한국   대만   중국   일본 
Ikki Kita - Vikipedio Saltu al enhavo

Ikki Kita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ikki Kita
Persona informo
北一輝
Naskonomo 北 輝次?
Naski?o 3-an de aprilo 1883 ( 1883-04-03 )
en Kamo district
Morto 19-an de a?gusto 1937 ( 1937-08-19 ) (54-jara?a)
en Tokio
Mortis pro Mortpuno Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Aoyama Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj japana vd
?tataneco Japanio
Japana Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de ?aseda Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Tongmenghui Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
prozisto
filozofo
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Ikki Kita ( 北 一輝 Kita Ikki ? , 3-an de aprilo 1883 ? 19-an de augusto 1937; reala nomo: Kita Terujir? ( 北 輝次? )) estis verkisto , filozofo kaj pensulo japana , kiu politike apartenis al ekstrema dekstro en Japanio kaj laboris en la unua duono de 20a jarcento . Li estis fervora kontra?ulo de la japana registara sistemo kaj de la Konstitucio Meiji , pledante fundamentan ?an?on de japana regado, revenon al tradiciaj japanaj valoroj kaj administradon de ekonomio kun socialismaj trajtoj. Li kontra?is sintenon, kiu vidis la japanan popolon kiel "imperiestra popolo" kaj aliflanke vidis la rolon de la imperiestro kiel "imperiestro de la popolo".

Ikki estis en kontakto kun diversaj elementoj de ekstrema dekstro en Japanio. Li verkis kelkajn librojn, en kiuj li esprimis siajn ideojn kaj sekve de ?i tiuj agoj li estas konsiderata minaco en la okuloj de la japana registaro. Ikki estis ekzekutita en a?gusto 1937 post esti ju?ita pro suspekto de partopreno en la ribelo de la 26-a de februaro, 1936. Liaj libroj kaj artikoloj estas legataj ?is hodia? en iuj rondoj en Japanio.

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Tomba monumento por Kita ?e Ry?senji en Tokio konstruita en 1958

Ikki naski?is sur la insulo Sadu en la provinco Niigata en Japanio kiel Kita Kita Tru?iro, al patro, kiu estis sakeo komercisto. Kiam li estis infano, li studis ?inajn klasika?ojn kaj ekde la a?o de 14 jaroj estis allogita al socialismajn ideojn. En 1890 li komencis publikigi artikolojn en la loka gazetaro kritikante la japanan regadosistemon, kio ka?zis lian pridemandadon de la loka polico. En 1904 li transloki?is al Tokio , kie li renkontis influajn homojn en la japana socialisma movado. Iki identi?is kun la ideo de egaleco, kiu estas la bazo de la socialisma ideologio, sed tre rapide distanci?is de la socialisma movado, ?ar multaj el ?iaj membroj agis oportunisme kaj ne estis lojalaj al siaj valoroj.

En 1906, Ikki publikigis sian unuan libron, La teorio de japana nacia politiko kaj pura socialismo (??論及び純正社?主義), 1000-pa?a politika eseo publikigita post ?irka? unu jaro da esplorado, en kiu li kritikis la japanan registaron kaj alvokis revenon al Japanaj valoroj. La vidpunkto de Ikki miksis socialismon, fa?ismon kaj militismon . Li kontra?is okcidentan imperiismon en Azio kaj kredis, ke Japanio disvasti?u teritorie koste de siaj najbaroj.

Ikki studis en la Universitato de Tokio . Li estis altirita al la ideologio de la ?inhaja Revolucio en ?inio , kaj en 1911 voja?is al ?inio por partopreni en la renverso de la Qing-dinastio .

Kita Ikki estis ekzekutita kune kun ?irka? 19 oficiroj de la frakcio Kodo-ha, kiu publikigis siajn ideojn, post esti kondamnita en kampa milita proceso post la a?tuna ribelo de 1936 .

Idearo [ redakti | redakti fonton ]

?e a?o 23, Kita eldonis sian unuan libron en 1906 post unu jaro de esploro ? masiva milpa?a politika traktato titolita La teorio de la Japana Nacia Politiko kaj Pura Socialismo ( ??論及び純正社?主義 ? ) . En ?i, li kritikis la registaran ideologion de Kokutai kaj avertis, ke socialismo en Japanio estis en dan?ero degeneri en simpligitan formon, ?ar socialistoj estas tro fervoraj al kompromisoj.

?i tiu eklektika miksa?o de rasismo , socialismo kaj spiritaj principoj estas unu el la kialoj kial la ideoj de Kita estis malfacile komprenataj en la specifaj historiaj cirkonstancoj de Japanio inter la du mondmilitoj.

Propono pri Esperanto kiel lingvo de imperio [ redakti | redakti fonton ]

En 1919 Kita rekomendis, ke la Imperio de Japanio devus adopti Esperanton . Li anta?vidis, ke 100 jaroj post ties adopto la lingvo estus la nura lingvo parolita en Japanio kaj en la vasta teritorio konkerita de ?i la? la natura elekta teorio , tiam faranta la japanan la sanskrita a? latina ekvivalento de la Imperio. Li pensis, ke la skriba sistemo de la japana estas tro komplikita trudi sur aliaj lo?antaroj, kaj ke latinigo ne utilos kaj ke la angla, kiu estis instruita en la japana edukada sistemo en tiu tempo, fakte ne estas majstrita de japanoj. Li plue asertis, ke la angla estas venena al japanaj cerboj kaj mensoj kaj ke la efiko estas kiel opio jam detruis la ?inajn, kaj ke la nura kialo ?i ne ankora? detruis la japanajn estas ke la germana havis pli da influo en Japanio ol la angla kaj ke la angla devus esti tute ekskludita de la lando. Kita estis kunamiki?inta kaj estis inspirita de pluraj ?inaj anarkiistoj , kiuj petis la anstata?igon de ?ina por Esperanto komence de la dudeka jarcento. [1] [2]

Krom la du verka?oj prezentitaj reference en la anta?a frazo, unu el la eseoj en la festlibro En la mondon venis nova lingvo de 2018, de Usui Hiroyuki prilumas la temon: Esperanto por Kita Ikki: ?u unu el la paradoksoj de homo paradoksa?

Verkoj [ redakti | redakti fonton ]

  • " Kokotai kaj Pura Socialismo " - 1906
  • " Persona Historio de la ?ina Revolucio " - 1916
  • " Plano por la Restrukturigo de Japanio " - 1919, malkvalifikita de japana cenzuro

Fikcio [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Por plua legado [ redakti | redakti fonton ]


Eksteraj ligoj [ redakti | redakti fonton ]

Martial Law ?e YouTube ?filmo pri la vivo kaj morto de Kita Ikki

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Hiroyuki Usui, A Japanese ultranationalist and Chinese anarchists: unknown forerunners of "sennaciismo" in the East , Conference on Esperanto Studies,
  2. (eo) Hiroyuki Usui, Prelego pri Esperanto por japanoj en Pekino (Lecture about Esperanto for Japanese in Beijing), China.Esperanto.org.cn, 29a de Januaro 2013.