El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giambattista VICO
(Esperantigita
Johanbaptisto Vico
; denaske
Giovan Battista Vico
/?viːko/, en itala: [?viko]; 23a de junio 1668 ? 23a de januaro 1744) estis
itala
politika filozofo
kaj
retorikisto
,
historiisto
kaj juristo, de la epoko de la
Klerismo
. Li kritikis la ekspansion kaj disvolvigon de moderna
raciismo
, estis
defendanto
de la
Klasika Antikveco
, anta?ulo de la sistema kaj kompleksa pensaro, opozicie al la
Kartezia
analizo kaj al aliaj tipoj de
reduktismo
, kaj estis la unua eksponanto de la fundamentoj de
socia scienco
kaj de
semiotiko
.
La latina
aforismo
Verum esse ipsum factum
("Kio veras estas precize kio estas farita") stampita de Vico estas frua montro de konstruisma
epistemologio
.
[1]
[2]
Li ina?guris la modernan fakon de
filozofio de historio
, kaj, kvankam la termino
filozofio de historio
ne estas en liaj verkoj, Vico parolis pri "historio de filozofio rakontita filozofie."
[3]
Kvankam li ne estis
historiisma
, la nuntempa intereso en Vico kutime estis motivata de historiistoj, kiel
Isaiah Berlin
, nome historiisto de ideoj,
[4]
Edward Said
, nome literatura kritikisto, kaj
Hayden White
, metahistoriisto.
[5]
[6]
La intelekta
magnum opus
de Vico estas la libro
La Scienza Nuova
(1725,
Nova scienco
), kiu klopodas sisteman organizadon de la
homa scienco
kiel unusola scienco kiu registris kaj klarigis la historiajn ciklojn la? kiuj socioj supreniras kaj malsupreniras.
[7]
- ↑
Ernst von Glasersfeld,
An Introduction to Radical Constructivism
.
- ↑
Bizzell kaj Herzberg,
The Rhetorical Tradition
, p. 800.
- ↑
La nuntempa interpreto de Vico estas de Verene, Donald Philip. Vidu: "Giambattista Vico" (2002),
A Companion to Early Modern Philosophy
, Steven M. Nadler, ed. London:Blackwell Publishing,
(
ISBN 0-631-21800-9
)
, p. 570.
- ↑
Vico and Herder: Two Studies in the History of Ideas
- ↑
Giambattista Vico (1976), "The Topics of History: The Deep Structure of the New Science", en Giorgio Tagliacozzo and Donald Philip Verene, eld,
Science of Humanity
, Baltimore kaj London: 1976.
- ↑
Giambattista Vico: An International Symposium
. Giorgio Tagliacozzo and Hayden V. White, eld. Johns Hopkins University Press: 1969. Klopodoj ina?guri ne-historiisman interpreton de Vico estas en
Interpretation: A Journal of Political Philosophy
[1]
, Spring 2009, Vol. 36.2, kaj Spring 2010 37.3; kaj en
Historia Philosophica
, Vol. 11, 2013
[2]
.
- ↑
The Penguin Encyclopedia
(2006), David Crystal, eld., p. 1,409.