한국   대만   중국   일본 
Campinas - Vikipedio Saltu al enhavo

Campinas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Campinas
Fotomonta?o
municipo de Brazilo ? urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando   Brazilo
Regiono     Sudorienta regiono
Sub?tato   San-Pa?lio
Mezoregiono Campinas
Mikroregiono Campinas
Fondita la 14-an de julio 1774
Po?tkodo 13000-000
Telefonkodo 19
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Lo?antaro 1 213 792    (2020) [+]
Lo?denso 1 526 lo?./km²
Geografio
Geografia situo 22° 54′  S , 47° 3′  U (mapo) -22.900913888889 -47.057294444444 [+]
Alto 685 m
Areo 795,67 km² ?ablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Campinas (Brazilo)
Campinas (Brazilo)
DEC
Situo de Campinas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campinas [+]
v ? d ? r

Campinas , oficiale portugale   Municipio de Campinas , prononco /ka'pinaz/ a? /k???pi.n?s/ (kio signifas "Kamparoj"), foje esperantigita per Kampino , foje anka? per la evitinda Kampinaso , estas la plej granda urbo kaj municipo en la landinterno de San-Pa?lio , sub?tato de Brazilo . ?i situas en la sudorienta regiono de Brazilo , estas la administra ?efurbo de la statistika mezoregiono Campinas kaj anka? de la samnoma statistika mikroregiono Campinas . La? la stato de 2020 en la municipo vivis 1 213 792 lo?antoj sur areo de 795,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas lo?denson de 1 526 lo?antoj/km². El tiuj, la nombro de vo?donrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 860 281 . La teritorio havas komunan limon kun Paulinjo , Monte Mor , Hortolandia , Indaiatuba , Itupeva , Jaguariuna , Morungaba , Pedreira , Sumare kaj Valinhos .

En ?i oni fondis la unuan Esperanto-grupon de Brazilo en 1906 , Suda Stelaro . Tie estas la grava universitato ?tata Universitato de Campinas ( UNICAMP ). ?i estis kromnomata "Urbo de Hirundoj", pro la amaso de tiuj birdoj, kiuj ?iujare revenis kiam la urbo estis malpli granda. ?i estis fondita la 14-an de julio 1774 .

?emelurboj [ redakti | redakti fonton ]

Konataj urbanoj [ redakti | redakti fonton ]

Esperanto en Campinas [ redakti | redakti fonton ]

Malnova fervoja stacidomo, nun kultura kaj kleriga centro
Urbocentro de Campinas - urbodomo Palaco de Jequitibas
La katedralo de Campinas, dedi?ita al Nia Sinjorino de Koncipo, konstruita inter 1803 kaj 1883, kun ri?aj internaj lignoskulpta?oj.

En Campinas, la 17-an de marto 1906 , Joao Keating kaj Tobias Rabelo Leite fondis klubon “ Suda Stelaro ”, la unua esperantista grupo en Brazillando.

Fine de la 1940-aj jaroj refondi?is Suda Stelaro, kies unuan kunsidon atestis unu el niaj plej eminentaj brazilaj pioniroj, Ismael Gomes Braga . Inter ?iaj aktivaj membroj estis ?urnalisto Paulo Botelho Camargo.

En la 1960-aj jaroj Oscar Hoff estis la fondinto de Campinas Esperanto-Grupo. Li instruadis Esperanton en “Centro de Ciencias, Letras e Artes”. Li redaktis bultenon kaj prelegadis.

En 1981 estis grupo de Esperanto en la Instituto pri Fiziko Gleb Wataghin de Unicamp. La instruistoj Gerald Weber kaj Carlos Augusto Silva instruis tie. En 1982 la kurso de Esperanto transloki?is al la Instituto de Estudos da Linguagem ( IEL ) sub la gvidado de Emilio Cid , kiu instruis ?is 1983 .

Cele revigligi la movadon, en 1984 okazis Brazila Kongreso de Esperanto , en Campinas, kunordigita de Prof-ro Walter Francini , el EASP , kaj la tiama instruisto en Campinas, Joao Aguilera. Oficiale oni starigis, en la placo Napoleao Laureano, kvartalo Botafogo, monumenton kun medalo de Zamenhof .

En la jaro 1986 estis fondita Kultura Centro de Esperanto ? KCE , fare de Joao Aguilera, David Bianchini, Joao Otavio V. Rodrigues, Fabricio Possebon kaj aliaj samideanoj .

