Fungoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fungo )
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fungoj
Troveblo de fosilioj: meza ordovicio - ?i-epoke

Biologia klasado
Domanio: E?kariotoj Eukaryota
Subdomanio: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
L. , 1753
Divizioj

Microsporidia
Kitridiomikotoj Chytridiomycota
Blastokladomikotoj Blastocladiomycota
Neocallimastigomycota
Mukoromikotenoj
Glomeromycota
Askofungoj Ascomycota
Bazidiomicetoj Basidiomycota

Aliaj Vikimediaj projektoj
v ? d ? r
Morchella conica

Fungoj [1] , arkaike ?is 2020 anka? micetoj [2] ( latine   fungi , singulare fungus , origene de la greka vorto σφ?γγο? sfongos , do spongo ; greke   μ?κητε? , myk?tes , singulare μ?κη?, myk?s ) [3] estas kreska?oj, kiuj havas veran ?elkernon , sed male al plantoj ne havas klorofilon kaj nutras sin heterotrofe (el aliaj organikaj materialoj), kaj reproduktas sin per sporoj. Ili havas ? simile al la bestoj ? ?itinon kiel strukturantan molekulon kaj glikogenon kiel nutrorezervon. Kvankam ili tradicie estas studataj per la plantistoj, oni nun scias ke ili estas pli proksimaj al bestoj ol al plantoj.

Oni malkovris anka?, ke mukofungoj kaj oomikotoj similas al fungoj sed ne apartenas al la regno fungoj.

La fungoj vivas per malkonstruo de vivaj kaj nevivaj plantoj, bestoj a? fungoj. Ili povas kunlabori kun plantoj ( mikorizo ) a? paraziti ilin.

Plimulto de la fungoj havas ne-sinmovajn korpojn ( taloj ), kunmetitajn el kresk-kapablaj filamentoj ( hifoj ). Ne estas centriolo sed ?pinila polusa korpo.

Esceptoj pri ?i-priskribo de fungoj inkluzivas la jenajn: plejparto de la specioj de Kitridiomikotoj havas ?elojn kun sola, mola, post-flanke insertita flagelo je iu stadio en la viv-ciklo, kaj la centrioloj asocii?as kun la nuklea dividi?o. La viv-cikloj de plejparto de la Kitridiomicetoj estas malamplekse studitaj, sed kelkaj ( Blastocladiales ) konati?as pro zigota meiozo (do, alternado inter haplojda kaj diplojda generacioj). Al specifaj membroj de Mukoromikotenoj , Askofungoj kaj Bazidiofungoj povas manki hifa kresko dum parto a? entuto de ties viv-ciklo, kaj anstata?e, produktante ?ermemajn "gistofungo"-?elojn. La plejparto de fungaj specioj kies membroj prezentas gistofungo-similan kreskon enhavas nur malgrandajn kvantojn da ?itino en la gistofungo-?el-muroj. Kelkaj specioj de Askomicetoj (Ophiostomataceae) havas celulozon en siaj muroj, kaj al kelkaj membroj de Kitridiomiketoj ( Coelomomycetales ) mankas muroj.

Precipaj karakteroj kaj evoluo [ redakti | redakti fonton ]

Fakte en la klado oni vidas, ke malnovaj formoj vivis en akvo, estis unucelaj kaj movi?is per flagelo. La kapablo formi hifojn estis grava eco, kiu permesis al fungoj sed anka? oomikotoj trovi man?a?on en tera medio. Havi ?elmuron , trudis perdi fagocitadon kaj aperigi gravajn enzimojn por malkonstrui kompleksajn molekulojn . Adaptado al la vivo en tera kondi?o kondukis al perdo de flagelo.

Graveco [ redakti | redakti fonton ]

Oni priskribis nur 100 000 speciojn sed oni taksas ke 1,5 milionoj povas ekzisti ankora? nekonataj. Fungoj konstituus unu kvaronon de la maso da vivuloj. Ili produktas 85 miliardojn da tunoj de CO 2 jare [4] .

Pri la ekologia signifko vidu la sekcion pri ekologio .

Reproduktado [ redakti | redakti fonton ]

La viv-ciklo inkluzivas kaj seksan kaj ne-seksan reprodukton, ?enerale el komuna talo; haplojdaj/haploidaj taloj rezultas el zigota meiozo/meioso, kaj heterotrofa sinnutrado. La ?pinilaj polusaj korpoj, ne la centrioloj , ?enerale asocii?as kun la nuklea tega?o dum ?el-dividi?o.

Ne-seksa reproduktado [ redakti | redakti fonton ]

Fungoj produktas sporojn (vidu konidio ). ?e la pli arkaikaj oni trovas zoosporojn (vidu Chytridiomycota ).

Seksa reproduktado de la fungoj [ redakti | redakti fonton ]

En idealaj kondi?oj la fungoj kontenti?as je subtera vivo kaj etendas sian korpon ( micelio ) ?iudirekte. Sed kiam ili estas ?okataj, e? brutale traktataj per subita ?an?o de temperaturo a? procenta enteno de akvo, ili veki?as kaj pari?as kondi?e ke ili amasigis sufi?e da nutra?o. Kiam ili estas tutsataj, ili ekmontras sian seksorganon ( fruktkorpo ), kiun ili fabrikis tiucele, supersatigante kelkajn filamentojn. Tial aperas ?apelo a? ombrelo, en kiu ili abundege produktas sian semon. Ekzemple la agariko produktas 40 milionojn da sporoj hore, te. 10 miliardojn en kelkaj tagoj. La el?etitaj sporoj tuj ?ermas en la tero. Iuj naskas virfilamenton, aliaj in-filamenton. Post la sekskuni?o de du filamentoj de kontra?aj seksoj, naski?as nova filamento. Tiu ?i generas micelion, t.e. novan fungon, kapablan reprodukti?i siavice.

