한국   대만   중국   일본 
Gorres-societo - Vikipedio Saltu al enhavo

Gorres-societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gorres-societo
premgrupo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 25-a de januaro 1876 vd
Lando(j) Germanio vd
Fondinto(j) Georg von Hertling vd
Filioj vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
v ? d ? r

Gorres-societo ( germane   Gorres-Gesellschaft zur Pflege der Wissenschaft ) estas unu el la plej malnovaj societoj de scienculoj en Germanujo .

Tasko ?ia estas konservi sian fondan mandaton enradikigitan en la katolika kredo. Krome ?i intencas instigi sciencan vivon sur diversaj fakkampoj kaj peri interdisciplinaran inter?an?adon. [1]

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La klubo fondi?is en la 25-a de januaro 1876 fare de katolikaj kleruloj kaj publicistoj en Koblenz sub la titolo Gorres-Gesellschaft zur Pflege der katholischen Wissenschaften (societo por flegi katolikajn sciencojn). ?efiniciinto kaj kunfondinto estis la pli posta ministroprezidanto de Bavarujo kaj regna kanceliero de Germanujo Georg von Hertling . Hertling anka? i?is ties unua prezidanto.

La societon oni nomis la? la universitatprofesoro kaj publicisto Joseph Gorres . La teologia fakultato de la salcburga arkidiocezo , la germanlingva federacio de la benediktanoj , la ligo de katolikaj studintoj Katholischer Akademikerverband okazigis inter la 3-a kaj 22-a de a?gusto 1931 unuafoje la Salcburgajn Altlernejajn Semajnojn (SHW), kiujn kelkaj nomis e? nova lulilo de katolika universitata vivo (universitas catholica in nuce) . Tuj poste esti?is kvereloj kun Gorres-societo, kiun tiutempe tro rigore gvidis Heinrich Finke . Lia anta?ulo estis ekde 1919/20 (?is 1924) Hermann von Grauert .

En 1941 la nazioj neniigis la tuton; refondi?o sukcesis en 1948 en Kolonjo .

Organizo [ redakti | redakti fonton ]

Membreco ?e tiu ?i societo, kiun administras honoroficuloj, ne dependas de akademia stato. Nuntempe ?i havas 20 sekciojn, i.a. pri jursciencoj, ?tataj teorioj, historio, pedagogia, filozofio, esploro de la kristana Malproksima Oriento . Renkonti?oj okazas ?iujare.

La sidejo estas nun en Bonn kaj ekde 2015 prezidantas Bernd Engler . Kelkaj institutoj estas fremdlande, ekz., en Romo ?e la Tombejo de Germanoj kaj Flandroj (ekde 1887), en Jerusalemo (1908), en Madrido (1926), en Lisbono (1962). En la jaro 2022 membris ne tute tri miloj. [2] Rekorda membrokvanto estis en 1925 kun 4.600 scienculoj. [3]

En niaj tagoj plej gravas la filozofia pritrakto kaj envicigo de novaj sciencaj atingoj pro kio aparte la agado de junaj kleruloj ricevu atenti?on kaj apogon.

Publikigas la klubo diversajn a?ojn, ekz. Vierteljahrsschrift fur wissenschaftliche Padagogik , Philosophisches Jahrbuch , Historisches Jahrbuch kaj Jahrbuch fur Europaische Ethnologie .

Honora ringo [ redakti | redakti fonton ]

Ekde 197 oni alju?as honorringon al meritantaj personoj de la scienca kaj publika vivoj. Ties unua portanto estis la historiisto Clemens Bauer .

Prezidantoj [ redakti | redakti fonton ]

  • 1877-1919: Georg von Hertling, politikisto kaj filozofo
  • 1920-1924: Hermann von Grauert, historiisto
  • 1924-1938: Heinrich Finke, eklezihistoriisto kaj mezepokfakulo
  • 1940/41 kaj 1948-1966: Hans Peters , juristo
  • 1967-2007: Paul Mikat , juristo kaj politikisto
  • 2007-2015: Wolfgang Bergsdorf , politikscienca fakulo
  • ekde 2015: Bernd Engler, filologo

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. statutoj, 2009 . Arkivita el la originalo je 2016-03-28. Alirita 2023-04-05.
  2. Jahres- und Tagungsbericht der Gorres-Gesellschaft 2017 , p. 80.
  3. Gorres-Gesellschaft: "Entstehung und Geschichte"

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Staatslexikon (Vikifontaro)