El Vikipedio, la libera enciklopedio
La
distriktaro Arnsbergo
(
germane
Regierungsbezirk Arnsberg
) estas unu el kvin
administraj distriktaroj
en la federacia lando
Nordrejn-Vestfalio
de
Germanio
. Fine de decembro 2022 ?i havis 3 600 754 lo?antojn.
La distriktaro situas en la sudoriento de
Nordrejn-Vestfalio
. La nordokcidenta parto havas kvin grandajn urbojn kaj kovras grandan parton de la dense lo?ata industria
Ruhr-regiono
. Kontraste al tio la orienta kaj suda partoj estas relative maldense lo?ataj.
La distriktaro norde limas al la distriktaroj
Monastero
kaj
Detmoldo
, oriente al la federacia lando
Hesio
, sude al la lando
Rejnlando-Palatinato
kaj okcidente al la distriktaroj
Kolonjo
kaj
Duseldorfo
.
La historio de la distriktaro reiras al la
Prusa ordono pri la plibonigota instalo de provincaj instancoj
de la
30a de aprilo
1815
. Tiam la
Prusa
registaro kaj administrado estis novordigata post la
Viena Kongreso
kaj la
provincoj
subdividataj en entute 28 distriktaroj, unu el ili la distriktaro Arnsbergo. Kiel la aliaj, anka? la registaro en Arnsbergo je la
22a de aprilo
1816
ekfunkciis.
La ne tute centra kaj relative eta urbo
Arnsbergo
elekti?is sidejo de la administrejo por ligi la katolikan lo?antaron de la malurba, arbara regiono
Sauerland
[Za?alant] al la protestanta Prusia ?tato kaj por ekonomie evoluigi tiun regionon.
Unu el la centraj taskoj de la administrejo en Arnsbergo dum la 19a kaj komenca
20a jarcento
estis la ?tata akompano de la fulme evolui?anta proceso de industriigo aparte de la orienta
Ruhr-regiono
.
Tra ?iuj jardekoj oni diskutis, ?u la sidejo de la distriktaro da?re restu en la relative eta kaj ekonomie malmulte signifa urbeto
Arnsbergo
, kiam en la
Ruhr-Regiono
kreskis multe pli grandaj kaj ekonomie signifaj urbegoj. Tamen ?is nun nenio ?an?i?is, kvankam ekzistas planoj pri kreo de nova distriktaro "Ruhr-regiono" post la jaro 2012.
La distriktaro konsistas el 7
distriktoj
kun sume 78 komunumoj kaj el 5
eksterdistriktaj urboj
.
(lo?antoj la? stato fine de decembro 2022)
Dum 1947 la distriktaro estis grupigo de 16
distriktoj
kaj 13
eksterdistriktaj urboj
. Inter la jaroj 1968 kaj 1975 administra reformo novorganizis la distriktajn limojn, tial ke restis nur la hodia?aj 7 distriktoj kaj 5 eksterdistriktaj urboj (vidu supre).