la Unua kaj de la Dua Mondmilitoj . Post la falo de la mallongda?ra Tria Regno , kaj la malsukceso krei grandan teran imperion en E?razio, Germanio estis disigita inter la okcidenta usoninflua areo kaj la sovetinflua areo ?is la epoko de la Perestrojko , la falo de la Sovetunio kaj la Falo de la berlina murego . Post la Germania reunui?o la intencoj etendismaj de Germanio uzis la ekonomiajn etendojn ?efe danke al la komuna merkato de la E?ropa Unio kaj la malapero de la ?tata kapitalismo de la landoj de Orienta E?ropo , kiun profitis Germanio por ekonomie eniri en tiuj ekonomiaj areoj hegemonie.

    Usona imperiismo [ redakti | redakti fonton ]

    Politika karikaturo de 1898: "Ten Thousand Miles From Tip to Tip" (dekmilo da mejloj el pinto al pinto) signife la etendon de la usona dominado (simboligita per Blankakapa aglo ) el Puertoriko al Filipinoj . La karikaturo kontrastigas tiun kun mapo de la multe pli malgranda Usono 100 jarojn anta?e en 1798.
    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Usona Imperiismo .

    Usona Imperiismo esta la politika tendenco de Usono ekde ties unuaj jardekoj etendi?i unue al Pacifiko , poste al apudaj teritorioj kaj dum la tuta 20a jarcento tutmonde jam ne per rekta konkero de teritorioj (kvankam foje e? tio) sed per klara etendo de siaj ekonomiaj, politikaj, militistaj, kaj socikulturaj influoj unue kaj poste ?enerala hegemonio.

    Usona Imperiismo povas esti difinita kiel ekonomia, militista, kaj kultura influoj fare de Usono sur aliaj landoj. Tiaj influoj ofte rilatas al etendo en eksterlandaj teritorioj. Etendo grandskale estas ?efa celo de imperio , kies elstara ekzemplo estus la Brita Imperio . La koncepto de Usona Imperio estis unuafoje popularigita dum la prezidenteco de James K. Polkkiu kondukis Usonon al Meksika?Usona Milito de 1846, kaj la eventuala aligo de Kalifornio kaj de aliaj okcidentaj teritorioj pere de la Traktato de Guadalupe Hidalgo kaj la a?eto de La Mesilla [mesIja]. [19] [20]

    Usona Imperiismo estas termino uzata por referenci al historia etendismo, invadoj kaj koloniismo kiuj formas parton de la historia kaj aktualaj politika, kultura, militista kaj ekonomia influoj fare de Usono mondskale. [21]

    Doktrinoj sekvitaj (kaj foje proklamitaj de la propra usona registaro ekde ties komencoj) kiaj tiuj de la evidenta destino , [22] Monroe kaj Korolario Roosevelt , la Bastonego , la Doktrino de nacia sekureco , ktp., kaj faktoj kiaj la konkero de Okcidenta Usono , la Meksika Milito , la Bananaj militoj , la Hispana-usona milito kaj, pli ?use, la Vjetnama Milito , [23] [24] la Usona embargo kontra? Kubo , la Doktrino de Bush pri evita milito , la Milito en Afganio , kaj aliaj internaciaj konfliktoj faris, ke "usona imperiismo" estas termino akceptita de plej parto de la internacia komunumo. [10] [11]

    Rusa kaj soveta imperiismo [ redakti | redakti fonton ]

    Maksimuma teritoria etendo de landoj en la mondo sub soveta influo, post la Kuba Revolucio de 1959 kaj anta? la oficiala ?ina-sovetia disi?o de 1961.

    En la 19a jarcento, la Romanova Imperio estis etendinta sian kontrolon al la Pacifiko, formante komunan limon kun la Kinga Imperio , danke al foresto de fortaj ?tataj civilizacioj en la tuta Siberio a? e? en Ka?kazo .

    Bol?evikaj regantoj fakte restarigis ?taton kun proksimume la sama teritorio kiel la imperio de 1921, sed kun internaciista ideologio: Lenino partikulare agnoskis la rajton al memdeterminado por naciaj minoritatoj ene de la nova teritorio. [25] Ekde 1923, la politiko de "Indi?eniigo" [korenizaciia] intencis elteni la ne rusoj disvolvigi siajn naciajn kulturojn ene de socialisma kadro. Neniam formale nuligita, ?i halti?is ?irka? post 1932. Post la Dua Mondmilito, Sovetunio instaligis socialismajn re?imojn la? la modelo de tiuj instalitaj en 1919?20 en la iama Cara Imperio en areoj kiujn ties trupoj okupis en Orienta E?ropo . [26] Sovetunio kaj ?inio eltenis post la Dua Mondmilito kontra?koloniajn naciliberigajn movadojn por helpi siajn proprajn interesojn, ser ne ?iam sukcese. [27]

