Ioanis Metaxas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ioannis Metaxas )
Ioanis Metaxas
Persona informo
Ιω?ννη? Μεταξ??
Naski?o 12-an de aprilo 1871 ( 1871-04-12 )
en Itako
Morto 29-an de januaro 1941 ( 1941-01-29 ) (69-jara?a)
en Ateno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per infekta malsano vd
Religio ortodoksa kristana eklezio vd
Etno grekoj vd
Lingvoj moderna greka vd
?tataneco Grekio vd
Partio Freethinkers' Party vd
Subskribo Ioanis Metaxas
Familio
Dinastio Metaxas vd
Infanoj Q22191766 vd
Profesio
Okupo politikisto ? oficiro ? militisto ? diplomato vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Ioannis Metaxas [metaksas] ( 1871 - 1941 , greke : Ιω?ννη? Μεταξ??), konvinkita monar?isto kaj naciisto, registarestro kaj fakta diktatoro de la intermilita Grekio . La? lia nomo estis nomita linio de fortika?oj en Grekio, la t.n. Metaxas-linio .

Ioannis Metaxas naski?is la 12-an de aprilo de 1871 en la greka Itako . En la jaro 1897 li partoprenis militon kontra? Turkio kaj poste li forvoja?is ?is Germanio , kie li finstudis armean lernejon. Dum balkanaj militoj ( 1912 ? 1913 ) li fari?is ano de ?efstabo kaj en la jaro 1913 ties estro; en la jaro 1916 li atingis rangon de generalo .

En la tempo de eksplodo de la unua mondmilito li estis proksima konsilanto de greka re?o Konstantino la 1-a , sed kiel decida adepto de ne?traleco li venis en konflikton kontra? Eleftherios Venizelos , prezidanto de la registaro. Kiam re?o Konstantino en la jaro 1917 abdikis, rezignis pro da?ranta malkonsento kun armea politiko de Venizelos anka? Metaxas. Li revenis en zeniton en la jaro 1920 post la reveno de Konstantino sur la tronon. Li staris en opozicio kontra? Venizelos kaj ?uste li anta?vidis fiaskon de la greka ofensivo el la jaroj 1921 ? 1922 , kiu estis alportonta al la lando teritoriajn profitojn en turka Anatolio .

Post tio, kiam estis en la jaro 1923 Georgo la 2-a , filo kaj sekvanto de Konstantino, devigita abdiki, anka? Metaxas forlasis la landon. Sed post nelonge li revenis kaj li akiris ministerian funkcion en nova respublikana registaro. Samtempe li fondis malgrandan monar?istan partion, kiu fari?is herolda turo de la opozicio kontra? la registaro, en kiu li mem agadis. En la jaro 1935 Georgo la 2-a renovigis la monar?ion kaj li nomis Metaxason kiel ministro de milito kaj en aprilo de 1936 kiel prezidanto de la registaro.

Subtenata de la re?o Metaxas komencis la 4-an de a?gusto de la sama jaro diktaturon de fa?isma modelo. Malgra? tio li plu retenis diplomatajn interrilatojn kun Britio kaj kun Francio . Li atingis certajn sukcesojn dum realigado de limigitaj, sed tre bezonaj ekonomiaj kaj sociaj reformoj, sed samtempe li dure subpremis kian ajn opozicion.

Kiam en la jaro 1940 italaj soldataroj atakis Grekion , la interrilatoj kun okcidentaj demokratioj intensi?is: la lando ricevis helpon flanke de Britio kaj grekoj enpu?is la agresanton reen al albanaj limoj. Ioannis Metaxas mortis la 21-an de januaro de 1941 , tri monatojn anta? ol "lian" landon ekokupis la nazia Germanio .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]