En la posta jaro KCE ricevis la titolon de Publika Utileco, urba le?o 5790/87, donita de urba registaro. En 1993 , post ekspozicio pri a?tomata tradukado en la ?tata Universitato de Campinas , KCE gajnis retadreson, kiu estis kultura@turing.unicamp.br, kaj tiel i?is la unua Esperanto-grupo en Brazilo kiu disponis pri tiu komunikebleco.

Danke al “Estacao Aleph”, unu el la interretaj provizantoj de Campinas, KCE gajnis en marto 1996 la spacon (kaj nelimigitan kaj senpagan!) por sia TTT-pa?o . Tiel krei?is, fare de James Rezende Piton , la unua institucia pa?o pri Esperanto en la portugala, ver?ajne en la mondo. [1] La pa?o evoluis al la informa retejo www.esperanto.cc, kiu ekzistis ?is 2011.

KCE kunordigis, kune kun EASP, la 16-an ?tatan Renkonti?on de Esperanto, okazinta en 1992, en publika lernejo de la urbo, nomata “Culto a Ciencia”. Tien alvenis proksimume 250 esperantistoj.

Pere de la reto KCE aperigis, en julio 1996 , kurson por brazilanoj: CER ? Curso de Esperanto pela Rede (Kurso de Esperanto per la Reto), kunordigita de prof-o Jose J. Lunazzi ? ?i estisadaptita kun aldonoj el franca versio. Vere, per interreto ?i fari?is kurso internacia kun lernantoj el diversaj landoj.

Inter aliaj agadoj ankora? reliefas la preparo por starigo de kablo-televidkanalo por la komunumo. En Oktobro 1996 KCE komencis, kune kun aliaj neprofitaj organizoj de Campinas, la preparon por starigo de TV Fenikso. KCE estas fondinta membro de la asocio kiu administras ?in.

Diversaj aliaj projektoj restas, kiel ekzemple: Projekto Kelter, kulturaj kajeroj, ktp.

Cele al labori por Esperanto ?e la ?tata Universitato de Campinas , Ivanhoe Baracho kunlaboris por la movado ?efe en la 1980-aj jaroj kaj nuntempe Jose J. Lunazzi per oficiala lernobjekto .

Aliaj grupoj ekzistis por instruado de la lingvo, ekzemple, Joao Aguilera fondis klubon de Esperanto siahejme kaj Juscelino Gama gvidis kursojn en “Tribunal do Trabalho” (tribunalo pri laboro). Juscelino kaj Nazareno instruadis anka? en “Casa D’Italia” (la domo de Italio).

Gravas la laboro por Esperanto ene de spiritisma movado en Campinas. “Grupo Espirita-Esperantista Joao Ernesto” okazigis, de la 21-a ?is la 27-a de junio 1987, la kunvenon “1ª Semana Espirita-Esperantista”. Reliefas la apogo al Esperanto fare de USEIC ? Uniao das Sociedades Espiritas Intermunicipal de Campinas, kies laboro, pere de sia ?urnalo “Alavanca” kaj departemento pri Esperanto, ?iam diskonigadis informojn pri Esperanto, instruadis kursojn kaj kunordigadis eventojn, precipe rilate al Esperanto, Spiritismo kaj Evangelio. Tie de?oris ekde 1986 Maria Manuela Andrade Silva Santos, Joao Otavio V. Rodrigues, Ada de Almeida Leite , Sergio Luiz de Campos, David Bianchini kaj Anita Zimmerman.

ZEOj en Campinas [ redakti | redakti fonton ]

  • Strato D-ro Lazaro Zamenhof ? kvartalo Jardim Lisa I ? Po?tkodo 13058-372;
  • Strato Suda Stelaro ? kvartalo Jardim Novo Maracana ? Po?tkodo 13058-443;
  • Strato Esperanto ? kvartalo Vila Carlito ? Po?tkodo 13043-080;
  • Strato Joao Keating ? kvartalo Botafogo ? Po?tkodo 13070-320.
  • Ekde 2003 prof. d-ro David Bianchini instruas Esperanton en Universitato PUC-Campinas kiel kurson libere elekteblan de la studentoj ?e praktikoj pri klerigo (Praticas de Formacao).

Kampinaj esperantistoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. http://www.esperanto.cc - Kultura Centro de Esperanto (KCE)  ( esperante ). Kultura Centro de Esperanto (2005-04-09). Arkivita el la originalo je 2005-05-28. Alirita 2024-03-18.