Gilbert Keith CHESTERTON
[?estertn] (naski?is la
29-an de majo
1874
en
Kensington
, mortis la
14-an de junio
1936
en
Beaconsfield
) estis brita
?urnalisto
kaj
verkisto
. Li verkis librojn de literatura kaj socia kritiko, biografiojn kaj romanojn. Post kiam li konverti?is al
kristanismo
(unue al
anglikanismo
, poste al
katolikismo
), li anka? fari?is kristana apologiisto.
Tiele li estas konsiderata unu el la plej originalaj kaj akraj pensuloj, kiuj venis al la defendo de la kredo. Lia speciala skribkapablo kaj uzo de paradoksoj kaj originalaj bildigoj en la kritiko de
ateismo
kaj
materiismo
igis liajn pensigajn skriba?ojn konsideritaj majstra?oj.
Li proponis (kun
Hilaire Belloc
)
disdonan ekonomion
, kiel meza vojo inter
komunismo
kaj
kapitalismo
. La? Chesterton, la potenco de la ?tato estis tro granda en
Rusio
, dum la potenco de kapitalo estis tro granda en
Britio
kaj
Usono
. "Unu bovino kaj tri
akreoj
por ?iu homo", li diris. Li skribis pri disdona ekonomio en
What's Wrong with the World
(
1910
, "Kio estas mal?usta pri la mondo").
Chesterton skribis kontra?
e?geniko
, la
Bura Milito
(milito de Britio kontra? la
afrikansoj
de
Sud-Afriko
) kaj
divorco
, inter multaj aliaj.
Li estis amiko de
George Bernard Shaw
kaj
H. G. Wells
, kvankam li ofte skribis kontra? iliaj opinioj. Li anka? estis amiko de
Hilaire Belloc
, kiu opiniis plejparte same kiel Chesterton.
Li skribis pri
Robert Browning
,
William Blake
,
George Bernard Shaw
,
Charles Dickens
,
William Cobbett
,
Robert Louis Stevenson
kaj ?enerale pri
anglalingva literaturo
de la
19-a jarcento
.
El lia fikcio, la plej popularaj ver?ajne estas
The Man Who Was Thursday
(
1908
, "La Viro Kiu estis ?a?do") kaj liaj serio de novelaroj pri la pastro-detektivo, Pastro Brown (angle,
Father Brown
). Aliaj la?ditaj romanoj liaj inkluzivas
Manalive
("Homo Viva") kaj
The Ball and the Cross
("La Sfero kaj la Kruco").
Kiel junulo, li ofte pensis pri sinmortigado, sed en kristanismo, li trovis la respondon al siaj demandoj pri la vivo. Kiel kristana apologiisto, liaj ?efaj verkoj estas
Orthodoxy
(
1909
, "Ortodokseco") kaj, post lia konverti?o al katolikismo en
1922
,
The Everlasting Man
(
1925
, "La ?iama Homo"). Li anka? verkis biografiojn pri
Sankta Francisko
(
1923
) kaj Sankta
Tomaso de Akvino
(
1933
). Aliaj verkoj tiurilataj inkluzivas
The Thing: Why I am a Catholic
("La Afero: Kial mi estas Katoliko"),
The Well and the Shallows
("La puto kaj la malprofunda?oj") kaj
Heretics
("Herezuloj"). Hilaire Belloc opiniis
The Thing
la plej grava verko de CHESTERTON.