Flago de Danio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dannebrog )
Danebrogo, la dana flago
Detaloj
Blazono de Re?lando Danio

La flago de Danio ( dane   dannebrog [ DEnebro ], kelkfoje esperantigita kiel danebrogo [1] ) estas la flago de Danio . ?i apartenas al la plej antikvaj de la hodia?aj flagoj. ?i estas konata jam de la 14-a jarcento . Dannebrog estas la unua flago kun Skandinava kruco , kaj la aliaj Nordiaj landoj poste kopiis ?ian bazan strukturon.

Jen la legendo pri l' origino de la flago, kiel aperanta ?e Saxo :

Unu el la plej popularaj danaj re?oj dum la mezepoko estis Valdemar la 2-a , la "Venkanto". Li kroni?is kiel dana re?o la 25-an de decembro 1202 (Kristnaska Tago) en la ?efpre?ejo de Lund en nuna Svedio . Lia re?a periodo estis bona tempo por tuta Danio kun floranta komercado. Centoj da urboj kaj urbetoj fondi?is en la tuta lando. La fi?kaptado de haringoj en Øresund donis al la re?lando grandajn enspezojn kaj ri?ecojn.

En 1202 venis 16 ?ipoj kun estonaj militistoj al Danio, kie ili rabis kaj batalis, kaj poste detruis tutan Listerlandon ( Blekingo ).

En 1206 ?ipveturis re?o Valdemar la Venkanto kaj episkopo Anders Sunesen orienten por kristanigi la estonojn kaj evitigi estontajn estonajn rabo-turneojn, kaj ili konkeris la insulojn Øsel kaj Dagø . Papo Honorio la 3-a donis al Valdemar permeson konkeri ?iujn nekristanajn landojn en la regiono kaj submeti ilin sub la dana krono.

Dum la somero 1219, Valdemar kaj Anders Sunesen ?ipveturis tra Balta maro kun milit?iparo de 500 ?ipoj kaj surterigis tie, kie nun situas Tallinn . La fina Valdemara Batalo okazis la 15-an de junio . Dum tiu batalo falis la?dire de la ?ielo la dana nacia simbolo Dannebrog . La? la legendo staris la lunda ?efepiskopo dum la batalo rigardante ?ielen kaj pre?is kun levitaj manoj. Dum li eltenis levi la manojn la danoj venkis en la batalo, sed kiam liaj brakoj laci?is kaj subenfalis, la estonoj progresis en batalo. Kiam la ceteraj pastroj vidis tion, ili rapide alkuris por suprenlevi liajn brakojn. Tiam subite falis de la ?ielo ru?a flago kun blanka kruco , kaj la vo?o de Dio a?di?is: "Levu ?in alten, tiam vi venkos!" Kaj sub tiu flago la danoj venkis en batalo. La estonoj devis submeti sin kaj ricevis la kristanan bapton. (Vidu anka? 2 Mos 17:8-16 pri la israela batalo kontra? amalekitoj kaj la legendo de la labaro de Konstanteno .) Sed depost tiu evento "danebrogo" estis la dana nacia simbolo, kaj danoj festas ?iun jaron "Valdemar-tagon" la 15-an de junio.

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Vortaro Esperanto-dana de Lorenz Friis (1969).