El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonis Samarakis
, greke: Αντ?νη? Σαμαρ?κη?, (naski?inta en la
16-a de a?gusto
1919
en
Ateno
, mortinta en la
8-a de a?gusto
2003
en
Piloso
), estis greka verkisto.
Li studis juron en Ateno kaj de?oris en la Ministerio pri laboro. Kiel sendito de la ministerio kaj de
Internacia Organiza?o de Laboro
li voja?is tra multaj e?ropaj, amerikaj kaj afrikaj landoj. Dum la 1980-aj jaroj li partoprenis du agadojn de
UNESKO
en
Etiopio
en la kadro de kontra?malsatega luktado.
Jam en lia unua libro
Ζητε?ται ελπ?? / Zitite elpis
(1954) oni klare vidas la temojn kaj la stilon karakterizajn por la tuta verkaro. La historioj de la tomo havas normalajn homojn kiel ?efrolludantojn kaj la efekto rakonta ku?as en la malkovro de pli a? malpli kriminalaj strukturoj. Tio frapu la leganton. La mesa?oj estas klaraj kaj absolute konkretaj, ekzemple: dan?ero de atoma katastrofo; subpremo fare de diktatura re?imo; fremdigo kaj samigo de la homo en moderna societo.
La samon oni trovas en lia plej fama verko, la romano
Το λ?θο? / To lathos
(1965), kiu furiozis kaj en Greklando kaj ekstere. En totalitara ?tato (kiu tamen ne nome identi?is) iu estas arestita pro la?dira konspiro. Oni nun skizas planon por konfesigi lin; tiu plano bazi?as sur intimeco de la akuzito kaj de la esplorju?isto. ?uste tia intimeco malhelpos finfine la akuzon. Kvankam la skribtekniko ?ajnas supra?a, la kombino inter krima, politika kaj psikologia romano tamen impresas.
Aliaj verkoj i.a. estas la romanoj
Σ?μα κινδ?νου / Sima kindinu
(1959),
Εν ον?ματι / En onomati
(1998) kaj la rakontaroj
Αρνο?μαι / Arnume
(1961),
Το διαβατ?ριο / To diavatirio
(1973) kaj
Η κ?ντρα / I kontra
(1992).
Malgra? granda ?ato fare de vasta legantaro, la verkisto ne ?iam same taksatas ?e la kritikistoj. Oni ripro?as al li supra?an kaj malseriozan stilon kaj nuran aspiron al sensaciaj efektoj. Krome aperus abstrakte ?eneraligita humanismo kaj tro sensaciaj emocioj. La temoj estus prenitaj de la amaskomunikiloj kaj ne invitus al pliprofundi?o. ?ajne ?efe pro la facileco de liaj mesa?oj li sukcesis, kio atestas anka? la tradukoj en pli ol 30 lingvojn.
Dimosthenis Kurtovik:
Griechische Schriftsteller der Gegenwart. Ein kritischer Leitfaden
, eldonejo
Romiosini
, Kolonjo 2000,
ISBN 3-929889-35-8
, p. 244-246.