Kuracilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuracilo en piloloj.
Skatoloj de kuraciloj.

Kuracilo a? resanigilo estas ?iu ilo uzata en terapio (ekz. medikamento , farmacia drogo, farmacia prepara?o, farmacia produkto, fizika rimedo) kun la celo kuraci (PIV), diagnozi , resanigi a? malebligi malsanojn . [1] [2] [3] Drogoterapio ( farmakoterapio ) estas grava parto de la medicina fako kaj dependas el la scienco farmakologio por kontinua progreso kaj el farmacio for ta?ga administrado.

Resanigiloj klasi?is diverse. Unua klasigo estas la? la regula nivelo de aprobitaj resanigiloj ( apotekisto vendas la kuracilon nur kiam kuracisto aprobis ?in pere de preskribo, a? almena? helpokuracisto a? kvalifikita flegisto ) ?is publike vendataj en apotekoj resanigiloj, plej ver?ajne ?ar estas tre konataj de la publiko, kiu libere preskribas al si mem, kaj ne kunportas dan?eron. Alia ?losila distingo estas inter tradiciaj drogoj de malgrandaj molekuloj , kutime derivitaj el kemiaj sintezo, kaj biokuraciloj , kiuj inkludas rekombinajn proteinojn , vakcinojn , sangoproduktojn uzatajn terapie (kiaj IVIG), genterapion , kaj ?elterapion (por ekzemplo, terapioj por pra?eloj ). Aliaj manieroj klasifiki kuracilojn estas farataj la? formo de agado, livervojo, organa sistemo koncernita, a? terapiaj efikoj. Prilaborita kaj amplekse uzata klasifika sistemo estas la ATC-kodo (ATC sistemo). La Monda Organiza?o pri Sano tenas liston de esencaj medikamentoj .

La eltrovo kaj disvastigo de kuraciloj estas kompleksa kaj multekosta agado entreprenita de la farmacia industrio (kiu certe enspezas grandajn monkvantojn el tiu investado), akademiaj (universitataj) sciencistoj, kaj registaroj. Tiuj ?enerale regulas pri kiuj drogoj estu almerkatigitaj, kiel drogoj estu almerkatigitaj, kaj en kelkaj jurisdikcioj, e? la drogoprezojn. En la lastaj jardekoj levi?is forta kaj akra polemiko pri la drogoprezoj kaj la disponeblo de uzataj drogoj.

Difino [ redakti | redakti fonton ]

En E?ropo , la termino plej uzata estas "medicina produkto", kaj ?i estas difinita de la juro de E?ropa Unio jene: "(a) Ajna substanco a? kombino de substancoj prezentita kiel havanta proprecojn por traktado a? preventado de malsano ?e homaj esta?oj; a?

(b) Ajna substanco a? kombino de substancoj kiu povas esti uzata en a? liverata al homaj esta?oj ?u por resta?rin, korekti a? modifi fiziologiajn funkciojn per plenumado de farmakologia, imunologia a? metabola agado, a? farante medicinan diagnozon." [4]

En Usono , la plej uzata termino estas "drogo" nome:

  • Substanco agnoskita de oficiala farmakopeo a? formularo.
  • Substanco intencita por uzado en diagnozo, kuracado, mildigado, traktado a? preventado de malsanoj.
  • Substanco (krom man?a?oj ) intencitaj por influi la strukturon a? ajnan funkcion de la korpo.
  • Substanco intencita por uzado kiel komponanto de kuracilo sed ne aparato a? komponanto, parto a? helpilo de aparato .
  • Biologiaj produktoj estas inkludataj ene de tiu difino kaj estas ?enerale kovritaj de la samaj le?oj kaj reguloj, sed ekzistas diferencoj rilate al ties fabrikaj procezoj (kemia procezo kontra? biologia procezo.) [5]

Kelkaj tipoj [ redakti | redakti fonton ]

Antibiotikoj [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antibiotiko .
Testplateto montranta antibiotikon kontra? stafilokoko .

Antibiotiko estas drogo kiu mortigas a? malrapidigos la kreskon de bakterioj . Ili apartenas al specifa klaso de 'kontra?mikrobaj drogoj', pli vasta grupo kiu anka? inkluzivas la kontra?virusajn, kontra?fungajn, kaj kontra?parazitajn drogojn (aliaj neoficialaj nomoj estas kontra?mikroba?oj, kontra?bakteria?oj, kontra?virusa?oj, kontra?funga?oj, kaj kontra?parazita?oj). Ili estas preska? nedama?emaj por la gastiganto, kaj tial eblas ilin uzi por kuraci infektojn . Origine la termo alludis al kemia?oj izolitaj el viva?oj, kontra?stare al ?emoterapia?oj, kiuj estas pure sintezaj. Nuntempe tamen la vorto "antibiotiko" anka? apliki?as al sintezaj kontra?mikroba?oj , kiel sulfonamidoj . La antibiotikoj estas malgrandaj molekuloj kies molekula pezo estas malpli ol 2000 mas-atomaj unuoj. Ili ne estas enzimoj .

