한국   대만   중국   일본 
Batalo de Britio - Vikipedio Saltu al enhavo

Batalo de Britio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de Britio
Konflikto: Dua Mondmilito
Heinkel He-111 sur la London , 1940.
aerbatalo
Da?ro: julio 1940 - oktobro 1940
Loko: Manika markolo kaj Unui?inta Re?lando
Rezulto: Venko de Britio
Halti?o de Operaco Marleono
Flankoj
Unui?inta Re?lando
Brita imperio
Itala re?lando
Nazia Germanio
Komandantoj
Hugh Dowding
Keith Park
Trafford Leigh-Mallory
Quintin Brand
Richard Saul
Hermann Goring
Albert Kesselring
Hugo Sperrle
v ? d ? r

La Batalo de Britio estis aera kampanjo ?efe super la suda kaj centra Britio inter germana Germana Aerarmeo kaj Re?a Aerarmeo dum la Dua Mondmilito , en la periodo de la 10-a de julio ?is la 31-a de oktobro 1940. Oni ?in difinas, precipe en brita historiografio , anka? kiel Battle of Britain, kaj germanoj nomis ?in kiel la Operaco Seelowe (vidu la apudan mapon). Tio estis la unua kampanjo farata nur pere de aviado kaj ?i estis la plej peza aerbombada militkampanjo ?is tiam.

La celo de la germanoj estis venki la Britan Aeran Forton, alporti Brition al batalhalto a? akiri aeran superecon, kiu ebligus Operaco Marleono , la germana invado planita por Britio. La kampanjo fini?is per germana fiasko, kaj germana aera supereco ne estis atingita. Estis la unua fojo, ke la germanoj ne atingis siajn celojn en milita kampanjo ekde la komenco de la milito.

La tempa periodo ?i tie donita estis enkondukita de britaj historiistoj kaj respegulas periodon de la plej intensaj dumtagaj aeratakoj. Germanaj historiistoj pli ofte skribas pri a?gusto 1940 ? majo 1941 (tiam Germanio retirigis siajn aviadilojn orienten por la Operaco Barbaroso ).

La nomo de la kampanjo ricevis de Winston Churchill , la ?efministro de Britio , en sia parolado " ?i tio estis ilia plej bela horo ":

Kio estis nomita de generalo Maxime Weygand la batalo por Francio fini?is. Mi supozas, ke la batalo por Britio estas komenconta.

Kulmina tago [ redakti | redakti fonton ]

13.08.1940: La batalo pliforti?is, Luftwaffe lan?is serion da atakoj al britaj aeraj bazoj kaj radaro -instala?oj - el ?. 1500 atakaviadiloj oni pafalterigis 34 (oktobre polaj pilotoj de ?asaviadiloj konsistis jam kvinonon de la britaj kaj pafalterigis pli ol 200 atakaviadilojn el 1773).

15.09: Kulmina tago en la batalo de Britio, festata kiel Battle of Britain Day. Germanoj perdis pli ol 60 aviadilojn, pli ol 80 germanaj pilotoj pereis, multaj vundi?is a? iris al mallibero. Polaj ?asaviadilistoj dum la tuta tago pafe alterigis 26 germanajn aviadilojn.

18.09: En Northold (kvartalo de Londono ) Supera Komandanto divizia generalo Władysław Sikorski dekoris per Milita Ordeno Virtuti Militari 16 polajn pilotojn de la Skadro 303, pri kio skribis interalie "Polska Walcz?ca" (Pollando Batalanta)

12.10: "Polska Walcz?ca" nomis la polan skadron 303 la plej bona aviada divizio de la tuta Aliancana armeo

Datrevena premiero en 1969 de la brita filmo "Batalo de Britio", re?isorita de Guy Hamilton.

Flug-asoj de la batalo [ redakti | redakti fonton ]

Pollando [ redakti | redakti fonton ]

La pilotoj de ?e?oslovakio de la Skadro -310, 1940

En la batalo unue en la konsisto, kaj poste flanke de la Re?a aerarmeo , batalis 4 polaj skadroj : 2 bombaj (300 kaj 301), 2 ?asaviadilaj (302 kaj 303) kune kun 81 polaj pilotoj en la britaj skadroj, sume 145 polaj pilotoj (mortfalis 28 ne konsiderante Josef Franti?ek), kio estis 5% de la batalantaj RAF-pilotoj. Poloj pafalterigis ?irka? 170 germanajn aviadilojn, dama?is 36, kio estis ?irka? 12% de la perdoj de Luftwaffe . Skadro -303 estis la plej bona aviada unuo, partoprenanta la batalon de Britio ? ?i anoncis pafalterigon de 126 malamikaj aviadiloj. Polaj pilotoj pafalterigis 2 germanajn la plej bonajn flug-asojn (unu travivis).

Militaj operacoj de la polaj pilotoj defende de Britio oni memorigis postmilite sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio sur unu el tabuloj: ?BITWA O W. BRYTANI? VII?IX 1940”, kaj post 1990 ? ?BITWA O ANGLI? 10 VII ? 31 X 1940”.

Sperton de polaj kriptologoj , kiel Marian Rejewski , pri rompo de ?ifritaj de la Enigma komunikoj britoj utiligis por ekkono de multe da germanaj sekretaj planoj.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Interesa?oj [ redakti | redakti fonton ]

1940

  • 7.08. En Nov-Jorko "Nowy ?wiat" citis enkondukan artikolon "Pola persisto" la? kanada revuo "Kingston Whig-Standard" pri ironio de la sorto, ke poloj al kiuj Aliancanoj rifuzis helpon dum la germana invado en Pollandon batalis kadre de sia armeo en Francio kaj nun batalos defende de Anglio
  • 31.08.: En sia unua batalflugo polaj pilotoj de Skadro 303 pafalterigis dum 15 minutoj 6 Messerschmitt (po unu el ?iu skipo)
  • 17.10.: en malsanulejo de Londono mortis pro vundoj post bombado de la urbo pola standardisto Walenty Wojcik

1941

  • 23.03.: Nov-Jorko : "New York Post" publikigis artikolon de sia milita korespondanto Paul A. Tierney Poland Still Lives in the British Army , kun aparta substreko de la mirinda kontribuo de polaj pilotoj en la Batalo de Anglio
  • 14.10.: Al Londono alvenis granda nombro de polaj aviadilistoj, liberigitaj de militkaptitejoj en Sovetunio - oni atendis sume 1000 pilotojn


Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]