Cseh-metodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreo Cseh gvidas ?e-metodan kurson en la Esperanto-Domo en Arnhem la 19-an de junio   1933

La Cseh-metodo a? ?e-metodo estas instrumetodo por la planlingvo Esperanto . La metodon inventis rumana pastro Andreo Cseh . La celo de la metodo estas instrui Esperanton al diversnacia, diverslingva kaj diversklasa publiko. Tiamaniere, la instruisto ne bezonas koni la denaskajn lingvojn de la kurssekvantoj kaj la kurssekvantoj ne bezonas esti altkleraj.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Atesto pri Cseh-kurso donita al Frida Verheye el Oostende , 1936

En Transilvanio [ redakti | redakti fonton ]

La Cseh-metodo naski?is pro neceso, kiam Andreo Cseh volis gvidi kurson en 1920 en la transilvania urbo Sibiu por societo de laboristoj el tri nacioj. Lernolibroj ne haveblis kaj mendi ion el eksterlando neeblis, ?ar la limoj estis ankora? fermitaj. Cseh decidis ne doni kurson en la ordinara senco de la vorto, sed gvidi simplan konversacion. Nigra tabulo kaj kreto helpis la instruiston, papero kaj krajono la lernantojn . La provo sukcesis. Komence Cseh parolis pri aferoj plej proksimaj kaj uzante nur la plej simplajn gramatikajn elementojn. Poste li transiris iom post iom al temoj pli malproksimaj kaj al gramatika?oj pli malfacilaj. El la praktiko ?ajnis ke post dudek lecionoj je du horoj oni povis interparoli en Esperanto.

Tra E?ropo [ redakti | redakti fonton ]

Pro la granda sukceso de tiu kurso Cseh balda? ricevis inviton al la urbo Targu Mure? , kie li faris sinsekve plurajn kursojn en la Libera Universitato. De 1921 ?is 1923 Cseh gvidis kursojn en Klu?o , Bukare?to kaj Ploie?ti . En 1924 li interrompis la kursgvidadon pro propaganda voja?o tra E?ropo. En 1927 Cseh gvidis grandajn kursojn en Danzig (la nuna Gda?sk ) kaj en januaro 1928 li komencis siajn grandskalajn kursojn en Svedio . En julio 1929 la urbo Budape?to aran?is la unuan internacian pedagogian kurson de Cseh. Similaj internaciaj kursoj okazis poste en Arnhem (1930) kaj en Krakovo (1931). Krom tio Cseh gvidis grandajn kursojn en Estonio , aran?itajn de la Estona Instruista Asocio, en Latvio , Dresdeno , Norvegio , Berlino , Parizo , Svislando kaj fine en pluraj urboj de Nederlando .

Metodo [ redakti | redakti fonton ]

Tiberio Morariu dum kurso, ?irka? 1930

La principoj de la Cseh-metodo estas la jenaj:

a) neuzado de lernolibroj
b) neuzado de nacia lingvo , sed klarigo de la novaj vortoj per la jam instruitaj
c) komuna ?ora respondado de la kursanoj
?) aplikado de konversacio pri aktuala?oj anstata? uzado de lernejecaj ekzemploj
d) ri?a aplikado de humuro kaj ?erco
e) instigo al tio, ke la lernantoj mem eltrovu la regulojn de la lingvo kaj ke ili mem konstruu la gramatikan sistemon.

Prefere la kurso estas donata de fremdlanda instruisto, por efike plenumi punkton b .

Komence oni timis, ke la sukceso dependas nur de la personeco de Cseh, sed balda? evidenti?is, ke liaj dis?iploj de diversaj nacioj akiris similajn sukcesojn. Cseh ne deziras doni la tutan gramatikon en la komenca kurso, sed li volas formi grandan aron da entuziasmaj adeptoj, kiuj fervore da?rigas la studadon kaj la propagandon.

Instituto [ redakti | redakti fonton ]

La 24-an de majo 1930 fondi?is en Hago la Internacia Cseh-Instituto de Esperanto . ?ia celo estas eduki kaj doni bonajn instruistojn al la publiko, kiu deziras lerni Esperanton en facila kurso la? la metodo de Cseh kaj doni al la instruistoj kaj al la kursaran?antoj la necesan helpon. La internacia Cseh-Instituto estas sendependa kultura fonda?o kun sidejo en Hago kaj ?i estis direktata de la fondintoj: Andreo Cseh kaj Julia Isbrucker . La internacia Konsilantaro de la Instituto konsistis el prof. P. Boet el ?enevo , prof. Odo Bujwid el Krakovo, prof. William Edward Collinson el Liverpool , konsulo K. von Frenckelt el Dresdeno, d-ro Edmond Privat el ?enevo, Eduard Stettler el Berno kaj Georges Warnier el Parizo .