Kremoj [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kuracila kremo .

Kremo estas porloka prepara?o kutime por aplikado sur la ha?to . Oni uzas anka? kremojn por aplikado al mukozoj kiaj tiuj de la rektumo a? de la vagino . Kremoj povas esti konsiderataj kuraciloj nome farmaciaj produktoj ?ar e? kosmetikaj kremoj estas bazataj sur teknikoj disvolvigitaj de farmacio kaj e? nemedicinaj kremoj estas tre uzataj en vario de ha?to kondi?oj (dermatozoj). La uzado de la nova koncepto de fingropinta?o povas esti helpa al kompreno kiel porloka kremo necese devas kovri diferencajn areojn.

Kremoj estas duonsolidaj emulsioj el oleo kaj akvo . Ili estas dividataj en du tipoj: kremoj de oleo-en-akvo (O/A) kiuj estas komponataj el malgrandaj gutoj el oleo disaj en kontinua fazo, kaj de akvo-en-oleo (A/O) kiuj estas komponataj el malgrandaj gutoj el akvo disaj en kontinua olea fazo. Kremoj de oleo-en-akvo estas pli komfortaj kaj kosmetike akcepteblaj ?ar ili estas malpli grasecaj kaj pli facile forlaveblaj uzante nur akvon. Kremoj de akvo-en-oleo estas malpli facile manipuleblaj sed multaj kuraciloj kiuj estas aligitaj en kremoj estas hidrofobaj kaj estos pli facile liveritaj el kremoj de akvo-en-oleo ol el kremoj de oleo-en-akvo. Kremoj de akvo-en-oleo estas anka? pli humidigaj ?ar ili havigas olean barieron kiu malpliigas perdon de akvo el la kornotavolo, nome la plej ekstera tavolo de la ha?to.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Antikva farmakologio [ redakti | redakti fonton ]

Kahun Ginekologia Papiruso.

Uzado de plantoj kaj de plantosubstancoj por trakti ?iujn tipojn de malsanoj kaj medicinajn kondi?ojn ?ajne datas el epoko de prahistoria medicino .

La Kahun Ginekologia Papiruso , nome la plej antikva konata medicina teksto ajnatipa, datas el ?irka? 1800 a.K. kaj reprezentas la unuan dokumentitan uzon de ajna tipo de drogo. [6] [7] Tiu kaj aliaj medicinaj papirusoj priskribas praktikojn de antikvegipta medicino , kia uzado de mielo por trakti infektojn kaj la kruroj de abelman?uloj por trakti koldoloron.

Antikva Babilonia medicino montris la uzadon de preskriba?oj en la unua duono de la 2-a jarmilo a.K. . Medicinaj kremoj kaj piloloj estis uzataj kiel trakta?oj. [8]

En la Hindia subkontinento , la Atharvaveda , nome religia teksto de Hinduismo kies kerno datas el la 2a jarmilo a.K., kvankam la himnoj registritaj en ?i ?ajne estas e? pli antikvaj, estas la unua hindia teksto kiu temas pri medicino . ?i priskribas plantbazitajn drogojn por kontra?stari malsanojn. [9] La plej antikvaj fondoj de ajurvedo estis konstruitaj sur sintezo de selekto de antikvaj herbopraktikoj, kune kun amasa aldono de teoriaj konceptigoj, novaj nozologioj kaj novaj terapioj dataj el ?irka? 400 a.K. anta?en. [10] La studanto de ?yurveda devis koni dek artojn kiuj estas nemalhaveblaj en la preparado kaj aplikado de ties medicinoj: distilado, funkciantaj lertecoj, kuirarto , hortikulturo , metalurgio , sukerfabrikado, farmacio, analizo kaj separado de mineraloj, kompono de metaloj, kaj preparado de alkaloj .

La Hipokrata ?uro por kuracistoj , atribuita al Grekio de la 5a jarcento a.K., aludas al la ekzisto de "mortigaj drogoj", kaj oni scias, ke la antikvgrekaj kuracistoj importis drogojn el Egipto kaj el aliaj lokoj. [11]

Mezepoka farmakologio [ redakti | redakti fonton ]

Desegno de Aviceno el 1271.

