Baltia Vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Baltia Vojo en 1989
La ?tono "STEBUKLAS" ("miraklo") en la kadedrala placo de Vilno, kie la? loka legendo komenci?is la Baltia Vojo

La " Baltia Vojo " (a? Baltia ?eno , estone   Balti kett , latve   Baltijas ce?? , litove   Baltijos kelias ) estas la evento kiu okazis la 23-an de a?gusto 1989 , kiam proksimume du milionoj da homoj interprenis siajn manojn kaj kreis homan ?enon de pli ol 600 kilometroj tra la tri ?tatoj de Baltio - Estonio , Latvio kaj Litovio . La malkutima manifestacio estis organizita por fokusigi la mondan atenton al la komuna historia sorto, kiun suferis la tri landoj. La evento atentigis pri la 50-jara jubileo de la Molotov-Ribbentrop-pakto , la? kiu la 23-an de a?gusto 1939 la diktaturoj Sovetunio kaj Nazia Germanio inter si dividis la ?tatojn de orienta E?ropo, kaj la tri parlamentaj demokratioj de Baltio i?is "poseda?o" de Sovetunio, kiu sekve dum la somero 1940 konkeris la tri landojn kaj perforte integrigis ilin en sian teritorion. La baltianojn aparte ?enis la fakto, ke la gvidantaro de Sovetunio dum tiu duonjarcento obstine neis la ekziston de interkonsento kun Nazia Germanio kaj la dividon de E?ropo en interesosferojn: la? la oficiala versio el Moskvo la proletaro en la tri baltiaj ?tatoj mem for?etis siajn parlamentojn kaj demokratiajn registarojn, petante pri ali?o al la komunisma ?tatunio sub gvido de Josif Stalin .

En 2009 la evento enskribi?is en la liston de Unesko Memoro de la Mondo .

Fono [ redakti | redakti fonton ]

Dum la fazo de glasnosto kaj perestrojko , kiuj ekde la jaro 1985 celis enkonduki limigitan kvanton da libero kaj demokratieco en Sovetunion kaj savi la ekziston de la malforti?anta ?tatego, strataj manifestacioj, precipe en la tri baltiaj sovetaj respublikoj, da?re kreskis je populareco. Dum 1986 po manpleno da homoj la 23-an de a?gusto kunvenis en ?iu el la tri ?efurboj kaj estis rapide disbatita de la polico. Samtempe dum tiu tago la unua komuna evento "Tago de Nigra Rubando" per manifestacioj en 21 okcidentaj urboj, inkluzive de Nov-Jorko , Stokholmo , Londono , Toronto , Seatlo kaj Perto (A?stralio), atentigis pri la sekretaj protokoloj de la Molotov-Ribbentrop-pakto. Dum 1987 grandaj manifestacioj en ?iuj tri baltiaj ?efurboj estis interrompitaj fare de la ?tataj a?toritatoj kaj fini?is per enkarcerigoj. La sekvintan jarojn, 1988, amasaj protestoj unuafoje estis tolerataj fare de la a?toritatoj kaj fini?is pace.

Semajnon anta? la evento de 1989, la gvidantaro de Sovetunio en Moskvo fine ja konfesis la ekziston de la sekretaj protokoloj sed tamen insistis, ke la tri ?tatoj libervole kaj proprainiciate ali?is al Sovetunio. Kelkajn tagojn anta? tio, la 170 konsilianoj de la litova civitana movado S?j?dis (kiu dum la anta?a marto gajnis 36 el la 42 litovaj se?oj en la Kongreso de Popolaj Deputitoj de Sovetunio ) vo?donis por alstrebo al sendependa litova ?tato "sen politika, kultura a? administra subordigo sub Sovetunion".

