El Vikipedio, la libera enciklopedio
Higieno
estas scienco pri la rimedoj, uzataj por konservi la
sanon
[1]
, kutime komprenata kiel metodo teni la korpon kaj vivmedion puraj. ?enerale ?i priskribas kondi?ojn, kiujn oni bezonas por sane vivi kaj labori en la hejmo kaj laborloko. La higienaj postuloj estas plej severaj en hospitaloj kaj koncerne la nutra?ojn.
En diversaj epokoj estis la opinioj pri higieno tre diferencaj. Dum en la antikva epoko estis banejoj tute normala afero, male pri la
renesanco
oni ofte mencias leteron, kiun al
Mikelan?elo
sendis lia patro, nome ke li neniam banu sin, sed igu foje en la jaro forskrapi malpura?on de sur sia korpo.
Ankora? en la
19-a jarcento
en malsanulejoj regis malpureco, la kuracistoj fieris pri sia anta?tuko makulita per sango kaj puso, la oftan morton de aku?intaj virinoj ili atribuis al iu supernatura demono. Kiam la hungara kuracisto
Semmelweis
asertis, ke ?uste la malpureco mortigas la virinojn, oni fermis lin en frenezulejon.
Da?ris certan tempon, ?is oni komprenis, ke la malsanojn ka?zas mikroskopaj esta?oj nomataj
baciloj
kaj
virusoj
, kontra? kiuj oni povas sin protekti nur per severa pureco.
Estis starigitaj funkcioj de
higienisto
, kies tasko estas zorgi pri kvalito de trinkakvo, de nutra?oj, de higienaj kondi?oj en bredejoj de bu?bestoj kaj bu?birdoj kaj pri prevento (forigado de ruba?oj).