한국   대만   중국   일본 
Cornelius Castoriadis - Vikipedio Saltu al enhavo

Cornelius Castoriadis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cornelius Castoriadis
Persona informo
Κορν?λιο? Καστορι?δη?
Naskonomo Κορν?λιο? Καστορι?δη?
Naski?o 11-an de marto 1922 ( 1922-03-11 )
en Istanbulo
Morto 26-an de decembro 1997 ( 1997-12-26 ) (75-jara?a)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Lingvoj greka ? franca vd
Lo?loko Ateno vd
?tataneco Francio (1970–)
Grekio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universite Paris-Nanterre - doktoreco (1980–)
Universitato de Parizo - magistro (1946–1948)
Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno - jurisprudenco , ekonomiko (1937–1942) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Internationalist Communist Party (en) Traduki (1946–1948)
Internationalist Revolutionary Party of Greece (en) Traduki (1943–)
Komunista Partio de Grekio (1941–1942)
Young Communist League of Greece (en) Traduki (1937–)
Internist Communist Party of Greece (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Piera Aulagnier (en) Traduki (1968–1984) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Pierre Chaulieu ? Marc Coudray ? Paul Cardan vd
Okupo filozofo
psikologo
politikisto
universitata instruisto
ekonomikisto
verkisto
psikoanalizisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Marksismo , kontinenta filozofio kaj ekonomiko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Cornelius CASTORIADIS , Κορν?λιο? Καστορι?δη? ( 11-an de marto 1922 en Istanbulo - 26-an de decembro 1997 en Parizo ) estas la a?toro de originala revolucia penso, deirinta de la marksismo ?sed poste rompinta el ?i?kaj pruntpreninta elementojn el la psikanalizo . Li estas grekdevena franca filozofo kiu defendis la koncepton de "politika a?tonomeco". Li fondis en 1948 kune kun Claude Lefort la grupon " Socialismo a? barbareco ", kiu aperigas la samnoman revuon kaj kiu estas solvita en 1967 .

Li naski?is en 1922 en Konstantinopolo , kaj lia familio iomete poste elmigris en Atenon , kie li studos juron , ekonomion kaj filozofion . Li ali?is, 15-jara, al la malpermesita organiza?o de la komunista Junularo sub la diktatoreco de Ioannis Metaxas . Li eniris en la internan opozicion de la komunista Partio dum la 2a Mondmilito , kaj forlasis ?in en 1942 pro ?ia burokrateco kaj ?ovinismo por transiri al la trockismo . Li tiel trovi?is sub la duobla minaco stalinista kaj fa?ista . En decembro 1945 , li foriris el Grekio al Francio por prepari doktorecan tezon pri filozofio. Li definitive enhejmi?is en Parizo (kie li ekhavos la francan ?tatanecon komence de la 1970aj jaroj).

En 1946 , li fondis kun Claude LEFORT maldekstran tendencon ene de la Internaciista Komunista Partio , la franca trockista partio. Dekomence kritikema pri la oficiala trockista politiko, tiu tendenco rompas el la trockismo por formi sendependan grupon nomitan "Socialismo a? barbareco". ?is ?ia fino vigligita ?efe de CASTORIADIS, la grupo ellaboras de la marksismo pli kaj pli foran kritikon, kiu rigardas la kampojn okcidentan kaj socialistan kiel du formojn de la moderna kaj tutmonda sistemo de ekspluatado : la burokrata kapitalismo . La? CASTORIADIS, la esenca celo de la revolucia projekto estas la kolektiva a?tonomeco , komprenata la? sia greka deveno ("autos/nomos" : si mem/le?o) kiel la povo doni al si siajn proprajn regulojn. Tiu a?tonomeco reali?os en rekta demokratio , kie la laboristaj konsilioj decidas pri ?iuj gravaj aferoj kaj elektas delegitojn eksigeblajn ?iumomente.

La 40a kaj lasta numero de Socialismo a? barbareco aperis en somero 1965 . La grupo mem dissolvi?is en 1966 . Forlasinte la politikan aktivecon, CASTORIADIS dedi?as sin al la filozofia pensado paralele de sia profesia vivo, unue kiel ekonomiisto (de 1945 ?is 1970 en la internacia sekretarejo de OEKE (Organiza?o por Ekonomia Kunlaborado kaj Disvolvi?ado), kaj poste kiel psikanalizisto ekde 1973 . Elektita kiel studodirektoro en la Altstuda Lernejo en Socialaj Sciencoj (Parizo) en 1979 , li okupi?is pri seminarioj de 1980 ?is 1995 en la ?enerala temo "Ekstarigo de la socio kaj historia kreado". Li forpasis en 1997 .

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Reeldonoj, la? temo, de liaj tekstoj publikigitaj en "Socialismo a? barbareco" :
  1. La burokrata socio, 1. la produktorilatoj en Rusio , 1973, 1990.
  2. La burokrata socio, 2. la revolucio kontra? la burokrataro , 1973, 1990.
  3. La sperto de la laborista movado, 1. kiel batali , 1974.
  4. La sperto de la laborista movado, 2. proletaro kaj organizi?o , 1974.
  5. Moderna kapitalismo kaj revolucio, 1. imperiismo kaj milito , 1979.
  6. Moderna kapitalismo kaj revolucio, 2. la revolucia movado sub la moderna kapitalismo , 1979.
  7. La enhavo de la socialismo , 1979.
  8. La franca socio , 1979.
  • La ?efverko : La imaga starigo de la socio , 1975.
  • La posta disvolvi?o de lia penso : la serio "krucvojoj de la labirinto".
  1. La krucvojoj de la labirinto , 1978.
  2. Kampoj de la homo, la krucvojoj de la labirinto 2 , 1986.
  3. La dispecigita mondo, la krucvojoj de la labirinto 3 , 1990.
  4. La kreskado de la sensignifeco, la krucvojoj de la labirinto 4 , 1996.
  5. La farita kaj la farenda, la krucvojoj de la labirinto 5 , 1997.
  6. Figuroj de la pensebla, la krucvojoj de la labirinto 6 , 1999.