La libro de Al-Kindi de la 9a jarcento konata en latinlingva mezepoka intelektularo kiel De Gradibus kaj La kanono de medicino de Aviceno kovras ampleksan gamon de drogoj kiuj estis konataj de la Medicino en mezepoka islama mondo .

Mezepoka medicino vidis progresojn en kirurgio, sed kelkaj vere efikaj drogoj ekzistis, krom opio (trovita inter tre popularaj drogoj kiel "Granda Ripozo" tiame) [12] kaj kinino . Popola kuracado kaj povegaj venenaj metalbazitaj kompona?oj estis popularaj trakta?oj. Teodorico de' Borgognoni , (1205?1298), estis unu el plej signifaj kirurgoj de la mezepoka periodo, responsa por enkonduko kaj disvastigo de gravaj kirurgiaj progresoj kiaj la baza praktiko de antisepsa drogo kaj la uzado de anestezo . Garcia de Orta priskribis kelkajn herbajn traktadojn kiuj estis tiam uzataj.

Moderna farmakologio [ redakti | redakti fonton ]

Dum plej el la 19a jarcento, drogoj estis ne tre efikaj, kondukante al Oliver Wendell Holmes, Sr. al fama komento en 1842 ke "se ?iuj kuraciloj en la mondo estus for?etitaj en la maron, ?i estus la plej bona por la homaro kaj la plej malbona por la fi?aro". [13]

Dum la Unua Mondmilito , Alexis Carrel kaj Henry Dakin disvolvigis la metodon Carrel-Dakin por traktado de vundsoj per irigacio, solvo de Dakin, per ?ermicido kiu helpis preventi gangrenon .

En la intermilta periodo, la unuaj kontra?-bakteriaj agentoj kiaj la sulfonamidaj antibiotikoj estis disvolvigitaj. Dum la Dua Mondmilito okazis la enkonduko de disvastigita kaj efektiva kontra?mikrobia terapio pere de la etendo kaj amasproduktado de penicilinaj antibiotikoj, ebligita por la premoj de la milito kaj la kunlaborado de britaj sciencistoj kun la usona farmacia industrio .

Charles Gerhardt , unua sintezanto de la acetilsalicilata acido.

Kuraciloj ofte uzataj ?irka? la fino de la 1920-aj jaroj estis aspirino , kodeino , kaj morfino kontra? doloro; digitalis , nitroglicerino , kaj kinino por kormalsanoj, kaj insulino por diabeto. Aliaj drogoj estis antitoksinoj , kelkaj biologiaj vakcinoj, kaj kelkaj sintezaj drogoj. En la 1930-aj aperis antibiotikoj: unue sulfonamido, poste penicilino kaj aliaj antibiotikoj. Kuraciloj i?is pli kaj pli "la centro de medicina praktiko". [13] En la 1950-aj jaroj aperis anka? aliaj kuraciloj kiaj kortikosteroidoj por inflamo , rauwolfia alkaloidoj kiel trankviligiloj kaj antihipertensiloj, antihistaminoj por nazaj alergioj, ksantino por astmo , kaj tipaj antipsikotikoj por psikozo . [13] p. 23?24. ?irka? 2007, miloj da aprobitaj drogoj estis disvolvigitaj. Pli kaj pli, biotekniko estis uzata por malkovri biofarmacia?ojn . [13] Pli ?use, multfakaj alproksimigoj havigis la ri?on de novaj informoj por la disvolvigo de novaj antibiotikoj kaj antibakteriloj kaj por la uzado de biologiaj agentoj por antibakteria terapio. [14]

En la 1950-aj jaroj novaj psikiatriaj drogoj, ?efe la antipsikota klorpromazino, estis dezajnita en laboratorioj kaj malrapide venis al preferata uzado. Kvankam ofte akceptita kiel progreso en kelkaj manieroj, estis ioma opozicio, pro seriozaj kontra?aj efikoj kiaj malfrua diskinezio. Pacientoj ofte kontra?as psikiatrion kaj malakceptis a? prokrastis uzi drogojn kiam oni ne estas sub psikiatria kontrolo.

