Deklaracio pri la rajtoj de indi?enaj popoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Deklaracio de Unui?intaj Nacioj pri la Rajtoj de Indi?enaj Popoloj (angle: United Nations Declaration on the Rights of Indigenous Peoples ( UNDRIP a? DOTROIP ) estas la plej grava internacia dokumento kaj UN-referenco por la respekto de la rajtoj de indi?enaj popoloj .

?i ebligas taksi la sintenon de ?tatoj rilate al indi?enaj popoloj, sed ?i ne havas devigan efikon en internacia juro , do temas nur pri 'soft law' (milda le?o).

La Deklaracio, konata al multaj aktivuloj kiel UNDRIP, estas la plej grava internacia dokumento pri indi?enaj rajtoj. Kvankam ?i ne estas inter?tata traktato kaj do ne estas parto de la internacia juro, ?i jam forte influas la formuladon kaj interpreton de la nacia juro en pluraj landoj

?i estis adoptita de la ?enerala Asembleo de UN en septembro 2007, [1] pere de plimulto de 143 kontra? 4 (Usono, Kanado, A?stralio kaj Nov-Zelando). [2] La Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unui?intaj Nacioj vo?donis en la 30a de junio 2006 kun 30 vo?donoj, kontra? 2 ( Kanado [3] kaj Rusio ) kaj 12 sindetenoj.

La Deklaracio, je rekomendo de la Viena Deklaracio kaj Agadprogramo [4] asertas, interalie, ke indi?enaj popoloj rajtas al interna memdeterminado kaj ke pro tiu rajto ili libere determinas sian politikan statuson kaj libere determinas sian ekonomian, socian kaj kultura evoluojn. [1] ?i deklaras ke indi?enaj popoloj ne povas esti forpelitaj de siaj teritorioj, ke ili havas la rajton je la naturaj rimedoj kiuj situantas sur ilia teritorio. Inter la multaj rajtoj agnoskitaj en tiu dokumento, aparte notiindas Artikolo 13, la? kiu “Indi?enaj popoloj rajtas revivigi, utiligi, evoluigi kaj transdoni al estontaj generacioj siajn historiojn, lingvojn, bu?ajn tradiciojn, filozofiojn, skribsistemojn kaj literaturojn, kaj asigni kaj reteni siajn proprajn nomojn por komunumoj, lokoj kaj personoj.”

Reagoj [ redakti | redakti fonton ]

La brita delegito al Unui?intaj Nacioj memoris, ke Britio rifuzis la nocion de kolektivaj rajtoj en internacia juro. ?i tiu rimarko provokis fortajn reagojn de indi?enaj popoloj. ?i fari?is temokampanjo de Survival International .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Notoj kaj referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Tiu ?i estas parta traduko de samtitola artikolo en la franca vikipedio je la 26-a de marto 2019.

  1. 1,0 1,1 ?enerala Asembleo adoptas Deklaracion pri la Rajtoj de Indi?enaj Popoloj , UN , 13-a de septembro 2007
  2. UN Malplena Deklaro pri Indi?enaj Rajtoj Arkivigite je 2009-01-06 per la retarkivo Wayback Machine [1] Arkivigite je 2009-01-06 per la retarkivo Wayback Machine , Projekto cenzurita, 2009
  3. Capitaine Brieg kaj Thibault Martin, ≪La declaration des Nations Unies sur les droits des peuples autochtones: le dilemme canadien face a la reconnaissance du "Sujet" autochtone≫, Etudes Canadiennes, no 69, 2010, p. 139-153 (rete [2] Alirita la 9an de aprilo 2019)
  4. Vieno-Deklaracio kaj Agad-Programo, Sekcio II, paragrafo 29