Bronisław Geremek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bronisław Geremek
Persona informo
Bronisław Geremek
Naskonomo Benjamin Lewertow
Naski?o 6-an de marto 1932 ( 1932-03-06 )
en Varsovio
Morto 13-an de julio 2008 ( 2008-07-13 ) (76-jara?a)
en Lubie?, Greater Poland Voivodeship
Mortis pro akcidenta morto vd
Mortis per trafikakcidento vd
Tombo Armea Tombejo Pow?zki vd
Etno judoj vd
Lingvoj pola vd
?tataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio ? Ecole pratique des hautes etudes vd
Partio Freedom Union ? Pola Unui?inta Laborista Partio vd
Subskribo Bronisław Geremek
Profesio
Okupo politikisto ? diplomato ? historiisto de moderna epoko ? historiisto ? verkisto ? sindikatisto ? mezepokisto vd
Laborkampo socia historio vd
Aktiva en Strasburgo ? Bruselo ? Varsovio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Bronisław GEREMEK (naski?is la 6-an de marto 1932 en Varsovio , mortis la 13-an de julio 2008 en Lubie?) estis pola politikisto , historiisto, prezidanto de Libereca Unio ( Unia Wolno?ci ), ministro pri eksterlandaj aferoj ( 1997 - 2000 ), en jaroj 1989 - 2001 deputito de pola parlamento , ekde 2004 ?is morto Membro de E?ropa Parlamento , membro de Academia Europaea .

Bronisław Geremek, 2004
Bronisław Geremek kun Tadeusz Mazowiecki , dum la tago de ali?o de Pollando al E?ropa Unio , la 1an de majo 2004
Bronisław Geremek kun Jacek Wo?niakowski kaj Henry Kissinger ( Usona ministro pri eksteraj rilatoj dum la rego de Richard Nixon kaj Gerald Ford ); Varsovio, la 8an de majo 2004

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Lia patro, rabeno, estis murdita en la koncentrejo Auschwitz . Lia patrino kaj li mem povis el?teli?i el la varsovia geto en 1943 kaj estis ?irmitaj en alia pola familia hejmo. En 1954 Bronisław Geremek diplomi?is ?e la fakultato pri Historio de la Universitato de Varsovio , kaj en 1956-1958 li kompletigis superajn studojn ?e la Ecole Pratique des Hautes Etudes en Parizo . Li kompletigis sian doktorecon en 1960, kaj en 1972 li ricevis postdoktori?an gradon ?e la Pola Scienca Akademio (PAN). En 1989 li estis nomumita vicprofesoron. La ?efa temo de Geremek-a scienca laboro estis la esploroj pri la historio de la mezepoka socio kaj kulturo. Preska? la tuta Geremek-a scienca kariero rilatas al la Instituto pri Historio de la Pola Scienca Akademio, kie li laboris de 1955 al 1985.

En 1950 Geremek ali?is al la Pola Unui?inta Laborista Partio (PZPR). Li estis la dua sekretario de la Baza Partia Organiza?o (POP) de la PZPR ?e la Universitato de Varsovio. En 1968, tamen, li retiri?is el la partio proteste kontra? la invado de ?e?oslovakio fare de la landoj de la Varsovia Pakto. Sekve en la jaroj 1970 Geremek estis konsiderata kiel unu el la ?efaj figuroj en la pola demokrata kontra?staro. En 1978 li kunfondis la Socion por Edukaj Kursoj, por kiu li lekciis. En a?gusto 1980 li ali?is al la laborista protesta movado de la urbo Gda?sk kaj fari?is unu el la konsilistoj de la Sendependa memreganta Laborsindikato Solidarno?? (Solidareco).

Post kiam la militle?o estis deklarita en decembro 1981 li estis enkarcerigita ?is decembro 1982, kiam li refoje fari?is konsilisto de la tiam kontra?le?a sindikato Solidareco, kunlaborante kun Lech Wał?sa . En 1983 li estis denove arestita de la polaj a?toritatoj. Inter 1987 kaj 1989 Geremek estis la gvidanto de la Komisiono por Politikaj Reformoj de la Civita Komitato, kiu preparis proponojn por paca demokrata transformo en Pollando . En 1989 li ludis kernan rolon dum la debatoj inter Solidareco kaj la a?toritatuloj kiuj kondukis al liberaj parlamentaj balotadoj kaj la establo de nova parlamento. Geremek tiame fari?is unu el la fondintoj de la Demokrata Unio (poste kombinita en la Libereca Unio) kaj estis la gvidanto de la parlamenta grupo de la Demokrata Unio de 1990 al 1997.

Post la balotadoj en 1991 la prezidento Lech Wał?sa petis al li formi novan registaron, sed Geremek ne tion faris kaj Jan Olszewski estis nomumita ?efministro. Post kiam koalicia registaro estis formita en oktobro 1997 de la Balotada Ago de Solidareco (AWS) kaj la Libereca Unio, Geremek servis kiel ministro pri Eksterlandaj aferoj sub la ?efministro Jerzy Buzek ?is 2000. En la jaro 1998 li ricevis la Karolan Premion (plena nomo: Internacia Karola Premio de A?eno). En marto 1999 li subskribis la traktaton la? kiu Pollando ali?is al NATO. En la balotado por la E?ropa Parlamento en junio 2004 Bronisław Geremek estis elektita kiel kandidato de la Libereca Unio, kaj li gajnis la plej grandan nombron de vo?donoj en Varsovio .

S-ro Geremek, 76-jara?a, mortis je la 13-a de julio 2008, kiam la a?to kie li sidis frapis alian veturilon en la urbo Lubie? en okcidenta Pollando.

Bronisław Geremek estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo , la plej alta ?tata honorigo de la Pola Respubliko .

S-ro Geremek kaj Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

Bronisław Geremek lernis Esperanton en sia juna?o. En januaro 2008 li ricevis reprezentantojn de EEU , la diplomatojn d-ron Sean O Riain kaj Jozef Reinvart , okaze de ekspozicio pri Esperanto en la brusela sidejo de E?ropa Parlamento organizita fare de Ljudmila Novak , MEP , el Slovenio . Profesoro Geremek konsentis kun ili kunorganizi neformalan diskuton en la Parlamento pri la temo "Esperanto: amiko a? malamiko de plurlingveco?", por ?eestigi Esperanton en la politika areno de la EP , kaj poste starigi interpartian grupon de deputitoj favoraj al propede?tika rolo por Esperanto en la plibonigado de lingvolernado ?enerale.

La debato okazis la 14-an de julio, tuj post la tragika morto de profesoro Geremek, kun la ?eesto de 27 homoj, multaj el ili EP-anoj a? asistantoj de EP-anoj (li fakte mortis survoje al la debato en EP ).

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Interesa?o [ redakti | redakti fonton ]

En Parizo li spiona?skultis Jerzy Giedroyc kaj lian parizan " Kultura ".

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]