Registaroj estis tre enga?i?intaj en la regulado de la drogdisvolvigo kaj de la drogvendado. En Usono la katastrofo pro la Sulfanilamida eliksiro de 1937 okazigis la morton de pli ol 100 personoj kaj tio kondukis al starigo de la Man?a?a kaj Droga Administracio (FDA), kaj la le?o de 1938 Federal Food, Drug, and Cosmetic Act devigis al fabrikantoj registri novajn drogojn ?e la FDA. La amendo de 1951 Humphrey-Durham Amendment postulis, ke certaj drogoj estu vendataj nur la? preskribo. En 1962 sekva amendo postulis, ke novaj drogoj estu testitaj per klinikaj ekzamenoj por akiri efikecon kaj sekurecon. [13] p. 24?26.

?is la 1970-aj jaroj, drogoprezoj ne estis grava afero por doktoroj kaj pacientoj. Kiam pli da drogoj estis preskribitaj por kronikaj malsanoj, tamen, kostoj i?is pezegaj, kaj ?irka? la 1970-aj jaroj preska? ?iu usona sub?tato postulis a? kura?igis la anstata?o de ?enraj kuraciloj por pli multekostaj markonomoj. Tio kondukis anka? al usona le?o de 2006 nome Medicare Part D , kiu proponas medicinan kovron por drogoj. [13] p. 28?29.

La E?ropa Medicina Agentejo ( angle   The European Medicines Agency , akronime EMA ) estas reguliga agentejo de la E?ropa Unio por taksi medicinajn produktojn kaj medikamentojn [15] [16] . La EMA certigas sciencan taksadon, superrigardon kaj monitoradon de medikamentoj por homoj kaj bestoj en la EU. ?ia sidejo estas en Amsterdamo [17] .

Je 2008, Usono estis unua en medicina esplorado , inklude farmacian disvolvigon. Prezoj de kuraciloj en Usono estas inter la plej altaj en la mondo, kaj plinovigo de kuraciloj estas koresponde alta. En 2000 usonaj firmaoj disvolvigis 29 el la 75 plej venditaj kuraciloj; firmaoj el la dua plej granda merkato, Japanio, disvolvigis ok, kaj Britio kontribuis per 10. Francio, kiu devigas prezkontrolojn, disvolvigis tri. La?longe de la 1990-aj jaroj la rezultoj estis similaj. [13] p. 30?31.

Kuracil-entreprenoj [ redakti | redakti fonton ]

Abstina sindromo [ redakti | redakti fonton ]

Abstina sindromo estas aro de simptomoj, kiuj okazas pro la tuja malkontinuo a? malpliigo de konsumado de medikamentoj a? distraj drogoj .

Ekzemple, longeda?ra uzado de kontra?deprima medikamento probable ka?zos vaste malsaman reakcion kiam oni ekabstinas ol ekabstino de opioido, kiel heroino . Multaj preskrib-bezonaj kaj la?le?aj nepreskrib-bezonaj drogoj anka? povas ka?zi abstinajn simptomojn kiam individuoj ?esas konsumi ilin, e? se ili estis uzataj nur la? instruoj de kuracisto.

