한국   대만   중국   일본 
Batalo ?e Stalingrado - Vikipedio Saltu al enhavo

Batalo ?e Stalingrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batalo de Stalingrado )
Batalo ?e Stalingrado
Konflikto: Granda Patriota Milito
Sovetaj soldatoj en Stalingrado, januaro de 1943.
Sovetaj soldatoj en Stalingrado, januaro de 1943.
batalo
Da?ro: 28-a de junio 1942 - 2-a de februaro , 1943
Loko: Stalingrado , Sovetunio
Rezulto: la soveta venko
Flankoj
Akso Sovetunio
Komandantoj
Erich von Manstein , Friedrich Paulus G.K.?ukov , A.M.Vasilevskij , K.K.Rokosovskij , A.I.Jerjomjenko , V.I.?ujkov
Forto
maksimume 1 011 000 soldatoj maksimume 1 108 000 soldatoj
Perdoj
740 000 vunditoj kaj mortigitoj, 90 000 kaptitoj el kiuj nur 6 000 reiris hejmen 750 000 vunditoj kaj mortigitoj, 40 000 civilaj mortigitoj
v ? d ? r


Batalo ?e Stalingrado ( 1942 - 1943 ) prezentas komune kun batalo anta? Moskvo ( 1941 ) kaj batalo en Kurska arko ( 1943 ) la plej grandan kaj decidan kunpu?i?on en la Orienta Fronto . La giganta batalo estis gvidata je ?efa urbo en regiono ?irka? rivero Volgo ? Stalingrado (hodia? Volgogrado ) kaj la Ru?a Armeo fine ?irka?is en ?i kaj poste tute neniigis la 6-an armeon de mar?alo Paulus kaj senigis Wehrmacht -on de tiom ampleksaj materialaj kaj homaj fortoj, ke ?i jam ne plu kapablis rekonscii?i. La paso de la tuta batalo estis tre notita per intervenoj de Adolf Hitler , kiu estis fascinita per imago de konkero de la urbo portanta nomon de lia kontra?ulo kaj je longo li malfeli?e intervenis en direktadon de la operacoj. Ru?a Armeo, elvipita per indigno super la barbara konduto de la germanaj ta?mentoj en Rusio kaj laboro de agentoj de NKVD , kiuj ricevis ordonon pafmortigi ?iun, kiu forlasus la urbon fu?ante malanta? Volgon, furioze defendis la urbon kapablante teni sin sur malgranda peco de tero proksime de la rivero, subtenata de grandega kvanto de kanonoj dislokigitaj sur alia riverbordo. Dum militantoj de Akso sinsekve, domo de la domo, okupis kaj purigis Stalingradon, Ru?a Armeo translokigis al Stalingrado ?iujn ta?mentojn malhaveblaj aliloke en la batalfronto kaj anka? fortojn el Siberio kaj la 19-an de novembro 1942 ?i komencis operacon Urano - ?i forbalais la rumanajn, hungarajn kaj italajn ta?mentojn trovi?antaj sur aloj de la 6-a armeo kaj ?irka?igis ?in en la urbo.

Pri la batalo en kulturo [ redakti | redakti fonton ]

Germanoj verkis du filmojn pri la batalo: " Hunde, wollt ihr ewig leben ?" (1959) kaj " Stalingrad " (1993). Usonanoj verkis filmon pri Vasilij Zajcev " Enemy at the Gates ", en kiu la ?efaj aferoj okazas ?e la batalo. La batalo menciitas en rimejko de la filmo Straw Dogs (interesas la frazo el la filmo: "Rusoj tiom heroe kondutis, ke e? ili mem miris poste pri sia venko").

Ekzistas pentra?o pri Dipatrino , kiun verkis nekonata germana soldato al katolika festo Kristnasko de la 1942-a jaro. La pentra?o i?is simbolo de suferoj de soldatoj, kiujn oni sendis al morto ("Stalingrada madono").

Oni ligas legendojn al malfermo de la tombo de Timurlenko . Oni atentigis ne ?eni la tombon, ?ar tio alportas demonojn de la milito. La ekspedicio de la soveta esploristo Mi?ail Mi?ailovi? Gerasimov malfermis la tombon la 19-an de junio de 1941. Tri tagojn poste komenci?is nazia invado de la Sovetunio . La skeletoj de li kaj Ulugh Beg, lia nepo, estis reentombigitaj per plena islama rito en 1942. Samtage la soveta armeo grave venkis ?e Stalingrado .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • (2012) Сталинградская битва. Июль 1942 ? февраль 1943: энциклопедия , под ред. М. М. Загорулько, 5?a eldono  ( ruse ), p. 800 .