Se la sporoj estas grandakvante produktitaj, malmulte da ili ?ermos, se ili ne falas sur ri?an grundon. Tial kelkaj specioj uzas in?eniajn artifikojn por malgrandigi la perdojn. Ekzemple Pilobolus vivas sur bovfeka?oj . Por malebligi al siaj sporoj fali sur sekan feka?on, sur kiu ili malfacile ?ermus, ?i el?etas sian ?apelon je du metroj for; ?ia celo: demeti la valoran kargon sur herbo trunketojn por ke tiu estu certe man?ita anstata? eble disperdita en fekalo de bovino.

La boleto uzas sian moskodoron por altiri la insektojn, kiuj demetas ovojn en ?ian ?apelon kaj sur ?ian piedon. Tial la larvoj forlasos sian nesta?on kun sporoj gluitaj al la dorso. Aliaj fungoj uzas alian taktikon por redukti la seksan mal?paradon. Ili "dormigas" siajn sporojn (?is 25 jarojn la "kario de tritiko"). Tial la sporoj povas trankvile atendi bonajn kondi?ojn por ?ermi. La polvofungo estas vera "seksa bombo". Kiam ?i atingas sian pienkreskecon, sub la premo de akvogutoj, ?i eksplodas kaj liberigas milionojn da sporoj. La rekordulo estas giganta polvofungo, kiu el?etis 2000 miliardojn da ili.

Ekologio [ redakti | redakti fonton ]

Klasado la? vivmaniero estas ne absoluta, ekzemple simbiozaj fungoj povas i?i parazitoj, se iliaj gastigintoj malfortas a? parazitaj fungoj necesas saprofitan fazon en ilia viv-ciklo.

Saprofitismo [ redakti | redakti fonton ]

Multaj fungoj ensorbas nevivan organikan materion, kiel mortan lignon a? humon . Helpe de ta?gaj enzimoj ili kapablas malkombini ekzemple ligninon, keratinon a? celulozon kaj nutri sin per ili. Parte individuaj fungoj speciali?as pri certa fazo en la malkombina procezo, tiel ke pluraj individuoj devas kunlabori.

Kune kun bakterioj, fungoj estas la plej gravaj malkomponantoj de morta organika materialo.

Parazitismo [ redakti | redakti fonton ]

Multaj fungoj ensorbas vivan organikan materion el plantoj , sed anka? aliaj vivuloj kiaj insektoj a? nematodoj .

?irka? 180 fungaj specioj ka?zas malsanojn de homoj.

Simbiozo [ redakti | redakti fonton ]

Multaj symbiomycota fungoj rolas gravan simbiozon kun kreska?oj. Ili helpas kreska?ojn asimili nutra?ojn kaj kolekti akvon, ?ar ilia mikorizo etendi?as pli vaste ol la radikaro de planto. Supozeble granda parto de la plantoj forte a? tute dependas de la kunekzistado kun fungoj.

Sistematiko [5] [ redakti | redakti fonton ]

Fungi




Symbiomycota
Dikarya

askofungoj  : Ascomycota



bazidiofungoj  : Basidiomycota




Glomeromycota




Mortierellomycotina






Kickxellomycotina



Zoopagomycotina



Entomophthoromycota

Basidiobolomycetes



Neozygitomycetes



Entomophthoromycetes




Mukoromikotenoj : Mucoromycotina





Blastocladiomycota





Chytridiomycota



Neocallimastigomycota





Opisthosporidia



Microsporidia



Rozellomycota





Aphelida





Aliaj taksonoj [ redakti | redakti fonton ]

Uzo [ redakti | redakti fonton ]

La fungoj estas uzataj kiel nutra?oj kaj kiel kuraciloj . En agrokulturo, ili estas uzataj por lukti kontra? malamikoj de kreska?oj kaj por helpi kreska?ojn asimili nutra?ojn.

Gistaj fungoj fermentigas sukeron al etanolo kaj tiel ebligas produkti alkoholajn trinka?ojn. Tiu procezo estas utiligata anka? industrie.

Kelkaj fungoj estas man?eblaj:

Precipaj kultivataj specioj por kuirarto [ redakti | redakti fonton ]

Precipaj specioj uzataj por prepari nutra?ojn [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. artikolo fungoj en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio; en la unua eldono de 1970 sur pa?o 325
  2. artikolo micetoj en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, en la unua eldono de 1970, pa?o 693, ankora? ne nomata arkaika formo
  3. artikolo "μ?κη?, myk?s" el Wilhelm Pape: Handworterbuch der griechischen Sprache , Braunschweig , 1914 ( germane )
  4. Philippe Silar kaj Fabienne Malagnac. (2013) Les champignons redecouverts . Belin. ISBN 978-2-7011-50902 -7.
  5. Hibbett kaj 66 a?toroj interalie Kla?do Roux : A higher-level phylogenetic classification of the Fungi. In: Mycological research 111 509-547, 2007

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]