La protesto [ redakti | redakti fonton ]

La homa ?eno estis subtenata fare de lokaj gvidantoj de la komunismaj partioj kaj estis bone planita por certigi, ke ?i ne havu truojn. Plej multaj urboj havis certajn partojn de la vojo, kiujn ili devis kovri, kaj provizis busajn veturojn tien. La manifestaciantoj interprenis siajn manojn dum 15 minutoj ekde la 19-a horo la? loka horo (16:00 h GMT ). Specialaj radioelsendoj helpis kunordigi la projekton. Pli poste, okazis granda nombro da lokaj kunvenoj kaj protestoj. En Vilno , miloj da homoj kunvenis sur la katedrala placo, tenante kandelojn kaj kantante naciajn kantojn; aliloke, kristanaj pastroj celebris diservojn kaj sonigis la pre?ejajn sonorilojn. En unu el la plej spektaklaj kunvenoj, gvidantoj de la Estonia kaj Latvia Popolaj Frontoj kunvenis ?e la limo inter la du respublikoj por simbola funebra ceremonio, dum kiu giganta nigra kruco estis fajrigata. Estonio deklaris la tagon feriotago.

La protesto restis plene paca. Tamen la protestantoj kompreneble timis tujajn a? postajn punojn. Fakte, la komunistaj gvidantoj Erich Honecker de orienta Germanio kaj Nicolae Ceau?escu de Rumanio ofertis al Sovetunio armean helpon, okaze ke ?i decidus armee rompi la manifestacion. [1] En la placo Pu?kin de Moskvo specialaj policaj unuoj disigis kunsentan manifestacion de kelkcento da homoj - la? la nacia nova?agentejo TASS 75 el la manifestaciantoj enkarceri?is. Proksimume 13.000 homoj manifestaciis en Moldavio , historia parto de Rumanio , kiu anka? estis viktimo de la sekreta protokolo de la Molotov-Ribbentrop-pakto.

La nombroj iom varias, sed la internacia okcidenta noa?agentejo Reuters sekvatage raportis ke proksimume 700.000 estonoj, 500.000 latvoj kaj 1.000.000 da litovoj partoprenis la eventon. Tiuj nombroj signife superas la anta?takson anta? la evento, ke eble entute 1.500.000 homoj partoprenu ?in. Entute tiutempe proksimume 8.000.000 homoj vivis en la tri baltiaj ?tatoj.

Post la evento [ redakti | redakti fonton ]

monero de 1 litova lido okaze de la 10-jara jubileo de la Baltia Vojo

La homa ?eno simbolis la solidaron de la lo?antoj de Baltio en la peno akiri pli da a?tonomeco kaj perspektive ?tatan sendependecon. ?i helpis starigi la ideon de proksima kunlaboro de la tri ?tatoj, kiu baze efikas ?is hodia?. Same la protesto montris, kiaj estu estontaj manifestacioj kontra? la domino de komunisma Sovetunio en orienta E?ropo: amasaj kaj senperfortaj. La evento helpis altiri tiujn al la protestoj, kiuj anta?e estis pasivaj, skepktaj a? timaj pri persekutoj ... ne nur en Baltio, sed anka? en Hungario , orienta Germanio kaj la aliaj ?tatoj kaj sub?tatoj de la Orienta Bloko .

La 9-an de novembro 1989 falis la Berlina Muro - interalie post amasa paca manifestacio la 4-an de novembro en Berlino kun miliono da partoprenantoj. Dum decembro 1989 Mi?ail Gorba?ov subskribis la deklaracion kondamnantan la Molotov-Ribbentrop-pakton. Ene de ses monatoj, la 11-an de marto 1989 Litova SSR i?is la unua sovetunia respubliko kiu deklaris malapartenon al Sovetunio kaj reakiron de ?tata sendependeco. Du jarojn post la amasa demonstracio, la sendependeco de ?iuj tri baltiaj ?tatoj estis agnoskita de praktike ?iuj mondaj ?tatoj.

Similaj homaj ?enoj poste organizi?is en pluraj aliaj regionoj de Sovetunio kaj aliaj ?tatoj de la Orienta Bloko , lastatempe anka? ekzemple en Tajvano a? Banglade?o , kie kolekti?is 5 milionoj da homoj la?longe de 1050 km .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Alexandra Ashbourne, Lithuania: The rebirth of a Nation 1991-1994 ["Litovio: la renaski?o de nacio"], Lexington Books, 1999, pa?o 24. ISBN 0-7391-0027-0

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]