    Trocki , kaj aliaj, kredis, ke la revolucio povus sukcesi en Rusio nur kiel parto de tutmonda revolucio , kio estos fakte, tuj post la Rusia Revolucio, etendante en la malvenkitaj Centraj Potencoj de E?ropo. Lenino verkis etende pri tiu temo kaj fame deklaris per samtitola verko, ke estas "Imperiismo, la plej alta ?tupo de kapitalismo ". Tamen post la morto de Lenino, Stalino decidis la politikon de 'socialismo en unu lando' por la Soveta Unio, kreante la modelon por sinsekvaj postaj stalinismaj ?tatoj kaj formortigante la komencajn internaciistajn elementojn. La internaciistaj tendencoj de la komenca revolucio estos abandonitaj ?is ili i?os necesaj dum la konkurenco kontra? Usono dum la Malvarma Milito .

    Kvankam Sovetunio deklari?is kontra?imperiisma , kritikistos asertas, ke ?i montris tendencojn komunajn al historiaj imperioj. [28] [29] Kelkaj fakuloj asertas, ke la Sovetunio estis hibrida ento enhavanta elementojn komunajn kaj al multnaciaj imperioj kaj al naciaj ?tatoj (rusa). Oni asertis anka?, ke la Sovetunio praktikis ian koloniismon kiel faris aliaj imperiaj potencoj baze sur la malnova rusa tradicio de etendismo kaj kontrolo. [30]

    Japana imperiismo [ redakti | redakti fonton ]

    Maksimuma etendo de la Japana Imperio

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Japana Imperio .

    La japana imperiismo estis preska? nepra neceso konsiderinte la malgrandon de la insulara japana teritorio kaj la potencon de ties homa, militista kaj ekonomia disvolvi?o.

    Jam dum la Unua japana-?ina milito en 1894, Japanio aligis Tajvanon . Kiel rezulto de la Rusa-japana milito en 1905, Japanio konkeris parton de la insulo Sa?aleno el Rusio. Koreio estis aligita en 1910. Dum la Unua Mondmilito Japanio prenis teritoriojn lasatajn de Germanio en la provinco de ?inio nome ?andongo, same kiel la Marianoj , Karolinoj , kaj Mar?aloj . En 1918, Japanio okupis partojn de Rusia ?emara Regiono kaj partojn de orienta Siberio kiel partoprenanto en la Siberia interveno . En 1931 Japanio konkeris Man?urion . Dum la Dua japana-?ina milito en 1937, ?i invadis ?inion. Fine de la Pacifika Milito , Japanio estis konkerinta plej el Malproksima Oriento, inklude kio nun estas Hongkongo , Vjetnamo , Kambo?o , Tajlando , Birmo , Filipinoj , Indonezio , Novgvineo kaj multajn insulojn de la Pacifika Oceano . [31] [32] [33]

    Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

    1. S. Gertrude illin. Rhodes. London: 1933. P. 138
    2. Gregory, Derek, Johnston, Ron, Prattt, Geraldine, Watts, Michael J., kaj Whatmore, Sarah (2009). The Dictionary of Human Geography (5-a eld.). Wiley-Blackwell. p. 373. ISBN 978-14051-3288-6
    3. 3,0 3,1 Lewis Samuel Feuer. Imperialism and the Anti-Imperialist Mind. Transaction Publishers, 1989. P. 4.
    4. http://www.portalplanetasedna.com.ar/complemento_imperila.htm El Imperialismo Moderno - La Expansion Capitalista Mundial Europa Sobre Africa, 2009
    5. Bookman, Jay, "Let's just say it's not an empire".
    6. Vidu por ekzemplo: Michael Mann (2005), Incoherent Empire ; Arthur Schlesinger Jr. (2005), "The American Empire? Not so fast", World Policy , Volumeno XXII, No 1, Spring
    7. Max Boot, "American Imperialism? No Need to Run Away From the Label", USA Today
    8. http://www.jeetheer.com/politics/anglosphere.htm Jeet Heer, "Operation Anglosphere", 2009, Max Boot.
    9. Ferguson, Niall, "Colossus: The Rise and Fall of the American Empire" .
    10. 10,0 10,1 H. Barnes, Ch. Kepner kaj J. Soothill, El imperio del banano , Buenos Aires, Instituto de Estudios Latinoamericanos, Centro de Derecho y Ciencias Sociales (FUBA), 1957, pp. 22-28. El Historia de America Latina, Desde los origenes hasta la globalizacion , Nº 23. Colegio Nacional de Buenos Aires, pa?o 12. 2002
    11. 11,0 11,1 Hegemonia o supervivencia. La estrategia imperialista de EE. UU. (Barcelona, Ediciones B, 2005), Noam Chomsky
    12. Jules Ferry
    13. En 1768 la raporto de Croix parolas pri ≪ uniformi la regadon de tiuj grandaj kolonioj kun tiu de ties metropolo ≫, kaj tiu estas la unua konata dokumento kiu redifinas la regnojn de ≪Indias≫ (Hindioj) kiel ≪kolonioj≫.
    14. atribuita al Voltaire
    15. Thomas Pakenham, The Scramble for Africa: White Man's Conquest of the Dark Continent from 1876-1912 (1992) cc 12
    16. Paul M. Kennedy, The Rise of the Anglo-German Antagonism, 1860-1914 (1988) cc 10
    17. Hans-Ulrich Wehler, "Bismarck's Imperialism 1862?1890," Past & Present , (1970) 48: 119?55 rete
    18. Hartmut Pogge von Strandmann, "Domestic Origins of Germany's Colonial Expansion under Bismarck" Past & Present (1969) 42:140?159 online ; Crankshaw, pp. 395?7
    19. Lens, Sidney. (2003) The Forging of the American Empire . Londono: Pluto Press. ISBN 0-7453-2100-3 .
    20. (June 1978) “American Imperialism: The Worst Chapter in Almost Any Book”, The American Historical Review   83  (3), p. 644?668 . doi : 10.2307/1861842 .  
    21. http://books.google.com.ar/books?id=xjya7RqRLJsC&pg=PA11&dq=historia+del+imperialismo+estadounidense&hl=es&ei=SOQTTPzVDcKC8gaLk5SbCg&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=4&ved=0CDMQ6AEwAw#v=onepage&q&f=false Estudios de filologia, historia y cultura hispanicas , Milagros Aleza Izquierdo, Angel Lopez Garcia, pa?o 11
    22. Velasco Marquez, Jesus. Instituto Tecnologico Autonomo de Mexico (ed.): ≪Doctrina Manifiesto≫ (hispane) (pdf) http://www.mexicodiplomatico.org/lecturas/destino%20manifiesto.pdf Arkivigite je 2011-11-03 per la retarkivo Wayback Machine .
    23. Michael Hardt,Antonio Negri, Imperio , p.199
    24. Robert Biel, El nuevo imperialismo/ The New Imperialism: Crisis y contradicciones de las Relaciones Norte-sur / crisis and Contradictions of The Northern-southern Relationships
    25. V.I. Lenin. (1913) Critical Remarks on the National Question . Prosveshcheniye.
    26. The Soviet Union and Europe after 1945 . The U.S. Holocaust Memorial Museum. Alirita 2010-12-30.
    27. Melvin E. Page. (2003) Colonialism: an international social, cultural, and political encyclopedia . ABC-CLIO.
    28. Beissinger, Mark R. 2006 "Soviet Empire as 'Family Resemblance,'" Slavic Review, 65 (2) 294-303; Dave, Bhavna. 2007 Kazakhstan: Ethnicity, language and power. Abingdon, New York: Routledge.
    29. http://www.jstor.org/pss/20031013 Foreign Affairs, Vol. 32, No. 1, Oct., 1953 - Soviet Colonialism In Central Asia de Sir Olaf Caroe
    30. (1953) “Soviet Colonialism in Central Asia”, Foreign Affairs   32  (1), p. 135?144 .  
    31. Joseph A. Mauriello. Japan and The Second World War: The Aftermath of Imperialism . Lehigh University . Alirita 2013-12-09.
    32. Japanese Imperialism 1894-1945 . National University of Singapore . Alirita 2013-12-09.
    33. The Japanese Empire 1942 . The History Place. Alirita 2013-12-09.

    Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

    • Wilhelm Ropke, Imperialisme et capitalisme , 1934, [1] Arkivigite je 2014-02-01 per la retarkivo Wayback Machine
    • Charles Zorgbibe, L'imperialisme , PUF, 1996.
    • Rosa Luxemburg , L'Accumulation du capital, contribution a l'explication economique de l'imperialisme , 1913.
    • Rudolf Hilferding, Le Capital financier , 1910.
    • George Lichtheim , De l'Imperialisme , Calmann-Levy, Paris, 1972.
    • Hannah Arendt , L’Imperialisme , traduko de Martine Leiris (1982) reviziita de Helene Frappat, Le Seuil, 356), 2006 ( ISBN 2-02-0798905 )

    Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

    Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.