La oficejo de la Instituto establi?is en Hago, unue en la hejmo de Jan kaj Julia Isbrucker, depost la unua de oktobro 1933 en propra domo, Riouwstraat 172. La Instituto aran?is en ?iu jaro internaciajn kursojn kaj seminariojn por tiuj personoj, kiuj deziras poste gvidi ?e-metodajn kursojn. Al personoj, kiuj deziras gvidi Cseh-metodajn kursojn, la Instituto donis specialan rajtigilon kaj disponigis la necesan materialon por la kursoj. La instituto havis en junio de 1933 jam precize tricent rajtigitajn instruistojn en 23 landoj.

La unua internacia kurso, kiun aran?is la Instituto, estis en 1930 en Arnhem . Partoprenis ducent instruistoj el dudek landoj. Rezulte de tio, la urbestraro de Arnhem disponigis bienon kun belega domo en 1930 por la kursoj kaj konferencoj de la Cseh-Instituto.

La Esperanto-Domo en Arnhem entenis kurssalonon por 120 kursanoj, restoracion, konversacian salonon, oficejon kaj hotel?ambrojn por kvindek personoj. Krom la ordinaraj someraj kursoj por komencantoj kaj progresintoj kaj specialaj seminariaj kursoj por Cseh-metodaj instruistoj, la Instituto aran?is de tempo al tempo aliajn kunvenojn kaj kursojn el kiuj la plej gravaj estis:

  • La Universitata Kurso de d-ro Privat kaj la Lingva Konferenco dum Pasko 1932
  • la Lingva Olimpiado dum Kristnasko 1932
  • la internacia kurso por la personaro de la Po?to, Telegrafio kaj Telefonio, kie 118 partoprenantoj ?eestis el 5 landoj en junio 1933

La hodia?a Internacia Esperanto-Instituto ankora? ?iam havas sian oficejon sub la adreso Riouwstraat 172. Krom progresigo de la Cseh-metodo ?i organizas kulturajn kunvenojn, evoluigas lingvistikan programaron por Esperanto kaj subtenas la katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto de la Universitato de Amsterdamo .

Unuaj instruistoj [ redakti | redakti fonton ]

En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj la ekzemplon de Cseh sekvis multaj talentaj propagandistoj, kiuj kunlaboras kun la Internacia Cseh-Instituto de Esperanto. El ili kelkaj konstante laboras sur internacia kampo. Tiberio Morariu komencis gvidi kursojn en 1923 en Rumanio kaj poste faris tre multajn kursojn en Svedio , Danio , Saksio , Svislando kaj Vieno , lastatempe kun sia edzino Lizzie Morariu-Anderson . La estona H. Seppik depost 1929 laboras en Svedio kaj Norvegio. F-ino Elinjo Pahn el Estonio kursgvidadas de 1930 en Svedio, Francio , Danio, Nederlando kaj Hispanio . Julio Baghy el Budape?to gvidis same multajn kursojn en Nederlando, Francio, Estonio kaj Latvio . La hungara doktoro Ottmar Fischer grandskale instruas en Norvegio kaj la rumana Sigismundo Pragano en Nederlando kaj Britio. La norvega Jens Schjerve en Norvegio, Francio kaj Usono gvidis grandajn kursojn. G. Ahlstand laboris en Estonio. Aliaj fervore laborantaj Cseh-metodaj geinstruistoj estas:

Krom tio multaj fervore disvastigas Esperanton, instruante en siaj hejmlandoj.

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Andreo Cseh, La kurso de Andreo ?e ( Stokholmo : Sveda Instruista Esperanto-Federacio, 1929) 143 pa?oj.
  • Baza Cseh-kurso: kun metodikaj konsiloj, gvidilo kaj modelo por instruantoj (8-a eldono; Hago: Internacia Esperanto-Instituto 1992) 174 pa?oj.
  • Ed Borsboom , Vivo de Andreo Cseh (Hago: Internacia Esperanto-Instituto 2003) 313 pa?oj.
  • Andreo Cseh kaj Ed Borsboom (red.), Konversacia Vortaro (6a eldono; Hago: Internacia Esperanto-Instituto 2010) 112 pa?oj.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]