Antanas
SMETONA
(
a?skulti
) (* la
10-an de a?gusto
1874
en
U?ul?nis
proksime de
Ukmerg?
; † la
9-an de januaro
1944
en
Cleveland
,
Usono
) estis la unua
prezidanto
de la respubliko
Litovio
.
Smetona jam dum sia juna?o enga?i?is politike, en la
gimnazio
protestanta kontra? la
rusa ortodoksa eklezio
kiel simbolo de la
Rusa Imperio
, kiu inter la jaroj
1795
kaj
1917
okupis la ?taton Litovio, kaj poste en la universitato, kontra?le?e disdonante
kontrabanditajn
litovlingvajn
literaturajn verkojn. Pro tiu enga?i?o li plurfoje for?eti?is de la gimnazio kaj poste universitato, sed tamen dum
1902
sukcesis fini sian studon de
ekonomiko
en
Sankt-Peterburgo
. En la litova ?efurbo
Vilno
li eklaboris en banko.
En Vilno Antanas Smetona estis inter la unuaj membroj de la
Litovia Demokratia Partio
, li elekti?is en ties estraron kaj poste ekde la jaro
1918
, kiam Litovio i?is sendependa
respubliko
, reprezentis la partion kiel parlamentano en la litova parlamento
Seimas
. Samtempe li verkis politikajn artikolojn kaj librojn por pluraj litovaj gazetoj kaj eldonejoj, kaj instruis la litovan lingvon en lernejoj. En pluraj publika?oj li substrekis, ke la starigo de sendependa ?tato devus esti la plej grava politika celo de la litovoj regataj de la
Rusa Imperio
.
Li estis kunorganizanto kaj kunestrarano de la "Litovia Konferenco de Vilno". Samtempe li estis membro de la "Litovia Konsilio" (la pli posta ?tata konsilio de la sendependi?inta Litovio) kaj elekti?is ties prezidanto. La
16-an de februaro
1918
li apartenis al la subskribintoj de la deklaro pri ?tata sendependi?o de Litovio.
La
4-an de aprilo
1919
Smetona fare de la ?tata konsilio estis nomumita la unua
Prezidanto de la respubliko Litovio
. Jam post unu jaro, la 19-an de aprilo 1920, li transdonis la oficon al
Aleksandras Stulginskis
, kiun la nacia parlamento
Seimas
elektis prezidanto. Smetona ne reelekti?is kiel parlamentano, kaj sekve plejparte laboris kiel ?urnalisto, ekde la jaro
1923
anka? kiel docento de la universitato
Vytautas-Magnus
en
Ka?naso
.
Post la konkero de la nordo de la dulingva
german
-
litova
regiono
Eta Litovio
, germane
Memelland
, ?irka? la urbo
Klaip?da
, anta?e parto de la germania provinco
Orienta Prusio
, pere de litova civila soldataro dum la jaro
1923
, li post la foriro de la franca armeo de la regiono i?is ties komisia ?efadministranto, sed post mallonga tempo fordonis tiun postenon. Dum 1924 li estis inter la fondantoj de la politika partio
Unio de litovaj naciistoj
, kaj ekde la jaro
1926
li estis docento pri arta teorio kaj historio, pli poste pri filozofio.
La
17-an de decembro
1926
Smetona sekve de armea
pu?o
duafoje i?is
prezidanto
de la respubliko. Li nomumis la politikiston
Augustinas Voldemaras
kiel novan ?efministron. La
15-an de majo
1928
sen konsento de la nacia parlamento ekvalidis nova ?tata konstitucio, kiu atribuis signife pli da potenco al la prezidento. Dum
1929
Smetona demisiigis la ?efministron Voldemaras kaj sola plugvidis la respublikon. Li reelekti?is dum la jaroj
1931
kaj
1938
kaj pluoficis ?is la
15-a de junio
1940
.
Dum somero 1940 la registaro de
Sovetunio
sub gvido de diktatoro
Stalino
, kiu jam dum pluraj jaroj minacis konkeri la baltiajn ?tatojn kaj sekrete interkonsentis pri tio kun la same diktatore gvidita
Nazia Germanio
pere de la
Ribbentrop-Molotov-pakto
de
1939
, premis
ultimaton
al la ?tato Litovio transdoni la landon al
Sovetunio
. Smetona per sia propono de armita rezisto al la armee supera diktatora najbara ?tato ne ricevis sufi?e fortan subtenon ene de Litovio. Li transdonis siajn taskojn kiel ?efministro al
Antanas Merkys
, do formale restis ?tata prezidanto, kaj sekrete fu?is unue al
Germanio
, poste al
Svislando
kaj fine
Usono
.
En
Usono
Smetona laboris pri sia verko de ampleksa historio de Litovio, kiu tamen ne fineblis: la
9-an de januaro
1944
li mortis okaze de mistera
incendio
de sia nova domo en
Klevlando
(
Ohio
).