Anka? la maniero administri la drogon, ?u envejna, enmuskola, bu?a a? alia, povas roli en la determino de la severeco de abstinaj simptomoj. Anka? estas apartaj fazoj de abstina sindromo; ?enerale, oni komencos senti sin malbona, progresos al sento pli malbona, atingos kulminon kaj tiam la simptomoj komencos malaperi. Tamen, abstino de certaj drogoj (barbituratoj, benzodiazepinoj, alkoholo, glukokortikoidoj) povas esti mortiga. Kvankam opioida abstina sindromo estas malofte mortiga al la uzanto, ?i (kaj abstino de kelkaj aliaj drogoj) povas ka?zi aborton , pro feta abstina sindromo.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Definition and classification of Drug or Pharmaceutical Regulatory aspects of drug approval Arkivigite je 2017-07-22 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 30an de Decembro 2013.
  2. US Federal Food, Drug, and Cosmetic Act, SEC. 210., (g)(1)(B). Arkivigite je 2009-05-12 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 17an de A?gusto 2008.
  3. Directive 2004/27/EC de E?ropa Parlamento kaj de la Konsilio de 31a de Marto 2004 amende Direktivo 2001/83/EC pri Komunuma kodo rilate al medicinaj produktoj por homa uzado. Artikolo 1. Publikigita la 31an de Marto 2004. Alirita la 17an de A?gusto 2008.
  4. Directive 2004/27/EC Official Journal of the European Union. 30a de aprilo 2004 L136
  5. FDA Glossary
  6. Griffith, F. Ll. The Petrie Papyri: Hieratic Papyri from Kahun and Gurob
  7. The Kahun Gynaecological Papyrus . Arkivita el la originalo je 2012-04-19. Alirita 2015-12-28.
  8. H. F. J. Horstmanshoff, Marten Stol, Cornelis Tilburg (2004), Magic and Rationality in Ancient Near Eastern and Graeco-Roman Medicine , p. 99, Brill Publishers, ISBN 90-04-13666-5 .
  9. Vidu Atharvaveda XIX.34.9
  10. Kenneth G. Zysk, Asceticism and Healing in Ancient India: Medicine in the Buddhist Monastery, Oxford University Press, rev. ed. (1998) ISBN 0-19-505956-5 .
  11. Heinrich Von Staden, Herophilus: The Art of Medicine in Early Alexandria (Cambridge: Cambridge University Press, 1989), pp. 1-26.
  12. (2014-08-08) “ The pharmacology of medieval sedatives: the "Great Rest" of the Antidotarium Nicolai ”, Journal of Ethnopharmacology   155  (1), p. 443?449 . doi : 10.1016/j.jep.2014.05.048 .  
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 13,6 Finkelstein S, Temin P. (2008) Reasonable Rx: Solving the drug price crisis . FT Press.
  14. Miller, AA; Miller, PF (editor). (2011) Emerging Trends in Antibacterial Discovery: Answering the Call to Arms . Caister Academic Press. ISBN 978-1-904455-89-9 .
  15. Set up by EC Regulation No. 2309/93 as the European Agency for the Evaluation of Medicinal Products, and renamed by EC Regulation No. 726/2004 to the European Medicines Agency, it had the acronym EMEA until December 2009.
  16. EMEA becomes EMA (14a de Decembro 2009). Arkivita el la originalo je 2022-11-22. Alirita 2023-10-16.
  17. "Relocation to Amsterdam" . European Medicines Agency . 17 September 2018 . Retrieved 16 January 2021 .

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

Historio

  • Nicholas Eschenbruch, Viola Balz, Ulrike Kloppel, Marion Hulverscheidt: Arzneimittel des 20. Jahrhunderts. Historische Skizzen von Lebertran bis Contergan. Transcript, Bielefeld 2009, ISBN 978-3-8376-1125-0 .
  • Wolf-Dieter Muller-Jahncke, Christoph Friedrich, Ulrich Meyer: Arzneimittelgeschichte. 2., uberarb. und erw. Auflage. Stuttgart 2005, ISBN 3-8047-2113-3 .
  • Wolf-Dieter Muller-Jahncke, Christoph Friedrich: Geschichte der Arzneimitteltherapie. Deutscher Apothekerverlag, Stuttgart 1996, ISBN 3-7692-2038-2 .
  • Rudolf Schmitz: Geschichte der Pharmazie. Band I: Von den Anfangen bis zum Ausgang des Mittelalters. Govi-Verlag, Eschborn 1998, ISBN 3-7741-0706-8 .
  • Rudolf Schmitz, Wolf-Dieter Muller-Jahncke, Christoph Friedrich: Geschichte der Pharmazie. Band II: Von der Fruhen Neuzeit bis zur Gegenwart. Govi-Verlag, Eschborn 2005, ISBN 3-7741-1027-1 .

Kritiko pri kuraciloj

  • Marcia Angell: Der Pharma-Bluff. Wie innovativ die Pharmaindustrie wirklich ist. Kompart, Bonn/ Bad Homburg 2005, ISBN 3-9806621-9-5 .
  • Markus Grill: Kranke Geschafte ? Wie die Pharmaindustrie uns manipuliert. Rowohlt, Reinbek 2007, ISBN 978-3-498-02509-0 .
  • Sonia Shah: Am Menschen getestet! Redline Wirtschaft, Munchen 2008, ISBN 978-3-636-01561-7 .
  • Ben Goldacre: Die Pharma-Luge: Wie Arzneimittelkonzerne Arzte irrefuhren und Patienten schadigen. (Titel der amerikanischen Originalausgabe 2012: Bad Pharma ) Kiepenheuer & Witsch, 2013, ISBN 978-3-462-04577-2 .

Drogometabolo

  • Karl-Heinz Beyer: Biotransformation der Arzneimittel. Springer Verlag, Berlin/ Heidelberg/ New York/ London/ Paris/ Tokyo/ Hong Kong 1990, ISBN 3-540-50696-9 .
  • G. Gordon Gibson, Paul Skett: Introduction to Drug Metabolism. Chapman & Hall, London/ Glasgow/ New York/ Tokyo/ Melbourne/ Madras 1986, ISBN 0-412-26390-4 .
  • En tiu ?i artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pharmaceutical drug en la angla Vikipedio.